Vladimir Beekinan naskighis en Tallinn la 23-an de augusto 1929 kiel filo de shoforo. En la komenco de la Dua Mondmilito la 12-jara knabo perdighis che evakuo survoje al Leningrado, restis che la fronto kiel "filo de regimento" kaj poste ea infanhejmo en Oranienbaum. En 1953 li finis en Tallinn la Politeknikan Instituton kiel kemiisto. Li eklaboris kiel estro de la beletristika redakcio en la Estona Shtata Eldonejo (1953—1956), poste jam kiel liberprofesia verkisto.

V.Beekman estas en la estona soveta literaturo unu el la plej aktivaj kaj fekundaj autoroj, kies vigla karaktero kaj talento esprimas sin en diversflankaj verkoj. La chefa loko en lia vasta verkaro apartenas al poezio. Liaj unuaj versajhoj aperis en periodajhoj jam dum la Dua Mondmilito. La unua poemaro "Kanto pri juneco" aperis en liaj studentaj jaroj, en 1952. Poste sekvis ankorau ses versajharoj kaj la poemo "Lumo de Orienta Europo" (1963). En 1974 aperis ampleksa kolekto de elektitaj versajhoj kaj poeraoj "Bubala herbejo".

La poezia verkado de V. Beekman trairis dum la pli ol dudekjara periodo atentindan evoluon: de la juneca patoso de la unuaj versajhoj la vivsperta poeto transiris al liriko-filozofiaj artaj gheneraligoj. La objekto de lia atento farighis homo-kreanto kun siaj faroj kaj pensoj. Kun sia karaktera dialektika alproksimigho al vivofenomenoj kaj homa naturo V.Beekman estas unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la civitana poezio en la estona literaturo.

En la lastaj jaroj li dedichis sin ankau al romana ghenro. Elstaras la romanoj "Transitpasaghero" (1967), "Noktaj aviadistoj" (1975) kaj "Kaj unt mortoj" (1978). En la romanoj li pritraktas postmilitajn seriozajn kaj komplikajn problemojn, diversajn homsortojn, kauzitajn de la milito.

Li vojaghis en multaj landoj (Svedio, Finnlando, Brazilo, Austrio, Nederlando, Kanado, Norvegio, Australio, Meksikio, Nov-Zelando k. a.). La vojaghoj, kies impresoj estas priskribataj en multaj vojaghlibroj kaj publikajhoj, animas ankau liajn beletrajn verkojn. Li estas konata ankau kiel autoro de multaj infanlibroj. tradukitaj en diversajn lingvojn.

<<

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ