4
La dronigo de la
hidroplano kunportis kvazau malfelichon al ili.
La duan semajnon post
la incidento, kiam la shtormo chesis kaj LQ86 jhaude
vespere denove povis starti, okazis paneo, povanta
kauzi preskau vivoperdon de ambau.
Poste pripensante Berg
chiam rememorigis al si strangan songhon, viditan
ghuste nokte antau jhaudo.
Chu ghi estis auguro?
Au la vigla subkonscio sumigis iujn ankorau ne
atenteblajn signojn kaj sensacojn kaj ofertis ilin
kiel songhosimilan efektivecon?
Ili estis kun Koonen
transloghantaj. Ilia nova shirmejo ne plu estis
bunkro, sed loghejo kun grandaj fenestroj kaj
pargetplanko; tra la fenestroj enfluis sunlumo,
desegnanta sur klarteksturaj pargeteroj jam longe
forgesitajn kadrokrucojn.
Estis kelkaj chambroj
kaj chiujn ili trairis. Sen ech iu ajn vorto ili
decidis, ke la shirmejo konvenas. Jam elirontaj Berg
subite rimarkis, ke inter planklistelo kaj muro estas
largha fendo, kie kuregas samtempe en la direkto al
la ekstera pordo iu eta vivulo. Li klinighis, la
besto elsaltis el la fendo kaj ekkuris trans la
plankon rekte al la pordo.
Berg estis rapida. En
lia mano baraktis stranga kaj abomena insektkapa, kun
rughaj flugilnervuroj estajho. Subpremante la
abomenon pashis Berg al fenestro, malfermis ghin kaj
eljhetis la duonbirdon-duoninsekton.
Che la fenestro
kreskis arbo. Tiu svarmis esamene de la samaj
abomenaj estajhoj, kiuj rampis lau la branchoj,
strebante pli supren. Tiu de Berg ankau lokighis per
leghera gliso sur la arbon.
Kun nervoza rapido
ferminte la fenestron, Berg turnis sin por foriro.
Subite li rimarkis en okulalto al la muro fiksitan
dormobreton. Tie kushis surflanke moke subridanta
virinkapa estajho, havanta anstatau manoj
rughnuancajn tubosimilajn nervurojn. La vizagho
apartenis al juna virino.
Ili duope kun Koonen
ekprenis la buklokapulinon de la dormobreto kaj
tiradis al la pordo. Ilia portajho pushighis per siaj
nervuroj al pordofosto kaj risortsimile kontraustaris
kiel disfibrighinta kablo post kusineto au lachtruo.
Strechante la forton, ili trenis la birdvirinon en la
shtuparejon, che kio kun seka kraketo rompighis
kelkaj nervuroj. Shajnis, ke la estajho ne sentis pro
tio doloron, almenau shi ne kriis. Sed kiam ili
atingis la shtuparan platformon, la virinkapo
malfermis la bushon kaj diris kun frida mieno:
"Vi povas ja
eligi min de chi tie, sed tiam venos
Zuckerschreibstock mem!"
En tio estis io
neeldireble horora. Berg ne havis imagon, kiu povas
esti Zuckerschreibstock, sed tiu nomo enigis teruron.
Post la eldiro la birdvirino mem ridis kun hida
vocho, kaj tiam Berg vekighis kaj ne plu povis
endormighi. Estis tempo antau la auroro jhaude
matene.
Vespere ili elflugis
kiel kutime.
La unua duono de la
flugo procedis laukutime. Patrolintaj lau sia taksado
sufichan tempon super la norda rando de la
kontinento, prenis Berg jam frue reflugan kurson.
Atinginte la Skandinavian aerspacon, shajnis al li
subite, ke eble li tamen tro rapidis. La matenrugho
ech ne levetis ankorau la noktorandon kaj de ie el la
mallumo povis en tiu antauaurora horo tamen soni
ankau invitsignalo al LQ86.
Berg atendis kelkajn
momentojn respondon de sia instinkto, klinis tiam la
aviadilon sur la maldekstran planeon kaj direktighis
per granda dekliveta arko en la spacon de Oslo.
El tiu maldekstra
turno la aviadilo ne plu elighis. Komence faris Berg
kelkajn girojn sufiche alte super la urbo, rigardante
la stratodensajhon kaj intermitadon de la
fjordosuprajho, spegulanta paletan chielon. Kiam li
post tio volis ekvilibrigi la aviadilon kaj komenci
rektan flugon, la stirilo ne obeis. La pilota mano
sentis, ke la direkterono estas volvita en io elasta.
Berg laboris trankvile kaj laumetode per la
direktilo. La baro devis tuj forighi. Ne povis dauri
tiel. Tio povis esti nur hazarda malhelpo, ankorau
unu movo kaj chio estos en ordo.
Sed sekundoj pasis sen
iu shanghigho. Movetante la stirilon, Berg prenis ech
pli abruptan turnon, giroj super la urbo
koncentrighis.
La aviadilo perdis
ankau altecon. Io okazis ankau kun empeneronoj, ankau
tiuj ne volis obei.
La kapo de Berg
funkciis aparte de la manoj. La manoj faris preskau
instinkte tion, kion en ilin programis jardekojn
longa aviadista sperto, la cerbo serchis kauzon de la
paneo. Koonen zorgoplene rigardis al la komandestro.
La aviadilo descendis
malsupren de la maloftaj printempaj kumulusoj.
Kelkfoje trafis nubkirlajho inter LQ86 kaj lunon,
tiam transkuregis la stirejon sombra ombro. Koonen
tiris chiufoje la kapon inter la shultrojn, kvazau
atendante fizikan frapon.
La cirkloj, desegnataj
de la nedirektebla aviadilo, emis ankorau striktighi.
La tero proksimighis. Berg haltigis la rigardon sur
altometro kaj maltrankvile pensis, ke li ne memoras
parkere, kian altecon de la oceannivelo havas la
monto Holmenkollen, kies deklivojn tushis liaj
flugarkoj. Chiam pli li havis la senton, ke la
aviadilon tiras kun nerezistebla forto al si la
centripeta centro, povanta lokighi en la urbo ie en
regiono de la Groenlanda placo, kiel Berg
kalkultaksis.
Berg rekonis en la
urbo tion kaj alian. Iam li loghis kelkan tempon en
Oslo. Precipe bone konservighis en la memoro
Drammensvej, kondukanta rekte de la regha palaco
chirkau la golfo Frognerkilen. Lau ghi oni veturis
tiutempe el la urbo al la aerodromo Fornebu.
LQ86 subighis preskau
neniom al la pilota volo. Por iomete malstrektigi
kuntiran mashon de la koncentrighaj cirkloj,
malaltigis Berg turnojn de la dekstra motoro kaj
pliigis gason de la maldekstra. Tio devis iom
ekvilibrigi premon de la fiksighinta direkterona
padelo. La sekva cirklo iom ankau malstriktighis, sed
la mashino perdis ech pli da alteco. Jam estis klare
distingeblaj pro gardolumo fridaj vendejaj fenestroj
che la chefstratoj.
De post iliaj
glimantaj vitrokvadratoj rikanis oferte siajn mortajn
ridetojn manekenoj. Ili estis kvazau elegante
vestitaj mortintoj, elpashintaj el revoj de la
forpasinta Klais. Berg perceptis malicmokojn de la
realisme pentritaj pupoj. Ankorau iom da tempo,
ankorau kelkaj malvastaj cirkloj kaj terura frapo
kontrau tero rigidigas ankau lin kun Koonen en iu
nenatura pozo, kvazau ankau ili elmetus, por
demonstri al vivaj homoj, siajn pilotajn duonpaltojn
kun trivite blankaj kunkudroj. Tiam la manekenoj kun
siaj novegaj, tute ne uzitaj vestajhoj, superos ilin
draste. Pri tio ili ja ankau ridas.
Kolerego pri senvivaj
pupoj, kiuj kuraghis malicmoki, kuntiris la gorghon
de Berg. Tro frue ili ridas! Tuj li faligos el la
bombolukoj sur ilin pereon, ili tordighu en flamoj
kaj fandighu pro varmego je malbelaj plastobuloj. Lia
mano levighis por signi al Koonen.
Rigardo de la
leutenanto restadis sur la komandestro kaj ties
levita mano. Sed la mano de Berg tamen ne faris
permesan movon. Subite la manekenoj estis forvishitaj
el konscio de la kapitano.
Chi-momente la
prudento de Berg definitive klarigis al si kauzojn de
la difekto. La direktila kablo estis ie parte
difektita pro frotigho. Kelkaj kablofibroj ankorau
eltenis, sed la rompighintaj balailsimile disighis
kaj ne retrolasis la kablon tra la gvidkusineto. De
tio la elasta kontraustaro, kiun li ne kapablis
superi. Tamen ili kun Koonen estis konstante
kontrolintaj la stirsistemojn. Ne gravas. Nenio
gravas, se metalo komencas lacighi. Ilia papilio
trivighas neaudeble. Tion oni ne povas travidi, tion
oni sentas nur en tiu momento, kiam io rompighas. Che
unu tiro rompighis shtalfibroj de la kablo en
fleksighloko, kvazau ili estus vitraj, tion ne povis
antauvidi Koonen nek li mem. Chiuj malnovaj kabloj
estis post jaroj shanghendaj. Sed de kie preni
novajn?
Per malmultaj gestoj
Berg klarigis al Koonen la situacion. Tio ne estis
malfacila, char ankau leutenanto mem ekkomprenis la
aferon. Li kapjesis, prenis de post luko manlampon,
enshaltis kaj komencis grimpi en empenoparton de la
aviadilo, malvolvante la konduktilon post si.
Nun estis la demando
en tio, chu Koonen sukcesos ankorau ghustatempe trovi
la difektolokon, kaj chu tio estas alirebla dum
flugado. Berg penis teni la mashinon laueble en
ekvilibro. Elrigardante tra la gratvunda vitroplasta
kvadrato, li vidis che la disbrancigho de
Drammensvej, kie ankau en antauaj tempoj komencighis
vico de unuope en ghardenoj starantaj vilaoj de
shipo-posedantoj, altan nigran ortedron, super kiu
brilis helbluaj literoj NORSK HYDRO. Antau tio
distingis la okulo malofte starantajn senfoliajn
arbojn, tiam sekvis krucvojo, che kiu staris la hela
vitra kubo de nova granda gazetkiosko. Berg pensis,
ke ekde certa tempo tie malsupre chiujn sattedis
mallumigo kaj oni neglektas la ordonon.
Sur la vojkrucigho
turnighis al Drammensvej kun plenlumoj vetureganta
pasaghirauto, kun la direkto al la regha palaco. Berg
pensis kun silenta kondamno, ke ankau noktaj
komand-oficiroj veturas kun lumoj! Se milito dauras
longe, neglektighas la ordo. Malfeliche, chiam estas
en la supera chefkomandejo generaloj tro maljunaj kaj
ne kapablaj decidi. Militoj de kapitanoj kaj majoroj
ne estus tiom longedauraj.
Tiam tiu bildo pasis.
Sub la ventro de la turmentite mughanta LQ86
preterglitis chebordaj mallumaj fervojbranchoj, post
tio shipmastoj kaj jam venis ankau trankvila
akvosuprajho. Interese, chu post la urbodomo ankorau
staras che kajo sur sia praa loko la lerno-velshipo
"Christian Radich" kun sia pompa rigilaro,
la pruo pendanta super akvo? Farante malrapidan arkon
super la fjordo de Oslo la aviadilo preterpasis la
Linnoy insulon. Berg denove rigardis malsupren. En
chi tiu markolo printempe de la kvardeka norvegoj
subakvigis "Bliicher'on". Inter aviadistoj
oni iam parolis, ke okaze de trankvila akvo kaj
serena vetero la shipo el aero estas ech videbla.
Pli longe li ne povis
pensi pri tiuj malgravaj aferoj. Chio dependis de la
rapideco kaj lerteco de Koonen. Ili perdis tiom da
alteco, ke en iu sekvonta rondo la aviadilo povos
impeti en la arbaron sur la montodeklivo. Chu ankorau
redukti la radiuson por tion eviti? Berg sciis tre
bone, ke li ne povas giradi chirkau sia planeo-pinto.
Krome certe oni jam rimarkis de malsupre la
aviadilon, char ties motorbruo ne forighis dum longa
tempo el audregiono de la urbo. Do nun atendu
baldauajn malagrablajhojn ankau de sur la tero.
Fine Berg sentis
ektirighojn de la stirilo. Ie en la empeno Koonen
atingis la kablon, certe li penis ghin liberigi. Berg
ne malhelpis la stirilon. Anstatau tio li strebis el
sia tuta forto labori per aleronoj, por iom ajn
malpliigi la klinighon.
En chi tiu giro LQ86
ne plu atingis la domegon kun bluaj literoj. Ghi
preterveturis Ia reghan palacon super la malantaua
rando de la parko, laulonge de la malplena kaj
nelumigita Nobel-strato, sur kies angulo che
Drammensvej staris nokte soleca kaj forlasita
Nobel-instituto, ghi transsaltis la Okcidentan
stacidomon de Oslo kaj sur sakvojoj senmove
starantajn vagon-vicojn, trenante sin super
havenbasenojn. La zigomoj de Berg antauen penetris
sub la barbostopla vizaghhauto. Li atendis frakasigan
frapon. Ne plu estis certe, chu la aviadilo kapablas
sin treni trans la fortikajho Akershus au enturnante
de super la fjordo impetas en la bordon.
Muskoloj de Berg estis
strechitaj. Tio estis senvola reago, li ne kapablis
sin malstrechi.
Sekvintan momenton la
rapida spasmo de la stirilo subite cedis. La stirilo
saltis dekstren kaj pro pligrandighinta tirforto de
la maldekstra motoro klinighis dekstren la tuta
aviadilo. La motoro ekgraulis pro malstrechigho, ech
venkoplene.
Samtempe Berg aldonis
turnojn ankau al la dekstra motoro. LQ86
ekvilibrighis kaj direktighis, prenante decideme
altecon super de la fjordo de Oslo kun arko
okcidenten.
Sur iu al Oslo
proksima aerodromo dejhorantaj pilotoj rapidis
chi-momente al siaj chasaviadiloj. Nekonata,
ignoranta radio-signalojn aviadilo vekis intereson de
la regiona aerdefenda stabo. Baldau sekvis ech
alarmo. Sed komando por elflugo prokrastighis, char
dejhorestro volis eviti malagrablan situacion,
provante por certeco antau tio ankorau kontaktighi
kun aliancanaj staboj: povis ja okazi, ke temas
simple pri iukauze dekursighinta kaj pro tio
senaverta transportaviadilo. Fornebu respondis al
pridemandoj, ke ilia aerhaveno estas jam longe
fermita kaj en tia horo ili atendas neniun
surterighonton.
Ghis kiam kolektighis
informoj, ne agnoskantaj propra la giranton super la
urbo, LQ86 jam sukcese superis la Norvegan
bordolinion. La dejhorgrupo fine enaerighis, sed jam
registris sekvadostacioj elighon de la nekonata
aeroplano de super la teritoriaj akvoj. La
chasaviadiloj estis revokitaj.
Ree oni malbenis en
staboj arogantajn posedantojn de privataj aviadiloj,
okupantaj sin pri aerhuliganeco. Ghis kiam oni ne
subigos ilin al ordo, akcidentoj estas neeviteblaj.
Koonen grimpis lace al
sia loko kaj zorge formetis la manlampon. Tiam li
turnis la pro strechigho sensangan vizaghon al Berg
kaj gestis ion per la fingroj. Post momento la enhavo
atingis konscion de la piloto: la kablo eltenas nur
per kvar fibroj.
Necesis flugi rekte
kaj nur rekte, evitante pli grandajn sharghojn al la
direktiloj. Por iom-post-ioma direktoshangho oni
devis plej unue ludi per aleronoj — iliaj kabloj
shajnis komence ankorau eltenaj. Per direkterono oni
rajtis kunhelpi nur leghere kaj flue. Nur tiukondiche
ili havis shancojn reveni en la bazon. Se tiuj lastaj
kvar kablofibroj rompighos, LQ86 falos kun flirtanta
direkterono en maron.
Tiu flugo estis
inkuba. Danghero staras super vi, sed nek mano nek
piedo estas moveblaj, mankas forto por eskapi,
ankorau malpli por kontraustari.
Fine ili alvenis super
la insulon. Post la surterigho Berg havis la senton,
kvazau li portus la lastajn centojn da kilometroj la
aviadilon sur siaj shultroj, la koltendenoj estis
tute rigidaj kaj ech plej eta kapturno kauzis inferan
doloron.
Tutan monaton post la
okazintajho ili kun Koonen plektis en la laborejo
novajn kablojn.
En la stokejo ech
peceto ne postrestis. De aerkirlighoj kauzitaj skuoj
erodis dum jaroj la kablojn ghis lasta stumpeto, ili
disfibrighis kaj shirighis je pecoj. La shtalo ne
eltenis pli longe.
Tiam Koonen elportis
ghis nun netushitajn kablobobenojn por kamptelefono,
iukauze tro multe ekipita sur la insulo. Estas eble,
ke la intendanta stokejo troplenis de ghi? Sed eble
iam havis iu intencon haki en chi tiujn rokojn multe
pli grandan komandocentron. La stiristo preparis
spritan ilon por liberigi la telefonkablan lineon de
izolajho: volvante sur tamburon oni tiris la kablon
tra trueto en shtalplato, sur kies malantaua flanko
lutfiksitaj tranchkllngoj apartigis la nigran
gumtegajhon, erete forfalantan.
Post ricevo de la
kablolineo oni devis la maldikajn shtaldratojn
kelkope kunplekti. Tion oni povis fari nur duope per
granda man-drilo. Berg kaj Koonen laboradis persiste,
char alia eliro mankis. La unuan fojon LQ86 pro
teknikaj kauzoj ne enaerighis du sinsekvajn jhaudojn.
La trian semajnon kovris la insulon kaj ties
chirkauajhon densa nebulo, neebliganta la starton, do
Berg estis senskrupula.
Iom post iom oni
anstatauigis malnovajn kablojn per novaj en la tuta
direktadsistemo. Vere, la kablofibro estis
konsiderinde pli dika kaj memfaritaj kabloj pro tio
malpli fleksemaj. Eksidante sur la pilotsidejon kaj
provante la direktilojn, Berg tuj sentis, ke la
direktado farighis multe pli rigida, por atingi pli
grandajn stirdeklivojn li devis uzi la tutan forton.
Sed oni ne povis riski ankorau unu kablorompighon en
aero. Jam nun Berg konsideris ilian savighon super
Oslo plene kiel bonshancon.
Koonen laboradis kun
senvorta fanatikeco. Liaj manoj estis vundokovritaj
pro dratotirado, la fingropintoj pikvunditaj de la
fibroj. En ne pli bona stato estis ankau Berg mem,
kvankam la stiristo lin indulgis kaj penis pli
malfacilan laboron mem fari. En tiu tempo
sentaugighis ankau la elektrostacio. En la motoro
rompighis iu detalo, sed ili ne havis tempon ech por
ekserchi la paneon. Kiam tra la fenestro de la
subtera laborejo ne plu falis sufiche da lumo, ili
ekbruligis karbidlampon, daurigante la dratvolvadon
kaj kabloplektadon.
Fine estis LQ86 denove
startopreta.
Berg skrupule
kontrolis en la shirmejo chiujn pedalojn kaj
stangojn. Li komprenis, ke devas nun denove kutimighi
al la aviadilo en aero, tio estis subite fremda
mashino, per kiu la flugadon li devas ankorau lerni.
Sed li klare sciis, ke fine ili denove povos
enaerighi. Tiom li fidis la laboron de Koonen, kiu
lutkunigis la kablojuntojn kaj nitfiksis ilin en
hermetikilojn.
Malfruan printempan
jhaudon ekgraulis la ripozintaj motoroj super la
insulo, dum monato kutiminta al silento. LQ86 denove
ekkuris lau la startvojo.
Kiam ili chi-foje
atingis la kontinenton, malsupre chio fandighis je
unu koloro — arbaroj estis nigre bluaj, akvejoj
bluete-grizaj. Tra nebulvualo rebriletis flavnuancaj
lumetoj, sporade ili pigre arighis. lu stranga
pozicia milito formighis en Europo, kie kontrauaj
partioj ne timis montri lumigitajn objektojn kaj el
aero ne videblis eksplodoj nek incendioj. Malsupre
shajnis chio strange trankvila kaj senshangha.
Iufoje tamen post
longa tempo trafinte en la spacon de Rejno, estis
Berg vidinta grandan, kvazau spirantan brilon. Li
faris tiudirekten turnon por ekvidi la incendion,
char tie shajnis flameganta almenau duonurbo. Sed
alproksimighante li vidis sian eraron. Temis pri
flamoj de giganta metalurgia uzino, sur tersuprajho
ardis koaksbaterioj kaj fandformoj. En kies manoj
povus esti nun tiu regiono? La milita potencialo
estas chi tie enorma. Berg giris por chiu okazo iom
da tempo atende en la spaco de Rejno, sed ankau en
tiu chi grava industria regiono li ne sukcesis
ghisatendi invitsignalon lau la chefstaba ondo. Tio
kauzis lian kapskuadon. Maljunaj generaloj en staboj
dume ankorau plimaljunighis, kaj neniu el ili
libervole emeritighos...
Nun Berg sentis sin
iel neordinare. Li decidis, ke ties kauzo estas
nekutima rigideco de la direktiloj. Sporade en la
kaptelefonoj estis audebla kvazau susuro. Tio povis
esti ankau iluzio, kauzita de la maifacilajhoj pri
pilotado. Dum jaroj la kapitano havis jam tiom
multajn seniluziighojn, ke liaj sensoj farighis
sporade tute stuporaj.
La motoroj de LQ86
apenau laboris. Pechmalpuraj hejtajh-duzoj ne aldonis
fa kalkulitan kvanfon, en aerfiltritaj efementoj
etaj, de aerhumido kauzitaj, per okulo preskau
nevideblaj rusteretoj pli kaj pli obstrukcis
kribriltruetojn. La klapoj, tornitaj kaj poluritaj en
la subtera laborejo por anstatauigi la trabrulintajn,
estis faritaj el iom alia materialo, ilia
dilatkoeficiento diferencis de la originalaj kaj ili
jam ne fermighis kun absoluta precizeco. Premoshtupo
en la cilindroj malaltighis. Precipe tio estis
sentebla, kiam oni prenis alton kun plenvershitaj
hejtajhujoj. Berg perceptis tion kvazau estus la
shargo de trafluigitaj jaroj subite falinta sur la
aviadilan nukon, la mashino farighis kadukeca kaj
nekapabla.
Ili bonege prizorgis
kaj renovigis la motorojn, ili faris chion
disponeblan de homo kaj aviadisto. La aviadiloj el la
serio de LQ86, ankau tiuj, kiuj savis sin de krasho
en la militotumulto, estis en la tuta mondo jam
delonge irintaj al fatrasejoj kaj fand-fornoj. Sed la
ilia — spite la senindulgan tempon — flugadis
ankorau plu. Sed ie estis la limo, kiun transpashi
oni ankau al ili ne donis.
Berg perceptis
proksimecon de tiu limo.
Nur antauhierau tio
okazis. Koonen levighis meznokte kaj iris en
necesejon. Berg same tiam eldormighis. Por tio mankis
kauzo, la stiristo ne bruis per pordo nek pushighis
kun shirmeja meblo. Evidente estis la chiama cheesto
de alia homo tiel akordiginta iujn cerbocentrojn, ke
dejhorpunkto de certa biologia radiado automate
registris shanghighon de laukutima stato, kiam la
alia foriris el la ejo.
En dauro de kelka
tempo Koonen ne revenis.
Subite estis Berg
tutkorpe timoshvita. Li ne sciis pro kio, sed subite
li perceptis kun neeltenebla akreco plenan solecon.
Estis tia sento, kvazau oni premus lin kun la tuta
nuda korpo kontrau la shtonan suprajhon de la insulo.
Inter la dum jarmiloj malvarmighinta roko kaj la eta
varmeta bulo de lia korpo mankis iu defenda au disiga
ekrano. Vivovarmo el lia korpo fluis senchese en la
shtonon, solvighis en ties arkta frido kaj kapablis
altigi la temperaturon de la roko eble je milionono
da grado, sed rekompence li mem farighis chiam pli
malvarma, lia korpa temperaturo chiam pli
proksimighis al tio de la griza shtono.
Sen pli longa pensado
Berg saltis de sia dormobreto kaj sekvis la
leutenanton. Chio estis silenta. Kiam li proksimighis
al la tualetejo en la malluma ejo, audighis de tie
batofrapo de peza korpo kontrau la tabula pordo. Dum
jaroj en mallumo akrighinta distancosento helpis al
Berg, ne vidante klinkon, tuj tirmalfermi la pordon.
Li pushighis al Koonen. La leutenaato estis
pendiginta sin per longa militista shalo al interna
lamphoko super la pordo.
Berg agis
senprokraste. Kaptinta Koonen en la sinon, Berg levis
la leutenanton, kies piedfingroj pro distirigho de la
shalo jam tushis la plankon, kaj liberigis lian kolon
el la masho. Koonen murmuris ion. Skuighante pro
koleratako Berg donis al li du fortajn orelfrapojn.
Tio helpis. Koonen poiome surpiedighis kaj humile
ebligis reirigi sin en la shirmejon.
Sidiginte la aliulon
sur litrandon, Berg envershis perforte al li ankau
nun jam elprovitan kuracildozon — duonkruchon da
alkoholo. Koonen singultis kaj tusegis, parto de la
fajroakvo trafis en la trakeon. Berg ne forlasis lin
pli frue ol la leutenanto sinkis en la liton kaj
turnighadis tie, veante en maltrankvila dormo. Tiam
la kapitano shovis sin sub rigide raspan militistan,
antau nelonge el la stokejo prenitan kovrilon, sed ne
plu povis endormighi ghis la mateno.
Che tio shokis la
kapitanon pleje unu atentitajho. Kiam li, kushighante
en la liton, per la mano vishis hazarde la vizaghon,
la polmo farighis tute malseka. El la okuloj estis
fluintaj larmoj sen lia propra scio.
Kion li opiniu post
tio pri siaj feraj nervoj?
Matene la eksterajho
de Koonen estis kvazau post granda drinkado. La
okulsubajhoj en lia flavighinta vizagho estis inertaj
kaj nigrebluaj, la manoj tremis, la okuloj mem estis
malklaraj. Li kashis la rigardon de antau Berg. Dum
la matenmangho ambau silentis. Tiam ili iris ruli
benzinbarelojn. La staplo de plenaj bariloj estis jam
tiom malalta, ke ne necesis speciala antaugardemo —
apenau povis chi tie iu barelo ankorau ekrulighi.
Ili laboris pli verve
ol ordinare. Berg aldonis rapidecon kaj Koonen ne
rajtis postresti, li ne havis post kies dorso sin
kashi. Sed liaj piedoj kvazau tremis kaj la korpo
shvitegis.
Che la tagmanghotablo
Koonen provis fine ekparoli.
"Pardonu,
komandestro..." li diris gapante en angulon.
Berg tusetis seke.
Koonen levis sian rigardon al la kapitano, kaj se li
ankau havis kelkajn vortojn rezervitajn por
sinpravigo, tiuj mortis senutile. La rigardo de Berg
estis kompleta malpermeso, ghi komandis senkompate:
silentu!
Refoje perceptis
Koonen, ke li estas kreita por subigho.
Ekde tiam Berg ne
donis eblecon por malstrechigho al unu nek al alia.
Li trovis tiom da farenda che la aviadilo, kiel
neniam pli frue. Fine, kiam chio estis preta por
elflugo, li ordonis, ke Koonen forshovu de la bordo
per hokstango ladujojn, de jaro al jaro jhetitajn de
ili en la maron apud la shirmejo.
Dume estis la laduja
amaso sur la marfundo kreskinta tro alta kaj la plej
freshaj brilis surpinte sub apenau futmaldika
akvotavolo. Ili povis esti el aero videblaj al
neinvitita gasto, se tiuj ankorau trafos chi tien. La
malsupraj ladujoj estis pli profunde kaj kovritaj per
bruna rustotavolo, ili ne kauzis malbonon. Kvankam
shtormoj la amason kelkfoje disigis, ghi denove
kreskis per chiutaga konsekvenco. Ju pli ondoj kaj la
mara glacio larghigis la ladpiramidan bazon, des
malpli kapablis frakasi shtormo kaj la amaso kreskis
denove. Eble necesus rifuzi la kutimon jhetadi rubon
en la maron chiam samloke. Berg decidis restigi tiun
ideon por estonto.
Nun ili estis en aero.
Koonen klinbalancis sin super la mapujo, la motoroj
bruadis maldelikate. Ili sentis kiel ordinare komence
malfacilajhojn. Ne timu, antau mateno, kiam plejparto
de la uja kapacito forbrulis, la motoroj sentos sin
pli facile.
Chirkauita de la
unutona bruego sidadis Berg sur sia pilota loko, kiel
dum miloj da horoj antau tio. Sur neniu alia segho li
sentis sin tiom hejmece. La kurslinio sur la mapo de
Koonen malrapide plurampis. Ghi krucighis kun multaj
aliaj kursoj duone forvishighintaj kaj intence
vishitaj. Mapoj postrestis tute malmultaj, plejparto
jam delonge trivighis je pecoj lau formato de la
mapujo. Komence Koonen diferencigis kursojn chiufoje
lau krajonkoloro, sed la koloroj baldau ne sufichis.
Nun li strekas aermilde, por poste ilin forvishi sur
la shirmeja tablo. Ankau la rondighinta vishgumo emas
surkreskigi duran glatan kruston, antau uzado oni
devas froti ghin ioman tempon kontrau raspa malsupra
flanko de la tabloplato, ghis kiam ghi komencos
vishi.
Berg sentis aermankon.
La altometro montris 3300, tio ne devus esti
sentebla, konsiderante lian alkutimighon. Au eble la
sano elcherpighos, ankau la fortorezervo de lia
motoro estas. finighonta?
Esplore li rigardadis
al Koonen. La leutenanto sidis klinite kiel ordinare,
ne estis komprenebla, chu ankau lin turmentas
aermanko. Berg ne volis demandi. La nervoj de Koonen
jam sen tio estas en acha stato, eble li ekimagos...
Li shtelrigardetis kun
malfido la altometron. Iam ghi jam ludis al ili
artifikon. Sed ne, se ili ankau levighus hazarde pli
alten — kio tamen estus neimagebla — la pli
malgranda aerdenseco tuj estus sentebla che la
motoroj. Ju pli aghaj ili trivighis, des pli sentemaj
ili farighis rilate oksigenmankon. Milmetra
altodiferenco estus per orelo tuj audebla. Nun la
motoroj funkciis kun ghusta trimila tono.
Berg enpensigis al si,
ke aermanko estas nur imago. Malgrau tio la kapo emis
farighi iel strange leghera kaj antau la okuloj
naghis chiam de malsupre supren iuj makuletoj, kvazau
aer-bobeloj. Kelkfoje li energie palpebrumis, por
liberighi de la ghena kvazaurubo. La korpo apenau
perceptis la pilotan sidlokon, manoj kaj piedoj
serchis la stangetojn, kvazau de post plum-kuseno.
Berg penis auskulti sian koron. Neniam pli frue li
tion faris, la enviinde forta organismo neniam
perceptis sian forto-fonton — nun subite ekshajnis
al li kun aperanta timego, ke la koro bategas chiam
pli malhelpe en la brustokorbo, kiel ankau
trostrechas la aviadilaj motoroj en siaj gondoloj.
Sed vibrado kaj bruo
de la aviadilo tute sufokis la korbatadon, ech la
pulso frapadis samritme kun la motoroj, kaj Berg
pensis kun interna subrideto, ke en aerarmeo ne
hazarde ekzistas aviomehhanikistoj, sed mankas
aviokuracistoj. En aero ankau kuracisto povas
auskulti nur la aviadilon.
Sidigante sin komforte
sur la pilota loko, Berg strebis akiri ordinaran,
kutiman sinsenton. Li spiris profunde kaj movis iom
la manojn kaj la piedojn. La aviadilo ja reagis, sed
bona sinsento ne revenis. Tute kontraue, la kuriozeco
de la farto pliprofundighis. En la kaptelefono
intermitis susuroj kaj sibloj, la radioricevilo,
kvazau vekighinte el longa vintrodormo, preparis sin
por heroldi la mesaghon. La sento de aermanko ne
retroiris, malgrau chiuj entreprenitaj ekzercoj.
Berg farighis
maltrankvila kaj komencis sin movetadi. La premateco
sinkis sur lin kvazau heleflava, sen ajna fenestro
kelkcent metrojn dika kovrilo de plennubo, post kio
nenio estas videbla. Chu tio estas nun komenco de la
fino? Chu vere li plentrivighis, antau ol kapablis
ghisatendi tiun plej gravan momenton, kiun atendi oni
lin restigis? Post malbonhumoro de la kapitano
fulmadis ankorau foraj desperofulmoj, sed ankau ili
alproksimighis rapide kvazau fulmotondra fronto.
Li mordis la lipon kaj
vokis chiujn siajn sensojn al vigleco. Savigho
shajnis en tio, se li povus deskui la katenantan
malviglecon. Berg batalis sur la pilotloko kun si
mem, sed apude sidanta Koonen nenion sciis pri tio.
Kaj tiam ghi okazis.
Tra la plifortighanta mughado en la orelklapoj Berg
audis malfortan invitsignalon. Li strechis la
audosenton kaj per iom rigida pusho kunliterumis:
"LQ86..."
"LQ86..."
Sekvis koordinatoj.
Berg sciis, ke la ordono estos certe ripetata, kaj li
ne eraris. Tra la chiam plilautighanta mughado kaj
signalojn sufokantaj atmosferaj krakadoj ree
ripetighis la invit-signalo, tiam la koordinatoj. Eta
pauzo kaj chio komencighis denove.
Berg prenis la
cheflanke pendantan mapujon, surgenuigis ghin,
malfermis, trovis en la ingo krajonon kaj skribis sur
la supra forte flavighinta folio la jhusauditajn
koordinatojn, elshiris la folion kaj etendis al
Koonen.
La leutenanto boris
lin per konsternita rigardo. Berg kapjesis aserte, en
tin chi konciza movo estis io venkoplena. Li kapablis
ghisatendi sian horon.
La stiristo
ekokupighis pri kursmetado.
Tiuj koordinatoj estis
por Berg multparolaj. Li konis tiun urbon. Au chu la
homo ne scias la urbon, kie li naskighis kaj pasigis
sian infanecon? Tuj kiam la konsciencon de la
kapitano atingis la celkoordinatoj, li sciis precize,
kien li devas jheti la bombon. Nur tien kaj ne
aliloken!
La domo de Robinson
kun verdaj shutroj...
Tiu duetagha ligna
domo kun mansardo sub la malhelrugha lada tegmento,
kie estis tiel pure kolorigitaj, senmakule blankaj
tabulplafonoj kaj pordoj kun nigraj strechrisortaj
ansoj. Kie plafonanguloj de la mansardoj estis
oblikve tranchitaj kiel che cherkokovrilo. Kaj post
kies miraghe blankaj pordoj neniam trovighis dancanta
en sunradioj ech unu polvero.
Tiu domo estis terure
simetria. Tie, kie pro konstruaj kauzoj ne povis
ekzisti fenestroj, sed tion postulis simetrio, tamen
estis fiksitaj blankaj shprosoj sur la tabula
tegajho, kaj iliaj interfacoj nigre kolorigitaj,
simile al vitroj respegulantaj noktan mallumon. La
domo mem estis chiam bruna, ankorau pli frue ol la
pasintjara farbotavolo malhelighis kaj komencis
pecetighi, oni surmetis novan tavolon miksitan el
or-okra pigmento. Devis esti tiel, char la eterne
verdaj fenestroshutroj de la malsupraj etaghoj
harmoniis bone ghuste kun bruna kolortono. En la domo
de Robinson oni chiam uzis nur bone harmoniajn
kolorojn, kiuj estis bone konataj jam ekde praaj
tempoj.
En tiu domo oni
konsideris neglekton de moro kiel plej granda peko.
Estis ja simple neeble fari ion tiel, kiel oni ne
faris pli frue. lam, foreste de la gepatroj, la
sesjara malgranda Berg prenis sian skatolon de
akvareloj kaj pentre plenigis la infan-chambrajn
fenestrojn per etaj rondkapaj flugpigmeoj. Neatendite
oni ilin ne forlavis. Oni ech malpermesis al li
purigi la fenestrojn, kvankam li, tremegante pro
ekscito, atendis hejmenvenon de la duonpatrino,
opiniante, ke la unua puno estos serioza
fenestrolavado. Li ech jam frue kuspe faldis siajn
chemizmanikojn. Anstatau tio la flugpigmeoj beligis
dum du semajnoj la infanchambrajn fenestrojn.
Chiutage, eksklude la manghotempoj, devis la knabo
sidadi en la chambro kaj spekti sian farajhon. Lau la
neshancelebla konvinko de la duonpatrino tio havas
pli bonan edukan influon ol kiu ajn kruda korpa
punmetodo.
En la ghardeno,
apartenanta al la bruna domo, estis skrupule preciza
cirkloforma laubo kaj rektaj florbedoj kun blanke
kalkitaj bordershtonoj. Sur platvojoj inter la bedoj
oni ne rajtis skuti, char tio produktis bruon kaj
povis difekt la platojn. Kun skutilo oni devis
forlasi la kortan ghardenon, iri lau la strato ien
pli foren, kie komencighis fremdaj trotuaroj. Tion
kompreneble chi-okaze, se oni rajtis malshpari la
tempon por tia malserioza agado kaj ne havis pli
gravajn familiajn devojn.
En la infancharnbro
oni rajtis esti nur en pantofloj kaj pli viglaj ludoj
estis permesataj nur dimanche kaj post negoctempo.
Sub la infanchambro lokighis mercerejo de fraulino
Jonson, kaj ties klientoj kurbigus sian bushon,
audante de supre klakadon, al ili tio ne plachus. Sed
ankau dirnanche oni ne rajtis sidadi, klam gepatroj
tion vidis, sur la sunvarmigita shtupo antau la per
lado tegita verda vendejopordo, por gapi
preterveturantojn. Sed tio estis altira, precipe,
kiam estas kunprenita eta notlibreto kun knaretantaj
vakstolaj kovriloj kaj brile flava legherkura kemia
krajono, por surpaperigi numerojn de preterveturantaj
autoj. Por chiu literkombinajho estis en la
notlibreto aparta pagho. Kelkfoje, kiam la trafiko
estis pli vigla, necesis granda koncentrigho, por ke
kelkaj ne restu preterlasitaj. Tion oni ne rajtis,
tio estis plena tabuo, tiam oni devis la ludon denove
komenci.
Ghis la unua lerneja
autuno multaj malgrandaj paghoj en la vakstole
kovrita notlibreto estis tute plenaj je numeroj.
La domo de Robinson
restis daure senshangha. Lernante en aviada lernejo,
la plej malfacila devo de Berg estis, se li dum
somera lernopauzo devis hejmenveturi. Sed tio estis
neevitebla, mankis alia loko kien iri. Pro tio li
plenumis tiun devon — ghis la granda kverelo,
rompinta liajn ligojn kun la hejmo.
Ech flugante trans la
urbon Berg sentis chiufoje, kiel la domo kun nokte
nigraj kvadratoj lin gapadas. Tiu sento malhelpis la
kursanon, la plej grandajn erarojn de pilotado dum la
tuta lernotempo Berg faris en la aerspaco de sia
hejmurbo.
Nun indikis la pinto
de LQ86 intence tiudirekten. Ghis nun Berg estis
chiam evitinta tiun kurson, nun venis kune kun la
invitsignalo ordono — pro tio li subite sentis
grandan facilighon. Ne plu devis li auskulti sin mem
kaj la motorojn, al li estis donita libereco post
plenumo de la lasta ordono senti ankau lacecon. La
koordinatoj mem bone esprimis, la decido estis
farita, ne estas lia afero pridiskuti, chu tio estas
justa au ne. Li plenumos ankau tiun ordonon, samkiel
li plenumis chiujn ghis nun al li donitajn ordonojn.
Atinginte la urban
aerspacon, Berg faris firman plenrondon. La aviadilo
komence iom malobeis, sed tiun kontraustaron superis
la piloto per malgranda strecho. Li ne bezonis tre
atente sekvi surterajn signojn, ankau blindokule
flugante li chi tie ne erarus. Jam aperis antau la
aviadila pinto kiel aro da lumpunktetoj la celo.
Ankau chi tie oni jam neglektis la preskribojn de
mallumigado.
Chiu-momente la celo
alproksimighis. Komencighis antauurboj, tiam
plidensighis la lumetoj. Flaveta tapisho kun unuopaj
koloraj fajreroj kontrauglitis. Fine apartighis el la
stratimplikajho klare longa rekta aleo, de ghi
dekstren turnighas baldau Malgranda strato — kaj en
la krucighopunkto de tiuj du linioj lokighas lia
celpunkto, kies koordinatoj kvazau ankorau kvikadis
en la kaptelefonoj.
La alto estis tro
granda por rekoni en krepusko unuopajn domojn. Tio
ankau ne estis necesa. Strataj krucighoj estis klare
legeblaj. Precize kiel sur bona, akre desegnita mapo.
Berg ekvilibrigis trankvile la aviadilon kaj prenis
batalkurson. Tuj kaptos Koonen en la bombocelilon
tiun lokon, kiun Berg signis sur lia mapo per
kruceto. Kiam alvenis la ghusta momento, li
fort-amane premos la liberigilon.
La aviadilo estis
kvazau ekstaranta super la tero. Neniu shanceligho
nek nestabileco en la vocho de la motoroj.
Nun levis Koonen
lante, mezuritmove la dekstran manon kaj metis la
polekson kun disfranghighinta pinto sur rughan
butonon jam longe kovritan per nigraj fendetoj. La
rigida manumo de la aviadista ganto tremis pro
motorvibrado.
Berg sentis skuighon
de la aviadilo, kiam la bombolukoj krak-malfermighis
kontrau fajfanta malpleno de frosta vento. Ankorau
dum sekundo la saman kurson tenante, li klinis LQ86
iom al la maldekstra planeo, faris iom deklivan
turnon kaj prenis reiran kurson al sia fora, preskau
neatingebla insulo. Subite la sinsento estis plene
shanghighinta. La kapo sentighis mirinde malpeza,
spirado farighis facila, li estis liberighinta de io
prema — subite kaj definitive.