Vladimir Beekman

Noktaj aviadistoj

El la estona lingvo tradukis Jaan Ojalo
Redaktis Henrik Seppik

TALLINN
"EESTI RAAMAT"
1989

ENKONDUKO

La romano "Noktaj aviadistoj" aperis unuafoje en la estona lingvo en la jaro 1975 kaj dum kelkaj sekvintaj jaroj ghi estis tradukita en kelkajn lingvojn de Europo. Nun la preskvanto de "Noktaj aviadistoj" proksimighas jam al tri kvaronoj de miliono, kio ne estas malmulte por libro verkita en la lingvo de iu malgranda popolo.

Kio kauzas tion? Fare de mi estus ekstreme aplombe, se mi skribus tiun interesighon de la legantaro al la konto de arta kvalito de la romano. Oni verkas multajn bonajn librojn en chiuj lingvoj de la mondo, sed tute ne chiuj kapablas en la densighanta inundo de informoj trovi sian leganton. Por kapti atenton la libro devas diri al la nuntempa leganto, saturita de konoj kaj sensaciaj famoj, ion tre novecan au tre gravan. Nur tiam, kiam tio sukcesas, oni povas esperi, ke la leganto bonvolas profundighi en la verkon kaj ghui ties estetikan shargon.

Mi ne opinias, ke che "Noktaj aviadistoj" la leganton katenus chefe ghia neordinara intrigo, kvankam che la unua konatigho kun la romano ghuste tio povus lin interesigi. Sed en nia tempo en la literaturo certe trovighas ankau multaj autoroj pli ingheniaj ol mi. Krome, interesa enhavo estas unuavice alte taksata che mensostrecha literaturo, al kiu speco chi tiu verko ne apartenas. Evidente gravas tamen io alia.

Lastajn jardekojn ni vivis en nia daure malvastighanta mondo en la kondichoj, kie super la kapo pendas militodanghero, senchesa apokalipsa minaco. Fojfoje ni penas forgesi ghin pro la chiutagaj zorgoj, fojfoje chi tiu subpremita timo ekaperas kiel profunda streso. Sed de tiu chi sento de danghero ni liberighos definitive neniam, simple ni kutimigis nin daurigi la vivon kun ghi. "Noktaj aviadistoj" donas al nia tiu chi komuna timo certan formon, helpas konsciigi ghin.

Che tio gravas noti, ke la mensopremega militodanghero devenas ne nur de la senrespondecaj politikistoj au potenculoj. La politikistoj kaj potenculoj oftfoje intershanghighis, sed la apokalipsa minaco en la formo de nuklea milito daure pendas super niaj kapoj. Ties radikoj estas pli profunde, ili plektighis en la homa karaktero tiel, ke ofte ni mem havas malfacilajhojn por ghin rekoni. Eble tiu chi fakto estas ech la chefa, kion povas diri al ni la nekutima sorto de kapitano Berg kaj liaj kunuloj la sorto de noktaj aviadistoj. Ili estas homoj, kiuj tiritaj en la militon restas en la milito ghis sia lasta horo. Au, rigardataj de alia flanko, la milito pluvivas en ili ankau post la milito.

Mi volis en mia romano paroli ankorau pri unu afero pri nia granda indiferenteco. Zorgadi pri io, respondeci pri io shajnas al ni ofte shargho superanta nian forton. Chu ni ne preferas ofte fermi la okulojn antau realo por ne esti ghenataj, por devigi nin al decidoj kaj agado? Ankau tiam, kiam en nian chambron, ne sciate de kie, kvazau el sennuba chielo falis bombo. Se ghi ne konsideras nin persone, ni pretas rapide meti plastron sur la truon kaj daurigi la vivon kun mieno, kvazau nenio okazis. Ech momenton ne pensante, kien tia agadmaniero kondukos nin morgau. Chu vere ni alkutimighis vivi jam en la ombro de pereo, tion ne rimarkante ?

Skrupulaj legantoj kelkfoje demandis min, chu io simila al la priskribito en la romano ankau okazis en Europo? Chu tio entute estas imagebla? Volonte mi restus shulda respondon. Tion respondu fantazio de la leganto. Mi ja ne indikas geografiajn koordinatojn de tiu izola insulo, de kie startas kapitano Berg kun sia viraro kaj la lasta bombo en la aviadilo. Mi ech ne diras, chu la insulo lokighas en oriento au okcidento de la meridiano de Nordo. Sed la arktaj maroj estas senlimaj, en iliaj vastajhoj troveblas multaj surprizoj.

"Noktaj aviadistoj" estis jam verkita, kiam sur Filipinoj el ghangalo elvenis unu el la lastaj vastekonataj japanaj fanatikaj posttempaj militistoj de la Dua mondmilito, leutenanto Onoda. Ankau li daurigis tridek jarojn sian personan militon, ne kapablinta tion fini. Necesis tuta vivo por tio, ke li finfine fordonu, kiel signon de kapitulaco, sian en la trivita ledkovrita ingo glavon. Chu post tio ne estas sensencajho demandi, kio estas, rilate la homon, imagebla kaj kio ne?

Mi estas kontentega pri tio, ke la romano aperas nun ankau en Esperanto. Kiam mi ghin verkis mi havis la deziron, ke la libro estu samtiel universala, samtiel komprenebla chie en la mondo, kiel estas Esperanto. Tiucele ghi devas esti legebla por laueble multaj homoj kaj chi tiu traduko estas ankorau unu vojo al la dezirita celo.

Vladimir Beekman

1 2 3 4 5 6 7 8

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !