KOROJ
En
nord-okcidenta angul' de la hungara ebenajho
brilas la lago Ferto,
spegulante Alpojn Austriajn
kaj la palacon Fertod —
malgrandan hungaran Versajlon.
En Fertod
loghas iamaj bienlaboristoj.
En Fertod loghas homoj.
Sed antaue en Fertod loghis Esterhazy...
Kio estis la
imperiestro?
Malproksime li vivis,
malantau la Vienaj arbaroj,
kie naskighas fabeloj.
Kio estas dio?
Dio vivis multe pli malproksime,
kaj eble ech...
Sed
Esterhazy ne dormis.
El shvitperloj li premis brilantajn diamantojn
por la koloj de l' favoratinoj,
bredis famajn hungarajn kurchevalojn
kaj aranghis
ho, kiajn balojn,
brilajn balojn
en Vieno kaj Budapeshto.
Kaj sidis la belaj nervozaj virinoj,
kaj belaj nervozaj chevaloj
sur la dorsoj de cent mil bienlaboristoj de
Esterhazy.
Flugas autune en sudon la
gruoj,
for de chi tie, de ni.
Mankas por flugo flugiloj al vi,
zorgo hungara, malghuo...
Flavas la pusto, jam regas enuo,
mughas la ventofanfar',
lastajn foliojn jam perdis arbar'.
Triste glugluas la gruoj.
Lastan esperon ech trafis detruo,
frida kaj fremda la land',
sub la chielo plendanta ruband' —
tristaj hungaraj gruoj...
En la
deknaua jaro
shovinistaj puntachmentoj de Esterhazy
murdis la jhusnaskitan liberon,
bote tretante la etulon,
furioze kantante:
"Je
la dio de l' hungaroj
diras ni,
jhuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!"
Strangega
kanto.
Ghia ehho estis kurioza.
Sub la grandaj kristalaj lustroj de Fertod
tute alie sonis la kanto:
"Je
la dio de l' hungaroj
jhuras ni:
en sklaveco la kampulojn
tenos ni!"
Dio de l' hungaroj dormis
dolche, jes.
Hombuchado dume dauris
kun sukces'.
Boras bajonet' manplaton
lerte,
shiras korpon la pikdrato
lerte...
Kaj
malaperis la madjaroj,
ligitaj per pikdrato,
samkiel poste la novbienuloj — en la teron!
En la trezorejon de grafoj Esterhazy
falis rughaj juveloj,
rubenoj.
La
imperiestron oni ne plu restarigis,
sed Esterhazy...
Sub standard' nacia, kun nacia kanto:
"Je
la dio de l' hungaroj
diras ni..."
Dormis la
dio madjara.
Flugas autune en sudon la
gruoj,
for de chi tie, de ni.
Mankas por flugo flugiloj al vi,
zorgo hungara, malghuo.
Lastan esperon ech trafis detruo,
frida kaj fremda la land',
sub la chielo plendanta ruband' —
tristaj hungaraj gruoj...
Fine, kune
kun la elitpopolo,
Esterhazy estis elpelita
en la jaro, kiam la vintro de Orienta Europo
reblankighis
kaj el la striitaj numeroj
naskighis novaj homoj —
pli homecaj ol iam ajn.
De l' alta kamentubo
ili revenis hejmen,
parolante komunan lingvon.
Tiam ne
restis spaco
por Esterhazy
sur la vasta hungara ebenajho.
Adiau, luksaj haloj,
kaj staloj,
kaj baloj...
Chevaloj kvazau favoratinoj,
kaj favoratinoj kvazau chevaloj...
Kunpreni oni povas oron
—ne teron!
Diamantoj ne plu naskighas
el la shvito salega,
ne plu falas aldone
en la nobelaran trezorejon
rughaj juveloj,
rubenoj...
La teron de
Esterhazy bienlaboristoj ricevis.
Sed hakante maljunan arbaron,
radike fiksitan en tero,
disflugis homoj-splitetoj...
Fabrikojn ricevis la laboristaro.
Sed kiu ne tuj batadis
aserte al sia brusto,
ke li estas vere amik' de l' popolo,
ighis malfavorata kaj suspektinda —
certe li estas malamiko de l' popolo,
kial li do
silentas
kaj meditas...
Al la popolo oni parolis flame
pri komunismo,
pri egaleco,
pri libereco...
Sed el la partibileto
iuj faris por si pankarton,
kaj nepripensita vorto
venigis nokte al la pordo fermitan kamionon,
veturigontan al reedukado...
Tempojn pasintajn post
tempoflu'
ni ne povas kompreni plu. —
Orient-Europon tiam
rodis malfido-rusto.
Amiko fidindis ne chiam,
kaj zorgo vivis en pusto,
mordis hungaran bruston.
Oni korojn
fidelajn
penis ofendi per kalumnio.
Ne fleksighas, sed rompighas
fieraj animoj pro tio.
En Orienta Europo
flatemuloj volis homon diigi —
sukcesis lin
krueligi
kaj fiigi.
Sekvante lian plej etan brovmovon
ili parolis pri la viktimoj:
interne putrighas,
ne havas vivpovon...
Flugis, flugis malgajaj hungaraj
gruoj.
Mensogon la
popol' ne toleras.
Ekparolis la popol'
kiel mastro efektiva,
por restarigi la justecon.
Sed tiam
elrampis el siaj kashejoj
chiuj pladolekantoj de Esterhazy,
chiuj helpantoj de l' kamentub-konstruintoj,
chiuj bedaurintoj de Saarde Mart,
dungitoj
kaj volontuloj...
Malsaghajn
bubojn
oni flamigis per vortoj de Petofi,
disdonis armilojn: vivu libereco!
De trans la limoj el okcidento
larghflue invadis achaj elementoj.
Kaj kune kun la ekscitita popolo
la stratojn inundis
tavernaj kloakoj kaj mallibereja fekajho —
la lasta gvardio de Esterhazy.
"Je
la dio de l' hungaroj
diras ni:
liberecon, liberecon
tenas ni!"
Jam vizie
vidighis tronoj
kaj kronoj.
Jam vidighis bienoj kun staloj
kaj baloj.
Virinoj — belaj, kapricaj, dekoltitaj,
chevaloj — rapidaj, per medaloj dekoritaj...
La
kvindek-sesa jaro —
ankorau unu pasheton!
Pasheton
ankorau,
kaj iros Janos'oj,
per pikdrato kunligitaj
la vojon de l' novbienuloj de Saarde Mart -
en teron, teron, teron!
El la tero mankas reveno...
"Je
la dio de l' hungaroj
jhuras ni:
de rughuloj vivorajton
prenas ni!"
Al komunisto
— kuglo!
Al milicisto — arbobrancho!
Partikomitatano — kun piedoj supren...
Hungario de Esterhazy
sange festis sian propran sepulton.
Por kio la hom' havas koron?
Vi opinias — por pulsado?
Vi opinias -— por jubilado?
Vi opinias — por dolorado?
Ho ne!
Koron oni povas elshiri el brusto —
vivantan,
pulsantan,
el brusto dishakita.
Buchisto la beston ne tiel pritraktas.
Sed tiel faris la kriantoj pri libereco
kun homoj.
"Je
la dio de l' hungaroj
jhuras ni..."
Ebriaj botoj
tretis sur kadavro-amasoj.
Tiam Orienta Europo kolektis siajn fortojn.
Forton ghi ankorau havis,
char la koroj restis fidelaj.
Tiuj koroj,
kiujn ofendis hipokriteco,
trompis mensogoj,
murdis malico,
ankau la koroj shiritaj per fer' el la brustoj.
Restis fidelaj al estonteco!
Esterhazy ne
fidis la dion madjaran,
sciis — li dormas!
Li fughis aliflanken de litno protekta, al
Burgenland,
kaj spektas de la piedo de Alpoj Austriaj
trans la trankvilon de la lago Ferto
el siaj restintaj bienoj
al Fertod,
al Hungario,
kie vivas liaj iamaj bienlaboristoj,
forskuintaj de la dorso
belajn virinojn nervozajn,
kaj balojn,
rapidajn, ardajn chevalojn,
kaj stalojn,
kaj fondintaj al si patrolandon...
Tiuj, kiuj
devus humile lin laudi,
laboregi, dum li ilin rajtus
fraudi.
El kiuj la plej konsciaj,
pikdrate ligitaj,
devus iri — sen reveno —
en la teron!
Sed en Orienta Europo trovighas
koroj pli fortaj ol shtalo,
koroj venkantaj mensogon,
ech post forshir' el la brusto!
Tiuj koroj
elradias invitan lumon.
Kaj
chiuprintempe denove revenas
hungaraj gruoj.
EPILOGO
Orienta
Europo —
senfina malgajo de ebenajho,
lando de melankolia pensado.
La tero glata kiel maro,
la maro inter la bordoj kiel rivero,
la riveroj kvietaj kiel lagoj,
la lagoj senmovaj kiel marchoj...
Orienta
Europo...
March',
arbaro —
por laboro
ursa fort' necesis.
Ofte la modestan vivon
mort' pro ftizo sekvis.
Oni devis suferadi,
vivolonge revi —
eble iam ghi vekighos,
nur atendu
fide!
Vekighis ghi
en grizega
autuno ventoplena
super la plurmilionaj tomboj
kaj akvoplenaj trancheoj.
Ghi prenis al si kiel matenstelon
simplan lampon
en fenestro de antauaj nobelfraulinoj.
Sed estis ghi lamp' artifika,
brulanta per petrol', kiam mankis elektro -
kaj
lumis konstante.
KONSTANTE!
De
matenstelo ghis taglumo
estas longa vojo...
Sur ghi povas aperi
bajonetoj
kaj pikdrato.
Apud tiu voj' elitpopolo
povas starigi altan kamentubon.
De tiu voj' oni povas ekspedi novbienulojn
en teron, teron, teron.
Irantojn sur tiu vojo
oni povas mortpafi, pendigi,
el iliaj brustoj elshiri vivantajn korojn!
Sed Orientan Europon reendormigi
post la lampo de Lenin
oni plu ne povos.
Radziwill'oj,
timigitaj de la sorto de Romanov'oj,
kaj ech malgrandaj estonaj Pats'oj *
el gento de Mulgimaa
tiris pikdraton kiel lanfadenon
de Galicio ghis la lago Peipsi.
Nanoj kuriozaj —
kion ili sciis pri la vojo?
Ili havis tro mallongajn piedojn
por marshi!
Ili nur glatigis
sur la malgrandaj pufaj ventroj
siajn frakojn kaj uniformojn
kaj shraubis al la brusto
ordenojn pugnograndajn.
Kaj
kompreneble pagis salajron al la jughistoj.
Ili havis
tro malgrandajn kapojn
por pensi.
Kelkaj el ili provis fine
engluti restajhojn
sub la sangaj festentabuloj de l'
elitpopolo.
Sed ankau la elitpopolon
oni baldau repelis tien, de kie ghi venis,
kaj ech pli malproksimen...
Malaperis la partioj —
potkampuloj **,
domposedantoj,
liberaloj,
socialdemokratoj.
Postrestis mi:
Jaan, Janis kaj Ionas,
Jan, Janka kaj Ion,
Ivan kaj Janos.
Komuna sufero donis al mi komunan lingvon,
komuna chielo donis al mi komunan stelon.
La lamp', kiun ekbruligis Lenin,
lumas
KONSTANTE.
Indiferente
ne fermu la okulojn,
nin survoje embuskas dangher',
noktaj aviadiloj ankorau
en la aer'.
Jhus ghi vekighis — Europ' Orienta,
ekfloronta en pompa lumeg'
tamen nur post prizorg' atenta
kaj fleg'.
Urbojn
ventplenajn kun shtona pavimo
fari pli gajaj—jen nia dev',
homajn korojn nobligi sen limo —
la rev'...
Indiferente ne fermu la okulojn,
malsukcesos ja blinda irad'!
Jam Orient-Europon kunligas
unu lingvo...
Nefermu la okulojn kaj koron —
interfratigho estas tiu lingvo!
1962
* Pats — la lasta prezidanto de
la burgha Estonio. — Trad.
** potkampuloj — tiel oni nomis la gvidantojn
de la estona "kamparana" partio, kiuj
loghis en la chefurbo kaj ne havis kampojn krom
florpotoj. — Trad.