Vladimir BEEKMAN

LUMO
DE
ORIENTA
EUROPO

ELDONEJO "EESTI RAAMAT"

TALLINN 1978

El la estona lingvo tradukis:
Hilda Dresen, Jaan Ojalo, Hillar Saha
Redaktis Henrik Seppik

ENKONDUKO

La poemo "Lumo de Orienta Europo" naskighis el la percepto de la komuna sorto, kiu unuigas la popolojn de la orienta parto de nia kontinento, kiom ajn malsamaj ili estas lau siaj deveno, lingvo, temperamento kaj kutimoj. La historio plurfoje donis al ni dolorajn lecionojn, kiam ni penis vivi chiu aparte, fermante la okulojn por la zorgoj de la najbaro. Jam venis tempo por cherpi saghon el tiuj lecionoj. Chu ne chi tiu rekono gvidis la popolojn de Orienta Europo che la elekto favore al la nova, socialisma evoluvojo post la rulighado de la du sangaj militoj de nia jarcento tra iliaj hejmlokoj ?

Povas okazi, ke leganto de chi tiu libro, ne tre bone konanta la historion de la orient-europaj popoloj en la lastaj jardekoj, havas malfacilajhojn por kompreni iujn detalojn, char krom la ghenerale konataj historiaj eventoj en la poemo respegulighas ankau kelkaj suflche konkretaj cirkonstancoj. Mi volonte uzas la eblecon por proponi mian helpon al malproksima leganto, kiun mia verko pere de Esperanto nun atingas. Al mi shajnas, ke antau chio tio estas necesa pri la lokoj koncernantaj la estonajn cirkonstancojn, kiujn multaj legantoj de la poemo ne povas sufiche bone koni — pri mia malgranda popolo kaj ghia farto oni scias en la mondo malmulte.

En la chapitro "Krucho kun papavofloroj" temas pri la servisto de Saarde Mart, la polo Jan, kaj pri novbienuloj. La afero estas tia, ke en Estonio de la tridekaj jaroj, la tiutempa malgranda burgha respubliko, kie senlaboreco estis ordinara afero, same ordinaraj estis ankau kamplaboristoj, venintaj por serchi laboron el Pollando, kie senlaboreco estis ech pli granda. Tio estis la plej malmultekosta laborforto, kiun bonhavaj terposedantoj volonte uzis, per tio malaltigante ankau la salajrojn de la lokaj estonaj kamplaboristoj.

Post la revolucio en junio 1940, kiam Estonio farighis socialisma respubliko, en la estona vilagho okazis agrara reformo, per kiu oni donis teron al multaj miloj da etbienuloj kaj senteruloj, kiuj ghis tiam devis farmi teron au serchi laboron che grandbienuloj. Oni eknomis ilin "novbienuloj", kiu vorto naskighis en la estona lingvo kune kun la agrara reformo.

Tragika farighis la sorto de multaj novbienuloj. Post malpli ol unu jaro komencighis agreso de la hitlera Germanio kontrau Sovet-Unio kaj Estonio estis okupata de fashista armeo. Uzante la militan situacion kaj reghimshanghon la eksproprigitaj terposedantoj komencis sangan venghadon, formis armitajn bandojn kaj senjughe venghis al la novbienuloj; lau la logiko de la historio ili farighis fidelaj lakeoj de la okupantoj. El tiuj tagoj en la estonaj arbaroj kaj pashtejoj restis miloj da sennomaj tomboj. Post la frakaso de la fashista militmashino tiuj kunlaborintoj de la okupantoj fughis kun siaj mastroj, por savi sin de justa rekompenco, el Orienta Europo malproksimen, en okcidenton.

La ideo de la poemo "Lumo de Orienta Europo" konsistas en senkondicha rekono de la neceso pri internacia interkomprenado kaj kunlaboro. Pro tio ne estas hazarda la turnigho al Esperanto-motivo kaj L. L. Zamenhof en la poemo. Mi estas tute certa, ke la ideo krei lingvon por universala interkomunikado devis naskighi ghuste en Orienta Europo. Kial — tion argumentas jam la poemo mem.

Al mi kiel al la autoro estas speciale agrable konstati, ke ghuste chi tiu mia verko trovas en tiu chi eldono la vojon en la Esperantan mondon, kie mankas baroj kaj limbarieroj sur la interkomunikada vojo de la homoj el malsamaj popoloj kaj rasoj.

Vladimir Beekman

1 2 3 4
pri la autoro

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ