PRI MONDA E-MOVADO (3)
UEA nepre
devas ekuzi anglan lingvon kune kun Esperanto; necesas
finfine
vekighi kaj agnoski, ke anglan lingvon oni lernas
tutmonde, ghi estas reala
internacia lingvo. Rezigninte ghin kaj chiujn naciajn
lingvojn, esperantisto
j mem baras sin kontrau chiuj aliaj homoj. Kaj sekve ili,
ilia literaturo,
ilia kulturo povas neniun interesi.
Chiuj E-eldonajhoj devas havi nacilingvajn paghojn - nur
tiam ili povas
ekinteresi neesperantistojn. La neesperantaj paghoj temu
ne pri sekteca
E-agado, sed pri globalaj problemoj, pri interkomprenigho
de chiuj homoj.
Ankau E-libroj devas esti eldonataj en du lingvoj:
dekstre estu Esperanta
teksto kaj maldekstre - nacilingva. Tiam chiu libro povus
servi kiel
lernolibro; kaj ghin povus acheti chiu ajn.
Ankau la propono rezigni supersignojn estas ghusta kaj
sagha. Tiuj
malfelichaj "chapeloj" chiupashe kauzas
problemojn ech al spertaj e-istoj;
des pli ili forpushas komencantojn for de la lingvo. Jen
evidentajho, kiun
ne vidas nur tiuj, kiuj ne volas vidi. Ekzistas personoj
interne de la
movado, kiuj intence deziras malkreskigi ghin, char tiel
ili povas pli
facile regi ghin.
Ne estus malfacile kreskigi la movadon ghis 100 000 kaj
ech ghis milionoj da
membroj. Nur internaj malsaghuloj malhelpas tion. La
rusia E-movado estas
frakasita - de centoj da E-kluboj restis nur dekoj da
individuoj. Tio sama
atendas UEA-n. Kaj eble, tiel ech devas okazi. Esperanto
povos "morti" por
100 jaroj kaj renaskighi poste surbaze de pura
zafenhofeca "interna ideo".
Simile okazis kun multaj noblaj ideoj...
Rusiaj
e-istoj povus eldoni kolorajn "Rusajn fabelojn"
en du lingvoj. Ghi
estus furore vendata. Ekzistas multaj aliaj projektoj,
kiujn mi prezentis
dum lastaj jaroj. Sed oni ne akceptas miajn proponojn,
char la gvidantoj de
rusia E-movado estas malkapablaj. Ilia agado estas nur
organizi tendarojn
por agrabla tempumado.
Se ni
volas veni al la popolo, ni devas uzi la popolan lingvon.
Tio estas
evidenta. Esperanto vidpunkte de la popolo estas nekonata
artefarita
lingveto, parolata de eta rondo da stranguloj. Uzante nur
ghin, ni nur
plifortigos tiun opinion.
Sekve: ni parolu en la popola lingvo kaj pri tio, kio
interesas la popolon.
Esperanto kiel ideo interesas la popolon - mi konstante
diskutas pri ghi en
neesperantistaj forumoj. Sed kiel sekto ghi ne interesas
la popolon. Ankau
min ne interesas.
La mondo
ne estas malsagha. Se esperantistoj agadus saghe, ili
kiel magneto
altirus milojn kaj milojn da simpatiantoj. Sed ili ne
agadas saghe. Ili
agadas tiel, ke ech se oni raportas pri ilia reala
"agado", tiuj artikoloj
elvokas nur ridon kaj kompaton - kiel tio okazis pri
rusia E-kongreseto en
Serovo.
UEA plej
vershajne malpliighos ghis nivelo de REU kaj konsistos el
kelkaj
dekoj da maljunaj "chiamuloj". Ili plu
kongresos kaj ion farados, sed tio
restos absolute nekonata de la mondo. Alternativo estas
tio, kion mi
proponas: plena shangho de strategio.
En chiuj
tempoj estis sufiche da kulturaj, spiritemaj, progresemaj
movadoj.
Ankau nun ili ne malpli multas, ol antau 100 jaroj.
Ekzistas en la mondo
milionoj da bonegaj homoj. Sed la nuna esperantista
movado havas nenion
komunan kun ili, restas nekonata al ili. Antau 100 jaroj
E-movado estis en
pinto de globala movado por progreso. Nun ghi fakte ne
apartenas al ghi kaj
restas nur kiel senutila "hobio de stranguloj".
La mondo ne malplibonighis. Estas la esperantistoj, kiuj
malplibonighis.
La esperantistoj malplibonighis ghis tia grado, ke ili
prezentas preskau
nevenkeblan malhelpon por popularigho de Esperanto. Savi
Esperanton eblas
nur, foririnte el tiu sufoka rondo de
"samideanoj". Jen ankorau kial ni
devas ekuzi naciajn lingvojn. Vi - italan, Roy - anglan,
mi - rusan, ktp.
Nur neesperantistoj povas ion fari por Esperanto.
Esperantistoj faros
nenion. Ili estas marcho. Mi ne povas forgesi, kiel
"samideanoj" fiaskigis
mian planon krei tutmondan novajh-grupon pri Esperanto.
El chiuj homoj,
kiujn mi konas, plej malbonaj estas esperantistoj!
(Certe, inter e-istoj
estas ankau bonaj kaj bonegaj; mi ja parolas nur pri
kelkaj)
Se ni volas reenspiri vivon en E-movadon, ni devas inviti
freshajn homojn.
Kaj fari tion eblas nur, rompinte tiujn murojn, per kiuj
ni mem nin
chirkauigis.
Renato
Corsetti:
> Nun en multaj landoj regas tia materiismo, cxe kiu
ne nur Esperanto sed
> cxiuj idealismaj movadoj estas rigardataj kiel
senutilaj.
Tio ne estas vero. Materiismo nur regas multe malpli, ol
antau 100 jaroj.
Nun homoj estas pli idealismaj, pli spiritemaj (mi povas
pruvi tion per
multaj ekzemploj, sed tio forkondukos nin for de la
temo). Estas ghuste
E-movado, kiu "materiismighis", kiu perdis
chian idealismon kaj tial estas
prave rigardata kiel senutila.
Estas plej facile kulpigi la "stultan malbonan
mondon". Sed la mondo estas
nek stulta, nek malbona. Estas ni, kiuj estas stultaj kaj
malbonaj. Venis
momento, kiam ni devas honeste agnoski tion. Kaj, se ni
mem ne povas
plibonighi, ni devas inviti al nia movado aliajn, pli
bonajn homojn. Por tio
ni devas transdoni al ili nian ideon, ne altrudante al
ili nian lingvon. Tre
simple.
Chu oni ne
povas acheti (lui) apudvojan reklamon pri Esperanto? Tio
ne estas
multekosta. Chiutage miloj da automobilistoj,
preterveturante, vidus tiun
reklamon. Chu oni ne povas entrepreni eldonadon de
bildkartoj, broshuroj,
glumarkoj, insignoj, suveniroj, abocolibretoj pri
Esperanto kaj privatan
vendadon de ili? Oni povas richighi per tio kaj malfermi
kioskon au
magazenon. Ekzistas dekoj, centoj da eblecoj, sed niaj
e-istoj ech ne movas
unu fingron por fari ion utilan; ilin allogas nur
senutila "agado".
Zamenhof
ne estus kontenta pri la nuna situacio de Esperanto. Ghi
estas pli
malbona, ol en 1890. Kaj tian mizeran staton kreis la
tiel nomataj "realaj
esperantistoj". Estas ghuste ili, kiuj pereigas
Esperanton. Mi ne insultas,
mi konstatas.
Ekde 1887
ghis 1917 Esperanto akiris milionojn da adeptoj. Do,
disvastigi
Esperanton TIAM ne estis malebla tasko. Kial? Char
esperantistoj tiam estis
aliaj. Tiamaj e-istoj estis veraj herooj! Sed nunaj...
estas nur sektanoj... :(
Per vorto
"sekto" mi esprimas chi tie ideon pri fermita,
izolita grupo da
homoj, kiu interesighas nur pri internaj aferoj kaj havas
neniajn rilatojn
kaj neniajn interesojn pri la tuta homaro. Tiaj estas ni
nun. Se saghaj
homoj ekinteresighas pri la internacia lingvo kaj venas
al reala
Esperantujo, ili neeviteble senrevighas kaj foriras
(senrevighas ne pri la
lingvo, sed pri sekteca atmosfero, senpensemo kaj
malaktiveco de
esperantumantoj). Jen kial E-movado ne kreskas.
Necesas konstrui novan movadon sur nacilingva grundo, kie
ne mankas saghaj
homoj.
Oni povas
eldoni kartetojn kun bildoj kaj vortoj en Esperanto.
Oni povas eldoni glumarkojn kaj glui ilin chie kie eblas.
Oni povas acheti (lui) kolonon por afishoj kaj
chirkauglui ghin per belaj
artikoloj kaj bildoj pri Esperanto. Tio ne estus
multekosta, kaj rezulte la
tuta urbo estos specialistoj pri nia lingvo.
Oni povas interkonsenti kun iu biblioteko au
libromagazeno kaj uzi unu
fenestron kiel vitrinon (montrofenestron) por ekspozicio
de E-ajhoj.
En E-kluboj oni parolu nacilingve, por ke neniu enuu kaj
por ke E-parolantaj
stultuloj ne regu super neparolantaj Esperante saghuloj.
Necesas
trovi saghan, kapablan, aktivan, estimatan
neesperantiston kaj
transdoni al li gvidadon de E-asocio. Kaj UEA nepre devas
akcepti anglan
lingvon kiel sian duan oficialan lingvon. Revuo
"Esperanto" estu eldonata en
du lingvoj. Oni devas ekeldoni tutmondan retan
anglalingvan periodajhon pri
Esperanto, similan al jam ekzistantaj ruslingvaj. Nur
eliro el nia pure
E-lingvana kompanio povas shanghi la situacion.
Prezidanto
de UEA tute ne nepre devas scii Esperanton (fakte,
ellerni E-on
ne prezentos problemon por li), same kiel prezidento de
Rusio ne nepre devas
esti ruso. Gravas, ke UEA-prezidanto konu kaj aspiru
celojn de esperantismo
kaj estu bona organizanto. Mi parolas tute serioze!
Devas
ekzisti ne nur angla versio de revuo
"Esperanto". En Lat.Ameriko,
Francio, Rusio, Arabio, Japanio ktp oni devas eldonadi
versiojn de revuo
"Esperanto" en lingvoj hispana, franca, rusa,
araba, japana - tiel same kiel
faras Atestantoj de Jehovo pri sia "Watchtower".
Oni povas
fari utilegajn aferojn por Esperanto, ne uzante kaj ech
ne sciante Esperanton! Gravas, ke homoj subtenu celojn de
esperantismo kaj
estu kapablaj agantoj. E-movado devas esti publika kaj
videbla por chiuj,
sed ne nur por E-parolantoj. Esperanto ne estas ludo! Oni
devas labori por
ghi, sed ne nur babili en ghi!!
Io
malghusta estas en kerno de UEA kaj E-movado ghenerale,
se kun chiu jaro
malpli kaj malpli da homoj deziras partopreni
Universalajn Kongresojn. Eble,
tial, ke ili ne tiom estas kongresoj de samideanoj, kiom
jam kongresoj de
nur samlingvanoj. Ankau tiun problemon eblus solvi per
parta ekuzo de nacia
lingvo. Tiam la kongreson povus partopreni homoj, kiuj
ankorau ne scias la
internacian lingvon, sed interesighas kaj subtenas ghian
ideon. Kaj tio
plisanigus la situacion en E-movado...
Nur se
e-istoj turnighos vizaghe al siaj popoloj kaj ekparolos
al ili en la
popola lingvo, nur tiam la popoloj ekinteresighos pri
Esperanto. Sed nun
e-istoj mem forbaris sin per muro de sia lingvo kaj
aspektas kiel sektanoj.
Kaj iliaj kongresoj kutime pasas ne rimarkate de la
popolo.
Stultuloj,
kiam ili parolas Esperante, shajnas al si mem kaj al
aliaj pli
saghaj ol ili estas envere. Sed kiam ili parolas al
"normalaj homoj" en la
nacia lingvo, tiam ilia stulteco estas facile videbla.
Tial tiaj stultuloj
ege kontrauas uzadon de naciaj lingvoj. Esperanto servas
al ili kiel masko
por kashi sian esencon. Krome, malmultnombreco de
esperantistaro
pligrandigas shancojn de la stultuloj okupi altajn
postenojn. Tial ili
neniam konsentos "malshlosi la pordon" kaj
"malfermi la fenestrojn".
Baroj por disvastigo de Esperanto kushas nur interne de
la esperantistaro.
Mi diros ech pli kruele (mi volas ofendi neniun, precipe
ne Renaton, kiu
scias ke mi tre estimas lin): stultuloj ekposedis
("privatigis") la grandan
ideon kaj paralizis ghin. Por revivigi la ideon, necesas
transdoni la ideon
al la vasta publiko.
Rompu, rompu la
obstinajn barojn
Inter la popoloj kaj e-istoj!!
La reala
situacio estas tia: "gvidantoj" de rusia
E-movado ech ne imagas
alian formon de E-movado ol organizi junularajn
por-amuzajn tendarojn (kie
ili mem ludas chefajn rolojn de reghisoroj kaj aktoroj).
Nature, seriozaj
neesperantistoj - sciencistoj, pedagogoj, jhurnalistoj
kaj aliaj - ne povas
ekinteresighi pri tiaj aranghoj, kaj se ili
ekinteresighas pri la problemo
de internacia lingvo kaj konatighas kun reala agado de
niaj esperantumantoj,
ili senrevighas pri Esperanto ghenerale.
Bedaurinde,
shajnas, ke ankau tutmonda E-movado iras lau tiu vojo.
Aliokaze
kial partoprenantoj de Universalaj Kongresoj pli kaj pli
malmulthomighas? La
respondo estas simpla: esperantistoj ne plu vidas en ili
kongresojn de
samideanoj, sed nur kongresojn de babilantaj
samlingvanoj, kaj tio por
multaj ne valoras koston de la vojagho. Chiu povas ripozi
inter nacilingvaj
samlingvanoj ech pli bone. Se la E-kongresoj konservus la
etoson de la Verda
Standardo, tiam e-istoj havus grandan entuziasmon pri la
kongresoj kaj
volonte amase veturus al ghi, ech se la kongreso estus
okazonta en
maltrankvila au tre malproksima lando.