Zamenhof kreis Esperanton
por montri al la homaro vojon al felicha futuro
sen militoj, sen malbeninda batalado inter nacioj. Chu
tio ne estas
grandioza ideo?? Ghin povus subteni milionoj, ech
miliardoj da homoj! Kaj
kiom venas al E-kongresoj? Kiom da homoj venis al
Tel-Avivo? 1000? 2000?
3000? En chiu okazo, tio estas mizera nombro. Kial? Char
stultuloj delonge
faris Esperanton sencela, senidea hobiajho.
(al prezidento de
Universala Esperanto-Asocio)
Esperantismo estas absolute necesa, aktuala idearo, kiun
ni nepre devas
konsevi kaj evoluigi en tuta pureco kiel volis Zamenhof.
Havante ioman
sperton pri interkomunikigho kun esperantistoj kaj
neesperantistoj, mi venis
al konkludo, ke tre ofte neesperantistoj komprenas niajn
ideojn pli bone,
kaj inter esperantistoj, kontraue, trovighas personoj,
kiuj (interalie,
sciante Esperanton perfekte) ne kredas pri ghia venko,
intence subtaksas
ghian signifon, ech malestimas Zamenhofon ktp. Mi ofte
rimarkis, ke novuloj
venas al Esperanto dank'al ghia "interna ideo"
kaj foriras "dank'al"
esperantistoj. Iuj negativaj personoj sin defendas per
Bulonja Deklaracio,
kaj eble venis tempo por klarigi tiun demandon. Bulonja
Deklaracio estis
necesa kaj tre sagha cedo al senideaj esperantistoj en
tiu tempo, kiam
Esperanto ankorau estis malforta kaj kiam chiu homo estis
bonvena por la
movado. Nun la homaro pro amara sperto de XXa jarcento
maturighis por ideoj
de Zamenhof, kaj ni devas renaski ilin kaj alte levi la
Verdan Standardon,
tute ne timante kriojn de iuj "samideanoj". Se
ili forfalos de la movado,
tio ne estos granda perdo, ech eble kontraue. Esperanto
ne devas esti nur
lingvo de hobiuloj; sen "interna ideo" ghi ne
estas defendita kontrau
malamikoj de humanismo. Ghi devas esti internacia lingvo
de humanistoj. Kaj
en tio trovighas solvo de la dilemo: chu angla au
Esperanto? Angla lingvo
estu internacia lingvo de komerco, sporto kaj pop-muziko;
Esperanto estu
lingvo de humanistoj-internaciistoj. Ju pli da humanistoj
estos en la mondo,
des pli kreskos nia afero.
Necesas ion shanghi en E-movado kaj UEA. Mi opinias, ke
la tuta bremso estas
ne ekstere, sed interne. Kiuj studis filozofion, tiuj
scias, ke chiu
ideologia movado, chiu religio iom post iom perdas sian
originan purecon,
perversighas kaj putrighas. Tio parte okazis ankau kun
esperantismo. Ghi
ighis hobio de "stranguloj", sen ia ajn graveco
kaj allogeco por ekstera
publiko. Kaj tio estas nia, esperantista kulpo. Esperanto
devas esti ponto
inter popoloj, sed ni faris ghin barilo, izolanta nin de
niaj propraj
popoloj. Tio estis grava eraro. Ni devas pli uzi naciajn
lingvojn. UEA devas
havi du oficialajn lingvojn - Esperanton kaj anglan;
naciaj E-asocioj uzu
siajn naciajn lingvojn.
Esperantistoj-"lingvanoj" ne komprenas tion,
char
por ili esti esperantisto signifas nur paroli Esperanton.
Tio ne estas vera,
char esperantismo ne estas movado por lingvo, ghi estas
movado por pli bona,
justa mondo. Mi tre ekghojis, kiam mi ekkonis viajn
ideojn pri pli vasta uzo
de angla lingvo. Tio estas ghusta direkto, kaj mi
deziras, ke viaj ideoj
efektivighu malgrau tute natura reago de
"lingvanoj"...
Esperantistoj shatas
babiladi. Babilado, babilado, babilado... Estas
skribataj multe da interesaj, ghustaj opinioj. Sed neniu
legas ilin krom
grupeto da aliaj esperantistoj. Necesas paroli al vasta
neesperantista
publiko. Ni devas donaci, almenau strebi donaci, la
internacian lingvon al
la mondo. Sed multaj e-istoj preferas resti en sia
kompanio. Ili ne volas
eliri el sia ovo-shelo. Mi konfesas, ke ofte tia konduto
min kolerigas.
Ekzemple, en "akademia-diskuto" saghaj,
kompetentaj esperantologoj volonte
instruas unu la alian pri ghusta lingvouzo, kvankam ili
chiuj ech sen tio
bone scias Esperanton. Kial oni ne organizu internacian
(anglalingvan au
E-lingvan) amasan periodajhon, popularigantan nian
lingvon? Fari tion ja
estas facilege! Necesas nur ekdeziri. Sed neniu deziras
entrepreni ion, kaj
miaj alvokoj ekpendas en aero, oni ech ne respondas ilin.
Interneto (mi obstine uzas chi-formon, opiniante ghin pli
ghusta, ol
interreto) prezentas al ni vere magiajn eblecojn. La tuta
mondo estas
kontaktebla pere de nur iom da fingropremoj. Chu ni
plenmezure uzas tiujn
eblecojn? Lau mi, ne. Plimulto da e-istoj estas
mallaboremaj kaj pasivaj.
Kunlabori kun ili ne eblas, char ili ne laboras.
Esperantisto estas tiu, kiu propagandas Esperanton. Kaj
oni estas
esperantisto nur rilate al la neesperantista mondo.
Esperantisto rilate al
esperantisto jam ne estas esperantisto, sed tute ordinara
samlingvano. Ni
vane perdas tempon, babilante en nia malvasta rondo. Ni
devas eliri el ghi,
por ighi veraj esperantistoj.
Oni pli volonte lernas
fremdajn lingvojn, ol Esperanton. Ankau tiun fakton
ni povus utiligi, proponante Esperanton kiel peranton
inter la instruanta
kaj instruata lingvoj. Ne per chiu lingvo oni povas lerni
chiun lingvon. Mi
dubas, ekzemple, ke armeno povus trovi armenlingvan
lernolibron pri suahila
lingvo au ke japano povus trovi japanlingvan lernolibron
pri litova lingvo.
Kutime, oni uzas kiel peranton - iun grandan lingvon
(anglan, rusan...). Sed
ne chiu scias grandajn lingvojn. Krom tio, Esperanto kiel
lingvo (preskau)
perfekta kaj senescepta, multe pli bone taugus por esti
peranto inter
lingvoj.
E-civito estas raumista
afero. Raumistoj celas krei apartan E-parolantan
popolon. Tio signifus pereon de Esperanto kiel ideo pri
_tutmonda_,
internacia lingvo.
Raumismo naskighis antau
21 jaroj, kiam grupo da junaj esperantistoj en
Rauma (Finnlando) subskribis manifeston pri neceso
shanghi celojn de
E-movado. (Tiu Manifesto estas facile trovebla en la
Reto; chi-momente mi ne
havas ligilon al ghi)
Tiuj e-istoj proklamis, ke la origina Zamenhofa celo -
fari Esperanton
internacia lingvo - fiaskis. Kaj ili alvokis pacighi kun
tio kaj evoluigi
sian propran, kvazau-naciecan kulturon. Lau opinio de
raumistoj, e-istoj
estas kaj estu ne pli ne malpli ol ankorau unu dissemita
nacio.
Raumistoj proponas ne plu strebi "konkeri la
mondon", sed kontentighi pri la
nuna situacio de Esperanto kaj tiri el ghi maksimuman
plezuron. Jen plej
mallonga priskribo. Chu plachas al vi la vidpunkto de
raumistoj?
Kaj E-civito estas logika evoluigo de tiu tendenco. Se
ekzistas E-nacio, do
ghi devas havi iajn instituciojn kaj laueble esti objekto
de internacia
juro...
Konkreta propono: necesas
lanchi programon - krei aron da _Esperantlingvaj_
kursoj pri naciaj lingvoj kaj ekinstrui ilin en specialaj
listoj. Ekzemple,
listo, instruanta _anglan lingvon_ pere de Esperanto,
nomighus
"esper-angl-instru". Respektive povus ekzisti
"esper-finn-instru",
"esper-suahil-instru", kaj tiel plu. Lanchante
tian programon, ni povus
tutmonde reklami Esperanton kiel utilegan instrumenton
por lerni fremdajn
lingvojn. Tiu kampanjo povus altiri intereson al
Esperanto. ...
Ech se de e-ista
vidpunkto, instruado de naciaj lingvoj pere de Esperanto
povas aspekti kiel "oportunismo", la mondo
povos ekshati, ke Esperanto estas
uzata por instrui naciajn lingvojn, sed ne por forpushi
ilin. Oni tre ofte
malshatas Esperanton ghuste pro timo, ke ghi estas
malamiko de naciaj
lingvoj. Ni povus montri, ke Esperanto estas ponto al
aliaj lingvoj!
Renato Corsetti: >
Ni estas movado por UNUECO EN DIVERSECO.
Unueco kaj diverseco estas dialektike interligitaj.
Se ni subtenas nur diversecon, do ni subtenas pluan
disdividitecon de la
homaro kun chiuj negativaj sekvoj. En tiu okazo nin
volonte subtenos chiaj
naciistoj kiel Le Pen, Jhirinovskij ktp.
Se ni subtenas nur unuecon, do ni subtenas unuformigon
kaj malrichigon de
kulturo (ruse tio nomighas "uravnilovka").
Nuntempa internacia (kaj
Rusia) E-movado havas sektecan karakteron. Ghi
interesas nur esperantistojn.
Por shanghi la situacion, lau mia opinio, necesas eliri
el nia malvasta (kaj
sufoka) rondo. Necesas lanchi internacian ANGLALINGVAN
revuon "The
International Language", kiu popularigus Esperanton
- ne kiel nuran lingvon,
sed kiel instrumenton por amikeco inter simplaj homoj de
diversaj nacioj.
Necesas krei novajhgrupon che Usenet pri Esperanto en
ANGLA (fakte nun
internacia) lingvo. Antau 2,5 jaroj mi multe batalis por
tio, sed pro
kanajloj, penetrintaj en E-movadon, fiaskis.
Che UEA mankas forto, decidemo kaj kompetento por realigi
tiujn kaj multajn
aliajn ideojn. Do, necesas krei internacian grupon de
"brulantaj"
esperantistoj, kiuj ekokupighus pri tio.
Trovinte novajn homojn, ni povos fari aliajn
perspektivajn aferojn. Sed dume
E-movado ne kreskas kvante kaj fakte putrighas. ...
Neniam organizajho estas
regata de sia statuto! Chiam ghi estas regata de
homo (gvidanto), kiu enkorpigas chefan ideon de la
organizajho. Statuto
estas nur instrumento. Ghi estas nur reguloj, lau kiuj la
gvidanto regas la
organizajhon.
Diri, ke "En Ligo regas Statuto kaj neniu homo"
estas same kiel diri pri
automobilo, ke "ghi veturas tien kien ghin direktas
motoro kaj radoj, sed
neniu homo". Reale, la automobilo veturas nur tien,
kien ghin direktas la
shoforo; la motoro kaj radoj estas nur instrumentoj.
(12.04.2002)
Vi eble ridos pri mi, sed
mi kredas, ke Zamenhof estis plenumanta sian
mision, kaj en lia kreado partoprenis transmondaj
angheloj. Ili inspiris lin
kaj sugestis plej bonajn solvojn de konkretaj problemoj.
Por kreado de internacia lingvo tia metodo (senchesa
diskutado ktp) ne
taugas. Tia diskutado povus dauri ghis nun sen ia ajn
kontentiga rezulto. La
monda lingvo devis naskighi tuj en sia definitiva formo,
kaj ghuste tiel
okazis kun Esperanto.
La ekstera "fina
venko" de esperantistoj konsistas en tio, ke, kiel
vi
skribis, CHIUJ homoj de la tuta tero parolu E-on kiel
duan lingvon. La
interna "fina venko" de esperantistoj kaj la
ekstera "fina venko" de la
homaro konsistas en tio, ke sur la Tero estu paradizo
surtera, tutmonda
frateco, regno de Amo, ktp. Zamenhof tre bone sentis
tion, kaj li enmetis
tiun lastan globalan celon en la "internan
ideon" de Esperanto. Se chiuj
esperantistoj estus homoj pozitivaj - saghaj, bonkoraj,
aktivaj kaj
kunlaboremaj - tiam Esperanto jam delonge estus venkinta;
tiam ankau la tuta
situacio sur Tero aspektus alie.
Chefaj malamikoj (konsciaj au nekonsciaj) de Esperanto
trovighas INTERNE de
la E-movado.
Miliono da samideanoj pli ol sufichas por shanghi la
mondon. Bedaurinde, ni
ne havas milionon da samideanoj. Plimulto da tiel nomataj
"esperantistoj"
estas pasivaj konsumantoj, filistroj ktp, kun kiuj ne
eblas ion ajn fari.
Ekster la movado ekzistas milionoj da bonaj homoj, kiuj
povus ighi veraj
esperantistoj; sed ne eblas ilin varbi, char tion
malhelpas negativaj
personoj ene de la E-movado...
Oni povas perfekte paroli
en Esperanto kaj esti kontrauesperantisto.
Ne, tiuj personoj, certe, ne diras, ke ili estas
kontrauesperantistoj;
ili asertadas, ke ili amas Esperanton ktp; sed praktike
ili persekutas,
insultas, vundas plej bonajn esperantistojn, batalas
kontrau chio spirita en
E-movado, detruas entuziasmon kaj chian koran flamon...
Se neniu batalas kontrau vi, do vi ne estas danghera por
kanajloj kaj
stultuloj. Chiu Agado renkontas kontrauagadon, lau
elementa fizika legho. Se
ne estas kontrauagado, do, sekve, ne estas ankau Agado.