PRI
MONDA E-MOVADO (5)
diskutoj en dissendolisto
"UEA-membroj" (2004)
Homoj, pensantaj per banalaj sloganoj, kredas, ke "chiuj lingvoj estas egale belaj", "chiuj estas progresiva proceso, char ghi intermiksas popoloj estas egale bonaj" kaj "chiuj homoj estas egale saghaj". Tio ne estas vero. Globaligho chiujn, forgesigas chion, kio konservado de la "malnova mondo". Kial esperantistoj disdividas homojn. Tiu, kiu batalas por konservado de chiu lingvo, batalas por timu futuron? Ili, kontraue, devus pushi la homaron al la futuro, sed ne proklamadi dubindajn rezoluciojn.
Do, chu necesas konservi chiujn lingvojn - tiujn murojn, kiuj disdividas la popolojn? Ne! La muroj falu, kaj ili reale falas, kaj ni - se ne aktive subtenu, do almenau ne kontrauu tion.
Multaj europaj e-istoj estas maldekstremaj, kontrau-usonemaj kaj kongrauglobalemaj. Ili estas reakcia forto, naturaj aliancanoj de islamaj ekstremistoj, ortodoks-kristanaj obskurantoj, diverslandaj naciistoj kaj chiaj ekskrementoj de socio kiel anarhhiistoj, razkapuloj kaj ceteraj marginaluloj. Esperantistoj, kiuj simpatias al la antiglobalistoj, estas "koraj senraciuloj" (kiuj chiam helpas al "senkoraj raciuloj"); ili mem ne komprenas, kion ili faras, por kio ili batalas kaj kion subtenas.
Chu vi legis la demisian leteron de Ivo Lapenna en "Libera Folio"? Degenerado dauras. En lia tempo tio estis premado de marksistoj, nun premado de antiglobalistoj. UEA perdas siajn idealojn kaj estas preta servi al reakciaj movadoj (kiuj, kompreneble, opinias sin avangardo de la homaro)...
Estas evidente, ke disvastighon de nia lingvo bremsas nek objektivaj kvalitoj de Esperanto, nek ia mita persekuto au kontraustaro de la ekstera mondo, sed nur malkapableco de E-gvidantoj.
Kion povus
fari rusaj esperantistoj:
1. Krei grandan
retan rusan-Esperantan vortaron (ekzistantaj tute ne
sufichas);
2. Traduki anekdotojn, kompili retan kolekton "1000
plej bonaj anekdotoj el Rusio";
3. Traduki rusajn popolajn fabelojn kaj alian porinfanan
literaturon;
4. Traduki verkojn el klasika rusa kaj alipopopola Rusia
literaturo;
5. Verki laueble plenan kaj popularan E-lernolibron por
ruslingvanoj;
6. Retajpi malnovajn lernolibrojn, gravajn artikolojn kaj
beletrajhojn el malnovaj E-revuoj kaj libroj;
7. Krei retan R-E bildvortaron (eble, surbaze de jam
ekzistantaj R-anglaj bildvortaroj);
8. Krei komputilan programon (ludon), instruantan pri
Esperanto;
9. Krei retan plakaton (desegnajhon), kiu popularigas
Esperanton. ...
Kiam interreto penetris en Esperantujon, aperis unika ebleco rapide kontakti, kunlabori kaj kune progresigi la movadon Sed "mallumuloj" rapide - pli rapide, ol "lumuloj" - adaptighis al la nova situacio, penetris en chiujn dissendolistojn kaj tre efike bremsas la agadon. Al bonintencaj gvidantoj mankas vidkapablo kaj decidemo por forpeli la bremsantojn...
Se UEA preparos retajn kaj libere konsulteblajn versiojn de la Jarlibro en Esperanto kaj en angla lingvo (eventuale ankau en aliaj lingvoj, se trovighos dezirantoj traduki), tio povos altiri al Esperanto multe da novaj homoj.
Mi
opinias, ke UEA tre facile povas rezigni eldonadon de
papera "Esperanto". Nun jam venis momento, kiam
elektronikan version povas legi pli multe da homoj, ol
paperan version (char la papera eldonkvanto estas
limigita). Gravege estas, ke elektronika versio estos
legebla (au almenau videbla) por grandega nombro de
neesperantistoj. Tial, interalie, necesas havi
naci-lingvajn versiojn de la revuo.
Ghis nun validas legho: "Vi ne estas membro de UEA?
Do vi ne plu rajtas legi la revuon
"Esperanto"". Tio ne estas racia politiko.
Revuo estas efika varbilo - rememoru almenau jehovistan
"Gardoturon".
Kaj la membreco en UEA estos malpli kosta, char ghi ne
plu inkludos abonon de papera "Esperanto". Tiel
estos pli bone por chiuj.
Kompreneble, se estas deziro kaj ebleco, UEA povos
daurigi eldonadon de diversaj bultenoj, informiloj ktp,
sed sen "perforta" altrudo ilin al
UEA-membroj...
>
Pri la delegita reto ... nu, gxi celas nur membrojn, kaj
precipe tiujn, kiuj povus utiligi gxin (kaj kiuj
versxajne scipovas Esperanton), do ekzistas nenia kialo
alilingvigi gxin, laux mi.
Tio estas, lau mi, erara opinio. Servoj de delegitoj
povas esti utilaj por neesperantistoj en diversaj
situacioj. Ghenerale, UEA-anoj devas servi al la homaro,
sed ne al si mem. La malavantagho de UEA estas en tio, ke
ghi estas kvazau masoneca sekto, kies
anoj-"fratoj" deziras koni kaj helpi nur sin
mem reciproke, sed pri la ekstera mondo indiferentas...
Lau dekomenca ideo, Delegitoj de UEA devis servi esperantistojn pri chiaj praktikaj (neesperantistaj) aferoj. Esperanto estis nur instrumento por tiuj celoj. Sed dum la lastaj 100 jaroj la mondo multe shanghighis, ege modernighis kaj unuecighis. Nun chiu homo povas ricevi multe pli rapidajn kaj profesiajn servojn de neesperantistoj en chiu ajn anguleto de la mondo. Esperanto ne plu estas bezonata kiel instrumento por praktikaj celoj. Tial estus racie shanghi la tutan politikon de UEA kaj direkti ghin pure al disvastigado kaj popularigado de Esperanto.
Antaue
Delegitoj servis esperantistojn pri neesperantistaj
aferoj.
Nun Delegitoj servu neesperantistojn pri
esperantistaj aferoj (informado, konsultado, instruado).
Por tiu celo necesas kiel eble vaste publikigi
UEA-dokumentojn en naciaj lingvoj, kaj interreto
estu chefa agad-kampo por UEA.
From: Ivo
Osibov <osibov@...>
> Se Esperanto ne plu estas bezonata kiel
instrumento por praktikaj celoj, por kiuj celoj ghi
estas bezonata? Por kio ghin disvastigi kaj popularigi?
Al kiu? Kia utilo de ghi?
Esperanto estos bezonata por praktikaj utiloj nur tiam,
kiam ghi farighos vera internacia lingvo. Ghuste tial ni
laboru por ghia popularigo. Nun, kiam Esperanto ankorau
ne estas vera internacia lingvo, ghi ne povas alporti
grandan praktikan utilon. Multe pli grandan praktikan
utilon alportas angla lingvo. Esperanto kaj anglan
lingvon eblas kompari kun malgranda infano kaj forta kaj
instruita plenaghulo.
> Chu vi vere kredas ke
neesperantistoj interesighus pri Esperanto kiel tia,
kiel fenomeno, sed ne pri ghia uz[eblec]o?
Jes, sed necesas labori por tio. Jen plej grava kampo por
chiuj aktivaj e-istoj, kaj la UEA-Delegitoj devas esti
plej aktivaj el ili. Multaj homoj povas ekinteresighi pri
Esperanto kiel fenomeno, kiel bela ideo, kiel revo, sed
ne kiel instrumento por personaj praktikaj celoj.
Bedaurinde, multaj esperantistoj ne sufiche laboras por
interesighigi ilin; bedaurinde, multaj e-istoj mem tiom
perdis entuziasmon, ke ili ech ne kredas, ke Esperanto
povas esti interesa por homoj.
> Chu vi vere kredas ke neesperantistoj
interesighus pri esperantistaj aferoj: informado,
konsultado, instruado (kial neesperantistoj interesighus
pri instruado de Esperanto kiu ne estas bezonata por
praktikaj celoj?).
Ne sole per pano vivas la homo. Plej bonaj homoj shatas
Esperanton ne pro praktika utilo. Multaj homoj admiras
belecon de Esperanto-ideo kaj volus ekscii pri ghi multe.
Alia afero estas, ke inter la beleco de E-ideo kaj
realeco de E-movado estas granda kaj senreviga kontrasto.
> Sed bona ideo povus esti ke la delegitoj servu
neesperantistojn per Esperanto.
Tio ne estas bona ideo. Esperantistoj tute ne devas servi
neesperantistojn pri neesperantistaj aferoj. Efektive,
kial ili faru tion? Por kio? Esperantistoj (aktivaj, sed
ne laubulonjaj) devas labori por disvastigado de
Esperanto, sed ne por praktikaj plezuroj de fremdaj
homoj.
"...Konforme
al la principo, ke unuj regnanoj, ech se ili prezentas en
la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton
altrudi sian lingvon au religion al la aliaj regnanoj, mi
devas penadi, ke en mia lando chiu gento havu la rajton
fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn institucioin
kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion chi deziras,
sed ke en chiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole
por unu gento, regu nur lingvo neutrale-homa kaj festoj
neutrale-homaj au regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de
tio chi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando
ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo
neutrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas au ne
povas uzi instituciojn kun tiu au alia genta lingvo; kaj
de chia reciproka batalado de lingvoj au religioj pro
regado mi devas teni min flanke, char ghi estas nur
batalado inter unu maljustajho kaj alia. ..."
(Deklaracio de Homarano)
Esperanto estas akceptebla por ambau flankoj. Ghi estas
senkompare pli facile lernebla ol latva, estona, ukraina,
kazahha ktp lingvoj. Lernolibroj de Esperanto povus esti
multoble malpli dikaj, kaj ili ne shlosus la infanoj
enkadre de unu lando, sed kondukus ilin al la tuta mondo.
Esperanto estas bazo por egaleco, por vera frateco, kiam
neniu humilighas antau alia homo, neniu devas balbuti en
fremda lingvo. Sed kiel ni povas proponi Esperanton, se
la lernolibroj mankas? Ni, esperantistoj, devus urghe
kompili lernolibrojn por infanoj, almenau interrete,
kompili ekzercarojn ktp! Bedaurinde, niaj REU-estroj tute
ne interesighas pri tio, kaj proponi tiun gravan aferon
al ili similus proponi al blinduloj pentri belan lingvon.
Ili interesighas nur aranghi poramuzajn renkontighojn kaj
paradi tie kiel "gvidantoj" de E-movado.
Oni ofte povas senti malesperon, vidante de unu flanko akregan bezonon de popoloj pri Esperanto, kaj de unu flanko - amuzemon kaj senpensemon de tiel nomataj esperantistoj.
Ni ne povos starigi "realan" lernejon de Esperanto, sed ni konsideru la fakton, ke chiu lernejo nun posedas komputilojn, ankau multaj instruistoj kaj lernantoj havas eblecon interretumi. Se sufiche propagandi Esperanton kaj se krei bonan lernilon por infanoj, oni povos lerni ghin memstare, organizi rondetojn en lernejojn, okazigi komunajn klubojn kun latvaj infanoj ktp. Chiujn nun ekzistantajn retajn lernilojn mi opinias ne sufiche bonaj. Chiuokaze, ili ege malsuperas nacilingvajn lernilojn.
Ni vane limigas nin nur per propagando de la lingvo kaj vane uzas en nia rondo nur Esperanton. Dum esperantistoj okupighas pri siaj internaj aferoj kaj uzas nur Esperanton, ili neniam ekinteresos popolon. UEA devas akcepti la anglan kiel sian duan laborlingvon. Oni akceptu en UEA chiujn, kiuj subtenas celojn de esperantismo, ech se oni ne scias la lingvon mem. En UEA-retejo devas ekzisti forumaro - unu forumo Esperantlingva kaj ceteraj en diversaj lingvoj.
>
Ideale estus, se chiu landa asocio prizorgas propran
retpagharon, en kiu troveblas respondoj pri chiuj
probablaj demandoj: Kio estas Esperanto? Kiel Esperanto
estas aplikata? Kiel oni povas lerni Esperanton? Kie
troveblas Esperanto-kluboj? Kiam okazas
Esperanto-aranghoj? Kiujn homojn povas kontakti
jhurnalistoj? Kiuj aliaj interesaj retejoj ekzistas? Kaj
tiel plu.
Vi listigis demandojn, kiuj eble interesos nur ne tre
profunde pensantajn gejunulojn: kluboj, aranghoj, amuzoj
ktp. Ni devas strebi altiri seriozan publikon -
sciencistojn, politikulojn, jhurnalistojn, instruistojn;
sed viaj proponitaj respondoj seriozajn homojn ne
interesos. Tial, kiel kutime, ili iros preter Esperanto,
opiniante ghin afero ne valora por okupighi.
>
Ni havas koncizan informan tekston pri Esperanto, kiun
oni povas traduki au modifi. Xavier Godivier, havas
revon: 100 lingvoj en esperanto.net.
Havi informojn en 100 lingvoj estos certe kurioze, sed ni
ne forgesu, ke chiu klera homo sur Tero posedas iun el
grandaj lingvoj, kiuj ne multas. Kaj en tiuj 5-10 grandaj
lingvoj necesas kolekti ne "koncizan informan
tekston" (kian oni sen nia helpo povas trovi en chiu
neesperantista enciklopedio), sed plej elcherpan, detalan
informaron pri Esperanto. Sufichas nutri grandajn homojn
per beba kacho! Ghuste tial ili ne volas manghi ghin!
Ech se la tuta mondo ekparolos angle (kaj mi subtenas tion, char la homaro urghe bezonas komunan lingvon, ech se neperfektan), tio neniel detruos shancon de Esperanto. Fakte, tio ech ege subtenos Esperanton. Anglan lingvon kontraubatalas naciistoj, kaj ili same kontraubatalus Esperanton, se Esperanto estus serioza kandidato por internacia kodo. Angla lingvo estas bezonata same kiel komunaj ciferoj, komunaj muzik-notoj ktp. Sed tio ne signifas, ke la homaro ne serchos alian, pli perfektan lingvon. Angla lingvo bezonas reformojn. Sed plej gravas, ke ghi, malgrau siaj malperfektajhoj, bone plenumas rolon de internacia lingvo. Batali kontrau ghi signifas batali kontrau progreso, kontrau unuigho de la homaro. Tio metas esperantistojn en ridindan situacion. Ili segas branchon, sur kiu ili mem sidas.
From:
"Jardar Eggesbø Abrahamsen"
> Kaj kial ni tiom ofte parolas pri Jez...
(pardonu...) Zamenhof kaj lia familio? Ekzemple, oni
malmulte parolas pri Edison kompare al la sxangxenda
ampolo.
Chu oni iam murdadis adeptojn de Edisonaj lampoj? Ne,
char la lampoj tute egale priservis ankau fashistojn.
Chiuj teknikaj inventoj egale servas kiel por bono, tiel
ankau por malbono. Esperanto ne apartenas al inventoj,
kiuj priservas chiujn ajn kaj por chio ajn.
Esperanto ne estas produkto, kiu estas destinita por chiaj ajn homoj por chiaj ajn celoj. Tion chiam sentis bonaj esperantistoj, kaj ghuste tial miloj da homoj dedichis sin al ghi kaj multaj ech perdis pro ghi siajn vivojn. Zamenhof parolis pri tio antau 100 jaroj...
Estis tempo, kiam la reakciaj fortoj timis Esperanton kaj persekutis ghiajn adeptojn. Kial nun esperantistoj ne estas persekutataj? Eksteraj fortoj ne bezonas persekuti Esperanton, char esperantistoj sin mem reciproke persekutas... Grandega plimulto entute nenion faras por Esperanto.
From:
"Kalle Kniivila"
> Chu la izoliteco de la esperanta komunumo disde
la cetera mondo unuavice dependas de la ekstera mondo, au
de la esperantistoj mem.
Sen ia ajn dubo, izoliteco de esperantistaro estas
kauzita de ilia konduto, de ilia malghusta strategio. Kaj
trovighas multaj esperantistoj, kiuj ech ghojas pro tia
izoliteco pro diversaj kauzoj: iuj ghuas specifan
"familiecan" etoson, iuj - el postenuloj -
scias, ke pli malgrandan gregon estas pli facile pashti,
tial ili ech intence malplimultigas esperantistaron...
Akuzi la mondon chiuokaze ne estas racie. La mondo nun
estas pli bona, ol antau 100 jaroj; sed esperantistoj
estas malpli bonaj, ol antau 100 jaroj. Tial antau 100
jaroj esperantistoj agadis pli sukcese, ol nun, malgrau
tiamaj malfacilaj cirkonstancoj. Klariginte, kiu kulpas,
ni povas transiri al dua radika demando: kion fari?
Unuavice necesas rompi murojn, per kiuj ni mem nin
chirkauigis, interalie vaste uzi popolajn lingvojn.
Chu al IJK venis 355 au 455 au ech 3455 homoj - kia diferenco? Se la homoj kunvenis por agrable pasigi tempon, kiel tio koncernas nin, batalantojn por ke la homaro akceptu Esperanton kiel internacian lingvon? Jes, la homoj uzis Esperanton dum siaj ludoj kaj koncertoj, sed chu la lingvo mem kiel rimedo havas grandan signifon? Unuaj esperantistoj ne aranghadis kongresojn - ili verkadis artikolojn kaj lernolibrojn, tradukadis, kaj ech kiam ili komencis aranghadi kongresojn, ili dum la kongresoj laboris per kapo, sed ne per manoj kaj piedoj. Tial ni ghis nun studas materialojn de unuaj UKoj, sed nuntempaj Universalaj Kongresoj, kaj des pli la junularaj, postrestigas nenion. Do, mi proponas, ke oni iomete plisobrighu rilate al IJK-2004. Pri ghi informis neniu serioza rusia gazeto. Mi trovis nur unu informeton en loka jhurnalo. Konkursoj, koncertoj, fajroverkoj, ktp estas bonaj aferoj per si mem, sed chu ghi estas grava por la homaro? Ne, kaj tion saman eblas diri pri IJK. Esperantistoj devas sobre ekrigardi sin mem kaj shanghi sian strategion - de korpaj kunvenoj al cerba kunlaboro.
Nuna "amuziga" esperantumado postrestigas nenion, kaj tia E-"movado" ne povas allogi seriozajn homojn kaj sekve ne havas shancojn por progresi.
...Similaj kongresoj kaj kongresetoj, festoj kaj festivaloj okazas chiutage sur la terglobo, kaj en tiu kunveno (IJK) estas nenio speciala. Mi kredas, ke chiu E-kongreso devas havi antau chio propagandan signifon; ghi devas instigi novajn homojn lerni Esperanton. Sed reale nunaj E-kongresoj tute ne interesas eksteran publikon. Ech pli grave, la esperantistoj mem ne interesighas pri ghi. Esperantistoj (ekzemple, rusaj) elektas por siaj kunvenoj ian preskau sekretan lokon, kiun oni ech kun malfacilo trovas sur mapo; uzas preskau sekretan lingvon kaj estas tre kontentaj, ke neniu malhelpas al ili ghui sian propran familiecan "etoson". Tia praktiko katastrofe disigas la mondon kaj Esperanton. Ghi kondukas al pereo de Esperanto. Sed esperantistoj ne komprenas tion, ili ghojas kiel infanoj pro sia plezuro kaj ne povas klarigi, kial Esperanto ne disvastighas...
From:
"Robert Weemeyer"
> Unuaj esperantistoj ne arangxis kongresojn, cxar
ankoraux ne estis multaj esperantistoj kaj cxar estis
malfacile vojagxi.
Pli kredeble, ke ili preferis labori, ol ripozi, char ili
sentis sian respondecon antau la homaro.
E-kongresoj tute ne entuziasmigas eksteran publikon. Fakte, ankau multajn esperantistojn ili ne entuziasmigas. La movadon ekregis "mezkapablaj" homoj, kiuj estas tre kontentaj pri nuna situacio de Esperanto. Nun ili povas ekspluati la grandan ideon por kontentigi sian ambicion. Kaj ili ech ne volas disvastigon de Esperanto, char tiam ili ne povus konkuri kun novaj, pli saghaj movadanoj.
La unuaj UKoj postrestigis tre gravajn dokumentojn, kiujn oni ankorau hodiau studas. Oni konstruis fundamenton, sur kiu staras tuta E-movado. Sufichas rememori "Bulonjan Deklaracion" kaj paroladojn de Zamenhof. Ankau aliaj prelegoj dum unuaj UKoj estis gravaj kaj interesaj. Nun dum UKoj oni chiujare fabrikas samtipajn kaj senefikajn deklaraciojn, kiujn akceptas serioze neniu, ech ne esperantistoj mem, kaj dum cetera tempo oni amuzighas, koncertas, ekskursas ktp. Certe, iujn ankau tia agado kontentigas kaj entuziasmigas. Min - ne.
Nun fakte Esperanton emas lerni plejparte nur tiaj personoj, kiuj shatas veturadojn al kongresoj. Oni ofte ne vidas alian eblan aplikon de Esperanto. Tial - kiuj shatas amuzojn, tiuj lernas Esperanton kaj veturadas; kiuj ne shatas, tiuj ne lernas Esperanton. Cetere, E-kongresoj estas tre malmulthomaj; 2000 partoprenantoj de internacia kongreso (kiel en Pekino) - tio estas tre malmulte. Komparu kun iaj ajn aliaj internaciaj kongresoj.
IJK kaj
ghenerale E-kongresoj devas doni ne tion, kion volas
esperantistoj (plejparte ili volas agrable pasigi
tempon), sed tion, kion bezonas la homaro.
Mi volus de E-kongresoj, ke ili estu amasaj, allogaj,
popularaj, ke ilin partoprenu seriozaj agemaj homoj, kiuj
decidus kunlabori pri iaj gravaj projektoj, ekzemple:
kompilado de novaj lernolibroj, vortaroj; produktado de nacilingva
filmo pri Esperanto au pri Zamenhof; farado de komputila
traduk-programo; kreado de reta biblioteko kun uzo de
konservighintaj materialoj el arhhivoj de rusiaj e-istoj;
konstruado de E-domo, fondo de publika E-bilioteko,
lancho de E-magazeno ktp. Unuaj esperantistoj laboris
en ghusta direkto, sed ne revis pri "agrabla
etoso"... Ilia agado diferencas de la nuna kiel tago
diferencas de nokto.
La jhurnalistoj rigardas esperantistojn kiel kuriozajn strangulojn, kaj tiu bedaurinda vidpunkto estas prava, char ili mem kondutas tiel. Kaj kiam verkas esperantistoj mem, rezultas blufado, char inter iliaj deklaroj kaj praktiko estas tro evidenta abismo.
Chiuj rusiaj E-aktivuloj havas retposhton, sed ial mi ne legis iliajn seriozajn studojn au artikolojn pri tiuj temoj. Anonci "diskuttablon" au "gazetaran konferencon" estas unu afero (tre facila), sed diri ion gravan tie - estas alia afero.
Interreto estas revolucio, simila al invento de skribo. Esperantistoj devas direkti chiujn fortojn al ghi, se ili vere estas "finvenkistoj". Se ili estas kontentaj pri nuna situacio, ili plu amuzu sin en siaj kongresetoj.
Mi taksas aferojn lau ilia efikeco. Esperanto en Rusio neniel videblas, por ne diri krude, ke ghi trovighas profunde en postajho. Tial chia fanfaronado pri "trejnado de aktivuloj" mi ne impresas. Provu atingi, ke Esperanto estu same populara kiel antau 100 jaroj.
Mi arde konsilas al chiuj esperantistoj chiam enretigi chiujn E-tekstojn paralele kun nacilingva traduko (au originalo). Rompu la lingvan baron, kiu izolas esperantistojn disde la homaro!
Esti
gvidanto de E-organizajho estas honoro, sed ankau granda
respondeco. Gvidanto (prezidanto) estas kvazau cerbo de
granda amaso de homoj. Kion li decidas, tion ili faras.
Se li estas kontenta, la amaso ne progresas al siaj
celoj.
Mi estas konvinkita, ke chefa magistralo por
Esperanto-disvastigho estas interreto. Necesas enretigi
kiel eble pli da materialoj pri Esperanto. Ghis nun
mankas multo. Mankas rete etimologia vortaro de
Esperanto. Mankas bona vortaro de sinonimoj. Mankas
multaj bonaj lernolibroj, kiuj estis eldonitaj surpapere.
Tro malmulte estas verkoj por junularo kaj infanoj
(dezirinde kun ilustrajhoj kaj kun paralela nacilingva
teksto). Tio estas taskoj, tro malfacilaj por unu homo,
sed ghuste por tio ni ja havas organizajhon, ke ghi
organizu tiun gravan laboron. Se la organizajho ne faras
tion, ghi estas senutila.
Serioza esploristo (jhurnalisto, sciencisto) simple ne
povas ekinteresighi pri Esperanto, char paperaj E-libroj
estas malfacile akireblaj, kaj en interreto trovighas
plejparte nur reklamo de E-kongresoj.
Chu vera
esperantisto-verkisto au esperantologo verkas por ricevi
profiton? Au tamen por progresigi sian amatan ideon?
Inter Esperanto kaj aliaj aferoj estas granda diferenco,
char Esperanto estas movado de entiziasmuloj.
Chu ni ne devas preni kiel modelon la konduton de
Zamenhof, kiu rezignis autorajn rajtojn? Interalie, ankau
lia verkaro ne estas enretigita. Valorus fari multlingvan
portalon, dedichitan al tiu elstara persono, kie
trovighus chiuj liaj fotoj, liaj artikoloj kaj paroladoj
ktp. Chu ne valorus proponi al esperantistoj traduki al
siaj lingvoj ekzemple libron de Privat "Vivo de
Zamenhof"? Chion tion unuopaj esperantistoj ne povas
entrepreni, char ili estas malbone organizitaj.
Bedaurinde, UEA estas malforta organizajho. Ghi ne faras
chion, kion ghi povas fari. Tial multaj esperantistoj ne
vidas ghian utilecon kaj forlasas ghin.
Normala organizajho estas mekanismo, kiu efektivigas decidojn. Se decidoj ne estas akceptataj au se ili ne estas efektivigataj, tiam la organizajho estas stulta au impotenta.
Gvidado de organizajho konsistas en "kaptado" de ideoj kaj ghia realigado pere de la membroj. Ideoj chiam shvebas en aero, kaj kapablaj homoj facile "kaptas" ilin. Malkapablaj ne nur ne povas "kapti" perspektivajn ideojn, sed ech ne komprenas ilin au rezistas al ili.
>
Interalie la gvidantojn devas ankaux instigi la membroj
al aktivado
Tio ne estas ghusta. Ne manoj kaj piedoj devas instigi la
kapon, sed inverse. Por kio ni bezonus
"gvidantojn", kiujn necesas instigi kaj movi
antauen? Chu shafoj devas pashti la pashtiston?
Chu ni entute iam progresos, se ni chiam estos kontentaj pri tio, kion ni havas? Eble, ordinaraj esperantistoj ne meritas riprochojn, char ili estas liberaj homoj kaj rajtas nenion fari. Ne tiel statas pri E-organizajho kaj ghiaj gvidantoj. Ili simple devas fari chion, kion ili povas fari. T.e. - proponi taskojn kaj organizi laboron.
Necesas traduki kaj enretigi plej gravajn esperantologiajn verkojn en naciajn lingvojn. Tio estos pruvo, ke Esperanto estas serioza afero, inda por okupigho de sciencistoj.
UEA devus fari multlingvan portalon, dedichitan al Zamenhof, kie trovighus chiuj liaj fotoj, liaj artikoloj kaj paroladoj ktp. UEA devus anonci pri la plano kaj serchi volontulojn por efektivigi ghin. Unue necesas ekvoli. Ne estas granda peko, se oni ne povas fari ion gravan, sed peko estas, kiam oni ech ne penas fari tion!
>
UEA konsistas (nur) el siaj membroj kaj siaj (malmultaj)
dungitoj. Se vi diras: "UEA faru ion", tio
signifas: "Ni faru ion". Sed kion la membroj
faras, ili decidas mem. Devigo ne eblas. Se vi volas, ke
io okazu, vi mem ekigu la aferon (kaj prefere trovu
kunlaboremajn samideanojn).
Tio ne estas trafa respondo. Chu unu fingro povas fari
multon? Nur kiam chiuj fingroj laboras kune, obeante
ordonojn de la kapo, tiam eblas ion fari. ...
pli fruaj leteroj al "UEA-membroj": 1 2 3 4