2

LQ86 daurigis siajn flugojn.

Berg auskultis chiufoje silenton en la kaptelefonoj, ghis kiam en la oreloj komencighis kvazau kordosonoro. Se ne hodiau, do en iu el sekvontaj flugnoktoj devos alveni invitsignalo. Nokte antau vendredo, dum ilia dejhorado.

Sur ekranoj de radarstacioj, kreskintaj dume kvazau fungoj, oni vidis kelkfoje impulson de LQ86. Sed plej ofte flugis Berg proksimighante al marbordo, kashcele tiel malalte, ke la impulso forighis trans la ekranrando au la aviadilon kashis reliefaj malglatajhoj de la tersurfaco. Kaj kiam la relative malrapide plumovighanta punkto ankau restis por kelka tempo sur la ekrano, oni konsideris ghin plej ofte atmosfera perturbo, neniu intencis doni aeralarmon.

Kelkajn maloftajn fojojn oni rimarkis LQ86 de sur hazardaj noktaj aviadiloj. Svaga ombro sur nuba fono pala de lunlumo, mistera silueto sen naviglumoj, nur varmegaj eligataj gasoj cherizrughe ardantaj pro rebrilo de benzinflamo, iufoje ankorau unuopa lunradio reflektata de la direkteja vitro tio estis chio. luj vidintoj konsideris tion miragho de nokta chielo, iuj estis en si mem senvorte konvinkitaj, ke chifoje ili vidis per la propraj okuloj UFO'n. Foje la sensacio pri konjektata kosma objekto, kolektita de la kurso de LQ86, atingis pere de iu aviadisto ech gazetpaghojn.

La komandestro Berg sciis pri tio nenion. Chirkau li vastighis senghena silento. Li ripetis ree kaj ree la flugojn en aerspacon de grandurboj, restantaj en lia agradiuso. Tie li sentis sin jam preskau indigheno.

Kelkfoje ili trovis sin hazarde ankau en zonoj de aerodromaj trafikaranghistoj, kiuj maltrankvilighis pri tio kaj provis kontaktighi kun LQ86 per radiofonio. Sed radiistoj de aerhavenoj neniel trovis necesajn frekvencojn. Ili estis tro junaj por scii aerarmeajn ondolongojn de la pasinta milito, tion oni ne instruis al ili. Senrezulte ili vokadis LQ86 per chiuj frekvencoj de civila aerfloto. Sed Berg neniam tushis manipulilon de la turnkondensilo, li sciis refuteble, ke lia invitsignalo devas alveni nur lau la ondo, fiksita de la chefstabo.

Trafikaranghistoj sakris aerhuliganojn, malbenis nespertajn amatorpilotojn, kiuj por la mono akiris al si aviadilojn, sed ne flugoscipovon, kaj ili sendis en eteron avertojn al surterighontaj trafikaviadiloj kaj ne donis startopermeson al malpaciencaj atendantoj pli frue ol nekonata aviadilo estis sufiche malproksime. Kelkfoje superaj oficistoj de civilaviado surbaze de trafikaranghistaj plendoj prezentis pretendojn ankau al arme-potenculoj. Ili konjektis, ke povas temi pri iu aerarmea sekreta flugo. En aerarmeaj staboj oni ordinare trarigardis la plend-leterojn, konstatis, ke en priparolita tempo en nomita kvadrato neniu armeaviadilo trafikis, kaj oni sendis lakonan respondon: niaj mashinoj ne estis en aero.

Sed la mondo estis farighinta komplika kaj kurtaj respondoj de la aerarmeo nur certigis opiniojn de civilaviadistoj, ke nekonata aviadilo certe plenumis iun eksterordinare sekretan armean taskon, pri kio simplaj mortemuloj ne rajtis ricevi klarigojn.

Unufoje manko de sinistra antausento tamen alportis preskau pereon. Tiun kazon rememorigis stiristo Koonen laste ankorau en la antautago de la pasinta Kristnasko.

Tiun vesperon ili sidis vid-al-vide che tablo en la virara shirmejo, kun kiu ili dum la pasintaj jaroj estis tiom kunkreskintaj, ke la shirmejaj muroj shajnis kvazau ilia kroma hauto. Inter ambau viroj staris de Koonen el konservajhkestaj tabuloj majstrita Kristnaska krono. Ghi estis granda kaj krisphava, la stiristo tajladis ghin dum pli ol duonjaro. Lastatempe li malofte iris al la bordo por fishi, anstatau tio li sidadis dum horoj sur benko, akrega tranchilo en la mano, kaj majstris el bastonetoj Kristnaskan kronon, kvazau vachlibera velshipa matroso dum senfina oceanveturo.

Vere, oni ech ne rajtis uzi splitojn por Kristnaska krono, char kiu ajn spliteto jam longe estis necesa por ekbruligi shton-karbon.

Ordinare ili ne lasis plene estingighi braghon en sia ronda fera forno, sed unu foje en semajno estis escepto. En la noktoj de flugado tio okazis senkondiche. Kiam ili vendrede matene revenis, estis la forna interno nigra. Tiu, kies vico estis alveninta, prenis sitelon kaj eliris por porti hejtajhon el granda porshipa karb-amaso. Pro frosto kaj pluvo senbrila kaj rompighema karbo ekbrulighis jaron post jaro chiam pli malbone. Jam kelkan tempon ili uzis por ekbruligo pulvon, riceveblan el municio de la aerdefenda kanono. Kartochujan. kupron oni bezonis chiam pli por ripari la motorojn kaj fuzelaghon. Pulvo ja estigis momentan varmegon, sed aldone al ghi oni bezonis en la forno sub karbamaseto almenau plej etan dauran splitfajron, por ke flamoj sukcesu plifortighi.

Berg tamen ne emis malfermeti la bushon por malpermesco. Kun miro li rimarkis, ke la jaroj defrotis ankau liajn proprajn akutajn angulojn. Pli frue li estus per sia malpermeso kaj ordono farinta, ke validu lia opinio. Nun plu ne.

La stranga bastoneta konstruajho, nomata Kristnaska krono,. vekis iujn malklarajn, longe forgesitajn sentojn el la tempoj antaumilitaj, nun sinkintaj en pasinton kiel songhoj, pri domo sur aleoangulo kun verdaj shutroj, kie iam, en kiu ajn jarsezono ne regis tia malmilda senhomeco kiel sur stratoj de tiuj grandaj urboj, super kiuj turnighante li nun atendis sian invitsignalon.

Dezirintaj reciproke bonan feston, ili ambau trinkis el krucho sian gluton da alkoholo. Berg distrite pikadis per forko eskapantajn fabojn sur la glimanta aluminia telero. Jam antau kelkaj jaroj ili enkondukis kutimon en chiu antautago de Kristnasko forjheti la malnovajn manghujojn kaj preni el la provizejo novajn. Berg pensis, ke nun, kiam ili restis duope, la ujoj sufichos por ili almenau por tridek tri jaroj.

"Komandestro," diris subite Koonen pro daura silentado per rauka vocho. "Eksciu, komandestro. Tamen mi ege bedauras. pri tiu junulo de la flava jaguaro."

Berg tuj komprenis. Dum jaroj ili kunestadis tiom senchese, ke iliaj pensovagadoj restis chiam paralelaj kvazau kablofadenoj tute egale, chu ghin nodi au rektigi.

Ree ili turnis sin che matenigho en la direkton de sia insulo. Berg elektis rektan kurson, kiu devis shpari por ili duonbarelon da benzino. Lastatempe lin altrudis timiga imago, ke ili konsumas tro multe da hejtajho kaj eble ghi ne sufichos por atingi la certan kvadraton, se iam venos la atendata invitsignalo. La stablo de malplenaj bareloj jam longe estis pli alta ol tiu de plenaj.

Li ne povis scii, ke lia sage rekta kurso chi-foje senintence tranchis tute fermitan teritorion, kiun ne rajtis superi ech ajna fluglinio nek hazarda flugo, ke ech por alproksimighi al tiu chi teritorio oni chiufoje petis specialan permeson kvankam sub aviadilo sur la tero estis videbla nenio krom arbaroj kaj montetochenoj. Inter senkulpe verdantaj arbaroj kaj montetoj la tersino kashis naskitajhojn de la plej koncentritaj fortostrechoj de la homa prudento, sed char tiuj estis destinitaj por frakaso kaj neniigo, oni opiniis, ke tiujn sekretajhojn chasas respektintaj fortoj. Al la lastaj konformis ankau la defendo de tiu chi teritorio proklamita netushebla.

La mapo de Berg estis desegnita tiam, kiam la malsuprajhoj estis ankorau ordinaraj fungarbaroj.

La terenon gardis tiom sentema kaj preciza tekniko, ke ankau LQ86 ne povis resti nerimarkita. Jam ghia proksimigho al la malpermesita teritorio estis registrita sur la chefa panelo de observo-stacioj. Kiam la provoj kontaktighi kun la alproksimighanto per radio ne donis rezultojn, oni elsendis de dejhoraerodromo kapto-chasanton.

Char lau informoj de la observostacioj temis pri malnovtipa kaj malrapida mashino, oni ne enaerigis tutan chasaviadilan grupon. Oni povis ja facile konjekti, ke ghuste tion deziras la nekonataj enpenetrantoj. Kiam dejhorgrupo havas aranghitan kontakton kun malrapida allogaviadilo, kiun oni en neniu okazo povas nerimarki, prezentighas bona ebleco agadi per skoltaviadiloj kun supersona rapideco, kiuj senmalhelpe povus efektivigi per sia infratekniko el stratosfero fotadon kaj elektronikajn mezuradojn. Rilate tion oni devis laueble superruzi kontrauulon.

Berg kaj Koonen rimarkis chasaviadilon, kiam ghi super iliaj kapoj preterveturegis. Fremda mughado de la chasanto dampis por momento la motorbruon de LQ86. La bruego premis iliajn kapojn inter la shultrojn. La rapide forighanta reaktivmashino balancighis de unu planeo al la alia. Tio signifis por ordonon sekvi. Post kelkaj minutoj ghi estis jam malproksime antaue, nevidebla.

Koonen strabe rigardis en la vizaghon de la komandestro: jen kia rapideco! Kiel sperta aerlupo Berg tuj sciis, ke la nekonato revenos. Li mem farus same. Por kashi la spurojn li entreprenis manovron. Abrupte mallevigha cirklo sanghis senprokraste la kurson de LQ86 je 120 gradoj kaj kondukis ghin tricent metrojn pli malalten. Tiom malalte, surfone de la tero kashinta sin en krepusko, la malhela aviadilo devis resti nevidebla.

Apenau li sukcesis tion fini, kiam la chasaviadilo denove aperis. Kun konsterna precizeco ghi venis chi-foje tranchkurse denove de malantaue rekte al LQ86. Ghia rapideco estis nun iom malpli grandega, Koonen kaj Berg sukcesis vidi la kapon de la aviadisto, kovritan per strange granda globforma chapo, kiel ankau flavan jaguaromuzelon sur la sageca pinto de la chas-aviadilo.

La komandestro kaj stiristo de la bombaviadilo ne sciis, ke la piloto de la kaptaviadilo malrapidigis sian flugon ghis la lasta ebleco, same kiel ili ankau ne povis scii tion, ke ghi havis neniun malfacilajhon por trovi LQ86 en la nokta chielo, char ghia impulso trovighis tutan tempon sur la ekrano de la lokalizilo.

Berg ne intends plenumi la ordonon pri surterigho. Kapitulaco ne estis lia kutimo. Samtempe li komprenis, ke temas pri potencega kontrauulo. Jam la rapideco! Chiuj al Berg konataj noktaj chasaviadiloj dume estis nur iom pli rapidaj ol lia LQ86. La aviadilindustrio de la malamiko lastatempe multe progresis, nun valoris spertoj kaj ruzo. Farante sekvontan rondon ghi jam povos ekpafi. Certe ghi havas almenau du-tri kanonojn kaj aron da mitraloj en la fuzelagho. Tiuj povas dum dek sekundoj fari el LQ86 kribrilon.

Per malmultaj gestoj Berg montris al Koonen, kion fari. La stiristo grimpis en la pafistan turon, de kie piloto de la proksimighanta chasaviadilo devis lin pli bone vidi. Kiam la jaguaro denove alproksimighis, gestis Koonen, ke ili serchas lokon por surterigho. La chasisto mansignis ordone la direkton, kie trovighas aerodromo. Koonen sciigis per gestoj, ke ili plenumos la ordonon. Tiam la jaguaro jhetighis denove malproksimen al la nova rondo. Berg pensis kun kontento, ke iuparte evoluo de aviadil-konstruado tamen kunportis utilon ankau al li. La malamika chasaviadilo ne povis daure sekvi ilin post la vosto, tiu chi mashino estas tro rapida!

Nun al Berg estis gravaj la jarojn longaj spertoj de la flugado. Jam antau longe, dum la milito li flugis multfoje en tiuj chi lokoj. Operacioj dauris tiam de semajno al semajno. Ghis nun staris la chirkaua pejzagho klare antau liaj mensaj okuloj. LQ86 transiris al malalta flugo kaj prenis novan kurson. Se li nun ankorau sukcesus, se la kontrauulo restigus al li por tio necesan ereton da tempo!

Kaj la jaguaro malfruighis, kvazau detenus lin la pensa ordono de Berg. Eta malprecizeco che turnigho pligrandigis la rondon de la chasisto kelkdekojn da kilometroj. Kiam ghi fine revenis al LQ86, la piloto tuj malkovris, ke la persekutato movighas lau tute alia kurso ol la ordonita. Li elpafis avertoraketon, kiu transpasis malalte LQ86 kvazau kometo.

La chasaviadisto chi-momente ne observis ekranon de la lokalizilo. Ja sen tio la celsigno estis apartigebla perokule kaj la piloto akompanis per la rigardo fajrostrion de sia raketo. Li ne komprenis, kial la raketo, celita iom super la nekonata aviadilo, subite celtrafis kaj eksplodis. La sekvan momenton li mem impetis lau la raketa trajektorio trans LQ86.

Berg vidis ambau eksplodojn. Komence la malgrandan tion de la flamobuso. Koonen vokis ion, sed Berg ne movis la direktostangon. Li sciis, ke post sekundo devos ilin superjhetighi la pafinta chasisto mem. Tuj kiam hurlanta bruo premis lin en la lozrisortan sidlokon, Berg shiris la direktostangon kiom eble al si. La aviopinto eklevighis malrapide, sed el la eksplodloko de la jhusa flamobuso superenrulighis nova enorma eksplodo-flamo.

Tiun montodeklivon, levighantan de la ebenajho, oni nomis inter malnovaj aviadistoj, kiuj ghis nun postrestis jam malmultaj, la Monto de Chieliro. Ghia levighangulo estis tia, ke alproksimighante malaltfluge oni rimarkis ghin tro malfrue. Precipe tiam, kiam videbleco ne estis bona. Ekde tiu tempo, kiam oni komencis flugojn chi-loke, ghi farighis de tempo al tempo fatala al iuj neatentemaj pilotoj, alproksimighantaj de la ebenajho.

La malnova bombaviadilo strechis sin per lastaj fortoj por suprenighi antau la proksimighanta malluma teramaso kaj forighi maldekstren. La motoroj bruadis plenmove, Berg sentis kvazau perkorpe, kiel pro enormaj gaspremoj de trostrechoj mikroskopaj fendetoj shveligas cilindroseptojn, en tumulto de bolantaj oleovaporoj la metalo farighas boreca kaj fragila, bieloj estas rompighontaj kvazau birdostoj, ankorau momenteton kaj venos kolapso, apopleksio, fino. La filtriloj singultis kaj tusegis, ne kapablante tralasi sufichan aeron, la motoroj sufokighis astmule, empeneronoj batighadis en rigidaj strifluoj de aero kaj iliaj batoj portighis lau la direktostango en la manojn, shultrojn, la tutan korpon de Berg kvazau neevitebla pereotremo, kvazau koshmaro de chiu aviadisto ekde la unua lernoflugo flutero.

Ankorau foje LQ86 plenumis neeblan. Koonen havis senton, kvazau picesuproj de la montodorso balaus subventron de la bombaviadilo, kiam ili rulis sin fine super la kreston. Post ili iom pli malsupre kaj dekstre furiozis sur la montodeklivo inkandeska fumanta petroloflamo, en kio ekbrilis subitaj eksplodfulmoj de la municio. Subite prenis la flamo en la okuloj de Koonen formon de la flava jaguarkapo.

Kiam ili superis la montokreston, staris antau ili alta verda nordlumo.

Berg kaj Koonen malpleje sciis tion opinii, ke ghuste tiu chi superba nordlumo farighos ilia savanto. Subita magnetoshtormo kvazau per giganta mano miksis ekranindikojn de sekvostacioj, krepite tiris savantan elektrokurtenon inter LQ86 kaj ghiaj persekutantoj.

Pereon de la kaptochasisto sekvonttage komencis esplori kvalifikita komisiono, kiu malgrau chiuj siaj esploroj ne kapablis konstati iun alian kauzon de pereo de la aviadilo krom grava navigeraro de la piloto.

"Domaghe..." ripetis Koonen, strabante per malplena rigardo sian Kristnasko-kronon.

Berg englutis.

"Leutenanto Koonen," li diris malrapide. "Viaj nervoj ne estas en ordo."

Post tio Koonen alrigardis lin longe trans la tablo.

"Komandestro," li diris plendvoche, "ni trivighas kun nia papilio."

Berg intencis diri al la stiristo ankorau ion disciplinigan, sed subite li ne plu kapablis tion fari. Varmega strangolo shnuris la gorghon kaj torakon, kuntiris la kapon per rigida tenringo. Li movadis senvorte la bushon kaj rigardadis rigidmiene en la okulojn de Koonen. Tiel ili restadis sidantaj dum pli longa tempo.

Dorlote ili nomis sian aviadilon papilio en la lasta milito-printempo, kiam chefrontaj aerodromoj odoris de abunde kreskantaj herboj, antau tio, kiam ili kiel la sola elektita viraro el la eskadrilo estis senditaj supren al nordo.

Unu rememoro levighis el la memorangulo de Berg. Ghi estis kashita tiom profunde, ke li kredis ghin tute forgesita, tion sciis neniu alia krom li mem nek Koonen nek Klais. Tamen tio levighis nun senatende denove en la konscion.

Tio okazis la trian au kvaran jaron post la foriro de la surtera personaro.

Du semajnojn ili ne povis starti pro densa nebulo. La tempo malurghighis kiel nebulaglomerajho, horoj ne havis diferencon, diferencon ne havis nokto nek tago, maro nek la chielo, nur unu sola senfineco chirkaue.

Kiam fine vetero serenighis, entreprenis Berg por kontraui la longan senfarecon iun el siaj plej foraj flugoj al mezo de kontinento. Tio estis egala al la ekstrema radiusa kapacito de la benzinujoj. Vane atendante sian invitsignalon dum la tuta nokto-mezo turnighis LQ86 frumatene reen de la vojagho. Ili estis jam tute proksime al sia bazo, la dentecaj montochenoj sporade shirighis, donante lokon al glacio, kovrita per rigidaj amasighoj. Tiam subite audighis en la kaptelefonoj de Berg apenau audebla morse-kvikado.

Tio ne estis la aerarmea chefstabo. Radiiston kun tiom malsperta mano oni tie ne tolerus. Krome la sendilo estis tre malgrandpotenca. Iu fremdulo estis subite penetrinta en malpermesitan ondolongon. El inter serchanta radiista mano kaj malhelpoj de atmosferaj perturboj Berg audis nechifritan tekston:

"Al chiuj ... chiuj ... dicio en danghero ... adu pli proksimen al Rugh ... nutrajho en baterioj fin... ienta longit ... (precizajn nombrojn Berg tamen ne memoris) ... norda latitudo ... kiu nin audas..."

Tiam la teksto shirighis. Berg atendis ankorau, sed signaloj ne venis. La aviadilon direktis autopiloto, la komandestro ne havis urghajn taskojn, li centrigis sian atenton al la kaptelefonoj. Vane. La sendilo au finis sian laboron, au la radiisto trakombis despere novajn ondolongojn.

Per sia unua movo Berg volis shanghi la kurson, ke ghi preterpasu krucighpunkton de la koordinatoj, donitaj en la sciigo. Tio signifus tuthoran kurbon. Sed samtempe li disciplinis sin. Se ankau sufichus la benzino, li ne rajtas tion fari. Li havis sian taskon, li devis shpari la hejtajhon kaj motoron. Chio kroma ne koncernis lin. Horo da superflua flugado signifis malshparon.

Subite Berg ekhavis silentan deziron kluchi la aviadilan radiostacion al elsendoreghimo kaj dubli la auditon. Agadradiuso de lia sendilo devus esti multoble pli granda, lia anteno lokighas alte super la tero kaj la akumulbaterioj estas shargitaj.

Post sekundo li punis sin per frida malestimo. Nur la plej malspertaj aviadistoj, plenumante sian taskon, povas senmaski sin per elsendo de nenecesaj radiogramoj. Tiaj uloj flugos ordinare ne plu longe. La ordono, difininta LQ86 al la arkta insulo, malpermesis sen ajna kondicho uzadon de la sendilo dum batalflugoj. Kontrauulo ne havas malfacilajhojn lokalizi en kiom ajn fora mapkvadrato noktan bombaviadilon, kiu dum la flugado krias kvazau ansero.

Ili surterighis kiel dekojn da fojoj antau tio sur sian shtonan vojon, kiun ili mem purigis antau nelonge post neghoshtormo. Polarnokto ankorau ne finighis, mateno nur iom grizigis la noktan mallumon. Proksimume post unu semajno la suno levighos la unuan fojon super horizonto. Kiam la aviadilradoj haltis en la fino de la bremsado, kie jam entrivighis konkavajho, Berg decidis, ke ekde nun li nenion memoras pri la nokta radiosciigo.

Post tri semajnoj, jam en sunlumo de la komencighinta tago, revenante de la lauvica elflugo, li tamen prenis kurson trans la koordinatoj, donitaj en la sciigo. Kial li tion faris, li ech mem ne sciis.

La krucighpunkto de la koordinatoj estis kvazau per akra krajonpinto pikita en negho. Iom post iom, alproksimighante, Berg komencis apartigi en la nigra punkto triangulan tendo-frontonon. Estante preskau super la tendo, li vidis apud ghi ankau forlasitan hundosledeton. Chirkaue vastighis senviva blanka ebenajho, nek homoj, nek hundoj. Se chi tie iam ankau estis iuj postsignoj, do en la doloriga negholumo ili ne estis de supre facile rimarkeblaj. Krome, la tenda chirkauajho estis glatigita de ventoj kaj neghoblovadoj.

Kiam li, jam preskau super la tendo, ankorau la lastan fojon malsupren rigardis, shajnis al li, kvazau movighis pro motorbruo io en la tendoaperturo. Sed probable tio estis ja vento ludanta kun la tenda shtofo.

Poste Berg observis sin dum kelkaj tagoj, suspektante halucinaciojn che si.

Per senchesa volostrecho subpremis Berg en si tiujn rememorojn. Ili ne koncernis lin. Chio tio estis simple iu iam audita au legita historio, sen ajna ligiteco al realeco. Reale ekzistis nur lia LQ86, ties viraro kaj ilia tasko.

Nur post kelkaj semajnoj Berg denove trafis tiun punkton. La hundosledeto estis preskau perdighinta sub neghamaso. Unu rando de la tendoshtofo flirtadis en la vento je tuta sia longeco. Neniu signo pri iu vivanto estis chirkaue rimarkebla.

Certe la averiuloj jam antaulonge forlasis la tendarlokon kaj direktighis por trovi homan loghatejon. Ili simple ne entreprenis sensencan laboron por malstarigi la shtormotauzitan tendon.

Berg sufokis per la tuta forto chiam denove aperintan scion pri tio, ke en tiuj blankaj ebenajhoj kun radiuso centoj da mejloj ne estis ech unu homa loghloko. Sed chi tiu scio elstaris kun kruela klareco chiam denove.

Nun li returnighis periode al la sama vojdirekto. Estis kvazau iu sekreta devigo, enigma ech al li mem. Koonen demandis tiuokaze nenion. Li alkutimighis pri tio, ke la komandestro difinas racian flugvojon sen iuj klarigoj. Fine chu ne estis egale, kiujn neghkampojn transflugi?

Foj-foje atentis Berg la neniigan efikon de tempo kaj vetero. La tendoanguloj baldau jam chifonighis, arktaj ventoj vipe striigis la velajhon. Movneghoj premis la tendon el chiuj flankoj kaj iufoje ghi estis jam enfalinta, nur iuj neklarigeblaj malglatajhoj elstaris sub la negha kovrajho. Pri la hundosledeto jam longe mankis ech ajna postsigno. Finfine la koordinatpunkteto estis definitive forvishita de la blankaj neghvastajhoj. Nur bluaj ombroj de la neghamasoj ludis sub la malalta matena suno siajn kashludojn, kiam LQ86 denove de chi tie transflugis.

Al ilia ondolongo ech foje ne plu aperis fremdaj elsendistoj. Nenio miksis auskultadon de la invitsignalo.

Iuj rigliloj kaj fiksajhoj trivighis kaj jam lozklakis, kiam tiu chi antaulonge kaj definitive malpermesita rememoro de sub la konscisuprajho nun tamen elnaghis. Berg koncentris sian atenton kaj esploris la rigardon de Koonen. Sed ne, tiu restis indiferenta kiel antaue, Koonen ja ne estas kompano de tiu chi rememoro. Se li ankau rimarkis en iu hejmenflugo meze de la neghvastajho forlasitan tendon, preterglitighantan sub la aviadila planeo, kio do? La stiristo povis tion ligi al nenio, sed konsideris kiel hazarda tersuprajha signo kiel chiujn arbarojn, riverojn au loghlokojn, kiujn ili transflugis.

Tiun Kristnaskan antautagon Berg neglektis la farighintan kutimon, lau kiu dum festo oni ne laboris.

Li ekstaris kaj sciigis:

"Vi pravas, Koonen. Nia papilio trivighas. Ni iru kaj pririgardu la fiksajhojn de la bombolukoj. Por ke ni ne perdu hazarde la lastan trezoron."

Berg faris kelkajn pashojn, kiuj disigis lin de la shirmeja pordo, kaj turnis la kapon. Koonen sekvis lin per rigardo, plenega de konsternigho.

Berg subridis amare.

"Ni iru, ni iru, Koonen!" li diris postuleme. "Au ni trivighos kun vi ankau sidante."

Li surmetis la duonpalton kun sporade disshirita subshtofo, premis senforman chapon sur la kapon kaj ne retrorigardante elpashis la kristnaskokronan shirmejon. Ech ombreton de dubo li ne havis, ke Koonen povas lin ne sekvi.

Ne temis pri disciplino. Ne vidante ech unu vivulon krom ili ambau, nek unu nek alia jam longetan tempon eltenis restadon tute sola.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !