8

Kiam la pli juna filo de Andersen vekighis en sia lito, la duone brulinta termitbombo jam kauteris profundajhon en la infanchambra angulo kaj daurigis sian trairon malsupren, tra la intera plafono. En la chambro shvebis blanka fumo, kiu kauzis tusegadon kaj okulfrotadon de la knabo tuj post lia vekigho.

Tuj kiam Marek plene konsciighis, liaj vizaghaj muskoloj strechighis. La jhusa endorma infanece milda kaj aminda vizagho rigidighis kaj ricevis koleran kaj kramfan mienon. Tiel estis chiufoje. Marek mem sciis nenion pri la shanghigho, li nur sentis chiufoje, vekighinte el siaj packarakteraj songhoj, neklarigeblan malbonhumoron. Tio krueligis kaj chikanigis ech tiam, kiam en liaj intencoj mankis malbono. Tiel farighis chikanemo iom post iom la karaktera trajto che la pli juna filo de Andersen.

La gepatroj rimarkis perturbojn en la nervosistemo de la knabo baldau post lia bebeco, sed ne sciis, kion entrepreni. Ne povis temi pri vizito al psikiatro: kiel poste elteni neprajn senfinajn onidirojn, ke ili havas hejme frenezan infanon? Certe per tempopaso tio chesos, ghi elkreskos.

La pli agha frato Antal estis jam eldormighinta. Li sidis en la lito, la genuoj en la kovrilo, ne deturnante la okulojn li strabis en la chambroangulon kaj shancelis sin malrapide antauen-malantauen. Liaj okuloj brilis en duonlumo blue. La fratan vizaghon lumis iu interna kontento. Marek eksentis iom da hororo, sed tio estis dolcha timego, tio plachis al li, pro tio kuris tiel dolchaj ghuotremoj lau la dorso malsupren.

"Nun oni vin punos!" li auguris komence al la frato.

Sed tiu restis indiferenta. Ne estis evidente, chu li audis vochon de la malgranda frato au ne. La sorcha vizio en la chambra angulo kaptis lin plene. Tie brulis kun ekscitiga siblado enigma fajro, kashanta en si ion supernaturan. Marek rigardis ankorau iom, tusis denove, vigle elighis el la lito trans ties pli fora rando de la fajro, kaj forkuris. Li sciis precize, kion chi-okaze entrepreni estas plej saghe.

Antal ne reagis pri la foriro de la frato.

Inter la unuopaj membroj de la familio de Andersen regis iom strangaj rilatoj.

Antal estis de sia naskigho filo de la patro. La unua naskito devis farighi lau la patra opinio eminenta sciencisto, jam en la junagho fama matematikisto au fizikisto. Ankau kemiisto povis esti priparolita, sed neniu pli sociscienca. La patro Elmer sciis firmege, kiuj fakoj estas perspektivaj en la rapidege teknikighanta mondo. Kiu do ankorau scias, se ne li! Li ege bedauris en si mem, ke en la juneco li supertaksis sportistan karieron kaj neglektis lernadon.

Vere, en sporto li tion kaj alian skiris, en dekatlono li atingis apartenon al reprezenta teamo kaj ech kvarfoje partoprenis ankau interlandajn konkurojn. Sed chu evidentighis la premisoj pli malaltaj ol la atenditaj au estas la sportista steloflugo ghenerale tro mallonga por konstrui sur ghi pli persistan estontecon Elmer surterighis fine sur modesta vojo de korpkultura instruisto. Sed kapon li havis bonan, taugan ankau por scienca doktoreco.

Poste li atribuis tion chefe al la damno de sia deveno. Elmer Andersen naskighis en malgranda kaj malvigla urbeto, malproksima de montoj, riveroj kaj chefaj vojoj. Pri scienco okupighis tie neniu. La plej granda industria entrepreno estis loka segejo, tiun sekvis limonadfarejo. Ankau sian dummilitan junecon pasigis Elmer en la gepatra domo. De la antaumilita tempo tion diferencigis nur pankartoj kaj la somera kampara labordevigo. Sed ankau la lasta okazis plie pro interesoj de la familia vintra nutrajhostoko. En tiuj jaroj la estanta tempo ne tushis la urbeton ech per milita tragiko. Mortosciigojn Elmer per siaj okuloj ne vidis, en la familio ili ne havis virojn, taugajn por militservo.

Kiam la milito finighis, la urboj estis ruinigitaj. Oni komencis ilin restarigi komence iom post iom, tiam pli kaj pli urghe. Tiam ankau Elmer sentis subite, ke li ne plu povas resti hejme. Dirinte al la gepatroj, ke li iros por fari el si la homon, li kunprenis fibran kofron kun du paroj da zorge flikita korptolajho kaj jam tre malvastan lernejan kostumon kaj iris.

Enveninte la urbon, li iris al la pordego de la plej granda mashinfabriko. Tie oni bezonis homojn kiel li. La fabriko funkciis chefe nur per fortoj de preskau infanaghaj knaboj kaj virinoj, tie trovis lokon ankau Elmer, kiu scipovis fari ankorau nenion.

Per sia fervoro kaj lernemo li havis shancojn farighi finfine bona specialisto. Bedaurinde jhus depreninte sian militistau uniformon, organizantoj de sporto malkovris baldau naturajn premisojn de Elmer. Oni sorchis antau liaj okuloj brilan kaj rapidan karieron tio shajnis al li la efektiva, per mil shancoj shargita samtempeco, kiun kapti li veturis en la urbon.

Kun malfruigho li provis post rifuzo de aktiva sporto ankorau fari tion, kio estis nefarita. Estante jam familiestro, li eklernis krom laboro en universitato, ech finis tiun, sed nun jam kun multe pli modesta kvalifiko de ekonomiisto. La neefektivighintan revon, altan mondon de la scienco, respektindajn internaciajn simpoziojn kaj eble ech surhorizonte miraghantan probablecon de Nobel-premio oni transponis al la unuenaskito, kiu devis akiri la neakiritajhon. La patro per siaj amaraj spertoj jam scipovas deteni lian turnighon al senperspektivaj sakstratoj.

Jam ekde la unuaj lernojaroj la patro devigis Antal okupi aldonajn lecionojn pri matematiko, per tio ghustatempe kreante premisojn por sciencista kariero. Tiamaniere oni tuj faris tiun lernajhon al la knabo malplacha. Kiam tio ghis la kvina klaso nedisputeble evidentighis, Elmer Andersen dungis spertulojn-fizikistojn kompreneble kun samaj rezultoj. Antal estis tute normala kaj vigla homido, sed la atendata mirinfano li ne farighis, malgrau chiuj fortostrechoj. Anstatau tio kreskis obstineco kontrau devigo, kion la gepatroj strebis rompi perforte, per tio ech plifortigante la obstinecon.

Antal sentis siaspecan sadisman ghuon, kauzante per sia lernado seniluziighon al la gepatroj. Per infanece akra percepto-kapablo li sentis, kiel profunde tio penetras en ilian koron. Nur tiel li povis venghi la devigitan lernadon. Al li ekplachis malsukcesa lernado.

Pashon post pasho li proksimighis en la gepatraj okuloj al kretenismo, ghis kiam la plenkreskula mallonga toleremo rompighis kaj la cirkonstancoj estis klarvorte anoncitaj al la knabo mem. Tiu evento kunportis per si iom da liberigho. Nun li povis ja pri chiu riprocho mute kaj stulte ruli la okulojn kaj ne bezonis pravigi siajn agojn: kion oni povas postuli de kreteno?

Andersenoj eksopiris duan, pli saghan infanon.

Irene konsentis pri tio ne tuje. Pli frue shi esploris profunde kaj kun ofenda detaleco la edzan generacian tabelon, kvazau nur tie povus kashighi radikoj de la malbono, kaj shi serchis el primedicina popularscienca literaturo respondon al la demando, chu iuj foraj genraj influoj povas damaghi pere de viraj spermatozoidoj kaj genoj shian venontan infanon.

Pro tio Marek naskighis relative malfrue.

Eblas, ke li restus entute nenaskita, se Irene havus tiutempe saghon por studi jam pli kaj pli ofte ekaperintajn en revuoj mediprotektajn artikolojn. En ili oni parolis kelkfoje tute serioze kaj per timigaj ekzemploj pri ebla influo de radiadfono kaj vaste disvastighanta mastrumkemio al feto kaj jhusnaskito. Sed en societo tiuj temoj farighis konversa temo nur ses-sep jarojn pli malfrue, kiam Marek iradis jam en infanghardeno. Tio ne plu povis helpi.

Kaj Irene simple rifuzis agnoski la eblecon, ke shia pli juna filo povas esti iamaniere viktimo de sia naskigha tempo au medio. En kontraua okazo shi devus riprochi sin, kial shi urghis pri la knabo kaj ne konsideris chiujn dangherojn de la ekstera medio. Ankorau kelkaj jaroj kaj post limigo de nukleaj eksperimentoj la radiadfono en la mondo tamen ekmalpliighis!

Al Elmer, kontraue, ekaperis kelkfoje diversaj malklaraj duboj, kiam li devis forigi la petolfrenezan kaj kolerighantan Marek de la gastoj kaj konduki en la infanchambron.

Elmer ne povis paroli pri siaj supozoj al Irene. Shi ne eltenus.

Malkashe neniu el ambau intencis agnoski, ke Marek estas generita por savi la fiaskajn esperojn de la gepatroj. Tute nekompreneble, kiel Antal tion elflaris. Eble li simple perceptis tion per iu speciala sensorgano, kiun havas nur infanoj. Tre baldau post la naskigho de la eta frato li komencis tiun kun malamo ignori. Kiel knabo li penis chirkaui Marek infanmaniere per chikanoj, sed baldau li konvinkighis, ke ne atingos la celon. La frato neniam komprenis la chikanadon, kaj la gepatraj punoj al Antal estis senmerite severaj.

Lau opinio de Elmer kaj Irene temis pri ordinara jhaluzo, kiu ofte evidentighas che dume solkreskinta infano, kiam en la familio aperas nestovo, ricevanta chefan parton de la gepatraj zorgo kaj dorloto.

Ekzemple kiel ankau chi-foje, kiam li portis al Marek, ludanta surkorte en sablokesto, per alumetujo ferformikojn. Formiko chu valoras kriadi pro ili. Sed jen, la knabeto kaptis la ujon, malfermis ghin per unu shovo, la formikoj kompreneble falis en la sinon kaj suprengrimpis lau la brakoj. Pro teruro pala Marek silentis longan momenton, poste enspiris kaj ekkriegis kiel difekta sireno, ne elshaltebla. Apenau ghis tiam iu formiko sukcesis lin mordi. Simple la eta frato havis malfortajn nervojn nur tion, finfine, ja Ajjtal deziris ekscii.

Pro la timokriego kuregis en la korton la patrino. Pli malfrue Antal volis neniam rememorigi la vortojn, diritajn al li chi-foje. Tiuj vortoj ne dignis la patrinon, tiel povis paroli grandaj knaboj surstrate.

La tutan longan luman junion, de la unua dato ghis la lasta, Antal sidadis chi-jare chiujn vesperojn en la chambro. Post chiu horo li devis iri sin montri por ke li sekrete ne forkuru. Tiu malliberiga puno estis lau la knaba kompreno precipe humiliga kaj kruela, la gepatroj, jughante al li tion, agis malnoble. La somero de ludado kaj biciklado de aliaj knaboj lin preteriris, kvazau li havus infekton, devigantan apartigi lin de aliaj homoj.

Nun Antal jam dum pli longa tempo ne turnis sian atenton al Marek, kelkfoje nur subridetis gale. Tion okaze, kiam la frateto, strebante gheneralan admiron en naskighfestoj au aliaj homkolektighoj, eldiris iun shokan deklaron. Tiujn li shatis elpensi, admiresprimoj de plenkreskuloj hejtis ech plie la fantazion de Marek. Ekzemple li ofte esprimis sin en tia etoso, ke lin ne kontentigos malpli ol farighi chefministro, kiam li estos plenkreskulo. Sed ankau tiun frue saghan subrideton Antal devis kashi, char jam kelkfoje li ne restis sen admonaj riprochoj post foriro de la gastoj pri tio, ke li kauzos per sia cinismo psikan traumaton al la etulo. Admonante la fllon Elmer mem estis turment-miena.

El chio tio Antal faris la nure eblan konkludon: ne tushu frateton, tiel estas pli bone por chiuj.

Estus tute maljuste aserti, kvazau Andersen neniam serchis kontakton kun sia pli agha filo. Ili faris tion nur siamaniere. Kelkfoje iris la patrino en. la chambron de Antal, parolis kun li delikate (sed tio shajnis simulita), provis mankaresi la kapon de la knabo (tiu tenerajho estis tute ne tolerebla). En tiuj okazoj Antal estis tute sensenta kaj obstina, la mano de Irene simple forfalis de li. Kun zorga suspiro Irene retirighis de sia granda kaj nekomprenema infano. Finfine shi ech komencis iom timeti Antal.

Kun la patro estis pli simple. La patro estis realisto, li neniam havis emon por tiaj duflanke malagrablaj, senhelpaj provoj por interproksimigho. Skrupule turmentita, subkonscie perceptante iun propran kulpon pri tio, ke la afero procesis tiel, li donis kelkfoje pli da poshmono kaj tuj retirighis. Tio estis la plej bona, kion eblis fari.

De jaro al jaro la fremdigho kreskis pli kaj pli granda. Antal sentis jam turmenton, loghante en komuna chambro kun Marek, kies objektoj chiam en malordo kaj duone frakasitaj amasighis en unu chambroangulo. Marek estis malkorekta. La eta frato neniam paciencis fini kiun ajn iniciaton. La ludojn li ne finludis kaj munteblaj ludiloj restis eterne nekunmetitaj, se la patro ne venis por helpi.

Krome, en la lasta tempo li atentis che la plietulo novan malbonan pasion: fosachi en liaj objektoj. Kiel chiu alia knabo ankau Antal havis siajn sekretojn, en kiuj rajton por miksigho li agnoskis al neniu. Antal atendis kaj samtempe timis tiun momenton, kiam li trafos Marek, fosachanta en liaj tirkestoj. Li antausciis, ke ne kapablas bridi sian justan koleregon, ech ne intencis tion fari kaj timis grandan skandalon, sekvontan el tio.

Nun Antal ghuis, rigardante la flamon, kaj imagis, kiel tio siblante chion cindrigos. La tedan chambron, ilian abomenan loghejon, la tutan stultan domon. Li ne havis orelojn por Marek. Finfine tamen triumfas la supera justo, la brilega flamo videble kreskas kaj purigos chion, finos multjaran maljuston kaj humiligojn. Ili kuradu en paniko, li ech fingron ne movos, por eviti la venghon.

Antal shancelis sin en la ritmo de fajrosiblado, li opiniis sin perceptanta muzikon de la flamo.

La eta frato Marek devis ioman tempon kolere spiregante klopodi, antau ol li kapablis veki la patron. Ech pli da tempo estis necesa por klarigi, ke Antal faris en la chambra angulo grandan fajron kaj forbruligas nun la domon. Mem li sidas en la lito kaj kun plezuro shancelas sin antauen-malantauen.

Elmer Andersen ech duondorme ne dubis pri la parolo de la pli juna filo. Ja estis jam tiel, ke Antal farighos cherkonajlo de la familio.

Serchante la pantoflojn, Elmer rememoris kun rapido la lastajn achajhojn de Antal. Kompreneble, ja ne estis antau longa tempo, kiam li en naskightago de kunlernanto sin drinkis ebria kaj poste la tutan vesperon vomis en la banchambro. Mem nur dekkvarjara.

Tiel ankau estis. Che la amiko Benno Antal, subpremante sian nauzon, fortrinkis sola duonbotelon da dolcheta, duon-fermentinta ribvino, char li sciis, ke tiel estas eble hejme elvoki gheneralan malesperon.

La antauan tagon la patrino donis al li helbluan retochemizon. Shi ja sciis tre bone, ke Antal chi-momente pleje bezonis blankan, kun laumode alta kolumo festenan chemizon, kian havis chiuj kunlernantoj. Tre bone shi sciis ankau tion, ke Antal neniam surmetos retochemizon, char konsideras ghin prahistoria korpkovrilo de karnorichaj bierventruloj. Sed Irene decidis ne tiel, lau shia scio retochemizo estas en somera tempo multe pli saniga. Portinte hejmen la achetajhon, shi atendis pro ghi ankau dankemon.

Antal estis malbona simulanto. Li ne kapablis elpremi el si la atenditan ghojon. Okaze de tio Irene aranghis legheran histerion kaj sciigis, por chikanmokoj de Marek, ke tian malplachan, kaprican, vantan kaj sendankan homidon kiel shia pli agha filo oni ghis nun nenie kaj neniam vidis.

Antal ne eltenis tiun riprochadon dum pli longa tempo. Li eliris por vagadi surstrate. Tie li renkontighis kua Benno, kiu diris, ke li havas naskightagon, venos kelkaj kompanoj kaj venu ankau Antal.

Sekvis nova krasho. Ankau la patro estis vokita por helpi. Li tuspurigis sian vochon kaj klarigis prelege kun ekzemploj grandan pereigan rolon de frua alkoholismo. Chu li vere tion ie legis au rapidege elpensis, sed li asertis morne, ke ghuste duon-fermentinta hejmefarita vino kauzas sangokanceron.

Predikante moralon Elmer ech mem iom bedauris la knabon. Kiel savringon li etendis al Antal supozon, ke vershajne aliaj knaboj logis lin por trinki tiun achajhon. Sed la kruela knabo kapneis pri tio indiferente.

Kelkajn semajnojn poste Antal achetis per bulkmono, shparita en la lernejo, skatoleton da plej malkaraj, pechobrunaj cigaroj kaj ekfumadis ilin hejme en la tualetejo, mem batalante kun la nauzo. La koridoro kaj chiuj chambroj estis iom post iom trasorbitaj de la peza cigarfumacho. La nefumantaj gepatroj estis konfuzitaj, oni invitis muntiston, kiu kontrolis tiradon de gasa bolilo kaj kuirforno, sed trovis chion en ordo. La patrino iradis lau la loghejo kaj serchadis per la nazo fonton de la odoro. La patro, de la laboro hejmen veninte, tusetis pli ofte kaj faris tion turmentite. Antal daurigis sian ludon. Fine estis denove Marek tiu, kiu malkovris la sekreton kaj venkoplene raportis al la gepatroj, kiu kaj kie faras tiun odorachon.

"Li volas venigi pulman kanceron en nian domon!" diris la patro morne kaj tusetis.

La patrino senvorte algapadis Antal, la okuloj plenaj de muta riprocho.

Sed Marek estis laudita pro la atentemo. Tio ankorau pruvis lian saghan konvinkon, ke sekreta denuncado estas la plej perspektiva kondutmaniero.

Tiel estis Andersen tempopase pro Antal jam multon suferintaj. En kelkaj lastaj fojoj la patro, perdinta memregadon, indikis kiel unu eblan solvan variajhon ankau kolonion de neplenkreskaj krimuloj. Antal elauskultis ankau tiun minacon, sed ne faris specialajn konkludojn. Iom post iom shajnis ech kolonio en lia konscio kvazau simbolo de libereco kaj memstareco, komparante kun la hejmo. Li ne opiniis, ke tie iurilate povus esti multe pli malbone.

Sed tia afero ankorau ne okazis. Fajro en chambro, kaj noktmeze, kiam chiuj dormas kun trankvila koro tio estis simple terura kaj danghera krimo.

Kaj ankorau foje pensis Elmer Andersen pri sia militotempa angora travivajho, kiun li ne kuraghis konfesi ech al Irene. Chu vere li portas che si ekde tio signon, kiun liaj filoj devas absolvi per si mem? Chu lia sango estas infektita? Chu ghi estas shargho de heredeco?

La kaustika fumo shovighis nun ankau en la dormochambron de Andersen. Delikatgorgha Elmer perceptis tion unua kaj tusetis. Tio estis aldona signalo. Haste li elighis el la lito kaj iris en la infanchambron, Marek en sendanghera distanco post li, la okuloj glimantaj pro strechiteco.

La ardajho estis jam tute malalta, sed ne povis ekesti dubo pri tio, ke en la chambra angulo oni ekbruligis fajron.

"For de tie chi, marsh'-marsh'!" ektondris Andersen al Antal.

La knabo restis kiel antaue sur sia loko. Ravite li strabis la chesantan ardajhon, shancelighado de la korpo estis tute lanta, sed ankorau ne ekzistis por li la chirkaua mondo.

Brukriinte la duan fojon, same senrezulte, pashis Andersen al Antal, tiris perforte la knabon el la lito kaj fortrenis. Restiginte Antal staranta en la vestiblo, li mem rapidis en la ban-chambron por porti akvon. El la dormochambro shancelighis renkonte al li duondorma Irene, sed la edzo ne havis tempon por ekstari kaj klarigi la aferon.

Kiam li revenis kun akvo, staris la tri pluaj familianoj sur la infanchambra pordo kaj gapis la chesantan fajron. Ardantaj pargeteroj kraketis iom post iom kaj jhetis en aeron kelkajn unuopajn fajrerojn. En la larghe apertaj okuloj de Antal estingighis malrapide bluaj fajretoj.

"Kiel vi tion faris?" batbutis Irene shokite. "Kial, ho dio? Kial?"

Antal turnis nun malrapide la kapon kaj trarigardis la patrinon, kvazau shi estus parolanta aero.

"Brulu chio je blanka cindro," li diris kun nobla lanteco. Neniu estis audinta lin iam tiel edife deklamanta, Antal ne toleris solenecon.

Irene ghemis kaj apogis sin, demonstrante senfortecon, al la vando.

"Kion ni atendu de la kreteno!" kriis Elmer kun kolero kaj preterpashis ilin, sitelo en la manoj preta por akvojheto. Antau ol li atingis la fajrofokuson, li turnis la kapon kaj aldonis: "Nun sufichas! Li bruligos nin chiujn chi tie, se nur estos eble!"

Tiam li pashis al la fajroloko. Levinte la grandan fiavan plastan sitelon ghis la okuloj, li estis preta por vershi, sed sammomente termita restajho de la bombo falis, fajrerojn shprucante, tra la interna plafono en teretaghon, en la chambron de Helene.

Andersen krietis ektimigite kaj la sitelo falis el la manoj. Kun falbruo ghi renvershighis kaj la akvo elfluis. La akvoflueto jhetighis post la bombon, audighis vaporsiblado, klaketoj de diserighantaj akvogutoj kaj de malsupre levighis en la infanchambron lokomotiv-aromo.

Andersen rekonsciighis kaj rapidegis el la chambro. Dum unu momento li jhetis al Antal mornan ekrigardon, en kiu briletis malespero. Tiam li estis for, nur la ekstera pordo ekkrakis.

Li devis tuj averti Helene kaj pardonpeti shin, antau ol shi sukcesos pro ektimigho alarmokrii. Estus antaue neaudita skandalo, tiu honto ne estus eltenebla, se ghenerale famighos, ke lia pli agha filo krom chio estas ankau ekbruliganto! Tio ne okazu.

Post foriro de la patro Antal malgaje okulservis la estingighintan fajrolokon. lo estus kvazau forprenita de li. Patrino Irene iris en la kuirejon por miksi sukerakvon, kvankam la vigla Marek shajne tion ne bezonis.

Pijhame vestita, tremanta Andersen devis longe atendi malantau la pordo de Helene, ree kaj ree sonorigi. Dum la lastaj jaroj pro pliighanta dormomanko turmentata Helene glutis nun lauregule chiuvespere dormigilon kaj fermis la orelojn per rozkoloraj parafinshtopiloj, por ke neniuj vochoj el la ekstera mondo forpelu la aerecan dormovualon, antau kiam ekinfluas la dormigilo. Dank' al tio shi enlitighinte bonege ekdormis, sed dum la dormado shin veki preskau ne estis eble. Matene shi vekighis plie pro multjara kutimo ol pro sonorado de la vekhorlogho.

En shtupareja malvarmo dentojn klakanta Andersen tretetadis senpacience malantau la pordo de Helene, premante ree kaj ree la dikfingron sur la sonorilbutono. La sonorilo sonoris. Malantau la pordo ankorau dauris silento.

Samtempe en la kvara etagho Kaspar intertraktadis kun la denove ellitigita knabo.

Li ne havis specialajn malfacilajhojn por konvinki la knabon ne disbabili la aferon.

"Sendube Andersen ne kredas, ke tio falis el la chielo," asertis li al la knabo, kiu penserne rigardadis siajn nudajn piedfingrojn en la griza lumo, falanta tra la malfermita pordo. "Por li sufichas tio, ke venis de mi. Famo en la tuta urbo! Prefere ni shajnigu, ke che ni nenio okazis. Li drashu siajn knabojn, se li volas, char ili ludis per fajro!"

"Sed kion mi faru pri la angulo?" diris la knabo plende. "Foko diris..."

Kaspar mangestis.

"Andersen certe ne riparos ghin, prefere li provos atribui ion al ni. Pli bone, se ni mem ghin riparos. Materialon mi havas."

La knabino havis deziron voki: diru jes, tuj diru jes! sed ne kuraghis ech malfermi la bushon. Shi timis, ke tiam la fremdulo el la malsupra etagho ekdamnos kaj blasfemos: kiu do ankorau tie vochadas, kiu societo chi tie kushachas, tuj estu for, kiu permesis ilin restadi en malpropra chambro, chu ili ne scias, ke la loko por tiaspeculoj estas surstrate.

Anstatau tio shi audis la knabon diranta:

"Jen, steloj estas videblaj!"

"Mi spertis tion dum duonjaro, la supran etaghon bombo plene forjhetis," diris la fremda vocho konsole. "Neniu malbono. Se ne pluvas, estas chio en ordo. Sed tiam en iu vespero ankau nian angulon trafis bombo kaj for estis la steloj. Bone, ke en kelo de aliaj miaj propraj kapo-piedoj restis neshiritaj."

"Je-es, sed mi ne povas tiel diri al Foko..." diris la knabo malfeliche.

"He, tio estas bagatelo. Morgau mi surgluos al la tegmento plastfolion, certe ghi dauros ghis renovigo," replikis la alia senzorge.

"Eble tiam neniu rimarkos?" demandis la knabo post tio kun aperinta espero.

"Ech ne rajtas rimarki," diris Kaspar konvinkighinte. "Ni estus fushuloj, se iu rimarkus."

"Do ni prikonsentu!" krietis la knabo fervore.

La knabino, kun la kapo sub la kovrilo, ridis.

Dum tiu tempo la senchesa sonorado de Andersen, malgrau la roza parafino, per iuj fibradoj tamen atingis la konscion de Helene. Pro la dormigilo duonkonscia, shi eltiris unu shtopilon el la orelo kaj auskultis. Sukcesinte klarigi al si, de kie venas la perturba sono, Helene ellitighis kaj shanceliris al la ekstera pordo. Siblado de la termitmiksajho, brulanta en la loghochambro, ankorau ne atingis shian konscion. Eble ankau pro tio, ke ghuste nun en la songholando de Helene, kun forta mughado kaj kraketado, estis forbrulinta la malnova, kun verdaj fenestrokovriloj kaj noktonigraj falsaj fenestroj la domo de Robinson. Tie ghi brulis lastatempe tre ofte. Ankau rebrilo de la flamo ne estis videbla de sub la pordo, char timante trablovon en la loghejo de Helene jam longe estis plidensigitaj per feltostrioj chiuj pordofendoj.

La nokta sonorigo estis por Helene granda surprizo.

Shia konsternigho neniom malpliighis, kiam shi vidis malantau la pordo pijhamvestitan Andersen, kiu tutkorpe tremadis.

"Milfoje mi petas pardoni al mi, okazis io terura!" komencis Andersen per bluighintaj, tremetantaj lipoj. "Kredu min, jam morgau mi alvenigos riparistojn kaj chio estos ordigita je mia kosto, ghis la lasta gratajho. Mi petas vin, restu la tuta afero nur inter ni."

Helene komprenis nenion. Unuavice shi opiniis, ke Andersen parolas pri du stangetoj de la kokina ghardeneto. Ilin rompis hazarde auto, alportanta antau kelkaj tagoj al Andersen novan kuirejan meblon.

"Ho, chu vere vi devis veni tion priparoli ghuste nun..." shi mangestis iom riproche.

Andersen komencis denove kun plena fervoro, sed Helene ankorau ne komprenis. Nur tiam, kiam Andersen dum kelkaj minutoj klarigis, shi ekkomprenis, ke la pli agha filo de Andersen, tiu pendigindulo Antal faris ion tian, che kio fajro iamaniere el liaj manoj liberighis, kaj hazarde tio, tiel same lau nekomprenebla maniero, falis tra la plafono en la loghochambron de Helene.

III iris kune por rigardi. Kiam Helene malfermis la pordon, kontraupenetris al ili blanka fumamaso, el kies profundo estis audebla panika klukado. La lasta cirkonstanco shajnis tre stranga, char la kokinojn Helene ne tenis en la chambro, ili estis en la kelo.

Helene shaltis lumon. La lampo sub malmoderna malhelflava shtofkupolo donis malmultan lumon, kiu ne kapablis trapenetri la blankan fumon. La fumo, krome, fetoris nauze akra kemia odoro miksighis kun brulfetoro de birdoplumoj.

Helene mangestis ektimigite. Poiome fluadis parto de la fumo tra la malfermita pordo el la chambro kaj malsupre che la planko la blanka katarakto farighis pli diafana. En la angulo videblighis granda truo kun nigraj randoj, ghuste de tie levighis en la chambron malespera timotremiga klukado de la kokinoj, fermitaj en la kelo.

"Kio tie estas?" ekkriis Andersen.

Helene pashis al la aperturo, sube regis plena mallumo, en kio kriadis kaj baraktadis kaptitaj de nekonata malamiko shiaj kokinoj. Per tremantaj manoj shi palpserchis sur la komodo chiam tie restantan poshlampon. Sed char shi ne kapablis deturni sian rigardon de la terura truo, shia mano farighis ankorau pli malfirma, rigidetaj fingroj tushis malvarman raspan metalon, audighis forta falbruo, pro kio Andersen sin kurbigis, kaj iu granda nigreta objekto pushighis sur la plankon kaj restis kushanta che la piedo de Helene.

Klukado sube en la kelo chesis, estis audeblaj ankorau kelkaj sufokaj blekoj kaj iom da energia baraktado, tiam estis chio silenta.

"Kio... nun okazis?" spiris Andersen apenau audeble. Helene ne sciis. Kun malbona antausento shi rigardis ankorau tra la truo malsupren. Nenio estis videbla. Kial silentis la kokinoj?

"Kio ?..." balbutis Andersen nerveme.

"Tuj mi rigardos, mi tuj rigardos," ripetis Helene trankvilige kaj pashetis senhelpe lau la chambro. Nur post iom da tempo shi ekrememoris, ke la poshlampo kushas de la hieraua vespero, kiam shtupareja ampolo trabrulis, sur la breto de la vestibla spegulo. Shi skuadis la lampon dum iom da tempo, ghis kiam ghi ekbrulis, kaj direktis tiam pro ekscitotremo de la magra, kvazau bird-osta mano maltrankvilan lumfaskon tra la brultruo malsupren en la kelon.

Klinighante sin por rigardi tra la aperturo Helene sentis klare, kiel la akraj brunaj okuloj de la malgranda Marek boris sin de supre en shian nukon. Eksterordinaran rigardon havis tiu knabo! Lia maltrankvila scivolo estis preskau fizike perceptebla kiel kurento.

Sube en la kelo kushis sur la planko, farita el neglataj shton-platoj, kuntirighintaj du lastaj kokinoj de Helene. Sur iliaj nenature disigitaj flugiloj estis pro termitaj shprucajhoj grandaj malhelbrunaj brulmakuloj.

Pro alveno de vintro Helene devis porti la birdojn de ekstere en la kelon kaj fermi en la chelon. Sur nuda tero en subchiela ghardena chelo shi ja ne povis ilin teni. La malnova tabula konstruajho, kie ili pli frue travintris, putris tiom, ke estis la pasintan someron malkonstruita.

Kun stranga sento spektis Helene polvonubon, kiu levighis pro frakasigho de la iamaj remizoj, lavejo kaj sur ghi estinta subtegmento, kiam traktoro faltiris per kablo la oblikve falintan konstruajhon. La koron trais malforta dolortremo, iu kvazau tiris subite iun mirinde malgrandan, nekrozan, sed ankorau konservintan iom da sentemo tendenon au nervopinton. Tiam jam estis anstatau la iama konstruajho nur amasego da malbelaj grizaj, senkokoraj tabuloj, duonputraj chevranoj kaj grizeta segajho. Tiujn postrestajhojn oni forigis kaj disportis la tutan someron. De la domo postrestis fine nur rubaltajheto inter maljunaj senfoliaj grosarbedoj.

Kelkajn pli maldikajn latojn Kaspar uzis por plivastigi la kokinan ghardenchelon de Helene. Ghis autuno la kokinoj tergratadis subchiele, sed por travintri la mastrino portis siajn plumulojn en la kelon.

En la kelo al la kokinoj ne plachis.

Helene ja ekbruligis por ili grandan ampolon anstatau la suno, nutris la kokinojn abunde kaj precizatempe kaj regule shanghis akvon en la trinkujo, sed evidente tio estis malmulte kontrau la fresha kolororicha mondo. Sur shtona planko la kokinoj baldau malviglighis kaj perdis sian apetiton, provis grati interspacojn de la shtonoj, sed senrezulte. Unu post la alia ili malsanighis kaj mezvintre mortis la unua. Ghis printempo sekvis ghin ankau kelkaj aliaj. Nun postrestis nur la du plej fortaj, kaj Helene prizorgis ilin kortushe, achetis el veterinara apoteko kaj glikonaton kaj kadmiajn tablojdojn, kaj vitaminojn. Shi esperis, ke almenau tiuj du postrestos ghis printempo.

Ankau chi tiun nokton la kokinoj dormis sur sia sidstango. Por tiu celo Helene aplikis balailan bastonon, pikitan tra fendoj inter cheltabuloj. Estingighantaj termitrestajhoj, trafalintaj la chambro-plankon, falis kiel shprucajhoj sur la kokinojn, kaj en plena mallumo dormantaj birdoj vekighis nur tiam, kiam la plumoj jam fumis kaj doloriga flamo bruligis la hauton.

"Miaj kokinoj... Mortintaj," diris Helene mallaute kaj plende. Shi turnis la vizaghon al Andersen.

"Chiujn domaghojn pagos mi," rapide certigis Andersen. "Ni ja povas pri tio interkonsenti, chu ne? Nur mi petas, tio restu nur inter ni. Ne necesas iri ien por plendi, estas mia kulpo, mi agnoskas tion kaj promesas chion kompensi..."

Helene kapjesis indiferente. La urghiga penemo de la alia neniel impresis al shi. Subite shi ne plu havis forton por ion pensi au diri.

Andersen ekrigardis en la plafonan angulon de Helene. Tra la truo kontraurigardis lin kiel vigla muso la lastnaskito Marek.

En matenkrepusko Helene iris sur la korton. Dormi shi ne plu povis, la chi-nokta dormado estis definitive fushita kaj la orel-shtopilojn shi povis formeti. Krome, la laboro de shi farata chi-momente, ne estis destinita por aliulaj okuloj.

En ligajho nodita plejdo shi elportis el la kelo la kokinajn kadavrojn. Levante ilin sur la plejdon, Helene ankorau foje returnighis en la nokton de la bombado, kiam brulis la domo de Robinson. Subite al shi shajnis, ke la tero chirkau shi en la kelo estas ankorau varma de la brulego, ech neniam malvarmighos chi tie sub la domo. Jhus ja chi tie brulis!

Ankau nun la okuloj de Helene restis sekaj, kiel en tiu sombra nokto, sed en la brusto konservighis iu perturba bulego, akra kaj anguleca, neniel evitebla.

De sub la kela shtuparo Helene trovis malnovan rustokovritan fosilon, certe ankorau el la tempo de Robinson. Chu ne per tiu chi oni iam fosis la fatalan shirmejon en la korto? Nun, evidente, neniu uzis la fosilon jam dum multaj jaroj. Ghia raspa kaj palkolora tenilo kun longa fendeto shajnis al la fingroj nekutima. La manoj de Helene kutimighis jam dum longa tempo nur al ebena malpezo de krajonoj kaj plumingoj.

Mallerte kaj kun peno Helene premis la stupidan fosilon en teron. Sen pli longa pensado kaj rezonado shi ekfosis la lokon de iama shirmejo. Kiam Helene mem tion rimarkis, shi tuj notis tion kiel tute naturan, char estas ja chi tie loko kun la plej mola tero en la tuta korto. Nenie en aliaj lokoj la ebene tretita grundo estis fosita dum shia vivo.

Fenestroj de la domo brilis ankorau dormeme. El iliaj vitroj rigardis al la korto nur rebrilo de la pala chielo kaj neniu scivola vizagho. La loghantaro ankorau ne vekighis.

La kavo farighis misronda kaj malbela. Helene bezonis dufojan ripozon, antau ol trovis la profundecon suficha. Chiufoje, kiam la fosilo klake tushis shtonon, shi ektremis. Fine, formetinta la fosilon, Helene per sia koncentrita forto levis la plejdan ligajhon kaj enkavigis singardeme.

Ankau la plejdo devenis el la domo de Robinson. Nun shi devis ghin forlasi.

La ligajho mallevighis en la kavofundon kun speciala firmeco. Tiel, kiel sinkas en profundon marsepulto, kiam al la chepiedo de forpasinto estas ligita suficha gisfera pezajho.

Helene estis metinta en la plejdon aldone al la kokinaj kadavroj ankau la bombospliton, starintan ghis la hodiaua nokto sur la komodo apud la militotempa foto de Berg. Kio devigis shin tiel agi, tion ech shi mem ne sciis, sed shi sentis, ke ghuste tiel necesas fari.

Kiam Helene ebenigis la fositan lokon per la fosilo, samtempe ie fore levighis super la horizonton la sunrando kaj rugheta lumo tushis alte super la kapo de Helene la tegmentokreston kaj palpis la bombotruon en la tegmento, de kie ech fumo ne plu levighis.

Kaj la homoj volis chi-momente sincere kredi, ke tute ne ekzistis iu bombo.


<<

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !