7
Lau kutimoj de
distancaj bombardiloj Berg ne restis por pli longa
tempo en aera spaco de la atakita objekto, por fari
ankorau unu rondon kaj sekvi rezultojn de la
bombardado. Por tio oni chiam destinis specialajn
aviadilojn, okaze, ke oni konsideris en la stabo
perokulan spektadon grava. Bombardilo, plenuminta
sian taskon, devis forighi, ghi ne rajtis restadi ech
momenton pli ol necese en danghera zono.
Chi-momente, kiam la
lukoj fermighis, tute ne pensis Berg pri tio, ke ech
unu bombo ne postrestis kaj la motoroj estas
elcherpotaj. Li plemunis simple la taskon. Kiam lia
subkonscio ankau fiksis ion perturban, li ne lasis
miksi sin en la agado. En liberaj momentoj
pripensante oni povis ja trovi ankau
kontrauargumentojn: la motoroj funkciadis jam centojn
da horoj pli ol garantiitaj povorezervoj, nenio
rezultigas, ke ili ghuste nun elvicighu. Kio temas la
armilaron, do Koonen komencis jhus antau Kristnasko
konstrui novan splitbombon el malplena benzin-barelo
kaj obusoj de kontrauaviadila kanono, frapmekanismo
estos baldau ordigita, tiam ili ja ne estos senarmaj.
Sed estis vero, ke
Berg pilotadis sian aviadilon ne pensante pri io
flanka, trankvile kaj per firmaj manoj
nord-nordokcidenten, kaj tiu pura NNW-kurso aldonis
klarecon al liaj pensoj. La urbo, de super kiu li
jhus foriris, kaj tiu kortreme konata stratangulo
estis forvishitaj el lia memoro, probable por chiam.
Dum reflugado komence
ilin nenio perturbis. La direktiloj funkciis peze,
sed firme, ankau la superpezo de la motoroj
malpliighis lau tio, kiel la benzinpumpiloj elcherpe
malplenigis la hejtajhujojn. Lumoj sur la tera
surfaco, kiujn ili kelkloke superflugis, ne koncernis
ilin, char ili estis plenumintaj sian faskon kaj ne
bezonis turni sian atenton al cetera mondo.
Dorrniga trankvilo
okupis Berg. Li shaltis automatan pilotilon kaj donis
sin al langvoro. Li ne memoris tempon, kiam li havis
tian senton de facileco. Ech pensoj disighis
nekonkretaj, disfluis ie inter bagatelajhoj kaj ne
ekscitis per demandoj, al kiuj mankis respondoj.
Koonen forshovis la
mapujon, certe ankau li sentis grandan liberighon.
Ciklona fronto
renkontenvenis el mallumo subite, sen iu averto au
antaupusho. La aviadilo pushighis kvazau al vatmonto,
iuj gigantaj manoj kaptis ghin kaj ekjhetadis la
tremantan kaj veantan mashinon subite en diversaj
niveloj. Kvazau mitralaj pafserioj krakadis
hajloskualoj kontrau la fuzelagho. Per la unua ekmovo
Berg elshaltis la automatan pilotilon kaj ekkaptis la
sovaghighintajn stirstangojn.
Du ekstreme grandaj
hajlopecoj frakasis vitrojn de la stirejo, splitoj de
la vitra plasto jhetighis trans la shaltotabulojn.
Tranchaj glaciaj aerfluoj, miksitaj kun pluvo kaj
hajlo, jhetighis tra la estighintaj apertajhoj
kontrau Berg kaj Koonen. Malfermi la okulojn oni
povis nur tiam, kiam palpe trovitaj okulvitroj estis
surloke. Ja ne eblas rigardi en akvoshprucantan
fajrobrigadan fleks-tubon.
Berg kontraustaris el
la tuta forto. La automata pilotilo ne kapablis
ekvilibrigi la aviadilon, por tio la skuego estis tro
abrupta, nun la homo likvidis iom post iom mankojn de
la aparato. Li povis trarompi la ciklonon en rekta
kurso: se ili foje jam trovis sin en ties kirlo,
estis malfrue pensi pri chirkauiro. Eble la fronto ne
estas tre profunda kaj ili traos ghin lau la plej
mallonga vojo, antau ol la situacio farighos kriza.
La aviadilo perdis la
alton, la jhetado ne chesighis ech momenton. Kun
dankemo pensis Berg pri Koonen, kiu kun granda
pacienco plektis novajn kablojn. La malnovaj estus
nun pecighintaj.
Dum unu-du minutoj
kapablis Berg teni la jhetighantan aviadilon en la
kurso, kvankam tio jam tute ne estis la antaua pura
NNW. Dume timo pri la plej malbona tamen mildighis.
Nun estis jam atingita iu ekvilibro, kvankam
nestabila, la unua skuo estis jam pasinta.
Sed ne restis ech iom
da tempo por senti pri tio ian kontentecon, char
sammomente chesis en la maldekstra motoro aera premo.
Malforta loko en
lubrika sistemo cedis, au krevis tubo au shirighis
kuniga mufto, sed olepumpiloj eligis nun varmegan
brunan vivolikvajhon nebule dispersite en la
chirkauan nuban kachon. Tiel elshprucas sango el
krevinta aorto. Berg tuj malaltigis la turnojn de la
maldekstra motoro. Se ghi pro manko de lubrikajho
paneos kaj lagroj ene forbrulos, ili ne povos poste
per siaj rimedoj ordigi la motoron.
LQ86 mallevighis ekde
tiu momento ech pli rapide en la direkto al la maro
en profundo furiozanta, kies ekzistado chi tie,
supre, estis nur konjektebla. Berg rimarkis, kiel
Koonen kaptis la kapon inter la manojn. Samtempe de
maldekstre penetris en la stirejon rughaj rebriloj.
La okuloj duonfermitaj, Berg rigardis tra la
nebulecaj okulvitroj. El la maldekstra motoro
eljhetighis flamoj. Oleo estis falinta sur ardajn
ellastubojn.
Berg pli bone sentis
ol komprenis, kion eblas ankorau fari. Li klinigis la
aviadilan pinton malsupren kaj ekplonghis.
Hajlo-miksitaj glaciaj skualoj devis farighi densaj
pro ega rapideco, forshiri de la motoraj gondoloj la
flamojn kaj jheti en malplenon, kie ili sufokighos.
Tra la rompighintaj vitroj en la stirejon
jhetighantaj strifluoj de la aero tuj densighis, Berg
kaj Koonen estis kvazau per pezaj malsekaj shtipoj
drashataj je la kapo. Kurbigante sin sur la
malstrechaj pilotaj sidlokoj, ili kontrautenis per
siaj pro akcelo pezighantaj korpoj.
Ankau chi-momente Berg
ne eksentis timon de pereo. Por tio li estis fluginta
jam tro longe. La sperto, kreskinta je intuo,
certigis, ke ne ekzistas tia situacio, de kie li ne
elvenos. Ghis nun chiam estis tiel. Pro tio Berg
simple laboris. Subtenata de chiuj longtempaj
flugospertoj li kontraubatalis la elementojn,
strebantajn pereigi la mashinon. Li ne agnoskis sin
venkita. Ankorau ne, ankorau obeis la stiriloj,
ankorau unu motoro kapablis tiradi plenturne.
Momentoj trenighis
senfine. Subite Berg sentis per sia pleje evoluinta
intuo, flugo-intuo, ke pli longe li ne rajtas
plonghi. Li au impetos en akvon au elighonte la
plonghon rompighos la planeoj, malfiksighantaj de la
fuzelajo pro superpezoj.
Sian aerpercepton li
kutimis fidi pli ol mezurilojn. Dum la milito tio
savis lin kelkfoje el certa pereo. Efektive Berg ne
estis supersticha, sed la spertoj sugestis al li
konvinkighon, ke ekzistas fizikaj statoj, ne
perceptataj kaj komunikataj per aparatoj, sed tion
kapablas trejnitaj ghis ega sentemo homaj sensoj.
Je kosto de grandega
fortostrecho per sia lasta, dekstra motoro, Berg
tiradis malrapide kaj singarde la aviadilon el la
plongho. Maldekstre de la stirejo regis nun mallumo.
Koonen liberigis sian kapon de la manteno.
La unuan fojon dum
chiuj siaj forflugitaj jaroj ekfulmis en la kapo de
Berg chi-momente dubo pri ghusteco de la gvidantara
agmaniero. Kompreneble, sekretaj bazoj ja devis esti
sekretigitaj. Sed por la nuna situacio li certe devus
kunhavi — estu en sigelita koverto — koordinatojn
de rezerva aerodromo. Ghuste nun li bezonis pli ol
ion alian taugan vojon au kampon por urgha surterigho
ne pli ol ducentkilometra radiuso. Ie ja devis
trovighi ankau tiaj! Ekde la militkomenco ja parto da
uniformuloj okupis sin senchese nur pri serchado de
surteraj ebenajhoj kaj purigis ilin de arbustaro por
aviadilaj surterighaj kampoj. Kial ech unu el la
lastaj ne estas konata al li?
Berg provis elvoki en
si iamajn rememorojn. Dum la milit-jaroj li ja
surterighis al centoj da aerodromoj. Ankau en
chi-tieaj lokoj. Certe ili restis ghis la nuna tempo.
Simple li devis nun rememorigi al si almenau unu
solan, kiun li kapablos ankorau fluge atingi.
Sed la momentoj
malrapidis kaj Berg konvinkighis kun teruro, ke la
jaroj senkompate faris sian laboron. Li ja kapablis
revivigi antau siaj okuloj bildetojn pri ebenaj
herbokampoj, en kies randoj staris per betuloj
kamuflitaj au en kaponierojn shovitaj batalaviadiloj,
sed koordinatoj — ili kvazau neniam ekzistis. Nur
la unuan kaj lastan li memoris. La unua estis
ekzercejo malproksime post la domoj de la urba
periferio, antau maldensa pinarbaro. La lasta — en
la kapon chizighinta mallonga starta vojo sur la
propra insulo.
Ceteron forglutis
forgeso.
Batalante kun dume
nekonata malespero, Berg elcherpis chiujn siajn
spertojn de flugado por iel plupilotadi la difektan
aviadilon. Ankau la intuo ne plu kapablis dikti ion
al li. Nur restadi en aero! Berg ne volis ekanalizi
la situacion, estis klare al li, ke ne eblas senfine
plutreni sin per unu funkcianta motoro. Ankau dum
horizontala flugado LQ86 perdis konstante sian alton.
Se tiel dauros longe, renkontos ilin mara nivelo
antau la insula surteriga vojo.
La penso, esploranta
ghustecon de la gvidantara agado, estis danghera pro
sia disbranchigho sub la konscia suprajho. Tie en
profundo ie ekmovis sin noktonigra demando pri senco
de ilia tiom longa dejhoro. Chu rajtigis sin tiuj
bomboj, kiujn ili faligis el la lukoj de LQ86 dum
siaj multegaj noktaj batalflugoj? Kaj tiuj
nekalkuleblaj noktoj de flugado, ampleksantaj la
tutan vivon?
Sed chio tio ne povis
superi nivelon de malklaraj antausentoj. Dum tiuj
minutoj nek Berg nek Koonen havis tempon por analizi
sin mem.
Ciklono ne finighis.
Subite viziis al Berg, ke li, en konfuzo pro tiu skua
danco, flugas ronde, chiam ronde, ne kapablante
ekvilibrigi per stiriloj senvivan pezon de la
maldekstra motoro che la planeo. Per stuporighantaj
manoj, doloriga vertebro kaj pro subite levighinta
sangopremo doloretanta cerbo li perceptis la pezan
sharghon, senchese tirantan lin maldekstren. LQ86
estis rabobirdo kun rompita flugilo, perdanta sian
lastan forton, dauriganta batalon por la vivo nur pro
instinkto.
Ion similan Berg dum
sia longa praktiko ne spertis. La aviadila fuzelagho
estis kvazau trenata sur rokpintoj. Tuj ili veturis
malsupren en kaskadoricha rivero kaj iuj gigantaj
flostraboj, glacipecegoj au rifoj frapadis senchese
frakase kontrau la planeojn kaj aleronojn. La
furiozanta stirstango intencis evidente rompi
manostojn de la piloto kaj elartikigi la brakojn.
Mankis ankau la forto
pensi pri tio, kio povis ilin atendi antaue. Koonen
estis senespere konfuzita en siaj kurskalkuladoj.
Kiun kurson oni povis teni en tiu sorcha danco, kie
movado de la aviadilo subighis al neniuj reguloj.
Chiuj fortoj kaj volrezervoj estis necesaj por fizika
batalo de ekzistado.
Chi-momente aperis
antau la okuloj de Berg malnova terura bildo el
periodo de la unuaj lernoflugoj, hantanta lin antau
jaroj. Dume li sukcesis ghin forgesi.
La lerneja flugokampo
situis tuj post la lastaj domoj de la urboperiferio.
La startovojo direktighis al la cheurba maldensa
pinarbaro, tra kiu videblighis la chielo, pro
nedisighinta fumvualo chiam flaveta. Parto da pinoj
estis sekpintaj, arboj kun maldensaj branchoj staris
kiel stumpoj.
Ekde la unua memstara
flugo tiu pinarbaro timigis Berg. En lia unua autuno
de la aviada lernejo tien falis kursano, kies levigho
de la starta vojo malfruis. Post tio shajnis al Berg
che chiu starto, ke chi-foje li ne sukcesos
ghustatempe preni altecon. Liaj enaerighoj de la
ekzerca flugokampo estis abruptaj kaj subitaj, pro
ili li ofte ricevis mallaudojn. Nenion fari, chiam,
kiam li forshiris sin de la tero, li simple
perceptis, kiel la sekaj pinpintoj etendas siajn
branchojn al la subekipajho de lia aviadilo por
alkrochighi tion. Kelkfoje al Berg viziighis, ke la
malbonshanca duajara kursano, falinta en la arbaron,
havis multajn samsortulojn en pli fruaj jaroj — chu
eble pro tio trovighas en la arbaro tiom multaj arboj
kun sekaj pintoj? — nur la lerneja gvidantaro
kompreneble kashis tion antau novaj generacioj de
kursanoj, por ne faligi ilian batalmoralon.
Berg estis certa, ke
iom chirkaurigardante en la pinarbaro, li certe povus
trovi sub arboj surtere signojn de iamaj aeraverioj.
Rompajhoj certe estas forigitaj, sed vershajne sur
pinbranchoj restis kelkaj boltingoj, splitoj de
helicpadeloj, butonoj de ledaj pilotaj duonpeltoj. Li
scipovus tion trovi.
Sed dum la tuta tempo,
kiun Berg restis en la aviada lernejo, li ech foje ne
trovis tempon, por iri memstare en la arbaron kaj
serchi postsignojn de katastrofoj. De li ili restis
tie, nekonataj kaj timigaj.
Tiu timo dauris ghis
la fino de la lernado. De chefrontaj aerodromoj Berg
enaerighis chiam senriproche.
Nun, en la skua
aviadilo, sur noktonigra surfaco de vitro-plasto,
simila al trompa fenestro de la domo de Robinson,
levighis antau la okuloj de Berg denove vizio pri la
maldensa, denteca pinarbaro. Chu li festis tro frue
la savighon? Eble tio tamen pelatingis lin nun? Au la
krakado estas kauzita de tio, ke la sekaj pinpintoj
jam skrapadas la ventron de LQ86 kaj ne trovante la
entiritan subekipajhon deshiras tie foliojn de
fuzelagha lado? Eble ili provas enaere haltigi la
aviadilon, por ke ghi krashu sekvontmomente?
La nadlo de la
altometro ekkalkulis la lastan milon antau
marsurfaco.
Ne pensante pli longe
Berg etendis la manon al la morsa agordilo. Li faris
tion, kion li malpermesis al si kaj aliaj dum jaroj:
serchis kontakton. Kontakton kun kiu ajn, au kun la
diablo mem, nur ke ghi estu vivulo, kapabla lin audi
kaj kompreni.
Lia mano frapetadis
per malrapideco de nesperta radiisto: tri punktoj,
tri strekoj, tri punktoj... Ree kaj ree. Post kelkaj
fojoj Berg ekkomprenis, ke sole tio estas nesuficha.
La sendilo ja ne funkcias. Krome ja ne eblas inviti
helpon en nekonatecon. Li vigle signis al Koonen, kiu
de tio komprenis sencon de la afero. Apogante sin al
Ia stirejaj vandoj, grimpis la stiristo al la
radiosendilo kaj shaltis ghin al elsendoreghimo. Berg
daurigis frapetadi sian SOS-on, al kio nun aldonighis
ankorau invitsignalo LQ86. Koonen skribachis per
grandaj nerektaj ciferoj rekte sur mapfolio iliajn
proksimumajn koordinatojn kaj tenis la mapon antau la
okuloj de la piloto. Berg eneterigis ankau la
koordinatojn. Tiam li signis, ke Koonen ripetu la
elsendon, kaj koncentrighis denove al direktado de la
aviadilo. Kun la lasta espero la leutenanto
ekokupighis pri la morsa agordilo, li eraris kaj
urghighis, sed krochighis kun forto de malespero al
savigh-ebleco.
Berg esperis kashe, ke
la altometro ankau chi-foje mensogas kaj ghis la
marsurfaco ili havas pli grandan distancon, sed tio
estis vana espero. La nadlo movighis, falis pli kaj
pli malsupren, al la marsurfaco, kaj tiu movigho
restis tro rapida.
Ili batalis por sia
vivo ghis la fino. La elsendilo vokadis senchese en
la nokton la helpinviton. Sed LQ86 jam neniel
kapablis traflugi tiujn mejlojn, kiuj restis inter la
aviadilo kaj surterigha vojo. La maro kaj chielo
chirkau ili estis malplenaj, nur obskura shtormo
daurigis sian furiozadon per senchesa forto, ghin
interesis nek malespero nek esperoj de la du viroj.
La neglatan, parte
neklaran vesignalon de Koonen kaptis tute hazarde iu
nokta islanda radioamatoro en Akureyri. Ekster la
konvencie fiksita ondolongo audita SOS estis inkuba
en sia senhelpa izoleco kaj devigis la viron meznokte
sciigi per telefono al Reikjavik. Surmare furiozis ja
efektiva uragano kaj danghero povis esti granda.
Manskribo de la sendinto aludis desperon. Krome oni
ne rajtis chi tie, en la alta nordo, malatenti kiun
ajn veon, kiom stranga ghi ankau shajnu.
Sed la invitan
signalon LQ86 oni trovis en neniu registro. Restis
ankorau ebleco, ke temas pri milita aviadilo.
Responde al koncerna pridemando oni sciigis el la
Keblavika aerflota bazo, ke tiu invita signalo estas
nekonata ankau al ili kaj ke lau iliaj zorge
kontrolitaj informoj en la kvadrato kun nomitaj
koordinatoj nun neniu restadas.
Hazardshance elsendi
patrolaviadilon pro tia vetero oni ne konsideris
eble.
Ie sur ekrano de
longdistanca lokalizilo oni vidis chi-nokte impulson
de LQ86, ghis kiam ghi mallevighis sub horizonton kaj
estingighis kiel fajrero en maro. La dejhoranta
triaklasa operatoro, unuajara rekruto, konsideris la
ekfulmon atmosfera perturbo, pri kio ne valoras gheni
superulojn.
Pro tio ankau en la
dejhora jhurnalo ne aperis iu enskribajho.