1

Ghi estis aviadilo forgesita de chiuj.

De la uzina aerodromo ghi enaerighis unuafoje en la lasta militoprintempo. Nun neniu uzino en la mondo jam produktis tiutipajn aviadilojn. Shajnis tute nekredeble, ke ghi estis ankorau kapabla deshiri sin de la tero kaj persisti en aero. Iama nokto-verda kamufla koloro estis dum jaroj perdinta sian brilon kaj kovrighinta per griznuanca tegtavolo. La kovrotavolo fendighis. Sekegaj pecetoj de la nitrofarbo forfalis pro tushoj kaj nudigis la blanketan senbrilan aluminian surfacon.

Sed tamen ghi flugis. Kun turmentoplena mughado ghi penetradis lante pluen super la krepuskanta tero, kiun jam dum multaj jaroj vivigis relumighintaj fajropunktetoj.

La piloto kapitano Berg sidadis senmove sur sia loko kaj rigardis rekte antauen. Sur lia vizagho kushis tiom profundaj ombroj, ke al la apudsidanto ne rebrilis el la okuloj de la piloto verdeta fosforeska lumo. Berg estadis en la stato de tiu nestrechita atentemo, kiun donas nur multjara trejnado, liaj rnuskoloj estis lozaj, sed tamen iu dejhorpunkto en la cerbo registris senerare, ke neniu skalo indikas devion de la normo kaj ke la automat-horizonto staras vertikale.

Ili startis de sia insulo che sunsubiro. Sunsubiro tio estis la plej bona startotempo por nokta bombaviadilo. Chiujn necesajn preparojn por flugado oni faras ankorau en taglumo, sed che eklevigho en aeron tuj envindas vin protekta krepusko. Multaj aviadistoj ne shatas tiun tempon, kiam disfluas nereliefaj konturoj kaj trompeme shanghighas la distancoj, sed nokta bomb-aviadisto kutimighis al tio kaj surteraj kashludoj de la estingighanta sunlumo elvokas nur rekonan duonrideton.

Ili startis kiel multajn fojojn antau tio. Chio restis tiel same. Centfojaj startoj, miloj da tagoj sur la unuopa insulo inter malvarmaj akvovastajhoj. Chiufoje vojagho en nokton, longa pendado lau unu el la kursoj suden kaj senchesa atendo, senfina dejhorado de la akrighintaj sensoj: chu audighas en la audiloj finfine la konata invitsignalo LQ86. Sub chi tiu konvencia signalo estis ilia aviadilo kaj kune kun la mashino ankau ili persone enlistigitaj ie tie en superaj instancoj, tiom malproksime, ke la distanco forvishis chiujn nomojn, rangojn kaj mienojn krom tiu sola, sorch-vorte sonanta LQ86.

Berg kun sia aviadilo kaj viraro estis sendita sur la insulon mallonge antau la militfino, printempe de la kvardekkvina. Tiutempe loghis sur la streta tereno ankorau dekkelkaj viroj. Tiu viraro mastris kaj zorgis la bazon, konstruitan chi tie en la fora nordo iam pli frue, en la tempo de alianculaj karavanoperacioj.

Kiam alvenis la aviadilo de Berg, la dejhorgrupoj kaj stokejoj de la bazo estis konservitaj plejmulte jam kiel superfluaj, la restinta dejhor- kaj priserva viraro kapablis plenumi nur neprokrasteblajn laborojn. Inter tiajn oni kalkulis ekde nun ankau la prizorgadon de LQ86. Aliajn aviadilojn surterighantajn sur la insulo Berg neniam vidis.

En la chefstabo de la aerarmeo trovighis iu inventema generalo, probable iu el pli junaj, al kiu la ghisnuna militoprocedo ankorau ne donis sufiche multajn eblojn por efektivigi sin, kaj kiu entreprenis eksperimenton de taktika novigo en aermilito en la fina stadio de la giganta batalego. Tiu chi tiel nomita kudrilpika taktiko antauvidis senatendajn frapojn de noktaj bomb-aviadiloj, startantaj el nekonataj dise lokighantaj zorge sekretigitaj bazoj al objektoj, kiujn sciis nur superuloj kaj kiujn oni sciigis al pilotoj chiufoje nur en la lasta momento, jam en aero. En shirmejo de la chefstabo sidis ludgvidanto antau la mapo de Europo, faris decidojn kaj movis aviadilsimilajn pecojn de unu urbo al alia.

LQ86 enaerighis chiun jhaudon. Tiu tago estis por ghi antauvidita por chiam. Vendrede frumatene la viraro, pro nedormado kun grizaj vizaghoj, surterighis per sia mashino kun malplencherpitaj benzinujoj denove sur la insula startovojo, kiu iam antau jaroj estis enrompita en shtonon per forto de malliberuloj. La aviadilon oni rulis en la shirmejon, la aviadistoj iris dormi en la subteran defendejon.

Nek kapitano Berg nek iu alia el lia viraro sciis, chu tiaj insuloj, de kie iun certan horon startas noktaj bombaviadiloj, trovighas en la marvastajho pli multaj, au kie ili povas lokighi. Ili ne rajtis tion scii. Taskoj estis disdonitaj precize: en la chefstabo oni sciis, kiel kaj kie, sur kiu insulo oni levighis simple lau ordono al batalflugo.

Komence Berg provis pensadi pri tiu demando. Estis alloge kaj donis memcertecon imagi sin parteto de granda, perfekte funkcianta sistemo. Unu el centoj sed kial ne el miloj? da pilotoj, kiuj, pendante en aero proksime al siaj bomboceloj, atendas ordonon de la supera armegvidantaro por samtempe au kun precize kalkulita sinsekvo doni frapon al tiu nure ghusta punkto, en nervocentron de la kontrauulo, kion paralizante oni povas per relative malmulta forto influi procedon de la tuta batalo.

En la unuaj jaroj dum siaj solecaj flugadoj Berg rigardadis atente kaj streche la chielon chirkau si, pli alte kaj malalte de si. Kelkfoje li kredis, ke li vidis ankau aliajn bombaviadilojn super noktaj arbaroj. Sed tiuj tuj denove malaperis el la okuloj, ech tipon de la aviadilo oni ne povis determini kaj emblemojn oni tute ne vidis. Serchi kontakton kun aliaj Berg ne rajtis, tio estis unu el la unuaj postuloj, kion la eskadrilestro, donante novan taskon, prezentis al li. "Forgesu, ke via radiostacio havas ankau elsendoreghimon," diris la majoro. "Vi flugados la tutan tempon super la malamika teritorio, kaj se vi tie ekklukos, probable tio restos via lasta vochado."

Plenumado ankau de tiu chi ordono ne kauzis malfacilajhojn al Berg, kvankam li perceptis kelkfoje klare la deziron serchi kontakton kun similuloj. Iom post iom tiu deziro ech plifortighis. Sed Berg sciis tre bone, ke liaj voloj neniam atingos nivelon de ordonoj, kie ili povus konkuri kun la lastaj. Ordono tio estis io ekstere de li. Volo ekghermis en li mem kaj tion li mem disponis, devis disponi. Li estis ja militisto.

Tiel li ech ne sciis, chu LQ86 estas sur sia insulo unika ermito au trovighas en la senfineco de inkube grizaj arktaj akvovastajhoj, disjhetite ankau rokshirmejoj de aliaj similuloj. Foje al li shajnis pli ghusta unu konjekto, foje alia.

En iu vendredo, komence de junio la unuan jaron, kiam ili revenis de la batalflugo, la insulo okazis subite senhoma. Lante elighis LQ86 el la super Europo kushanta leghera krepusko kaj trovis en la polartaga pala lumo senpere, preskau sen helpo de la kompaso la shtonaltajhon kun surterighvojo, atendanta ghin meze de la malplena maro. Sed kiam la aviadilradoj haltis kiel ordinare distance je tridek metroj de la borda abruptajho, neniu alrapidis. Berg deshovis la kupolon, grimpis sur la planeon kaj glitigis la unuan fojon trans la rigora chirkauajho tiun senkonsolan ekrigardon, per kiu li devis mezuri sian insulon chiam pli poste.

Jam dum kelkaj semajnoj cirkulis en la viraro nekonkretaj paroloj pri baldaua fino de la milito. Oni aludis pri radiofono, kiu tra fajfanta jhamilbruado kaj atmosferaj krakadoj sporade audigis informojn augurantajn pacon baldauan. Kiel la plej altranga oficiro en la bazo Berg finigis decide tiujn parolojn. Li sciis bonege, ke militisto, atendanta morgauan pacproklamon, hodiau ne plu volas riski. Por li ekzistadis nur ordono. Ghis iu nova mankis, validis antaua.

La chefstabo silentis. Chu malatenti preskribojn kaj demandi klarigon? Tion Berg ne kuraghis. Ghis la komenco de majo chiu-jhaude post noktotnezo audighis lau la difinita ondolongo nur la elvoko LQ86, kion sekvis koordinatoj de lauvica objekto. Post tiu elsendo la aviadila ricevilo restis chiunokte muta.

Berg, vane atendanta invitsignon, atakis dum la tuta majo lau sia propra risko. Meznokte unuopaj neatenditaj eksplodoj tremigis frakasitajn urbojn, kiujn antau nelonge trarulighis la milito. Oni konsideris tion eksplodoj de prokrastfuzeaj bomboj au fugasoj kun horloghmehhanismo. Kiu el la loghantoj hazarde audis aviadilan bruadon, tamen ne asociadis tion kun la eksplodo, char la milito estis antau nelonga tempo finighinta kaj bombaviadiloj simple ne plu povis aperi super la urbo.

Restis al ili nesciate, chu shipo vizitis la insulon kaj forveturigis la surteran dejhorgrupon, au la viroj mem rifuzis chion, konsentis inter si, eksidis en la solan motorboaton de la insulo kaj ekveturis lau la kurso de la konjektata regiono de shipvojoj. Por atingi la marbordon neniuokaze sufichus hejtajho, ech se la maro ilin favorus. Eble ilin trovis hazarde kaj kunprenis iu preter-veturanta shipo, eble ili neniam atingis iun bordon.

Certe, chu meminiciate au lau ies ordono, antau forlaso de la insulo la viroj de la prizongardkomando, estis malfermintaj ambau pordoklapegojn de la municiejo kaj rulintaj bombojn en la maron. Tion indikis spuroj de rulilveturilo sur musko-kovritaj shtonoj. La maro mem lekadis maltrankvile la klifon, oni ne havis esperon rericevi de ghi ech la plej malmulton.

Uzante manvinchon la aviadistoj tiris per propra forto la aviadilon en la shirmejon kaj pririgardis ghin. En la lastaj semajnoj, strange, ghin ne gratskrapis ech unu splito de kontrauaviadila obuso. Flikajhoj nititaj sur pli fruaj truoj iom post iom jam malhelighis. Ankau magazenoj de la aviadila mitralo restis plenaj de kartochoj noktaj chasaviadiloj subite mankis en. la chielo. Berg opiniis, ke la malamiko estas en vere malbona situacio, se li ne plu zorgas pri aerdefendo.

Tiam stiristo Koonen trovis en la aviadila shirmejo bombon. Videble por iu batalflugo oni alveturigis bombojn sen sufiche preciza kalkulo. La shirmejoj plenighis kaj chi tiu cilindro kun plumeca vosto, rugha strio chirkau la nazparto, okazis superflua. Preskriboj kompreneble postulus tujan redonon de la bombo en municiejon, sed en tiuj tagoj certe jam neniu atentis la militistan ordon kaj preskribojn kun antaua severeco. La bombon oni simple shovis al la shirmeja muro, kie ghi atendu la sekvontan elflugon. Tie ghi ankau restis, kiam chiujn pliajn oni jhetis en la maron.

Ununura mezkalibra brulbombo tio ne estis multo. Tamen estis tio pli ol nenio. En ilia nuna situacio shajnis en la hazarda trovajho io savanta. Berg ordonis antau la sekvonta elflugo sharghi la bombon en la aviadilon kaj ili faris tion per propraj manoj, shvitante triope pro la nekutima fizika strechado.

Ekde tiu tempo chiujhaude, kiam la vetero estis ech iom flugo-tauga, ili enaerighis kun tiu nura bombo en la aviadilo. Post la okazinto Berg ne plu atakis ech foje proprainiciate. Lin rodis kulposento, ke li malshparis municion senordone por objektoj, kiuj eble tute mankis en la listo de la atakotoj. Se li ne estus tiam malobeinta la ordonon, li havus nun plenajn bombujojn, ghis kiam foje denove venos longe atendita ordono al LQ86. Ke tia ordono venos, ne povus esti dubo. Ili estis restigitaj por atendi, tio estis celkonscia faro. Nur tiamaniere oni povis klarigi silentadon de radiofono. Ili devus atendi kaj ili atendis, ili estis pretaj atendi precize tiom longe, kiom necesas.

Berg kredis tiutempe, ke kun ili atendas ankau aliaj noktaj bombaviadiloj en aliaj bazoj. Ordonon oni donos al ili, kiam tio estos plej celkonforma. Lasu al la malamiko opinion, ke el aero jam nenio timindas. Iam la tempo estos matura.

Tiu kredo helpis Berg'on por vivi.

De semajno al semajno direktis Berg sian LQ86 lau la suda kurso super Europa kontinento. Multfoje ripetveturitaj kursoj estis tiom konataj, ke la mano elektis ilin lau iu subkonscia bontrovo. Dekoj da fojoj ili estis irintaj super preskau chiuj grandaj urboj, kun kia ajn vetero, sed chiam nokte. Berg konis tiujn urbojn de supre kvazau malnovajn konatojn.

Au malsupre tiutempe gutadis tegmentrandoj au kirlis vento sekajn flavighintajn foliojn, plaudadis sur pavimo senfina pluvo au knaris trafrostighintaj reloj sub la radoj de nokta tramo Berg kvazau promenis lau tiuj aleoj kaj placoj. De jaro al jaro sube plihelighis pro la lumo de montrofenestroj, falanta sur malplenajn stratojn, de jaro al jaro atakis Berg'on chiam pli persiste sentimento, kvazau li estus kun sia viraro tute sola super la rigida mondo. Li kaj la obstine silenta chefstaba shirmejo.

Kelkfoje super la plej helaj urbocentroj, kvazau vekighinte el rigideco, gestadis Koonen energie al Berg, por ricevi permeson premi la butonon de la bomboluko. Shajne li ne plu kapablis en tiuj okazoj regi siajn nervojn. Berg chiam decide kapneis, frapetante esprimriche sur la orelklapon. Fine Koonen rifuzis senespere. Ankau surtere li provis ekparoli pri tio, ke la aviadila radioricevilo dum tempodauro trivighis kaj ne funkcias, vane ili atendas sian invitsignalon, ne povas ja esti, ke oni forgesis ilin por tiom longa tempo.

Berg ne komencis disputon kun sia stiristo kaj dua piloto. Dum la kune vivitaj jaroj ili sukcesis ekkoni unu la alian tiom profunde, ke kia ajn disputo estis same neinteresa kiel priludado de shakpartio kun movoj presitaj en lernolibro.

La vivo sur la insulo dauris kiel kutime. La nutrajh- kaj hejtajh-rezervoj sufichis. La bazon oni ekipis, kalkulante por cent viroj dum unu kaj duono da jaroj. Centoj da benzintunoj atendis en bareloj, ke oni pumpu ghin en aviadilajn ujojn. Kvankam la foririnta komando kunprenis iom da produktoj, postrestis ankorau sufiche por tri aviadistoj. En autunoj la mitralisto Klais chasis iam kaj tiam per gardistara karabeno birdojn kaj la stiriston Koonen atakis kelkfoje fishkapta vervo. Sed verdire ilia predo estis necesa nur por alterno, sian launorman nutrajhon ili ricevus ankau sen tio.

La nutrajho estis tiel same laukutima kiel la tuta vivordo. Ilian menuon limigis la stato de la provizejo, samkiel frida kaj indiferenta maro limis la insulon. Komence estis semajnoj kun lauregule ripetighanta menuo sendiference similaj. Poste ili senordigis intence kacho- kaj makaron-tagojn.

En autuno de la unua jaro ili restis sen trinkakvo.

Ili ankorau ne havis spertojn por antauvidi siajn bezonojn. le en roko estis ujo kun akvo, fluanta lau la tuboj al krano. Kiom da akvo postrestis au de kie fluis en la ujon, tiun problemon ili ghis nun ne havis.

Iumatene, kiam la dejhoranta Klais ekprenis kiel ordinare por teo akvon, el la krano falis nur iom da akvo kaj la lastaj gutoj. La ujo, kiun ili flne trovis apud la komanda shirmejo, estis malplena.

Berg kontrolis la stokojn de la provizejo kaj sciigis, ke se ili dum du semajnoj ne trovos novan akvoprovizan fonton, ili elsekighos samkiel autune mushoj inter fenestroj. Dume chiu ricevos ujon da kompoto en tago.

Oni ekfunkciigis la kapojn kaj jam la trian tagon konstruado iris plenimpete. Meze de la insulo trovighis apenau videbla profundajho, tamen suficha, ke en muskon sorbighinta pluvakvo fluetu lau la roksuprajho mezen de la profundajho. Per shtonborilo, chiziloj kaj marteloj la viroj komence hakis en la fundo de la profundajho akvokolektan kavajhon. La rokobrechon, kiu ghis nun forkondukis la akvon, oni fermis per shtonoj kaj argilo. Necesis kolekti pluvakvon ankau por pli seka jarsezono, speciale bonan akiron promesis printempa neghdegelo.

Tubaron por pumpi la akvon rekte en ilian ujon ili konstruis nur sekvintjare, kiam la espero pri baldaua virarshangho estis chesinta.

Efektive la aviadistoj devis longe atendi fruktojn de sia laboro. Dum longa tempo dauris por la insulo tute eksterordinare bela, seka vetero, dum semajnoj ech guteto ne pluvis. La serena chielo, kiu ilin ghis nun senshanghe ghojigis promesante bonan flugoveteron, kauzis nun indignon. Senpacience atendis la viroj pluvon. Kompotkestoj malplenighis, sed ankorau ne ekpluvis. Ili penis kotekti matene rosomalsekan muskon por elpremi el ghi kelkajn gutojn da akvo. La akvo estis malklara. Malgrau kuirado ghi konservis fortan shimodoron. Sed ankau la plej granda manko de tiu chi akvo estis tio, ke neniam ghi sufichis.

Koonen konstruis el tekrucho kaj kelkaj aluminiaj teleroj distililon kaj komencis sensaligi marakvon. Li boligis tutajn tagojn, sed la rezulto estis chiam unu kaj duono, kelkfoje du kruchoj da distilita akvo, kiun oni devis por trinkado denove miksi kun marakvo.

Felicha estis tiu tago, kiam la blua maro finfine farighis plumbo-kolora, humida vento alpelis nubojn kaj ekkraketadis la teda, senfina autuna pluvo. La unuan duonsitelon, kolektighintan en la rokokavajho, ili tuj festene eltrinkis, kvazau ghi estus mosto.

Poste ili ankorau pliperfektigis sian sistemon. Feliche en la provizejo trovighis granda staplo da gasmaskoj, kiujn ili povis malmunti, por preni por filtrilo necesan aktivkarbon. La filtro-tubaro neniam trompis ilin.

Dum la unuaj jaroj ilin turmentis pleje la libera tempo, kiam oni ne havis pri kio okupighi. Tri jarojn post la foriro de la akcesora viraro de la insulo pecetighis la lastaj revuoj de la kvardekkvara jaro, ghis chiu bildo kaj komo estis enparkerighintaj. La radioricevilon kunprenis la foririntoj. Pro tio la aviadistoj senpacience atendis jhaudon. Ekde mateno oni tiam povis prepari la aviadilon. Pumpante mane benzinon oni bezonis horojn por plenigi la ujojn. Sed tro frue oni ankau tion ne povis komenci, aliokaze la laboro finighis tro frue kaj elflugo post senagada atendado shajnis sinistra. Ankau vendredo estis bona tago, char ghin oni bezonis grandparte por satdormi post la laciga flugado kaj kontroli la aviadilon.

Feliche la foririntoj ne damaghis la benzinprovizon.

Poste aldonighis novaj agadoj. La motoroj kaj instalajhoj elmontris iom post iom signojn de trivigho. Unu post alia la detaloj postulis anstatauigon. Komence ili estis riceveblaj el la averi-provizejo. Poste oni devis fari pli kaj pli multajn horojn da preciza laboro en subtera laborejo, restarigante malnovajn kaj preparante novajn detalojn.

Berg kaj Koonen havigis al si tempopase grandan spertecon pri metalo-prilaborado. Ekzercante sian manon sur aluminio kaj kupro, en la tria jaro ili poluris ankau shtalon. Mitralisto Klais farighis specialisto pri elektro. Per kamptelefona kablo kaj antendrato kovrita per izolrubando li riparis kaj renovigis shirighontajn pro vibrado kaj temperatur-oscilado konduktilojn kaj elektrajn skemojn en la aviadilo. La nura, pri kio ili ne sentis ech ioman nesufichon, estis la tempo. Dekoj da horoj de zorgema manlaboro anstatauis nesufichon de materialo kaj mankon de teknologio. Pro teknikaj mankoj LQ86 ech foje ne estis nestartinta.

La laborejo, precize same kiel ankau la shirmejo por viraro kaj provizejoj, estis enrompitaj en roko, nur ne tiom profunde. Granita deklivo, en kiu la ejo estis iam hakita, restigis libera en la maroflanka muro metroaltan fenestron por lumigi la stablojn. Ja vere, la lumo estis malmulta, char por kashi perfidan brilon de vitro oni kovris la fenestron per kamufla reto, pendanta suben de la supra montetoflanko. Sed post kelkaj jaroj finighis la provizoj de la reto. Evidente iamaj intendantoj ne kapablis antauvidi, kiom intense rodas la arkta klimato kotonshnuran kamufloreton au ili subtaksis uzadodauron de la bazo. Sekve la fenestro restis ekde tio vole-nevole nekovrita kaj en la laborejo farighis pli lume almenau dum polartago.

Tio multe favoris Berg'on kaj lian viraron. Komence ili sentis sin en la laborejo maloportune, kvazau nude. Sed post tempo-paso la maroflanka fenestro, nekovrita per kamufloreto, farighis laukutima. Malantau ghi ja neniam iu iradis. Nun oni povis tage laboradi che shraubtenilo sen elektrolumo kaj funkciigi la stacion por mallonga tempo nur tiam, kiam estis necese ekfunkciigi tornilon au frezilon. Tiun eblecon oni ne povis subtaksi: la stoketo de dizelnafto por la stacio malgrandighis rapidege. Okaze de mallonga dinamofunkciigo ili samtempe rapidis shargi lumigakumulatorojn de la virara shirmejo, sed ili uzadis tiujn ech dum polarnokto tute shpareme, limigante sin ofte per modesta averi-karbidlampo. En la provizejo trovighis ankorau kelkaj lutfermitaj nigraj bareloj kun karbido.

Pagante per ekstrema pacienco stiristo Koonen sukcesis per tiuj tre simplaj stabloj ech pri la plej fajna polurado che renovigo de motorfitingoj kaj lagroj. Iom post iom lin kaptis ech vervo, deviganta entrepreni operaciojn unuamomente shajne neeblajn. Berg taksis alte tiujn laborperiodojn de la stiristo. Ne nur pro tio, ke ili estis necesegaj por la aviadilo, sed ankau pro tio, ke chiokaze dum tutaj tagoj ne minacis rakontado-skualoj de Koonen, ordinare ofte kondukantaj al maltrankviligaj demandoj pri senco au sensenceco de ilia vivo.

Ghuste al tiuj demandoj Berg ne scipovis trovi konvinkan respondon, kvankam li kredis kun senhezito karakteriza al ordemulo, ke ili vivas ghuste.

Jam dufoje ili propraforte entreprenis fundamentan renovigon de la motoroj. Al chiu aviadisto, ankau al novico, estis klare, ke motorojn de batalaviadiloj oni ne renovigas, okaze de bezono pro manko de la rezervo oni ilin intershanghas en la uzino tiel oni faris en maloftaj okazoj, se la tuta aviadilo ghis tiu tempo pro iu miraklo ankorau ne estis trapafita, simila al kribrilo. Sed tio estis antau longa tempo kaj en aliaj kondichoj valida regulo, ne povanta antauvidi chiujn efektivajn militajn cirkonstancojn. Ili ne povis tion sekvi, char chi-okaze ili devus sian bomb-aviadilon simple forskribi.

LQ86 estis malgrau sia trivigho chiam en flugordo. Chiu el la tri prizorgis sian parton: la fuzelagho apartenis al Berg, motoroj al Koonen, elektro al Klais.

Nun, sen Klais, la vivo farighis pli malfacila. Duono el defrostigiloj che fenestroj de la stirejo difektighis, kaj por ne kovrighu per glacio la supraj vitroj, oni devis al ili surglui celuloidpecojn kun aer-interajho. Sed celuloido rapide flavighas kaj malbonigas videblecon, krome en la provizejo estis postrestintaj nur skrap-difektitaj randostrioj.

Antau du jaroj ili entombigis Klais'on apud surterighvojo. Tio estas sur la insulo la nura loko, kie sur shtono trovighis ter-tavolo, havanta metran profundecon.

Berg memoris la entombigon ghis la lasta detalo. Ili pasigis por tio du tagojn.

Klais apartenis ankorau al tiu antaumilita mitralista tipo, por kiu oni elektis kandidatojn ankau lau ilia korpa konstitucio. Oni prenis por instruado persistajn, sed malgrandajn kaj malpezajn knabojn. Klais estis restinta ankau ghis la morto junuleca viro. Nur la vizagho maljunighis kaj faltoplenighis. Obeemo de subulo estis che li ankau plene antaumilita, la vorto de Berg estis legho por Klais. Ankau pli frue malmultvorta, dum siaj lastaj vivojaroj li malfermetis la bushon nur por unusilabaj respondoj, kiam Berg au Koonen ion demandis de li. Kontraue, embuskante birdojn inter bordoshtonoj li povis imiti birdo-vochadojn dum tuta tago, kaj tiamaniere li allogis chiam abundan predon. Kelkfoje Berg iris por kashe auskulti tiujn birdo-vochajn koncertojn de Klais.

La granda korinklino de Klais estis belaj homoj, altkreskaj kaj eksterordinare bone vestitaj. Chi tie kvitigis la subkonscio tion, de kio Klais mem restis en sia vivo senigita. La shirmeja muro super lia kushbreto estis plengluita de ie vershajne el ankorau antaumilitaj magazinoj eltranchitaj bildoj pri sinjorinoj kaj sinjoroj. La sinjoroj surhavis smokingojn kaj sport-kostumojn kun larghaj refaldajhoj, sinjorinoj elegantajn duon-longajn kaj longajn vesperajn tualetojn kaj abundajn vojagh-kostumojn, fajnajn gantojn, bonajn shuetojn, brilantajn krokodiloledajn kofrojn kaj stilajn mansakojn. El tiuj bildoj reehhis iu fora, iom sentempa sorcha spirblovo el la mondo de senzorgaj homoj.

Berg promesis kelkfoje en si mem, ke se el Klais depende de cirkonstancoj ne estus farighinta aviadila mitralisto, supozeble li estus farighinta kelnero au pordisto en iu plej eleganta restoracio, por esti de tago al tago inter prizorgitaj kaj senriproche vestitaj klientoj, ankau mem eleganta kaj senmanka.

En virinaj bildoj de Klais mankis ech ombreto de erotikeco. Antaue, kiam la prizorga viraro lokighis ankorau sur la insulo, Klais rigardis kun malkasha nauzo la bildojn pri abundkreskaj, pufavolumenaj duonnudaj pormilitistaj belulinoj, kovrantaj murojn de la virara duonejo. Tuj, kiam la viroj la insulon forlasis, Klais kolektis senvorte lin incitantajn bildojn. Kion li faris kun ili, restis al Berg kaj Koonen nekonate, neniam plu ili vidis tiujn bildojn.

Kelkfoje, kiam Koonen poste suferis pro monotoneco kaj deprimo, li pensis kun leghera bedauro pri tiuj kavografie presitaj femaloj.

Ankau pri siaj vestoj, kiuj de jaro al jaro plitrivighis, klopodis Klais zorgeme. En liberaj horoj li majstris mem el peco de fera slabo kaj konservajhujo karbogladilon, glatpoluris ties plandon kaj gladis per ghi ofte siajn militjaketon kaj pantalonon. Kiam la piedvestoj definitive disfalis kaj el la provizejo nenio estis prenebla krom plumpaj soldatbotoj, Klais glimbrosis ankau ilin chiumatene kun granda peno kaj pacienco, kvazau traktante al paraduniformo apartenantajn kromitledajn botojn.

Al tio la aliaj ne kapablis tuj kutimighi.

Komence emis Koonen, kiam la soleco kaj nenifarado lin furiozigis, chikani Klais'on. Estis tiom simple elpensi novajn kaj novajn ofendajn eldirojn, adresitajn al la dando. Klais ekaudis diversajhojn kiel tion, ke en chi tiu regiono pro frosto en la maro ne troveblas ech niksinoj, povantaj admiri lian snobecon, tiel ankau, ke antau ol ili alvenos al la vizagho de dio, certe plene defalos ech iliaj plej lastaj duonfalintaj pantalonachoj. Sporade tra la galeco de tiuj replikoj estis audebla malplivaloreca sento de la stiristo mem.

Sed kiam la nura rezulto de tia chikanado estis, ke Klais denove ne malfermetis sian bushon dum kelkaj tagoj, Koonen komprenis, ke li punas sin mem, kaj li restigis la aliulan malfortajhon en trankvilo. Ekde tio povis Klais senghene kulti sian vestado-pasion.

Cetere, nek Berg nek Koonen estis ghenita pro tio. Eble tio ech aldonis ion ekscitan al la tagoj sen tio tro marogrizaj kaj devigis ilin iom klopodi ankau pri si mem.

Ili rimarkis tion che Klais proksimume imu jaron antau lia morto. En matenoj la pafisto restis kun malfermitaj okuloj kushanta sur sia dormobreto kaj nur rekta ordono de la komandestro estis kapabla starigi lin iel de tie. Tre ofte li nun ne razis sin, tiel ke oni devis lin atentigi ankau pro la harajha mentono. Pli frue inter ili Klais skrapis chiumatene plej zorge la mentonon per sia pro triviteco mallargha razilo. Malgrau senshangha nutrajhnormo Klais kuntirighis kaj farighis magrega, lia kapo shajnis samtempe pligrandighanta. La kapo de la mitralisto estis chiam iel peza kaj malsana. Chiuokaze apogis Klais la frunton sur la manojn kaj daura doloro igis lian rigardon turmentoplena.

Precipe rimarkinde malbonighis la stato de Klais post la incidento en Skandinavia aerspaco.

Tiufoje ili revenis en jama preskaua plenlumo de iu sia fora flugitinero. Ili neniom timis renkontighojn kun aliaj aviadiloj. La spertoj instruis, ke chasaviadiloj chi tie ne trafikis lau ilia kurso. Vere, kelkfoje ili vidis ie fore kaj multe pli alte de si iujn sagecajn movighantajn flugajhojn, iufoje ili restigis post si ech rektan blankan strion, sed lau la opinio de Berg apenau tiuj povis esti aviadiloj. Pli ghuste oni povis konsideri ilin flugobusoj el la konata tipo "V-1" kaj "V-2", kiuj ja ne havis ion komunan kun la aerarmeo.

Tiu interesomanko estis reciproka. Ja ankau ili estis vidataj. Sed pilotoj de la unuaj "Thunderjetoj", "Thunderboltoj" kaj "Thunderbirdoj" estis tro okupitaj de pilotado de siaj manovro-rigidaj rapid-chasaviadiloj, por turni sian atenton al LQ86 lau sia vojo antauenfluganta relative malalte kaj tute lante. Lau ili tio ech ne povis esti io alia ol forskribita armea transport-aviadilo, kiu nun kiel aerfiakristo rulanta per komercflugoj siajn tagojn al la vespero. La junaj pilotoj de la unuaj tondro-birdaj generacioj estis rapide forgesintaj siluetojn de nekonstante hurlantaj tim-emocioj de sia jhuspasinta knabeco; tiuj shovighis lau virighado de la knaboj en antaupasintecon, de kie mankas reveno.

Sekvis jam tiom rapidaj "Thunderchiefoj" kaj "Starfighteroj", ke rigardata el ilia stirejo LQ86 shajnis preterflugante kiel surloke staranta surtera punkteto au en aero pendanta akcipitro. Ili movighadis en tro diversaj tempo- kaj rapidosistemoj, por iel kontaktighi entute.

Tiumatene proksimighis al LQ86 tamen unu aviadilo. Berg kaj Koonen ech ne eksciis, kiu mashino tio estis. Eblas, ke iu frumatena chartofluga "Douglas" au patrolserva "Catalina" de Svedlandaj marfortoj, ili ne rimarkis ghian alproksimighon, char ghi atingis LQ86 de malantaue kun pli granda rapideco. Ial Klais konjektis atakon de la fremdulo. Turnante la mitralon sur la afusto li premis kelkfoje longe la malstrechilon. Senatenda paf-krakado dampis dum kelka momento la motorbruadon.

La pafserio de malgranda distanco frakasis planeojn de la alproksimighanto, vipis motorojn, elfrapante el ili fajron kaj fumon. La aviadilo kvazau rigidighis momenton surloke, levante la pinton kaj falis abrupte en profundon. Klais vidis klare malesperkramfan vizaghon kaj por ekkrio larghe malfermitan bushon de la fremda piloto.

Chi tiu bildo neniam forvishighis antau la okuloj de la pafisto. Nun li forgesis ofte che tagmangho sian nutrajhon en la telero, ech ne rigardis al la karabeno kaj en kelkaj matenoj lin ne starigis ech komando de Berg. Nur por elflugo li aperis lau kutimigho precize al la aviadilo, kun du grizaj lacegaj okuloj en la malgranda senmova vizagho.

Post du monatoj Koonen trovis en unu mateno, ke Klais estis sur sia dormobreto rigida. La pafisto estingighis silente, au per sia lasta fortostrecho li eble detenis sin, ne dezirante gheni aliajn, char la kramfe fermita busho perfidis antaumortajn turmentojn.

Dum unu kaj duona tago Berg kaj Koonen alterne fosis la tombon en la solan terkovritan parceleton de la insulo. Estis ja ankorau autuno, sed fruaj frostoj sukcesis jam trafrostigi tiun etan surrokan termalmulton kaj per unu sapeista fosilo la fosado progresis malrapide. Sed tio ne gravis. Klais mortis nokte antau lundo, do en malplena duono de la semajno, Al aliaj la klopodado por liaj surteraj restajhoj estis bona tempo-pasigo.

Kiam ili atingis la rokon, Koonen prenis de Berg la fosilon kaj shutis iom da humo reen en la fundon de la tombo. Maldika tertavolo kovris shtonsuprajhon. Estis tute neeble meti Klais'on sur krudan rokon.

Ili volvis la pafistan korpon kun neproporcie granda vakso-flava kapo en la nun jam nenecesan parashuton de Klais mem kaj lasis, iom post iom dedonante la shnurojn, en la kavon. Tiam ili donis el pistoloj salvon. La fingroj estis rigidaj. En chiuj tri fojoj Berg faltetis sian vizaghon ech unufoje ne samtempis precize la pafoj de ambau pistoloj.

Poste Koonen duonigis oblikvatranche benzinbarelon, martelis el kartochoj de kontrauaviadila kanono sola gapanta en la chielon apud la hejtajhprovizejo kvin kuprajn literojn kaj nit-fiksis ilin per kuprodrataj tranchajhoj al la barelfundo. Post tio li enfosis proksimume futprofunde zinkokovritan ferladan steleon super la tombo. La barelfundo estis levita en la direkto al ilia ordinara surterighvojo. Nun la nomo KLAIS rebrilis al Berg okaze de chiufoja surterigho kiel vojindikilo.

Krucon oni ne povis meti. Mankis materialo por prepari ghin, krome ghi povus malhelpi surterighon de la aviadilo.

Ankau la sekvintan jhaudon post la entombigo de Klais ili enaerighis. Berg pensis en si mem, ke Koonen estas por li multe pli necesa. Okaze de neceso ja ankau la stiristo povos grimpi al la loko de pafisto, sed kurskalkulado devas esti chiam preciza. Krome povis Koonen kiel dua piloto preni ankau la gvido-stangojn. Fininta tiun penson la kapitano mem miris, ke ghi ech ne shajnis cinika.

Tiu flugo estis sorcha. Super la plejparto de Europo kirlighis unu ciklono post la alia, sube sur la tero furiozis uraganoj kaj pluvegoj, sed en la alteco de LQ86 skuis nubopintoj kaj subitaj skualoj la pezan mashinon tiom, ke krakis la stiriloj kaj nitjuntoj de la planeoj. Koonen ordinare ne suferis aermalsonan, sed chifoje lin nauzis la senfina shancelighado kaj tremado. Senchese li devis profunde enspiri kaj gluti per la seka busho por eviti vomemon.

Berg krochis sin al la stirilo, kiun bandoj da senkorpaj spiritoj per senatendaj ektiroj senchese provis deshiri de li. La motoroj bruegis turmentite kaj malegaltakte, foje uraganskualo lignece densighis chirkau la helicpadeloj, strebante haltigi turnighojn, foje ghi maldensighis aerdelikata, tiel ke la motoro per la sama gaso subite duobligis siajn turnighojn. Senflna konvulsiado kaj balancighado en tien-ien jhetighantaj aerfluoj trivis franghige nervojn de la aviadistoj. Berg perceptis kvazau neklaran ostodoloron pri tio, ke la mashino estas maljuna kaj laca.

Post noktomezo ili komencis kiel chiam revojaghon.

La tero nenie estis videbla. Malsupre de ili vastighis en chiu direkto senfine, sen iu ajn fenestro, dikaj malhelgrizaj nubtavoloj stratuso. Eblas, ke el la nuboj shprucighis sur la teron senchesa pluvnebulo. Tute probable. De chi tie, rigardate el trikilometra alteco, ili estis foraj, iliaj konkavajhoj kaj elstarajhoj apenau videblighis nur kiel malsamaj nuancoj de la senfina grizo.

Tiam levighis de malantau la horizonto la suno. Ties flamo-flava radio pikis kudrile plej unue tra la dekstra stireja fenestro en la okulon de Koonen. Post kelkaj momentoj la ardanta disko levis sin tiom pli alten, ke atingis por lumi suprajhon de la nuboj. La griza stratuso farighis rozkolora, krepusko kolektighis en la. konkavajhoj, kiuj nun ricevis violkoloran nuancon. Nur jhuse sensenta griza tapisho ekardis varme kaj ghoje.

Berg refoje travivis la sanktan momenton de la naturo super nuboj. Se ekzistis ankorau io, krom devosento kaj kutimigho liganta lin al la flugado post tiom longaj flugadjaroj, do eble tiu ebleco chiufoje ree surprizighi, vidante ludadon de la liberighantaj sunradioj sur la supra surfaco de nuboj.

Li estis profunde konvinkighinta, ke chi tiun eksterordinaran spektaklon povas vidi nur malmultaj elektitoj. Tiuj, kiuj ligis sian vivon al pilota sidloko kaj direktostangoj. Berg ne povis ech imagi, kiom multaj miloj da eldormighintaj pacaj pasagheroj vidas precize la samajn bildojn de tago al tago tra fenestroj de grandaj trafikaviadiloj, kies flugalteco superas multe tion de LQ86.

Estis ech bone. Tiu ekscio povus lin obsedi.

Precize la saman tempon en la membranoj de la kaptelefonoj de Berg eksusuris kaj tra la bruo audighis iuj nekonkretaj kvikadoj, el kiuj oni nenion povis dechifri. Tamen estis tio post longaj tempoj la unua fojo, kiam radiofoniaj signaloj atingis ilian frekvencon, kaj tio kauzis ekscitighon.

Berg estis tuj certa, ke radiodissendisto de la aerarmea chefstabo akordigas sian sendilon kaj tuj sekvos invitsignalo, vane atendita de ili dum chiuj tiuj centoj da noktaj horoj. Li klinis la aviadilon sur planeon kaj turnis denove super la kontinenton.

Sed la invitsignalo ne venis. Denove ili ramis ciklonofrontojn kaj batalis kun rapidaj aerofluoj, denove ili plonghis el la aperta chielo en nubamasojn, kie la aviadilo tremegis kaj bruis tiel, kvazau estus la nubtuberoj kovritaj per shtonbuloj. Denove vane. La susuroj kaj kvikadoj chesis sensigne. Ili ne plu aperis en akceptofrekvencon de LQ86. Malsperta amatoro au maldiligenta sendisto de fishkapta shipo nur foje eraris al ilia strio, komprenis sian eraron kaj tuj forighis definitive.

Post kelka tempo Berg prenis denove la kurson al hejmo. La benzinrestajho malgrandighis jam preskau ghis la kriza limo. Nun oni povis nur rektlinie flugi ghis la insulo, chiu kurbo signifus, ke ili riskas fali ie en maron, la ujoj malplenaj.

Kiam ili fine, proksime al la bordo de la Norda maro, elighis el la nuboj kaj ekvidis teron, evidentighis, ke la feroca nokta skuado difektis la altometron. Grizaj posturaganaj ondoj kaj la bordlinio aperis subite kaj tiom proksime, ke Berg tiris instinkte la stirradon al si kaj la aviadilo faris salton, kvazau pro kolizio per subekipajho al risorteca akvosuprajho. Berg kaj Koonen sammomente ekrigardis la altometron. Ties nadlo staris senmove sur 1500 metroj. La efektiva flugalteco estis tri-kvaroble malpli. Berg ekvilibrigis la aviadilon kaj pensis momenton. Tiam li decidis ankau daurigi la flugon en tiu alteco. Benzinon oni povis shpari plej bone per kontinua labora reghimo.

Tiam tuj aperis ankau chevaloj. Ili estis tre bone videblaj. En oriento la chielo serenighis rapide. En la momento, kiam la aviadilo atingis la bordolinion, de post nubobrusto elshprucighis kiel fajra lafostrio sur la tersurfacon sunlumo. Marbordaj herbejoj, lavitaj de la nokta pluvo ekardis verde, senbrilaj marondoj ricevis subite metalan glimon. La chevaloj staris unu- kaj duope sur la matena herbejo, la orienten turnitaj flankoj ercorughaj de la malalta suno.

Che la piedoj de la bestoj komencighis aliaj, nigraj kaj terure longakruraj chevaloj. Koonen ne kapablis forturni sian rigardon. Du ombrochevaloj estis perkape kunfandighintaj sur iliaj piedoj starantaj malgrandaj rughaj chevaloj frotis siajn kolojn unu kontrau la alia.

Koonen ektremegis pro sia pleje kashita antaumilita juneca rememoro.

Li venis kun junulino che matenigho el fojnejo, kie ili la tutan nokton amadis malsate kaj senbride, kvazau pro antausento de tuj atendanta disiro. Starante sur la fojneja pordo ili rigardis de la nokta pluvo lavitan herbejon, kun en la okuloj ankorau specifa brilo. La suno levighinta de ie malantaue jhetis ilin kiel du longegajn nigrajn ombrojn surteren en la gutobrilan herbon, sen iu ajn premsigno tie.

Tiam la junulino prenis la obtuze zumantan kapon de Koonen inter la fridajn polmojn kaj premis siajn lipojn sur la liajn. Iliaj longakruraj ombroj kunfandighis perkape shajnis, ke por eterne. Kvankam tio dauris nur bagatelan momenton.

La nomon de la junulino Koonen havis kashita ie en kap-turniga profundo. Ech foje li ne elportis ghin de tie, ankau ne en la pensoj. Tiel estis ekde tiu tago, kiam la leutenanto eksciis en la tria militsomero, ke de la domo, kie loghis la junulino, de la tuta urboparto kun ties loghantoj post unu nokta bombatako ne postrestis io krom vasta ruinkampo en genuprofunda cindro-amaso, kaj neniu postrestinta vivulo.

Dum batalflugo, sekvinta al tiu sciigo, Koonen subite ne kapablis premi ellasilon de la bombolukoj.

Tion faris anstatau li Klais, al kiu Berg, atinginte la duan fojon batalkurson, donis koncernan ordonon. Prokrasto farighis preskau fatala por ili. En la dua rondo ilin kaptis lumjhetilo en la radion kaj la aviadilo ricevis rektan trafon. Feliche tio estis etkalibra obuso. Strechante tutan sian flugokapablon, liberighinta de la shargho, Berg atingis per la bombaviadilo propran teritorion. La mashinon oni devis post la urghosurterigho forskribi.

Post tio, antau LQ86, baptita je "papilio", oni pafis sub ili je strioj ankorau umi aviadilon. Feliche ankau tiufoje el la viraro neniu estis grave difektita.

Post tiu flugo Koonen donis raporton pri sia transigo en infanterion.

Sed la milito sukcesis tramueli jam tre multajn spertulojn de la mortiga laboro, pri aviadistoj oni sentis pli kaj pli grandan mankon, pro tio oni ankau decide malakceptis la raporton de Koonen. Oni sendis la leutenanton por du semajnoj en armean ripozejon por kuraci la nervojn kaj oni ordonis daurigi la servadon en sia unuo. Lia fingro ree devis kapabli premi bomboellasilon.

Vidante la rughnigrajn chevalojn la lipoj de Koonen komencis el si mem formi la nomon de la longkrura junulino. Sed li kaptis sin ghustatempe kaj kunpremis la bushon je strio, kvazau estus tiu nomo, agnoskita je tabuo, la shlosilo malfermanta pordegon de malestigho.

LQ86 restigis la chevalojn sur la pashtejo, la bestoj ne levis ech la kapojn, tiu chi bruanta estajho ne interesis ilin.

Ankorau foje kapitano Berg redirektis al la aerodromo sian malnovan aviadilon de la flugo, de kiu iu alia piloto povus ankau ne reveni.

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !