2-a
chapitro
CHIU ESTAS GRANDA EN SIA LOKO
Lau filozofio de
Shahkja, naturo konsistas el tri fortoj: sanskrite
ili nomighas Satva, Ragha kaj Tamasa. En la fizika
mondo ili manifestighas kiel ekvilibro, aktiveco kaj
inerteco. Tamasa - vera obskurantismo au malaktiveco,
Ragha - aktiveco - altirigho au detirigho, kaj Satva
estas ekvilibro inter ambau.
En chiu homo
ekzistas tiuj tri fortoj. Iam Tamasa estas la chefa -
ni estas mallaboremaj, obskurantemaj, ni ne volas
movighi, ne aktivas. Iam chefa estas aktiveco au
trankvila ekvilibro de ambau fortoj. Kutime en homoj
chiam regas unu el tiuj chi fortoj. Ankau en bestoj
ni trovas elmontron de tri fortoj.
Karma Jogo speciale
esploras chi tiujn tri faktorojn. Instruante koni kaj
uzi ilin, ghi helpas al ni pli bone fari nian
laboron. Organizacio de homa socio konsistas el
shtupoj. Ni chiuj scias, kio estas devo, kaj samtempe
ni vidas, ke en diversaj landoj demandoj pri moralo
estas diversaj. Tio, kio en unu lando estas morala,
en alia lando povas esti nemorala. Ekzemple, en
kelkaj landoj gekuzoj rajtas geedzighi, sed en aliaj
- ne.
Ni chiam vidas, ke
moralo en diversaj regionoj diferencas; tamen ni
penaas, ke devus ja esti iu universala mezurilo.
Sama estas la devo.
Ideo pri devo forte diferencas en diversaj landoj.
Pri sama afero en unu lando oni opinias, ke ghi estas
ghusta, sed en alia - ke malghusta. Sed ni tamen
opinias, ke devus esti iu universala ideo pri devo.
Same - unu parto de
socio pensas, ke kelkaj agadoj estas ghia devo, sed
alia pensas malsamon kaj terurighas, se devus fari
samajn agadojn. Antau ni estas du vojoj - vojo de
nescianto, kiu opinias, ke ekzistas nur unu vojo al
vero, ke chiuj aliaj estas malghustaj, kaj vojo de
saghulo, kiu opinias, ke lau nia mensa strukturo au
diversaj formoj de ekzistado devo kaj moralo povas
shanghighi.
Estas tre grave
scii, ke ekzistas gradacio de devo kaj moralo, ke en
diversaj statoj de vivo, en diversaj
cirkonstanc-kompleksoj ne eblas samaj devoj.
Al mi helpos
ekzemplo. Chiuj grandaj instruistoj estis dirantaj:
"Ne rezistu kontrau malbono", ke
nerezistado estas supera idealo de moralo. Ni chiuj
scias, ke, se ni vivus lau tiu chi devizo, tuta socio
ruinighus, malbonaj homoj forrabus nian havajhon kaj
farus al ni kion volus. Tamen enkore ni sentas, ke la
instruo pri nerezistado estas prava. Tio shajnas al
ni supera idealo. Tamen vivi lau ghi signifus lasi
nepunita tre grandan parton de la homaro. Homoj
sentus, ke ili agas malghuste; tio malfortigus ilin,
kaj tia malkontentigho kreskigus multe da
nemoralajhoj. Homo, kiu ekmalamis sin, malprogrsas.
Same ankau nacio.
Nia unua devo estas
ne malami sin, char por progresi ni devas havi kredon
- unue je si kaj poste je Dio. Kiu ne kredas je si,
neniam kredos je Dio. Pro tio ni devas agnoski, ke
devo kaj moralo shanghighas lau diversaj
cirkonstancoj.
Homo, kiu ne
rezistas kontrau malbono, ne chiam agas malghuste,
tamen en kelkaj cirkonstancoj tio povas esti lia
devo.
Multaj el vi estis
mirigitaj, legante la duan chapitron de
Bhavagad-Gita, en kiu shri Krishna nomas Arguna'n
malkuraghulo kaj hipokritulo, char li ne volis batali
pro tio, ke liaj kontrauuloj estas liaj amikoj kaj
parencoj, kaj li ne batalas lau principo -
nerezistado estas supera ama idealo.
Tio estas grava
instruo por ni chiuj - en chiuj aferoj ambau
ekstremajhoj estas egalaj. La ekstremajho pozitiva
kaj ekstremajho negativa chiam egalas: kiam vibracio
de lumo estas tro malrapida, ni ne vidas ghin. Same
ni ne vidas ghin, se ghi estas tro rapida. Kun sono -
sama fenomeno.
Diferenco inter
rezistado kaj nerezistado similas al tiu chi
paradokso. Iu homo ne rezistas pro tio, ke li
kapablas doni eksterman baton, se nur volos; sed li
ne nur ne batas, sed benas la malamikon. Alia, kiu ne
rezistas pro malforto, pekas, kaj nerezistado por li
faros nur malbonon. Al la unua peke estus rezisti.
Buddo fordonis
tronon kaj altan staton; tio estis vera rezigno;
tamen rezigni ja ne povas mizerulo, kiu nenion povas
fordoni. Pro tio chiam ni devas escepti
miskomprenojn, parolante pri nerezistado kiel ideala
amo.
Ni devas ekscii,
chu ni havas forton por rezisti au ne; se ni havas
forton kaj rezignas je ghi - ni faras bonon, idealon
de amo. Se ni ne kapablas rezisti kaj samtempe
trompas nin per opinio, ke nin gvidas supera ama
idealo, ni faras malbonon. Arghuna farighis
malkuraghulo, vidante antau si grandan armeon; pro
sia "amo" li forgesis devon antau la lando
kaj trono. Pro tio Shri Krishna diris al li, ke li
estas hipokritulo: "Vi parolas kiel saghulo, sed
via agado montras, ke vi estas malkuraghulo; do iru
kaj batalu".
Tia estas la chefa
ideo de Karma Jogo. Karma jogano estas homo, kiu komprenas idealon de
supera nerezistado kaj kiu scias, ke tiu chi
nerezistado estas elmontro de forto; same tio, kion
oni nomas malbono de rezistado, estas shtupo sur
shtuparo al tiu chi elmontro de la supera forto -
nerezistado. Antau ol atingi tiun idealon, homa devo
estas rezisti, batali kaj labori. Nerezistado estas
morala nur tiam, kiam homo havas forton por rezisti.
Foje en mia lando
mi renkontis homon, kiu nenion sciis kaj nenion volis
scii, kiu vivis vivon de besto. Li demandis al mi,
kion li devas fari por ekkoni Dion kaj ighi libera.
"Chu vi
scipovas mensogi?", mi demandis. "Ne",
li respondis. "Do, vi devas ellerni tion. Pli
bone estos mensogi ol esti besto, shtipo; vi estas
senmova, vi ne estas atinginta la superan staton -
Trankvilon kaj Seriozon; vi estas tro saghlimita ech
por fari ion eksterordinaran".
Kompreneble, tio
estis tre ekstrema okazo, kaj mi simple shercis, sed
mia penso estis tia, ke homo devas agi por tra agado
atingi Trankvilon.
Ni nepre devas
eviti malaktivecon. Aktiveco chiam signifas
rezistadon. Rezistado al chiu malbono, fizika kaj
mensa, kreas Trankvilon. Estas ja simple diri:
"Neniun malamu, ne rezistu kontrau
malbono", sed ni scias, kion signifas tio
praktike. Ni povas demonstri nerezistadon al socio,
sed enkore ni sentas, ke pli bone estas rezisti.
Se vi deziras
richajhojn kaj same scias, ke tuta mondo nomas tiun,
kies celo estas richajhoj, malbona homo, vi eble ne
ekkuraghos batali por richajho; tamen viaj pensoj
tage kaj nokte serchos monon. Tio estas hipokritemo.
Kunigu vin kun la mondo, faru chion kaj post iom da
tempo, kiam vi estos ekkoninta kaj spertinta chion,
venos abstinenco, venos trankvilo.
Plenumu chiujn
viajn dezirojn! Post tiam vi komprenos, ke viaj
deziroj estis etaj, ridindaj; sed antau ol vi estos
plenuminta ilin, antau ol vi estos trairinta tra tiu
chi aktiveco, vi ne kapablos atingi staton de
trankvilo kaj nerezistado.
Chi tiuj ideoj de
abstinenco estas predikataj dum miloj da jaroj; chiu
konas ilin ekde infaneco, kaj tamen tre malofte ni
renkontas homon, kiu atingis chi tiun shtupon. Mi
travojaghis duonon de la mondo, sed vidis eble dudek
vere trankvilajn, nerezistantajn homojn.
Chiu homo devas
havi sian propran idealon kaj strebi atingi ghin; tio
estas plej vera progresa vojo ol vivi kun fremdaj
idealoj sen esperoj atingi ilin.
Ekzemple, se iu
infano devus perpiede iri tridek kilometrojn, ghi au
mortos, au atingos celon tute senfortighinta.
Same ni agas per la
mondo. En chiu socio homoj ja ne havas egalajn
mensojn au laborkapablojn; ili devas havi diversajn
idealojn. Ni ne rajtas malrespekti iliajn idealojn au
idealojn ghenerale. Faru chiu chion por atingi
propran idealon.
Ne estas ghuste
ankau jughi pri mi lau via mezurilo au vin - lau mia.
Jughante pri pomarbo, ni bezonas pomarban mezurilon,
kaj pri kverko - kverkan.
Unueco en diverseco
estas fundamento de chio. Homoj diferencas individue,
tamen ekzistas ankau unueco, ghenerala impreso.
Diversaj individuaj karakteroj kaj klasoj de homoj
estas simple varioj de kreo. Tamen ni ne rajtas jughi
chiujn lau unu sola mezurilo, au doni por chiuj unu
solan idealon. Tio kauzus nur batalojn, kaj rezulte
homo ekmalamus sin kaj ne povus farighi religiema kaj
bona.
Nia devo estas
kuraghigi chiun en lia batalo, vivi lau propra supera
idealo kaj peni proksimigi sin al vero.
En morala sistemo
de hindoj ni trovas, ke tiun chi fakton oni agnoskis
jam antau tre longa tempo; en hindaj libroj estas
troveblaj leghoj por diversaj specoj de homoj -
domposedanto, studento kaj SANJAZINO (homo, kiu
abdikis la mondon).
Chiu homo, lau
hindaj libroj, havas proprajn devojn (inkluzive
tiujn, kiuj rilatas al tuta homaro). Hindo komencas
vivon kiel studento, poste li edzighas kaj ighas
domposedanto, en maljuneco li ripozas kaj finfine
forlasas la mondon - farighas sanjazino.
Chiu el chi tiuj
shtupoj de vivo enhavas siajn devojn. Neniu el la
shtupoj estas pli alta; vivo de domposedanto estas
same grava, kiel vivo de tiu, kiu dedichis sin al
religia laboro.
Balaisto sur strato
estas same grava, kiel registo sur trono. Deprenu
ties kronon kaj donu al li laboron de la balaisto;
rigardu, kiel li laboros. Sidigu la balaiston sur la
tronon kaj rigardu, kiel li regos.
Ne estas ghuste
diri, ke homo, kiu vivas ekster la mondo, estas pli
grava ol tiu, kiu vivas en la mondo; estas pli
malfacile vivi en la mondo kaj adori Dion ol forlasi
tion kaj vivi liberan kaj facilan vivon.
Kvar shtupoj de
vivo en Hindio deduktighas ghis du - domposedanto kaj
monahho. Domposedanto edzigas kaj plenumas devojn de
civitano, sed monahho dedichas tutan sian energion al
religio, predikas kaj adoras Dion.
Jen fragmento el
Maha-Nirvana-Tantra, kie estas skribite pri tio. Vi ekvidos, ke estas
tre malfacile esti domposedanto kaj plenumi entute
chiujn devojn: "Domposedanto devas dedichi sin
al Dio; kono de Dio devas esti celo de lia vivo.
Tamen li devas chiam labori, plenumi siajn devojn;
rezultojn de sia laboro li devas donaci al Dio. Plej
malfacile en la mondo estos labori, ne zorgante pri
rezulto, helpi al homo, ne atendante dankon; fari
bonan laboron kaj samtempe ne interesighi, chu ghi
kreas faman nomon, gloron, au ne.
Ech la plej
nekonata malkuraghulo ighas kuragha, se mondo laudas
lin. Malsaghulo povas esti heroo, se socio lin agnoskas,
sed chiam helpi al homoj, ne zorgante pri agnoskoj
eatas la plej supera ofero.
La chefa tasko de
la domposedanto estas perlabori porvivajhon; sed li
ne rajtas fari tion trompante, rabante au mensogante.
Li devas memori, ke en sia vivo li servas al Dio kaj
mizeruloj.
Sciante, ke patro
kaj patrino estas reprezentantoj de Dio, domposedanto
chiam kaj chiel devas agi lau iliaj pensoj. Se patro
kaj patrino estas kontentaj, do ankau Dio estas
kontenta pri la domposedanto. Nur tiu estas bona filo,
kiu neniam malghentile interparolas kun gepatroj.
Che gepatroj oni ne
devas sherci, montri sian koleron, malbonhumoron,
tempomankon. Antau patro au patrino filo devas klinsaluti
ilin, starighi kaj ne sidighi ghis ili ne permesas.
Se domposedanto
havas manghajhon, trinkajhon kaj vestajhon, sed lia
patrino, patro, infanoj, edzino kaj mizeruloj ne havas,
li pekas. Patro kaj patrino estas kauzoj de lia
karno, do homo devas fari chion, por helpi al ili.
Same edzo havas
devon antau edzino - li ne devas skoldi edzinon kaj
devas estimi shin kiel patrinon. Ech la plej grandajn
malfacilajhojn kaj malagrablajhojn de edzo edzino ne
devas scii. Tiu, kia pensas pri alia virino, trafos
en inferon.
Se cheestas
virinoj, li ne rajtas paroli maldecajhojn au laudi sian
forton.
Domposedanto chiam
devas fari sian edzinon felicha per mono, vestajho,
amo, vero, nektarsimilaj vortoj, kaj neniam rajtas
maltrankviligi shin. Viro, kiu ekhavis virgan
virinon, atingis celon en sia religio kaj chiujn
virtojn.
Devo antau infanoj:
Per amo oni devas
eduki filon ghis lia kvara vivjaro; klerecon doni ghis
dek sesa vivjaro. Ekde dudeka vivjaro li devas fari iun
laboron, kaj patro devas paroli kun li kiel kun egala
kamarado. Same oni
devas eduki filinon kaj klerigi tre zorgeme. Kaj kiam
shi edzinighas, patro devas doni al shi havajhon kaj
juvelojn.
Viro havas ankau
devojn antau fratoj kaj fratinoj kaj infanoj de
gefratoj, se ili estas mizeraj; ankau antau aliaj
parencoj, amikoj, servistoj. Devon li havas ankau
antau samurbanoj, mizeruloj kaj antau chiu, kiu petas
lian helpon. Se domposedanto, kapablanta helpi, tamen
ne helpas, li ne estas homo, sed bestsimila estajho.
Domposedanto ne
devas tro multe pensi pri manghajho, vestajho kaj sia
beleco. Li devas havi puran koron kaj puran korpon, esti
chiam aktiva kaj preta labori.
Kontrau malamikoj
li devas esti heroo. Lia devo estas rezisti, sed ne sidi,
plori kaj paroli pri nerezistado. Se li ne estas
heroo kontrau siaj malamikoj, li ne plenumas sian
devon. Kun siaj amikoj kaj parencoj li devas chiam
esti afabla.
Devo de
domposedanto estas ankau ne klinsaluti malbonajn
homojn; se li tion faras, li helpas al malbono. Same
estus grava eraro, se li ne rimarkos homojn, kiuj
estas bonaj.
Tri ajhoj, pri kiuj
ne devas paroli domposedanto: li ne devas malkashe
rakonti pri sia edzino, li ne devas laudi sian nomon
kaj forton, li ne devas paroli pri sia richeco au
rerakonti tion, kion nur li sola rajtas scii.
Viro ne devas diri,
ke li estas mizera au richa, au laudi sian purecon.
Li devas havi konsiliston; tio estas lia religia
devo. Se la viro ne faras tion, oni rajtas nomi lin
nenormala.
Domposedanto estas
fundamento de la socio, la chefa perlaboranto. Li subtenas
mizerulojn, malfortulojn, infanojn, nelaborantajn
virinojn; do li havas certajn devojn, kiujn li devas
plenumi, kaj chi tiuj devoj devas fari lin forta por
plenumado. Pro tio, se li faris ion malghustan, li ne
devas tion malkashe diri. Tia sinmalkovro forigas kuraghon
de viro. Samtempe li devas batali por atingi unae sciojn,
klerecon, kaj poste havajhon. Tio estas lia devo,
kaj, se li ne plenumas la devon, li estas nenio.
Domposedanto, kiu
ne volas ighi richa, estas nenormala. Se li estas
mallaborema, li estas nemorala, char li ja
respondecas pri centoj da aliaj homoj. Se li ighas
richa, do ankau aliaj ighas pli richaj.
Strebi al richajho
ne estas malbone (en chi tiu okazo), char tiu
richajho estas dividata inter aliaj. Domposedanto
estas centro de vivo kaj socio. Lia servo al Dio
estas - ekhavi kaj uzi havajhon. Domposedanto, kiu
celas esti richa por bonaj celoj, praktike faras
samon por si, kion
faras monahho, preghante al Dio en soleco. Ambau
agadoj bazighas sur egalaj moralprincipoj -
sinfordonado, sinoferado.
Li devas batali por
ekhavi faman nomon, ne devas ludi hazard-ludojn, ne
devas loghi inter malbonaj homoj, mensogi, esti kauzo
de malfelicho de aliaj.
Ofte homoj komencas
aferojn, kiujn ne kapablas fini; rezulte ili trompas
aliajn por atingi celon. Grava estas ankau faktoro de
tempo - tio, kio ne donus rezultojn en unu tempo, en
alia tempo donas tre bonajn rezultojn.
Domposedanto devas
paroli veron kaj esti afabla; tiel li faras bonon al
homoj. Same li ne devas jughi pri fremdaj aferoj.
Domposedanto, kiu
konstruas ripozdomojn, pontojn, helpas al homoj kaj
bestoj, atingos saman celon, kiel la plej granda
jogano".
Jen parto de instruo
de Karma Jogo - aktiveco, devo de domposedanto. Plue
tie estas skribita ankau tia penso: "se
domposedanto pereas en batalo pro sia lando au
religio, li atingas saman celon, kiun jogano atingas
per meditacio", per tio montrante, ke devo de unu
homo ne estas devo de alia homo.
Samtempe ne estas
dirite, ke unu tasko estas pli alta ol alia. Chiu
devo havas propran lokon, kaj ni devas plenumi ghin
lau cirkonstancoj.
De tio devenas ideo
- mallaudo de malforto. Tio estas tre interesa ideo.
Legante Vedojn, vi
chiam trovos ripetighantan vorton "kuragho"
- nenion timi. Timo montras malforton. Homo devas
plenumi devon, ne respektante ridon kaj malestimon de
la mondo.
Se homo forlasas la
mondon por adori Dion, li ne rajtas pensi, ke tiuj,
kiuj vivas en la mondo kaj laboras por ghi, ne adoras
Dion; same tiuj, kiuj vivas en la mondo kaj laboras
por sia edzino kaj infanoj, ne rajtas pensi, ke tiuj,
kiuj forlasis la mondon, estas simple vagabondoj.
Chiu estas grava en sia loko. Chi tiun penson mi ilustros
per rakonto.
Iu registo ekkutimis
demandi al chiuj sanjazinoj, kiuj venis en lian
landon: "Kiu estas pli grava homo - tiu, kiu
vivas en la mondo kaj plenumas sian devon kiel
domposedanto, au tiu, kiu forlasas la mondon kaj
ighas sanjazino?" Multe da saghaj homoj serchis
respondon al tiu demando. Kelkaj diris, ke sanjazino
estas pli grava; la registo ordonis, ke ili pruvu
tion. La saghuloj ne scipovis; la registo faris ilin
domposedantoj. Venis aliaj kaj diris, ke domposedanto
estas pli grava. Same - la registo volis ekaudi pruvon.
Ne ricevinte ghin, la registo faris tiujn saghulojn
ankau domposedantoj.
Finfine venis juna
sanjazino kaj respondis al la registo: "Chiu estas
grava en sia loko". "Pruvu tion", diris
la registo. "Mi pruvos", diris la sanjazino,
"sed vi devas kelkajn tagojn vivi kiel sanjazino,
por ke mi povu pruvi miajn vortojn". La registo
konsentis kaj sekvis la sanjazinon tra multaj fremdaj
landoj, ghis venis en tre grandan landon. En chefurbo
dume okazis solena ceremonio. La registo kaj sanjazino
audis sonon de tamburoj, muzikon, vochojn; popolo amasis
sur stratoj solene vestita. Heroldoj deklaris, ke
princino, filino de registo de la fremda lando, tuj
elektos por si edzon el tiuj, kiuj trovighas chirkau
shi.
Princinoj en Hindio
kutime elektadis viron tiamaniere, kaj chiu princino
havis proprajn pensojn pri viro, kiun shi volas kiel
edzon: unu volis la plej belan, alia - la plej saghan,
ankorau alia - la plej richan kaj tiel plu. Chiuj
princoj solene vestighis kaj montris sin al shi.
Kelkaj havis heroldojn, kiuj laudis ilin laute. La
princino, kiun oni portis tra homamaso sur trono,
rigardis kaj auskultis. Se al shi ne plachis tio,
kion shi vidis kaj audis, shi diris al portistoj:
"Pluen", kaj rigardis aliajn. Se iu al la
princino ekplachis, shi surjhetis sur lin florkronon,
kaj li farighis shia edzo.
La princino de tiu
lando, kien venis la registo kaj sanjazino, nuntempe
faris tian interesan ceremonion. Shi estis la plej
bela princino en la mondo, kaj shia edzo post morto
de shia patro farighus registo de la lando. La
princino volis la plej belan viron, sed neniel povis
trovi tian viron, kiu plachus al shi. Jam plurfoje estis
okazintaj similaj popolkunvenoj, sed la princino ne
sukcesis elekti. Chi tiu kunveno estis la plej brila,
venintaj estis multege da homoj. La princinon oni
alportis sur trono, kiun servistoj portis chien. Shajne,
neniu al shi plachis, kaj chiuj jam pensis, ke ankau
chi tiu kunveno estos senrezulta. Sed aperis iu fremda
juna sanjazino, bela kiel suno, kaj rigardis la
okazantajhon. La trono kun la princino proksimighis
al li, kaj la princino, ekvidinte la sanjazinon, tuj
jhetis sur lin la florkronon. La juna sanjazino
forjhetis la florkronon, dirante: "Pro kio tia stultajho?
Mi ja estas sanjazino. Kion por mi signifas edzigho?"
Registo de tiu lando, pensante, ke eble la junulo estas
malricha kaj hontas edzighi al la princino, diris al
li: "Mi kundonas al shi doton - duonon de la
lando kaj tutan landon post mia morto", kaj
remetis sur la
sanjazinon la florkronon. La junulo ree forjhetis ghin,
dirante: "Stultajho, mi ne volas edzighi",
kaj rapide foriris.
Tamen la princino
tiel forte ekamis lin, ke diris: "Mi devas
edzinighi al chi tiu junulo au morti", kaj sekvis
lin por kapti. Tiam nia konata sanjazino, kiu venis kune
kun la registo, diris: "Registo, sekvu ni chi tiun
paron", kaj ili postsekvis la princinon.
La juna sanjazino,
kiu ne volis edzighi, rapide iris for de la urbo;
atinginte arbaron, li eniris en ghin; la princino
sekvis lin kaj shin sekvis ambau vojaghantoj. Sed la
juna sanjazino tre bone konis chiujn vojetojn de tiu
chi arbaro; li malaperis, kaj la princino ne sukcesis
lin trovi. Longan tempon shi serchis kaj finfine sidighis
sub arbon kaj ekploris, char ne sciis, kiel eliri el
la arbaro.
La registo kaj sanjazino
proksimighis al shi kaj diris: "Ne ploru, ni
montros al vi vojon, sed nun estas jam tro mallume por
fari tion. Restu ni sub tiu chi granda arbo, kaj
morgau frumatene ni povos foriri."
Sed iu eta birdeto
kun edzino kaj tri idoj loghis en nesto sur tiu chi
arbo. La birdeto ekvidis la homojn sub la arbo kaj
diris al la edzino: "Karulino, kion ni faru? Ni
navas gastojn, estas ja vintro, sed ni ne navas
fajron?" Ghi forflugis kaj revenis, portante iom
da brulanta ligno; forjhetis ghin antau la gastoj
kaj, chemetante branchojn faris brullignaron. Sed
tamen la birdeto ne estis kontenta. Ghi diris al la
edzino: "Karulino, kion nun fari? Ili estas malsataj,
sed ni nenion havas por doni al ili. Ni estas
domposedantoj, nia tasko estas helpi. Mi faros chion,
kion mi povas, mi donos min al ili. La birdeto
ensaltis en fajron kaj pereis. La gastoj provis savi
ghin, sed sensukcese. La edzino de la birdeto vidis
tion kaj diris: "Chi tie estas tri homoj kaj nur
unu eta birdeto por manghajho. Tio estas tro malmulte,
mia edzina devo estas sekvi mian edzon, daurigi lian
laboron. Mi donos ankau min," kaj shi ensaltis
en fajron.
Tri birdidoj,
vidante tion, kaj rimarkante, ke mangajho tamen
ankorau ne sufichis, diris: "Nia devo estas daurigi
laboron de niaj gepatroj, ni ankau donos niajn
korpojn." Kaj chiuj tri ensaltis en fajron.
Ravigitaj pri tio,
tri homoj, kompreneble, ne povis manghi la birdetojn.
Ili pasigis la nokton sen manghajho. Matene la registo
kaj sanjazino montris al la princino vojon, por ke
shi revenu al sia patro.
Tiam la sanjazino
diris al la registo: "Registo, vi vidis, ke chiu
estas grava en sia loko. Se vi volas vivi en la mondo,
vivu, kiel chi tiuj birdetoj, kiuj chiam pretas oferi
sin. Se vi volas forlasi la mondon, estu kiel tiu junulo,
por kiu nenion signifis la plej bela virino kaj
granda lando. Se vi volas esti domposedanto, estu via
vivo chiam kiel oferdono por bono de aliaj, kaj, se
vi volas rezigni je mondo, ne rimarku belecon, monon
kaj potencon. Tiamaniere chiu estas grava en sia
loko, sed tio, kio estas devo por unu, ne estas devo
por alia."