3

La sekvintan printempon post tiu nekutima Kristnasko okazis io eksterordinara. Super la insulo komencis flugi nekonata aviadilo.

Aviadilojn Berg kaj Koonen vidis en la chielo de sia insulo ankau antaue. Vere, tre malofte, sed en la lastaj jaroj tamen. Sed tiuj aviadiloj transflugis la insulon tre alte, en stratosfero, krome akompanate de stranga monotona bruado, kiun povis kauzi neniu konata motortipo. Kaptite en la vidkampon de binoklo ili shajnis en la trancha bluo iel nerealaj, blanke diafanaj kvazau ranlarvoj en printempa lageto. Ili flugis en alteco shajne tute neebla. Entute estis malfacile konsideri ilin aviadiloj kaj en la konscio de Berg aperis antausento pri iu alia mondo, ne koincida kun la ilia en ajna punkto, kvankam ekzistadas en palpebla proksimeco kaj estas ech trakreskinta kun ilia reala mondo. Sed determini ghin neeblis, tiu mondo ne estis palpebla, ghi estis fora kaj danghera kiel antimaterio, kontakto kun kiu promesas pereon en blanka flamo de ekstermado.

Tiun antausenton pliprofundigis unu cirkonstanco. Iufoje super la kontinento, post longa griza nokta flugado, post laumetoda rondflugado super malplenaj, senvive relumetantaj urbaj stratoj kaj placoj Berg ne plu kapablis kontraustari. Subite lin kvazau glacia ondo superfiuis timo. Se Koonen tamen pravas... La radiostacio eble ghi efektive neatentite difektighis kaj ili povas rondflugadi ghis la lasta jughotago, ne ricevante iun ajn ordonon? Ekzistis nur unu eblo tion klarigi.

Antau ol prudentokontrolo sukcesis sin enkluchi, levighis la mano de Berg al la frekvencregulilo. La turnilo, starante dum jaroj en la sama pozicio, alrigidighis kaj nur kun certa forto-strecho oni povis ghin movi, la butono ech ekknaris sub la mano. La unuan fojon dum chiuj forflugitaj noktoj la ricevilo de LQ86 shanghis sian ondolongon.

El la orelklapoj penetris en la audkanalojn de Berg subita ektremiga bruo. Tra la bruega kaj pro deformiteco ondanta muziko de kurtondaj stacioj pepadis amatorulaj demandoj kaj respondoj de morso. Kvazau sur pintoj de nevideblaj ondo-krestoj kreskis sporade audebla, legata en iu nekonata lingvo, marnaviga veterinformo (Berg ekkomprenis tion lau nomado de ventodirektoj kaj rapidoj), tiam sinkis la monotona vocho de leganto reen en la gheneralan fonzumadon. Berg turnadis nerveme la turnilbutonon. Novaj kaj novaj sonpushoj penetradis senindulge en la orelojn.

Foje fulmis io konata de iu nedifinita ondo audeblis milito-tempa kanteto. Berg haltigis la fingrojn, sed samtempe, superante la sentimentalan kanton, ekflamis iu huligane krichanta bando kun siaj gitaregoj kaj nazblekanta antaukantisto. Ne plu malmergighis sur suprajhon de la sonoceano iu signo au ech trembrileto pri Lily-Marleno, tiu praatendanto sub antaukazerna lanterno. Sonorgio dauris kaj kreskis. Berg ech ne memoris en chi tiu konsternighmomento, ke li, atendante malfortan chefstaban signalon, akordigis la ricevilon de LQ86 al maksimuma kapacito.

Li rigardis malsupren. Kun unuopaj malhelaj lumpunktoj la tero ne shajnigis per iu ajn signo sian partoprenon en la senchesa bruado kaj hurlado, kiun portis kaptelefonoj de la radioricevilo. La mondo, kies vochoj reehhis en la oreloj de Berg, fulmadis probable almenau kiel nordlumo. Tio, ie sur la radiofrekvencoj, estis iu alia, nekonata efektiveco, hhimero, kies esencon oni ne povis al si klarigi.

Sin ekregante turnis Berg la reguligilon ree en la komencan staton. Che ilia ondregiono estis silente. Nur unuopaj rompitaj morsochenoj krozis ie surfone, che audolimo, ilin oni jam ne povis dechifri.

Kiam li revenis precize al la frekvenco de la chefstabo, la kaptelefonoj estis kiel antaue senvochaj.

Berg jhetis flankan rigardon al Koonen. La kapo de la leutenanto en nigra aviadistochapo, kies orelarkoj blanktrivitaj dum jaroj, klinis sin indiferente super mapujo. Shajnis, ke la stiristo kvazau dormas. Lau opinio de Berg tio estis bona. Lastatempe li ofte zorgis pri la nervoj de Koonen. Tute ne estis necese, ke la leutenanto ricevu novan nutrajhon al siaj maltrankvilaj pensoj pri ekzisto de tiu paralela mondo, kies orelsurdiga bruo lin mem jhus senekvilibrigis.

Pri tiu mondo Koonen povis ricevi imagon nur en tiuj maloftaj kazoj, kiam iu patrolanta "Stratofortreso" superflugis la insulon. Tio okazis malofte. Civilkompaniaj linioj tiujn lokojn ne tushis.

Chiufoje, kiam tondra larvo-bombardilo ilin supergladis, ili iradis kelkajn tagojn en senvorta turmento, ne kuraghante priparoli inter si la okajhintajhon. Kvazau temus pri fantomo au gasto el kosmo, kies ekzisto estas ankorau nepruvita. Tempopase tiu obseda sento chesis kaj la vivo dauris kiel antaue.

Tiu aviadilo, kiu nun aperis che la insulo, tute ne estis tia. Tio estis reala dumotora mashino kun altsitua planeo kaj levitaj empeneronoj. Berg rekonis en ghi iun de li neviditan tipon de fluganta boato, kies rapideco shajne superas tiun de LQ86. Literoj kaj ciferoj sur la fuzelagho de la aviadilo al ili nenion klarigis.

La unuan fojon venis Ia flugboato rekte el sudo, faris super la insulo kelkajn lantajn girojn, descendis tute malalten kaj forighis lau la alvena kurso. Berg kaj Koonen rigardsekvis la aviadilon tra shirmeja pordofendo. Shajne la senviva insuleto ne vekis en la viraro de la aviadilo pli grandan intereson, ili restis tie nur mallongan tempon.

Maltrankvilighis Koonen kaj Berg nur tiam, kiam la flugboato post tri tagoj denove aperis. Tiufoje ghi alproksimighis el sud-okcidento. Berg estis tiun posttagmezan tempon en la provizejo de hejtajho, de kie ili intencis ruli kelkajn barelojn al la aviadilo kaj komenci la envershadon estis jhaudo. Kiam la nekonata aviadilo alproksimighis, ili shovis sin sub kamufloreton de la kontrauaviadila kanono kaj restis senmovaj, strechite rigardante en la chielon.

Tra fragila, kun neegalaj mashoj kamuflokovrajho ili vidis, ke la aviadilo descendas chi-foje ech pli malalten. Estis strange kaj fremdece audi tiom proksime motorbruon ne apartenantan al ilia LQ86. Chi-foje la fremdulo rondflugadis konsiderinde pli longe, ghia intereso shajnis pli evidenta, oni esploris la insulon chiuflanke. La aviadistoj sub la maskoreto sentis sin pli kaj pli nudaj. Nenion similan ili sentis restante en aero, ech ne tiam, kiam ilia aviadilo jhetighis en blindiga radio de kontrauula lumjhetilo. Nun ili neniel povis liberighi de la antautimo, ke chiumomente oni povas ilin rimarki.

Fine tamen la boato turnis sin al foriro de super la insulo kaj baldau ghia bruo estingighis super la maro. Berg elspiregis pro faciligho. Koonen estis morna.

"Ghi venos denove!" elpremis la stiristo astmule spiregante.

"Leutenanto Koonen, nervoj!" diris Berg ordone.

Li sciis tre bone, ke la leutenanto pravas.

Ili ne sciis, kial la fremda aviadilo ekvizitadis la insulon. Apenau ili estus kapablaj ion kompreni, se iu klarigus al ili, ke unu el la multaj skoltosatelitoj, senchese cirkulantaj dum la lastaj jaroj chirkau la terglobo, fiksis au starton au surterighon de LQ86 sur la insulo en la lumo de la polarsuno. En centro de prilaborado de skoltadinformoj oni registris tion kvazau malgravan fakton kaj raportis inter aliaj eventoj al superuloj. Ies gardema okulo ekhaltis che tiu chi noto. Kvankam lau aerofoto temis pri unuopa malnovtipa aviadilo, konsiderata el starpunkto de grandaj defendosistemoj tute sendanghera, restadis ghi tamen en la loko, kie ghi ne rajtis esti. Pridemandado lau diplomatiaj vojoj donis neniujn rezultojn. Baldau sekvis ordono sendi el proksima bazo marskoltilon kaj klarigi la aferon.

Post la dua vizito de la flugboato venis pli longa pauzo. Berg jam komencis en si mem esperi, ke la auguro de Koonen ne plenumighos. Chu la nekonata aviadilo ne povis tamen tute hazarde veni dufoje al la insulo?

Li klarigis al si, ke tio estas infaneca, sed tamen li ne povis rezigni de la agrabla penso, ke la aferoj efektive tiel statas. La fluganta boato skoltis super maro, eble serchis postrestintojn de iu shiprompigho, sed nenion malkovris kaj estas nun revokita. Ili ne bezonas plu timi kaj atendi.

Sed evidente post certa tempo ripetis skoltadsatelitoj ne vid-eblaj de la insulo sian signalon. Dauris senfine luma polartago kaj chiuj jhaudoj estis sinsekve sennubaj kaj serenaj. Berg startis chiusemajne sen sinistra antausento sub la pala, diafana chielo, kie lau ilia propra opinio povis ilin sekvi eble nur la klarvida ekrigardo de dio mem.

Kiam la fremda aviadilo aperis la trian fojon, ghi venis de sud-oriento. La vespera suno staris jam suflche malalte, chiu shtonangulo jhetis longajn ombrojn. La piramideca ombro de la tombo-shtono de Klais, farita el benzinbarelo, kushis duonoblikve super la startvojo. Audante sinistran aviadil-motoran bruon rapidis Berg kaj Koonen sur la pordon de la subtera farejo, kie ili chi-momente tornis novajn aleronkusinetojn.

La aviadilo descendis super la insulo tiom malalten, kvazau ghi intencus komenci surterighon, kaj faris giron. Apenau transfluginte la kapojn de Berg kaj Koonen, ghi komencis novan rondon. Ghi veturegis trans la startvojo preskau tushante la teron, kaj certe neniu detalajho sur la tero restis al la viraro de la aviadilo nerimarkebla.

La nervoj de Koonen ne plu eltenis.

"La skribo!" li kriis kaj elkuregis.

"Reen!" ektondris Berg, sed vane. La leutenanto kuris plumpe, svingante la manojn kaj kvazau jhetante la piedojn, al la tombomonumento de Klais kaj falis sur la genuojn. Li komencis rapideme skrapi la teron chirkau si kaj jhetadi tion sur la barel-fundon.

Nun Berg ekkomprenis. Neniam ili metis sur la tombon de Klais floron au alian planton. Tiuj ja simple mankis chi tie. Sed kelkfoje vizitis Koonen la lastan ripozejon de la pafisto kaj poluris la kuprajn literojn sur la barelfundo. Tio estis ilia sola omagho al la armilfrato. La brila kupro flamis en la radioj de la malalta suno blindige kaj Koonen opiniis, ke chi tiu evidenta postsigno de la homa mano okulkrochighis al la pilotoj de la nekonata aviadilo.

Koonen skrapadis kvazau senprudentulo. Tra la chifonighintaj fingropintoj de la aviadistaj gantoj penetris sub la ungojn duonputraj muskoradikoj. La leghera humo odoris nauze, manpleno post manpleno jhetighis sur Ia barelfundon, tamen estis la brilaj kupraj literoj kovritaj nur per iome senbrila vualo.

"Koonen! Reen!" vokis Berg de post la mastreja pordo, audante bruegantan alproksimighon de la hidroplano.

La leutenanto ne reagis. Baraktante li penis kovri sian faritajhon. Sed jen, jam venis la fluganta boato sian sekvan giron. Berg vidis la aviadistojn en la stirejo svingantaj la manojn, eble ili ankau vokis ion, sed tio kompreneble ne estis audebla. Certe Koonen estis rimarkita de ili. La longega ombro de la stiristo,. etendighanta oblikve super la terstrio preskau ghis la bordo-rando, svingis siajn elstrechitajn manegojn chirkau si kvazau vent-muelilo.

Subite la fluganta boato malaltigis siajn turnojn. Anhelante pro eksciteco Berg tirmalfermis la mastrejan pordon kaj kuregis sur la monteton al la kontrauaviadila kanono.

Liaj plej sinistraj sentoj efektivighis. La aviadilo descendis chi-momente insulkashite sur la akvosuprajhon kaj glitis oblikve en la direkto al la bordo, kun shauma vosto malantaue.

Berg staris kvazau paralizite. Tio estis fino, ili estis malkovritaj kaj tuj estos sur la insulo fremduloj, kompreneble, ili estas pli multaj ol kapablus rebati la maldensighinta viraro de LQ86. Chu starti? Malfrue, ili duope ne plu sukcesos ech elruli sian mashinon el la shirmejo, krom tio ghi ankorau ne estas plenvershita. Kaj la plej esence: kien ili devus flugi? Ili ja ne povas resti senfine pendantaj en aero. Kiel returnighi poste al la aerodromo, kie mastras fremduloj?

La manoj de kapitano Berg ekagis pli frue, ol la prudento sukcesis fini analizon de la situacio. La hidroplano balancighis jam preskau surloke, nur kvindek metrojn de la bordo. Tie oni malfermis jam flankpordon kaj videblighis aviadistochapa kapo. La manoj de la kapitano jam trovis celilstangojn de la kontrau-aviadila kanono kaj turnis ilin. Shirante en la fragilan kamufloreton grandegajn truojn, mallevighis la kanontubo rapide en la horizontalan pozicion. Kiam kapitano Berg estis kaptinta sur la akvo iom balancighantan aviadilon en la ringcelilon de rekta pafado, oni elpushis el ghia ovrita luko oranghkoloran gum-boaton, kiu restis balancighanta supren-malsupren sur malalta hulo apud la fuzelagho.

Berg premis la ellasilon. La duonautomato ektremis. Audighis sinsekve kvazau kvin rapidaj frapoj per hakilmartelo kontrau malplena barelo. Pecoj de maskoreto disshutighis.

Tri obusoj levis akvokolonojn dekstre kaj maldekstre chirkau la aviadilo, du trafis.

La aviadilo klinighis sur la planeon kaj eksinkis en la akvon. El la luko elgrimpis, tirante alian viron post si en la gumboaton, iu el la viraro, tiam ankorau unu. Shajne la fuzelagho de la fluganta boato estis multe frakasita de la obuseksplodo, char la aviadilo sinkis tre rapide. Foje alten levinta la planeo-pinton, ghi malaperis tuj en subite estighinta akvokirligho. La viroj en la oranghkolora gumboato ekremis per padelilo en la direkto al la bordo. Alia el ili svingis ekscitite siajn manojn kaj kriadis ion. La vortojn Berg ne komprenis kaj por tio li sin ech ne strechis.

Berg pashis al kontrauaviadila mitralo, staranta sub la sama kamufloreto je distanco deko da metroj, kaj ekkrankis ghin en horizontalan pozicion. Subite Koonen estis post lia dorso.

"Ne, komandestro!" vokis la stiristo.

Berg daurigis sian agadon, ne turnante la kapon.

"Ne!" kriegis Koonen kaj metis sian manon sur la brakon de Berg. "Tio estas murdo!"

"Chu vi deziras sur la insulo militkaptitejon?" jhetis Berg al li glacie kaj deskuis la manon de la leutenanto.

Koonen restis staranta, la manoj pendantaj.

Pafserioj de la para mitralo ekkrakis senaverte. Kartochoj falis sonore sur shtonon. En la vizaghon jhetighis pulvodoro.

Oranghkolora gumboato subite malaperis. Kvazau neniam ekzistis boato, nek aviadilo mem. Koonen turnis sin kaj foriris stupidpashe.

Kiam Berg, post reshargado de la aerdefendaj armiloj kaj iamaniera flikado de la maskoreto, venis fine en la shirmejon, kushis Koonen surventre sur la dormobreto kaj singultis. Histeri-atako skuis lin kun forta frostotremo. Inter la singultoj la leutenanto veplendis ion nekoneksan. Lia mizereco estis plena.

Estis kortushe kaj abomene tion rigardi.

Berg provis prudentigi la stiriston, sed tio ne sukcesis. Koonen restadis en mensokonfuzo, lin atingis neniu skuo nek argumento. Subite Berg eksentis teruron. Chiujn liajn nervojn trais kvazau kurentopusho. Momente li imagis sin solsola kun senprudenta kompano sur la senviva insulo tio sufichis por eligi fridan shviton sur la frunto. Decidmove Berg kaptis pistolon el la ujo kaj pafis en la plafonon. Malsupren shprucighis betoneroj.

La pafo chesigis singultadon de Koonen. La viro eksilentis kaj kun ankorau malklaraj okuloj gapadis al la vizagho de la komandestro.

Berg vershis duonkruchon da alkoholo kaj devigis, ke Koonen tion eltrinku. Koonen plenumis senvorte la ordonon, lia spirado estis neprofunda kaj spasmeca. Sed baldau komencighis la alkohola influo, muskoloj de la viro malstrechighis, la enspiroj farighis pli profundaj kaj iom post iom li endormighis, elcherpite sur sia kushloko. Nun vershis Berg ankau al si duonkruchon kaj grimpis ankau al la kushbreto.

Tiun jhaudon Berg decidis ne enaerighi. Li volis defendi sian bazon.

La naturo subtenis tiun decidon de la komandestro. Nokte plifortighis vento. Matene ghi atingis sep-ok gradojn meza juna shtormo. Super la maro rapidegis malaltaj nuboj kiel miks-torditaj chifonoj kaj jam en kvindekmetra alto videbleco estis nulo.

Posttagmeze Berg kaj Koonen denove audis el la nuboj ekscitan bruadon de aviadilaj motoroj. Por serchi la hierau perdighintan flugboaton estis elsenditaj patrol-aviadiloj. Sed tiuj ja ne povis ion vidi, bonokaze aperis tra nubotruo makuleto da malhelgriza akvo, tuj malaperanta. Ankau lokaliziloj ne kapablis helpi. La shtormo dauris proksimume semajnon kaj dum tiu tempo motorbruado ankorau kelkfoje audighis en la oreloj de Berg kaj Koonen, sed nur unufoje ekvidis Berg en nubamasoj malklaran ombron de aviadilo, impetanta trans la insulon.

Tiam oni finis la serchadon. Pereon de la flugboato oni imputis al senatenda shtormo. La radiisto informis laste al la bazo, ke ili surakvighos che la insulo por pli detalaj spektadoj kaj post tio la sendilo silentis. Probable la senatenda shtormatako renvershis la aviadilon dum la descendo kaj ghi dronis, antau ol oni kapablis elsendi porhelpan signalon.

Admonpunitaj estis chi-foje la sinoptikistoj, kiuj ne elsendis ghustatempe shtormaverton.

Ekde tiu tempo tenis Koonen la barelfundon sur la tombo de Klais daure sub humtavolo. Kiam pluvoj tion forfluigis au vento maldensigis, li zorge almetis novajn polmoplenojn por kovri la kuprajn literojn. Baldau la tera humido elvokis abundan verdigron kaj la literoj farighis malhelverdaj kiel malakito. Sed malgrau tio la leutenanto daurigis literkovradon. La nomo de Klais devis resti sub la terajho.

Berg ankau mem ne povus klarigi, kial li post la okazintajho mallongigis la flugadojn. Iu dangherosento persekutis lin senchese. Li kvazau ne kuraghis restigi la insulon sola. LQ86 startis nun pli malfrue ol ordinare kaj returnighis jam en maten-krepusko. Ghiaj rondoj atingis nur ghis la norda rando de la kontinento, oni surterighis ordinare, kiam estis ankorau duonlume.

Eble la kapitano timis novajn fremdulojn? Tion oni ne povis aserti plenkonvinkite, char Berg klarigis al si jam ekde komenco, ke oni malkovris ilin tute hazarde. El la nivelo de siaj scioj li ech ne povis konjekti ion alian.

La dangherosenton elkovis plie la ghena subluanto subkonscio.

Skoltsatelitoj dum pli longa tempo ne plu fiksis en tiu kvadrato ion dubindan.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !