7-a
chapitro
LIBERECO
La vorto
"karmo" signifas ankau kauzon. Chiu laboro
au agado, kiu faras sekvojn, nomighas karmo.
Do regulo de karmo
signifas ankau regulon de kauzoj kaj sekvoj, Chiu
kauzo devas krei sekvojn; nenio povas kontraustari
tiun regulon. Lau nia filozofio, ghi regas en la tuta
mondo.
Chio, kion ni vidas
au faras, estas - unuflanke - sekvo de iama agado kaj
duaflanke - kauzo, kiu kreas sekvojn.
Ni devas klarigi,
kion ni komprenas sub vorto "regulo".
Regulo estas tendenco al ripeto de iu okazserio. Se ni
vidas, ke iu okazo sekvas al alia au okazas samtempe
kun alia, do tiu sekvo au rilato devas ripetighi.
La antikvaj
filozogoj de lernejo NIAJA nomas chi tiun regulon VIAPTI.
Ili rilatas regulon kun asocioj. Chiu okazvico en nia
menso asocias kun ajhoj tiamaniere, ke ni chiam, chion
vidante, tuj komparas la okazon kun aliaj faktoj en
nia menso.
Chiu penso, lau nia
psihhologio, estas ondo, kiu efikas aliajn ondojn.
Tio estas ideo pri la psihhologia asocio, kaj kauza
regulo estas nur unu el aspektoj de tiu ideo. Chiujn
asociojn kune sanskrite oni nomas VIAPTI.
En la ekstera mondo
ideo de regulo estas sama, kiel en interna mondo -
iun rektan fenomenon postsekvas alia, kaj chi tiu
serio povas ripetighi. Vere - estas eraro diri, ke en
la mondo ekzistas gravito au objektive ekzistas iu
regulo de naturo. Regulo estas metodo per kiu nia
menso konceptas iun serion de fenomenoj; tio ekzistas
nur en menso. Fenomenoj, postsekvante unu la alian,
kreas en menso konvinkon pri reguleco de ghia ripeto,
donas eblecon koncepti metodon de la tuta serio, kaj
de tio ekestas tio, kion ni nomas regulo.
Sekva demando: kio
estas "la universala regulo". Nia universo
estas tiu parto de ekzistado, kiun sanskritaj
psihhologoj nomas "DEZA - KALA - NIMITA" au
europaj psihhologoj nomas Spaco, Tempo kaj Kauzoj.
Chi tiu mondo estas
nur parto de senfina ekzistado, havanta certan
formon, ghi konsistas el tempo, spaco kaj kauzoj. El
tio sekvas ke regulo eblas nur en tiu chi mondo,
ekster ghi reguloj ne povas ekzisti.
Per
"mondo" ni komprenas nur tiun parton de
ekzistado, kiu estas limigita en nia menso; mondon de
sentoj, kiun ni povas senti, vidi, audi, pensi au
imagi.
Ghi estas
subordigita de regulo, char kauzo ne ekzistas ekster
limoj de nia mensa mondo. Chio, kio ekzistas ekster
limoj de nia menso au sentoj, ne rilatas al regulo de
kauzoj, same kiel ekster limoj de sentoj ne ekzistas
mensaj asocioj kaj ne ekzistas kauzoj, se ne ekzistas
asocioj de ideoj.
Nur tiam, kiam
ekzistado ekhavas nomon au formon, ghi subordighas al
regulo de kauzoj, kaj fundamento de chiuj reguloj
estas kauzoj.
Pro tio ne povas
ekzisti tute libera volo. Jam vortoj "libera
volo" estas kontraudiraj, char volo estas tio,
kion ni scias kaj chio, kion ni scias, trovighas en
nia mondo kaj chio en nia mondo ekzistas lau reguloj
de spaco, tempo kaj kauzoj.
Chio, kion ni
scias, estas subordigita de kauzoj, kaj tio, kio
estas subordigita, ne povas esti libera. Ghi impresas
de naturaj fortoj, kaj ghi mem farighas kauzo. Sed
chio, kio estas transformighinta en forto de volo,
kio ghis nun ne estis volo, sed, ekzistante en formo
de spaco, tempo kaj kauzoj, farighis homa volo,
denove farighas libera. De libereco ghi venas,
formighas en tiu chi mallibereco kaj liberighante
revenas en liberecon.
Ekzistas demando -
de kie chi tiu mondo venas, kie ghi trovighas kaj
kien ghi movighas. Respondo estas - de libereco ghi
venas, en mallibereco ghi trovighas kaj en liberecon
denove revenas. Do, parolante pri homo kiel pri
senfina estajho, kiu elmontras sin en la mondo, ni
diras, ke nur tre malgranda parto de ghi estas homo;
korpo kaj menso, kiun ni vidas, estas nur parto de
chio, nur aparta punkto de la senfina estajho.
Chi tiu mondo estas
nur peceto de la senfina estajho, kaj chiuj niaj
reguloj, nia mallibereco, ghojo kaj malghojo, felicho
kaj malfelicho ekzistas nur en chi tiu eta mondo;
tuta nia progreso kaj regreso ekzistas en ghia eta
gregejo.
Do nun vi vidas,
kiel infanece estas atendi daurighon de chi tiu
mondo, kiu estas nur rezulto de niaj pensoj. Ne ebla
estas deziro la tutan senfinan ekzistadon adapti al
la limigita kaj relativa ekzistado, kiun ni scias. Se
iu homo diras, ke li denove kaj denove volas iun
ajhon, kiun li jam havas au simple volas
"komfortan religion", do li estas tiom
malprogresighinta, ke ech ne kapablas imagi ion pli
superan ol tio, kio li nun estas; li identigas sin
kun sia eta chirkaua mondo. Li estas forgesinta sian
senfinecon, kaj chiuj liaj pensoj estas limigitaj per
etaj ghojoj kaj malghojoj. Li pensas, ke chi tiuj
limoj estas senfineco; li ne lasas ankau siajn
stultajn ideojn. Li altirighas al TRISHNA (soifo de
vivo), kiun buddistoj nomas TANBA kaj TRISA.
Povas ekzisti
milionoj da specoj de felicho, estajhoj, reguloj,
progreso, kauzoj, kiuj ekzistas ekster nia eta
mondeto, kaj ankau tio finfine enhavas nur parton de
nia senfina naturo.
Por ekhavi
liberecon, ni devas foriri ekster limoj de tiu chi
mondo. Libereco ne estas akirebla chi tie. Veran
ekvilibron, kiun kristanoj nomas trankvilo super chio,
oni ne kapablas akiri en tiu chi mondo, nek en chielo,
nek en chiu loko, kiun povas imagi menso, kiun povas
senti sentorganoj. Neniu el chi tiuj lokoj povas doni
al ni liberecon, char chiuj ili trovighas en nia
mondo kaj estas ligitaj per spaco, tempo kaj kauzoj.
Ni devas eliri
ekster chio - la vera religio komencighas tie, kie
finighas chi tiu eta mondo. La etaj ghojoj kaj
malghojoj tie finighas kaj komencighas nerealeco. Ghis
ni ne forlasas soifon al vivo, ligighon, altenon al
chi tiu nia relativa, mallongdaura ekzistado, ni ne
povos havi ech esperon ekhavi la senfinan liberecon
ekster ghi.
Pripensante per
menso, ni trovos ke estas nur unu vojo, per kiu eblas
atingi tian liberecon. Tio estas - rezigni chi tiun
etan vivon, etan mondon, rezigni chielon, rezigni
korpon, rezigni menson, rezigni chion, kio estas
limigita au relativa.
Se ni rezignas la
etan menson au sentojn, ni tuj farighas liberaj. La
sola formo, kiel forlasi malliberecon, estas - eliri
ekster limoj de reguloj, ekster kauzoj.
Tamen la plej
malfacile estas rezigni la mondon: nur maloftaj homoj
atingas tion. Ekzistas du vojoj al tio: unu nomighas
"NETI, NETI" (nek tio, nek chi tio), dua
nomighas "ITI" (chi tie). La unua estas
negativa, sed la dua - pozitiva vojo.
La negativa vojo
estas tre malfacila. Lau ghi iri kapablas nur homoj,
havantaj eksterordinaran menson kaj egan forton de
volo, kiuj kapablas simple starighi kaj diri:
"Mi tion ne volas". Kaj korpo kaj menso
servas al ilia volo, ili atingas sukcesojn. Sed tiaj
homoj estas tre maloftaj.
Preskau chiuj homoj
elektas vojon tra la mondo, uzante chiujn ligilojn por
neniigo de tiuj ligiloj. Tio ankau estas unu el
formoj de rezignado; nur ghi estas malrapida kaj
laugrada, dum kiu homo ekkonas ajhojn, ghuas ilin kaj
ekhavas sperton, esploras naturon de ajhoj, ghis
menso forjhetas ilin chiujn kaj farighas neligita. La
unua vojo al neligigho estas - vivi pensante kaj la
dua - vivi laborante kaj spertante.
La unua estas vojo
de jhnani joga - rezigno de chiu laboro; la dua estas
vojo de karma jogo - labori senchese. Chiuj en la
mondo devas labori. Nur tiuj, kiuj estas tute
kontentaj pri ilia "mi", kies deziroj ne
superas "mi", por kiuj "mi" estas
chio en chio, nur tiuj ne laboras.
La aliaj devas
labori. Rivero, falante en ravinon, bolegas; post
tiam ghi denove trankvilighas. Vivo de chiu homo
similas al tia rivera fluo. Ghi ekbolegas, ligighas
en mondo de tempo, spaco kaj kauzoj, iom turnighas,
ekvokante: "mia patro", "mia
frato", "mia nomo", "mia
gloro" ktp, kaj finfine forlasas chion,
rehavante ghian komencan trankvilon. La tuta mondo
faras tion.
Ni chiuj laboras,
por eliri el sopiro de mondo. Ni laboras, ech se ni
ne scias kaj ne konscias tion. Homa sperto pri 1'
mondo servas por tio, ke li povu forlasi chi tiun
bolegon.
Kio estas karma
jogo? Sciado de sekreto de naturo. Ni vidas, ke la
tuta mondo laboras. Kial? Por savo, por libereco. Ekde
atomo ghis supera estajho - por chiuj laboro havas
saman celon: libereco de menso, spirito, korpo. Chiuj
estajhoj chiam volas ekhavi liberecon. Chiuj fughas
de ligigho. Suno, mondo, Tero, planedoj - chiuj
provas forjheti ligilojn. La centrifugaj kaj
centripetaj fortoj vere estas tipaj al nia naturo.
Ni ne devas esti
jhetataj tra mondo, post longa tempo kaj turnigho
ekkonante naturon de ajhoj. Per karma jogo ni devas
lerni esencon de ajhoj, metodon de laboro, organizan
forton de laboro.
Ega kvanto da
energio povas esti malshparata, se oni ne scias,
kiamaniere uzi ghin. Karma jogo estas SCIENCO PRI
LABORO. Per ghi vi lernas, kiel plej bone uzi chiujn
laborojn en la mondo. Laboro estas neevitebla; sed ni
devas labori por la supera celo.
Karma jogo devigas
nin agnoski, ke tiu chi mondo estas kvinminuta mondo,
io tio, kion ni devas trairi, shtupo, kaj libereco
trovighas ne chi tie, sed ekster la mondo.
Por trovi la vojon
ekster mondaj ligiloj, ni devas trairi mondon
malrapide kaj rekte. Estas, kompreneble, kelkaj
eksterordinaraj homoj, kiuj kapablas rezigni mondon
same, kiel serpento forjhetas felon. Sed tuta alia
homaro devas trairi laboran mondon; karma jogo
montras tiun proceson, sekreton kaj metodon, per kiu
plej bone fari tion.
Ghi instruas:
"Laboru senchese, sed ne altirighu al
laboro". Ne identigu vin al io. Estu via menso
libera. Chiuj felichoj kaj malfelichoj, kiujn vi
vidas, estas nur necesaj reguloj de la mondo;
mizereco kaj richajho estas nur por momento, ili ne
elmontras nian veran karakteron. Nia karaktero
trovighas tuj malantau felicho kaj malfelicho,
malantau chiu objekto de sento, malantau imago, kaj
tamen ni devas senchese labori.
"Mizero kaj
malfelicho venas tra ligigho, ne tra laboro".
Identigante nin kun nia laboro, ni sentas nin
malrespektindaj, sed, se ni ne identigos nin kun ghi,
ni malrespekton ne sentas.
Ekzemple, iu alia
havas belan pentrajhon. Ghi forbrulas. Homo, vidante
malfelichon de la alia, malghojas; sed, se forbrulas
lia propra pentrajho, li sentas sin malfelichega! Pro
kio? Ambau pentrajhoj estis belaj, eble ech kopioj de
sama originalo, sed en unua okazo li sentas malpli da
doloro ol en la dua, char en unua okazo li ne
identigas sin kun pentrajho, sed en la dua -
identigas.
Tiuj chi
"mi" kaj "mia" estigas malghojon,
per sento de havajho venas profitamo, kaj profitamo
alportas malfelichon. Chiu profitama penso au agado
ligas nin, faras nin malliberaj.
Chiu ondeto de
Gita, kiu diras "mi" kaj "mia",
tuj ligas nin, sklavigas nin per cheno, kaj, ju pli
multe ni diras "mi", "mia", des
pli multe pligrandighas sklaveco kaj malfelico.
Pro tio karma jogo
instruas nin ghui belecon de chiuj pentrajhoj de
mondo, sed ne identigi nin kun iu el ili. Neniam diru
"mia". Se ni diras, ke iu ajho estas nia,
tuj venos malfelicho. Neniam diru: "mia
infano", "mia domo", "mia
korpo''. Chiuj malfacilajhoj estas chi tie. Korpo
apartenas nek al vi, nek al mi, nek al iu alia. Chi
tiu korpo venas kaj foriras lau reguloj de naturo,
sed ni estas liberaj, rigardante tion kiel
spektantoj. Chi tiu korpo ne estas pli libera ol iu
pentrajho au muro. Pro kio ni devas tiel altirighi al
iu korpo? Pentristo post fino de laboro foriras de
sia pentrajho. Ne diru: "mi devas ekhavi
tion" - tiu chi penso alportas malfelichon.
Neniigu emon al
profitamo, diras karma jogo, se vi havas forton -
bridu ghin, ne lasu, ke ghi gvidu vian menson. Tiam
vi povos en mondo labori per tuta forto. Malbono ne
tushos vin. Tio nomighas "VAIRGIJA" -
senpasieco, neligigho.
Sen neligigho neniu
jogo eblas. Neligigho estas fundamento de chiuj
jogoj.
Tiu, kiu rezignas
hejmon, vestajhon, bonan manghajhon kaj vivas en
dezerto, samtempe povas esti la plej ligita homo. Lia
sola havajho, lia korpo por li povas ighi chio; kaj
vivante li nur batalas, por vivteni sian korpon.
Neligigho rilatas ne al nia korpo au ia ekstera
agado, sed al menso. Kuniga chenero por nocio "mi"
kaj "mia" trovighas en menso.
Se vi ne havas tiun
cheneron, kiu kunigas vin kun korpo kaj sentoj, vi
estas neligita. Homo povas sidi sur trono kaj esti
neligita; alia povas vivi en dezerto kaj tamen esti
ligita. Antau chio ni devas atingi neligitan staton
kaj post tiam senchese labori.
Karma jogo donas
metodon, kiu helpas al ni forlasi chian ligighon,
kvankam tio vere estas tre malfacile.
Antau ni estas du
vojoj por rezigni ligighon. Unu - por tiuj, kiuj ne
kredas je Dio au alia ekstera helpo. Ili estas
senhelpaj, ili simple devas labori per propra forto
de menso. Por tiuj, kiuj kredas je Dio, ekzistas alia
vojo. Ili fordonas rezultojn de ilia laboro al la
Supera, ili laboras kaj neniam altirighas al rezulto.
Chio, kion ili vidas,
audas au faras, apartenas al Li.
Estas tute egale,
kian laboron ni faras, nur ne atendu laudon au ian
bonon. Chio apartenas al la Supera, fordonu al Li
rezultojn. Ni pensu, ke ni estas nur servistoj, kiuj
obeas Dion, nian Instruiston, kaj ke impulso de chiu
agado chiam venas de Li..
Egale, por kio vi
preghas, je kio vi kredas, kion vi faras - fordonu al
Li chion kaj estu trankvila. Estu ni trankvilaj,
kontentaj pri ni mem kaj fordonu ni nian korpon,
menson, chion kiel eternan oferon al la Supera.
Anstatau. meti
oferojn en fajron, faru jenan grandan oferon tage kaj
nokte - oferu vian malgrandan "mi"!
Serchante en la
mondo havajhon, Vi estas la sola havajho, kiun mi
estas trovinta. Mi oferas min al Vi. Serchante ion
por ami, mi trovis nur Vin solan, kaj por Vi mi
oferas min tutan.
Tage kaj nokte ni
rezignu la imagan "mi", ghis rezignado
farighas kutimo, eniras en sangon, nervojn kaj
cerbon, ghis tuta korpo chiumomente obeas chi tiun
memrezignan ideon.
Post tiam eniru en
centron de batalkampo, kie bruegas kanonoj, kaj vi
sentos vin libera kaj plena de trankvilo.
Karma jogo instruas
nin, ke la simpla ideo pri devo trovighas sur la
malsupera shtupo, tamen ni chiuj devas plenumi nian
devon. Kaj ni devas scii, ke tiu chi ideo pri devo
tre ofte estas kauzo de granda malfelicho.
Devo por ni
farighas malsano; ghi chiam nin shiras kun si. Ghi
tenas nin kaj faras tutan nian vivon malfelicha. Ghi
estas damno de homa vivo. Devo ilin subpremas! Ili
venas hejmen kaj pensas pri morgaua laboro. Tio estas
vivo de sklavo. Tiel multaj komprenas devon.
La sola vera tasko
estas - esti neligita kaj labori kiel libera estajho,
fordonante tutan laboron al Dio. Chiuj niaj devoj
apartenas al Li. Estu ni sanktaj! Ni servas dum tuta
nia vivo kaj ech ne scias, chu ni servas bone au
malbone. Kiel ni povus ja scii tion? Se ni laboras
bone, ni ne ricevas rezultojn, kaj se ni laboras malbone
- tute same. Ne prizorgu ni nian laboron! Estu
trankvilaj, estu liberaj kaj laboru, tute egale -
kiel. Chi tiu formo de libereco estas tre malfacile
atingebla. Estas ja tre facile altirighon al korpo
nomi devo! Homoj en la mondo batalas por mono au
potenco. Demandu ilin, pro kio ili faras tion? Ili
respondos: "Tio estas devo". La abundan
emon al mono ili provas kovri per kelkaj floroj.
Finfine, kio do
estas devo? Tio estas impulso de nia altirigho. Kiam
altirigho estas enradikighinta, ni nomas ghin - devo.
Ekzemple, en kelkaj landoj, kie ne ekzistas edzeco,
ne ekzistas ankau devoj inter edzo kaj edzino - ili kunvivas nur pro
altirigho. Chi tiu formo de kunvivado formighas dum
generacioj, ghis farighas devo. Tio farighas simila
al kronika malsano. Tre simple - kiam malsano jam
farighis kronika, ni donas al ghi laudan nomon - devo!
Ni shutas florojn
sub ghi, trumpetoj sonas, pri tio estas verkataj
sanktaj versajhoj kaj post tio tuta mondo serioze
interbatalas kaj homoj prirabas unu la alian pro tiu
chi devo.
Devo estas bona, se
ghi limigas brutalecon. Por malsuperaj kategorioj de
homoj, kiuj ne havas grandajn idealojn, ghi estas
bona, sed por tiuj, kiuj deziras farighi
karma-joganoj, tia ideo pri devo ne taugas. Por vi
kaj mi nenia ideo pri devo ekzistas.
Tion, kion vi donas
ai mondo, donu rekte, sed ne kiel devon. Ne devigu
vin. Pro kio vi estu devigataj?
Chio, kion vi faras
devigite, kreas ligighon. Pro kio vi devus havi
devon? Fordonu chion al Dio kaj estu felichaj!
Ni chiuj simple
plenumas Lian volon, kaj ni ne rilatas al premio au
puno. Se vi volas ricevi premion, vi devas ricevi
ankau punon; la sola vojo, kiel rezigni punon, estas
- rezigni premion.
La sola vojo, por forlasi
malfelichon, estas - forlasi pensojn pri felicho, char
ili ambau estas kunigitaj. La sola vojo por ighi
ekster morto estas - rezigni amon al vivo. Vivo kaj
morto estas sama ajho, nur rigardita de diversaj
vidpunktoj. Felichon sen malfelicho au vivon sen
morto facile povas imagi infanoj, sed filozofo vidas,
ke tio estas kontraudiro, kaj rezignas ambau. Petu
nek dankon, nek laudon pri tio, kion vi faras. Se ni
finas ian bonan laboron, ni tuj volas ricevi
salajron. Se ni donacas monon al iu bonfara
organizacio, ni tuj volas vidi niajn nomojn laudataj
en gazetaro. La plej sublimaj homoj en la mondo estas
mortintaj nekonataj.
Tiuj Buddoj au
Kristoj, kiujn ni konas, estas malpli sublimaj ol
tiuj, pri kiuj mondo nenion scias. Centoj da
nekonataj herooj estas vivintaj en chiuj landoj,
laborante en silento. Silente ili vivas kaj silente
mortas. Sed iam iliaj pensoj elmontras sin kiel
Buddoj kaj Kristoj, kaj jenajn nomojn ni konas.
La plej superaj
homoj ne amas ekhavi nomon au gloron pro siaj scioj.
Ili fordonas siajn ideojn al la mondo kaj nenion
volas por si mem; ne fondas lernejojn, nomitajn per
ilia nomo. Ili estas veraj SATVIKA, kiuj ne kreas
maltrankvilon, sed nur amon.
En Hindio mi
renkontis tian joganon, kiu loghas en kaverno. Li
estas unu el la plej mirindaj homoj el chiuj, kiujn
mi estas vidinta. Li estas tute perdinta sian
individualecon - oni povas diri, ke homo en li estas
malaperinta tute kaj restis unu totala sento de Dio.
Se iu besto formordos lian manon, li estos preta
fordoni al ghi
ankau la duan manon kaj diri, ke tia estas volo de la
Supera. Chio, kio okazas kun li, venas de Dio. Li ne
montras sin al homoj, tamen estas plena de amo kaj
veraj mildaj ideoj.
Post tiaj homoj
sekvas alia speco - homoj, kiuj havas karakteron de
RAGHA - batalantoj, kiuj predikas por la mondo ideojn
de tiaj superaj homoj.
La sublimuloj kreas
la verajn kaj noblajn ideojn; aliaj, Buddoj kaj
Kristoj, transiras mondon, predikante ilin kaj
laborante por ili.
Gautama Buddo estas
dirinta, ke li estas la dudek kvina Buddo. Dudek kvar
antau li estas nekonataj por historio, kvankam la
dudek-kvina laboris sur fundamento, kreita de ili. La
sublimaj homoj estas trankvilaj, silentaj kaj
nekonataj. Ili vere konas forton de pensoj. Ili
scias, ke, ech se ili foriru en kavernon, elpensu
kvin verajn pensojn en soleco kaj mortu, tiuj kvin
pensoj tamen vivos eterne. Vere, tiaj pensoj
transiras oceanojn, traboras montojn kaj vojaghas
trans la tuta mondo. Ili restas profunde en koroj kaj
cerboj, kreante homojn, kiuj uzas ilin en vivo.
Chi tiuj homoj de
SATVIKA estas tro proksimaj al la Supera, por esti
aktivaj, batali, preghi ktp.
Aktivuloj, ech
estante plenecaj, tamen enhavas iom da postrestoj de
nesciado. Se nia karaktero ankorau estas iom malpura,
ni povas labori. Laboro mem devigas nin labori per iu
motivo au ligigho.
Ni ne rajtas pensi,
ke nia laboro estas bona kaj grava, char cheestas la
Supera, kiu scias ech pri morto de pasero. Pensi tiel
estas blasfemado de Dio.
Se ni scias, ke Li
prizorgas ech la plej malgrandajn procesojn en la
mondo, ni povas nur per granda estimo diri: "Estu
chio lau Via menso".
La plej sublimaj
homoj ne povas labori, char havas neniom da ligigho. Laboro ne ekzistas
por tiuj, kiuj atingis la superan "mi".
Tiaj estas la vere superaj homoj. Sed krom ili, aliaj
devas labori. Kaj laborante, ni ne devas pensi, ke ni
kapablas ech iom helpi al la mondo. Tion ni ne
kapablas.
Ni helpas nur al ni
mem en chi tiu monda ekzercejo. Tia estas la ghusta rilato
al laboro.
Se ni chiam tiel
laboras kaj memoras, ke nia nuna ebleco labori tiel
estas privilegio, ni neniam farighos ligitaj.
Milionoj da homoj
opinias, ke ili signifas ion por la mondo, sed ni
chiuj mortos, kaj mondo forgesos nin dum kvin
minutoj. Nur vivo de Dio estas senlima. "Chu
ekzistas iu, kiu povas vivi ech momenton, spiri
almenau momenton, se Li tion ne volas?"
Chiu potenco obeas
Liajn ordonojn. Lau Lia volo vento blovas, suno
brilas, mondo vivas kaj mortas. Ni povas nur adori
Lin.
Fordonu chiujn
rezultojn de laboro, faru bonon por vi mem, nur tiam
venos pleneco, neligigho. Ligiloj de koro neniighos,
kaj ni atingos veran neligighon, kio estas celo de
karma jogo.