8-a
chapitro
IDEALO DE KARMA - JOGANO
La plej granda ideo
en religio de Vedanta estas - saman celon oni povas
atingi lau kvar diversaj vojoj - laboro, amo,
psihhologio kaj scioj.
Ni jam scias, ke
finfine tiuj chi vojoj kunighas en unu. Chiuj
religioj kaj metodoj de laboro por Dio nin gvidas al
sama celo.
Tiu celo estas
LIBERBCO. Chio chirkau ni batalas, por atingi
liberecon. Chio en universo estas rezulto de tiu
batalo. Ech la plej malgrandaj eroj de materio emas
iri propran vojon, disighi de aliaj eroj, sed la
aliaj eroj tenas ghin. Nia Tero emas forlasi Sunon
kaj Luno - Teron. Chio havas tendencon senfine
disighi. Fundamento de chiuj estas chi tiu batalo por
libereco, pro impulso de chi tiu emo sanktulo pregas
Dion kaj shtelisto stelas.
Kiam formo de nia
agado estas malghusta, ni nomas ghin malbona, sed se
ghusta - ni nomas ghin bona. Tamen impulso por tio
estas sama - batalo por libereco.
La sanktulon
subpremas lia ligita stato, kaj, volante liberighi,
li preghas. Shteliston subpremas penso, ke li ne havas
kelkajn ajhojn, kaj li shtelas por forigi tiun
penson.
Libereco estas la
sola celo de la tuta naturo - viva kaj malviva.
Konscie au nekonscie chiu ajho batalas, por atingi
tiun celon. Libereco, kiun volas atingi sanktulo, tre
diferencas de libereco, kiun serchas shtelisto.
Libereco, kiun amas
la sanktulo, gvidas lin al senfina felicho; sed tia
libereco, kian amas shtelisto, nur pli enchenigas
lian animon.
En chiuj religioj
oni povas trovi elmontron de chi tiu batalo por
libereco. Ghi estas fundamento
de malprofitamo, abnegacio, ghi signifas forlasi
penson, ke homo estas nur lia ligita korpo.
Chiuj grandaj
etikaj sistemoj predikas veran malprofiton kiel finan
celon. Do, kio okazas kun homo, atinginta tiun celon?
Li plu ne estas
eta, li estas senfina. La eta individualeco en li estas malaperinta, kaj
li plu ne havas limojn.
Defendanto de
personeco ektimos, audante filozofian eksponon de tiu
chi penso. Samtempe, se li predikas virtecon, li mem
instruas tiun penson.
Ekzemple, iu homo
ighas plene malprofitama, ne perdante sian
personecon. Kiamaniere ni distingu lin de tiuj, kiuj
estas ekhavintaj plenecon lau aliaj sistemoj, kiuj
ebligas perdon de personeco?
Li estas kunighinta
kun universo, kaj atingi tion estas celo de ni chiuj;
nur la malrespektinda defendanto de personeco timas ghis
fino esplori sian penson.
Karma jogo estas
atingado de tiu chi libereco per malprofita laboro.
Chiu profita agado malhelpas al ni atingi la celon,
kaj chiu malprofita agado proksimigas al la celo. Pro
tio la sola difino de moralo estas jena: "Tiu,
kiu estas profitama, estas nemorala; tiu, kiu estas
malprofitama, estas morala".
Tiu chi ideo estas
malsimpla. Cirkonstancoj ofte shanghas detalojn. Sama
ago en unuj cirkonstancoj povas esti malprofita, sed
en aliaj cirkonstancoj - profita. Pro tio ni povas
doni nur chirkauan difinon, char diferencas loko,
tempo kaj cirkonstancoj.
En unu lando iu
agado estas bona, sed en alia - malbona, char
diferencas cirkonstancoj.
Celo de tuta naturo
estas libereco, kaj liberecon atingi ni povas nur tra
vera malprofitamo; chiu penso, vorto au laboro
malprofita proksimigas nin al la celo, kaj pro tio ni
nomas ghin morala.
Chi tiu difino
taugas en chiu religio kaj chiu etika sistemo. En
kelkaj sistemoj de pensado moralo estas derivita de
iu supera estajho, Dio.
Se vi demandas, pro
kio homo devas fari tiun au alian laboron, respondo
estas: "char tio estas ordono de Dio".
Egale, el kia fonto
venas ideo, la centrala penso tamen estas sama -
abnegacio.
Kaj tamen multaj
homoj, malgrau tiu alta etika ideo, timas la penson,
ke ili devas forjheti ilian malgrandan personecon.
Ni povas demandi
homon, kio do estas homa "mi", se li estas
tute malprofitama, sen pensoj pri si, kiu nenion volas
por si, nenion parolas por ekhavi bonon por si. Chi
tiun "mi" li konas nur dum li pensas,
agadas kaj parolas profite.
Sed, se li nur
konscias aliajn, mondon kaj universon, kie estas lia
"mi"? Ghi estas perdita por chiam.
Karma-jogo do estas
etika kaj religia sistemo pri celo atingi liberecon tra malprofitemo
kaj abnegacio. Karma-jogano ne devas kredi al iu
dogmo. Li povas ech ne kredi je Dio, ne pensi pri sia
animo. Chiu devas havi propran vojon al libereco.
Solvon de la problemo li devas trovi nur per helpo de
naturo, sen helpo de iu instruo au teorio, kiun
JHNANI solvas per menso kaj spirito, kaj BHAKTI per
amo.
La sekva demando
estas: kio estas laboro? Kio estas la bonfarado por
mondo? Ni ne kapablas doni al la mondo ian
longtempan, rektan helpon; se ni kapablus tion, la
mondo nun aspektus tute alia.
Ni povas kvietigi
malsaton de iu homo por kvin minutoj; sed post tiam
li denove estos malsata. Chiu ghuo, kiun ni donas al
homo, estas nur por momento. Ne estas eble por chiam
forpreni de homoj chi tiun febron de felico kaj
doloro.
Chu estas eble por
la mondo doni ion bonan, kio restos eterne? En oceano
ne estas eble levi ondon tiel, ke ne aperu ravino en
alia loko.
Konsumo de bonaj
ajhoj en la mondo estas senshangha. Oni ne povas ghin
pligrandigi au malpligrandigi.
Rememoru historion
de homaro. Ni vidas tie samajn ghojojn kaj
malghojojn, samajn diferencojn. Kelkaj estis richaj,
aliaj mizeraj, altaj kaj malaltaj, sanaj kaj
malsanaj.
Tute sama stato,
kia estas nuntempe en Ameriko, ekzistis iam en la
antikva Egiptio, Grekio kaj Romo.
Dum tuta evoluo de
homaro estis tiel; tamen samtempe homoj batalis, por
malpligrandigi chi tiujn diferencojn.
Chiu periodo de
historio estas kreinta milionojn da viroj kaj
virinoj, kiuj estas senchese laborintaj, por helpi al
aliaj. Kaj kia estas rezulto?
Ni povas nur ludadi
en mondo. Ni forprenas fizikan doloron - ghi farighas
anima doloro. Situacio sama, kiel en pentrajho pri
infero de Dante; avaruloj rulas oran shtipon sur
monton. Chiam, kiam ili sukcesis iom superruli ghin,
ghi denove rulighas malsupren.
Chiuj niaj
paroladoj pri miljara paca shtato estas tre belaj
rakontetoj por infanoj. Chiuj popoloj, kiuj sopiras
pri miljara shtato, esperas, ke en tia okazo ilia
popolo vivos plej bone el chiuj popoloj en la mondo.
Jena estas chi tiu mirinde malprofita ideo pri
miljara paca shtato .
Ni ne kapablas
plimultigi felichon en chi tiu mondo; same ni ne
kapablas plimultigi ankau malfelichon. Konsumoj de
felicho kaj malfelicho en la mondo chiam restas senshangha.
Ni nur movas ghin al aliaj kaj alies - al ni, sed
sumoj restas samaj.
Chi tiu alfluo kaj
defluo, levigho kaj mallevigho estas vera karaktero
de mondo; kontraustari ghin similus al ideo, ke ni
kapablas vivi sen morto. Tio estas plena absurdo, char
ideo de vivo enhavas morton.
Vivo kaj morto
estas du diversaj elmontroj de sama ajho, rigardata
de diversaj aspektoj; ghi estas levigho kaj
mallevigho de sama ondo.
Unu rigardas la
mallevighantan flankon kaj ighas pesimisto, alia
rigardas la levighantan flankon kaj ighas optimisto.
Kiam knabo lernas en lernejo kaj gepatroj prizorgas
lin, chio al li shajnas bela kaj bona; liaj bezonoj
estas simplaj, li estas granda optimisto.
Sed maljunulo, kiu
multon travivis, estas pli trankvila, li plu ne havas
vervon.
Tiel la maljunaj
nacioj, kiuj jam dekadencas, estas malpli plenaj de
esperoj ol la junaj nacioj. En Hindio ekzistas
proverbo: "Dum mil jaroj - urbo kaj dum mil
jaroj arbaro".
Chi tiu miljara
shango de urbo kaj arbaro ekzistas chie kaj faras
homon optimisto au pesimisto depende de lia
rigardaspekto.
La sekva penso
estas problemo pri egaleco. Ideoj pri miljara paca
shtato estas donintaj fortan iniciaton labori. Ghin
enhavas multaj religioj - Dio venos regi la mondon
kaj tiam ne estos plu diferenco inter homoj.
Tiuj, kiuj predikas
chi tiun instruon, estas veraj fanatikuloj, kaj
fanatikuloj estas ja la plej nehipokritaj homoj.
Kristanismon oni predikas nur sur fundamento de
fanatikula vervo. Pro tio kristanismo tre plachis al
grekaj kaj romaj sklavoj. Ili ekkredis, ke en miljara
shtato plu ne ekzistos skiaveco, por chiuj sufichos
manghajho, kaj ili pro tio alighis al kristanismo.
Tiuj, kiuj komencis
prediki chi tiun ideon, estis senkleraj, sed veraj
fanatikuloj.
Nuntempe chi tiu
emo al miljara shtato ekhavis formon de libereco,
egaleco kaj frateco. Ankau tio estas fanatismo. Vera
egaleco neniam ekzistis en la mondo; ghi ne eblas.
Egaleco signifus morton. Kio estas fundamento de la
mondo? Malekvilibro. En komenca stato, kiu nomighas
hhaoso, ekzistas plena ekvilibro. Kiel evoluis chiuj
fortoj de universo? Batalante, konkurante,
interpushighante. Se chiuj materieroj estus
ekvilibrigitaj, chu eblus iu evolua proceso? Scienco
instruas, ke tio estas neebla. Jhetu shtonon en
akvon, kaj vi vidos, kiel chiuj akveroj emas
trankvilighi interpushighante.
Same chio, el kio
konsistas universo, emas al io - chiuj ajhoj,
trovighantaj malsupre, emas veni supren - en
ekvilibron.
Sed denove venas iu
malhelpo, kaj denove ekestas kombinajho, kreado. Malegaleco estas
bazo de chia kreado. Samtempe fortoj, kiuj batalas
por atingi egalecon, estas same bezonataj kiel la
fortoj, kiuj neniigas egalecon. Absoluta egaleco
signifas plenan ekvilibron de la batalantaj fortoj,
kaj tia stato en la mondo ne eblas. Kiam vi atingos
tian staton, mondo jam estos morta.
Tiel ni vidas, ke
chiuj ideoj pri miljara paca shtato kaj plena egaleco
estas ne nur neeblaj, sed, se ni emus plenumi ghin,
ghi gvidus nin al morto, neniigho.
Kio formas diferencon
inter unu homo kaj alia? Plejparte tio estas
diferenco en cerbo. Hodiau neniu (krom demenculo)
diros, ke ni chiuj naskighas kun egalaj cerboj kaj
kapabloj. Ni naskighas kun diversaj kapabloj kiel
diversaj homoj. Ne eblas eviti tiun jam antaunaskighan
diferencon.
Amerikaj indighenoj
loghis en chi tiu lando dum miloj da jaroj kaj iomete
da viaj antauuloj venis en ilian landon. Ili tute
shanghis aspekton de la lando. Pro kio la indighenoj
ne realigis tiujn plibonigojn kaj ne konstruis
urbojn, se chiuj ja estas egalaj? Simple kun viaj
antauuloj en chi tiun landon venis fremda cerba
forto, fremda impreso kaj laborformo.
Absoluta
nediferenco signifas morton. Ghis kiam ekzistas
mondo, ekzistos malekvilibro kaj ghi devas ekzisti.
Miljara shtato de egaleco eblas nur en fino de kreada
ciklo.
Tamen ideo pri
miljara paca shtato havas tre gravan movan forton.
Same, kiel mondo bezonas malegalecon por kreado, ghi
bezonas batalon, kiu limigas la kreadon. Se ne
ekzistus batalo por ighi libera kaj reveni al Dio, ne
ekzistus ankau kreado kaj progreso. Diferenco inter chi
tiuj du fortoj regulas karakteron de motivoj de
homoj. Motivoj agados chiam, kelkaj emos al
mallibereco, kelkaj - al libereco.
La malsimpla
mehhanismo de la mondo estas terura - se ni shovos en
ghin manon, tuj ni pereos. Ni chiuj pensas, ke post
plenumo de iu devo ni povos ripozi; sed nin tuj
atendas alia devo.
Chiujn nin tenas
chi tiu ega, malsimpla monda mehhanismo. Estas nur du
vojoj por forlasi ghin - unu estas forjheti chiujn
zorgojn pri mehhanismo, rezigni ghin. Paroli tiel
estas simple, sed atingi tion - preskau ne eble. Mi
ne scias, chu tion kapablas almenau unu homo el dudek
milionoj.
La dua vojo estas -
vivi en la mondo kaj lerni sekreton de laboro. Kaj
tio estas vojo de chiu karma-jogano.
Ne fughu for de la
monda mehhanismo, sed esploru ghin. Laborante en chi
tiu mehhanismo, vi povos ankau eliri ekster ghin.
Vojo foren iras tra la mehhanismo.
Nun ni scias, kio
estas laboro. Tiuj, kiuj kredas je Dio, komprenas
chion pli bone, char ili scias, ke Dio ne estas
senforta estajho, kiu bezonas nian helpon.
Kvankam la mondo
dauros eterne, nia celo estas LIBERECO, nia celo
estas malprofitamo kaj, konforme al karma jogo, ghin
atingi ni povas nur tra laboro. Chiuj ideoj pri
plibonigado de mondo taugas kiel mova forto por
fanatikuloj, sed ni devas scii, ke fanatismo enhavas
same multe da malbono kiel da bono.
Karma jogo demandas
nin, pro kio ni devus havi alian labormotivon ol
ennaska amo al libereco. Estu super kutimaj,
estimataj motivoj. "Vi havas rajton labori, sed
ne havas rajton ricevi rezultojn de laboro".
Homo povas ekzerci
sin por scii kaj plenumi tion, diras karma jogo. Tiam
bonfarada ideo ighos parto de li mem, li ne serchos
eksterajn motivojn.
Ni faru bonon pro
tio, ke estas bone fari bonon. Tiu, kiu faras bonon
nur por atingi chielon, ligas sin, diras karma jogo.
Chiu laboro, kiu enhavas ech iom da profitamo, ne
liberigas, sed enchenigas nin.
Do la sola vojo
estas fordoni rezultojn de laboro, ne altirighi al ghi.
Sciu, ke ni ne estas chi tiu mondo, ni ne estas nia
korpo kaj reale ni ne laboras.
Ni estas ''mi",
eterne trankvila kaj ripozanta. Pro kio ni estu
ligitaj kun io? Estas ja facile diri, ke ni devas
esti neligitaj, sed kia estas vojo al tio?
Chiu bona laboro,
kiun ni faras sen kashita kauzo, ne enchenigas nin,
sed rompas unu cheneron. Chiu bona penso, kiu eliras
el ni malprofite, denove rompas unu cheneron, kaj ni
ighas pli kaj pli puraj, ghis ni ighos la plej puraj
homoj.
Tamen tio povas
shajni donkihhotismo - pli teoria ol praktika.
Mi estas leginta
multajn argumentojn kontrau Bhavagad-Gita. Multaj
opinias, ke laboro sen motivoj ne eblas. Ili ja
neniam estas vidintaj senprofitan laboron (krom
fanatikula laboro), kaj pro tio ili opinias tiel.
Finfine mi volas
diri kelkajn vortojn pri homo, kiu praktike realigis
instruon de karma jogo en vivo. Tiu homo estas Buddo.
Li estas sola homo, kiu estas plene realiginta ghin.
Chiuj profetoj en
la mondo, krom Buddo, havis eksterajn motivojn, kiuj
devigis ilin agadi senprofite. Profetoj apartenas al
du specoj - unu, kiu opiniis, ke ili estas enkorpigho
de Dio en la mondo kaj dua, kiu opiniis, ke ili estas
nur senditoj de Dio; sed chiuj iniciaton al laboro
ricevis de ekstere, atendis eksteran repagon, kvankam
iliaj predikoj estis spiritegaj. Sed Buddo estas la
sola profeto, dirinta: "Por mi estas
indiferentaj viaj diversaj teorioj pri Dio. Sensence
estas diskutadi pri animo. Faru bonon kaj estu bonaj.
Tiel vi atingos Liberecon kaj Veron.
Dum sia vivo li
estis tute senprofitama, kaj laboris ege multe. Montru
en homaro ankorau unu personon, kiu estis same alta,
kiei li! Homaro estas kreinta nur unu tian personon,
tian altan filosofion, tian veran abnegacion. Chi tiu
sublima filozofo instruis superan filozofion kaj
tamen kunsentis al plej malsupera besto; neniam li
petis ion por si.
Li estas ideala
karma jogano, kiu agadas tute sen motivo kaj en
historio de homaro li estas la plej sublima viro. Li
estas la unua granda reformisto en mondo. Li estas
unua, kiu ekkuraghis diri: "Ne kredu pro tio, ke
estas verkitaj kelkaj antikvaj manuskriptoj; ne kredu
pro tio, ke ghi estas via nacia kredo, al kiu oni
instruis vin kredi; pripensu mem chion, analizu kaj
post tiam, se vi agnoskas, ke tiu kredo estas bona
por unu kaj por chiuj, kredu je ghi, vivu konforme al
ghi kaj helpu al aliaj vivi konforme al ghi".
Plej bone laboras
tiu, kiu laboras tute sen motivo - ne pro mono, gloro
au io alia; kaj, se iu homo atingos tion, li ighos
Buddo kaj ekhavos forton labori tiel, ke reformighos
la mondo.
Chi tiu motivo
estas la supera idealo de karma jogo.