ENKONDUKO
Poetoj pri
chio en la mondo kantis.
Sed chu oni povas tro laudi
la landon de sia naskigho
kaj la teron de sia tombo,
en kiu estos la fino
de via rondiro en la naturo,
ne plu korektebla nek ripetebla,
kaj kiun poezio de homa racio
nomas "la vivo"!
Evitas mi
rokmontojn —
rokmontoj estas al mi neproprecaj,
praarbaroj estas al mi fremdecaj,
de fore mi admiras vulkanojn, kaskadojn —
vulkanoj, kaskadoj ja belaj, severaj, lontanaj.
Mi estas ido de ebenajho,
mia hejmo — Orienta Europo.
Pri ghi mi kantos.
Orienta
Europo —
senfina malgajo de ebenajho,
lando de melankolia pensado.
La tero glata kiel maro,
la maro inter la bordoj kiel rivero,
la riveroj kvietaj kiel lagoj,
la lagoj senmovaj kiel marchoj.
Arbaroj, marchoj, vilaghoj,
urboj shtonpavimaj —
polvoplenaj en foirtagoj,
ordinare senhomaj kaj ventaj.
Fore de grandurba lukso,
de novaj terenkonkeroj,
de famo pri vireco kaj belo,
fore de l' caro kaj dio,
sed proksirne al sia najbaro...
En Orienta
Europo,
de Finna golf' ghis turka limo,
la piedoj pastlo-vestitaj *,
pashis laborante kampulo,
aspergis estonan herbejon,
samkiel ankau montodeklivojn Balkanajn
oni aspergis per sala homshvito,
sengrasa kiel akvo en Mazuriaj lagoj.
Chi tie
fibrandon drinkis nupto- kaj baptofestantoj
pro lupe mordanta enuo.
En la glason de supre falis
pro tedigho mortintaj mushetoj.
Per fingro for la fiajhon!
Drinkado sovagha, kaj interbatado
per bastono kaj shtono.
Ghis sango.
Tiel tio estis.
Chi tie
pro terparceleto oni procesis,
per magra lakto trinkigis bovidojn,
per kvaso — la infanojn.
Por sherco malica najbaran puton oni fiigis.
Ankau tiel estis.
Sed chi tie
Romanov'oj kaj Radzivill'oj,
Bat'a kaj grafoj Esterhazy,
regho Carol kaj la bulgara caro —
unu iom pli frue, alia pli malfrue —
faske kunligite
estis senditaj...
Per unu vorto — ien malproksimen.
Kaj ankau Mogri Mart**
el Mulgimaa***
estis ligita al la fasko.
Ankau tiel estis.
Mi scias
nun:
la salo de la Tero estighas chi tie,
en Orienta Europo.
LA TERO
ESTAS JAM LUMA —
LA TERO ESTAS ANKORAU
MALLUMA
Chu vi
vidis, kiel luno
sidas sur pinto de aviadila alo?
Hela
lumradio sur metalo
rekte vian koron celas.
Blua malhelo chirkaue
mughas endormige,
paceme.
Kaj ondas malsupre krepusko,
estingas lag-okulajn reflektojn,
estingas ridon
sur verdbushaj arbarvizaghoj,
kaj lacigas
svage brilantajn, plumbajn riverojn.
Tamen vi ja ne povas
turni la rigardon de l' tenebra tero,
foje vidinte, kiel luno
sidas sur pinto de aviadila alo.
Tie sube
Orienta Europo
la tero ebena kiel maro,
la maro inter la bordoj kiel rivero,
la riveroj kvietaj kiel lagoj,
la lagoj senmovaj kiel marchoj.
Kaj la marchoj grandaj,
kaj arbaroj,
kaj alndensejo,
kie feble vegetas fajreto.
Kaj elektrostacioj che torfomarchoj
panbule distranchitaj.
Kaj elektrostacioj che bordoj riveraj,
trinkantaj ilian forton.
Malsupre
kvazau helaj rojoj —
vojoj.
Lampirodancaj vicokurboj —
urboj.
Kaj la tero jam estas luma,
char fajreroj chie dissemitaj.
Kaj la tero ankorau malluma,
char lumoj dronas en tenebro.
Jhus en lumo de fajro-okuloj
trajnoj malfruaj ekveturis,
ekflugos noktaj aviadiloj.
Ili nin veturigos
en mallumon de longaj vojoj,
renkonte al nekonatajho.
Pasagheroj
en nokta aviadilo!
Indiferente ne fermu la okulojn —
char soleco en blua malpleno
pligrandighos.
La okulojn ne fermu!
Oni diras, ke pro tio
iufoje noktaj aviadiloj
la celon ne atingas...
Iuj perdighis sur longaj aerlinioj
super montoj kaj oceanoj,
kaj oni diras
— atestantoj ja mankas! —,
ke noktaj aviadiloj
pereas en momento,
kiam la lasta pasaghero
dormeme siajn okulojn fermas...
Pasagheroj
en nokta aviadilo!
Rigardu la lunon,
sidantan surpinte de l' alo aviadila.
Lau la blanka metalo
iras radio-rekta vojo
de l' luno en vian okulon
kaj ankau koron.
Ne fermu la okulojn kaj koron!
Vi vidas,
kiel solecaj
estas ankorau la urbaj lumaroj
en mallumo chion volvanta!
Antau jardekoj
ili estis ech malpli multaj.
Lenin havis en la deksepa jaro
en Smolnyj
unu chambron
kaj ununuran tablolampon
petrolan, kiam elektro mankis.
Elektro plej ofte mankis...
En la tuta
Ruslando,
en la tuta Orienta Europo
ne sufichis lumo
ech por Lenin...
La lumo dormis.
Kaj Lenin ghin vekis
per sia tablolampo,
en kiu intermite lumis
karbofadena malforta ampolo
kaj petrolo distilita en fabriko de Nobel ****.
Fajroj-lampiroj
svarme disrampis
che la grandaj someraj arbaroj,
che la grandaj trankvilaj riveroj,
en Polesje, Valdaj kaj che Volhhov.
Ili estis malmultaj.
Nun ili plias, sed tamen ankorau malmultaj.
Sed lumoj plunaskighas konstante
en la tuta Orienta Europo —
tiel, kiel volis Lenin.
Naskighis lumo
por la regiono de pratempo malluma.
Ghi devis eklumi
sub malalta plafono de arbaraj vilaghoj,
en autuno de march-insuloj,
en malpuro de shtonpavimaj antauurboj,
por ke ghi flamu
kaj voku
kaj veku
la homon.
Tiel, kiel volis Lenin.
Pasagheroj
en nokta aviadilo,
dormeme ne fermu la okulojn!
Char eble vi tiam vidos
lampon en nord-oriento,
en kiu intermite ankorau brulas
karbofadena malforta ampolo
kaj en la fabriko de Nobel distilita petrolo.
Pasagheroj en nokta aviadilo
super Orienta Europo
onidire kelkfoje tion vidas,
se la okuloj estas malfermitaj.
LA KRUCHO KUN PAPAVOFLOROJ
Saarde Mart
havis du servistojn kaj servistinon
proksime al malgranda Viljandi,
kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj — *****
kompreneble
en Mulgimaa!
Saarde Mart
havis solan filon, studantan en altlernejo,
baldauan advokaton —
ne chiu kampulo havas tian filon!
Saarde Mart
havis en shranko, heredita de l' patro,
duonlitran kruchon kun rughaj papavofloroj,
el kiu li matene trinkis kun lakto hordean kafon.
La krucho de Mart staris en sekura loko —
en kverka vazarshranko
malantau shloshita pordo.
La filo de Mart lernis en sekura lernejo,
el kiu oni ne eksigos
la filon de Saarde Mart,
ech se okazos petolajhoj
(kun knabinoj au io slmila...).
La bieno de Mart staris en la plej sekura loko —
en Orienta Europo,
apud la elitpopolo.
Unuflanke turkoj,
aliflanke Tanner******,
amika al fuhrer socialdemokrato,
kaj dorsflanke forta pikdrato
tra Besarabio
kaj Galicio
ghis la lago Peipsi.
Iun
fruautunan matenon,
enmane la kafkrucho,
Mart malfaldis la gazeton kaj diris:
"Jen, en Polujo jam komencighis..."
Tie,
kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj,
Mart'on
ech la temp' ne tushis,
Novbienuloj ******* venis kaj iris.
Venis post la reghimoshangho el kabanulaj domachoj,
kaj iris la sekvintan jaron
en teron, teron, teron!
Kiel la homoj iras ordinare.
Nur iom pli frue...
Kion
signifis al Mart la tempo?
Kiam polajn dungitojn li plu ne ricevis,
anstatauis ilin militkaptitoj.
El provizoj siaj de nutrajho
li danke ankau la elitpopolon nutris.
La filo
montrighis kapabla.
Alveturis per auto,
kunportis marmeladon,
litkovrilojn soldatajn,
barelon da artefarita rumo.
Ghi havis dolchan odoron,
ebriigis,
por altrinki taugis hordea kafo
kun lakto de propraj bovinoj
el la krucho kun papavofloroj —
afero civilizita!
La
elitpopolo
— bedaurinde! —
tute malsukcesis,
ne restis ech dolcha odoro,
nur rememoro.
La pikdrata barilo
de Galicio ghis la lago Peipsi —
rubande disshirighis,
ne plu trovighis riparanto.
La filo kun la elitpopolo forfughis,
la familion senzorge forlasis...
Mart ghin kelkfoje vizitis,
kunportis viandopecegon.
Por la nepo.
Eble li iam farighos heredanto tie,
kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj...
Komence ne
estis malbone.
Estis ja vendonormoj, sed estis ankau lerta viro
en Mulgimaa.
Mart'on shancelis neniu,
ankau ne la novbienuloj,
char ili venis
post somermezo el siaj kabanoj
kaj iris jam antau la venonta rikolto
en teron, teron, teron!
El la tero ne estas reveno
ech por postuli justecon...
Iam
fruprintempe,
la kvinan jaron post la elitpopolo,
la okan post la novbienuloj,
oni venis el la komunuma domo
kun fusilisto.
Oni diris: Mart devas ekmarshi...
Per unu vorto — malproksimen, malproksimen!
Sen kafo nun
staris la papavoflora krucho,
kiun tenante che la busho
en iu septembra mateno antau dek jaroj
Mart malfaldis la gazeton kaj diris:
"Jen, en Polujo jam komencighis..."
Sed komencighis ne ie
en malproksima, servistojn liveranta Polujo,
sed apud la propra korto, tie,
kie belaj arbaretoj,
kaj bonhavaj bienetoj.
Por ke Mart tion komprenu
la novbienuloj devis veni post somermezo
kaj foriri...
Kiel la homoj ordinare foriras.
Nur iom pli frue.
Iuj
bedauris, kiam Mart estis forkondukita:
al kiu li kauzis malbonon ?
Zorgema mastro,
ne mistraktis la teron.
Homojn?
Sed ili sin mem ja proponis,
kaj plejparte ili estis nur poloj!
Kiam Mart revenis, iuj veis:
viktimo de personkulto!
Li estis ja mastro zorgema,
chu li mistraktis iun au ne —
kiu tion nun memoras!
Lia bieno estis kvindekhektara...
Ho tempoj, ho tempoj,
io estas putra de Finna golf' ghis turka limo...
Mart denove
elprenis
la papavofloran senansan kruchon,
kaj trinkis post sep malgrasaj jaroj
trankvile kaj ne hastante
hordean kafon kun lakto de kolhhozaj bovinoj.
El Kanado
alvenis en pakajho
farmista chapo
kaj rughrandaj gumbotoj
— li ne forgesis!
La leteroj demandas alude,
kiel statas la hejma bieno
— li ne forgesis!
Ne perdas la esperon.
Vershajne intencas iam reveni...
Ho, kiel kortushe!
Sed la
terbatalantoj —
novbienuloj, venintaj el kabanulaj domachoj —
ne plu revenos.
La terbatalantoj dormas
sub la herbejoj de mil bienoj
sen orkestroj,
sen florkronoj.
Ne plendu, chu vi audas!
Ne ghenu ilin!
La terbatalantoj dormas...
Ili ja ne povis reveni
de sia tiama vojagho,
eksterordinara vojagho
en teron, teron, teron...
Ne plendu!
La malnovan
papavofloran kruchon
la nepo rompis dum sia vizito,
certe nevole.
La floroj falinte splitighis
kaj de sub la emajlo elshelighis
kamparana "porcelano" — griza fajenco...
Ho, malzorga junularo!
Tiu junularo
konstruas elektrocentralon en la arbaroj che Narva,
por aldoni al la lumo de Orienta Europo
sian radion.
De Finna golf' ghis turka limo
denove iom plilumighis....
Ho junularo!
* pastlo — el unu peco da ledo
farita kamparana shuo. — Trad.
** Mogri Mart — literatura tipo, sinonimo de
richa kaj avara kampulo. — Trad,
*** Mulgimaa — populara nomo de la distrikto
Viljandimaa, la plej bonhava parto de la burgha
Estonio. — Trad.
**** La svedoj, fratoj Alfred, Ludwig kaj Robert
Nobel fondis (1876) en Baku naftoindustrion (societo
"Fratoj Nobel"). — Trad.
***** Versoj el populara kanto pri Mulgimaa. — Trad.
****** Tanner — gvidanto de la finnaj
socialdemokratoj, en 1940—1941 ministro por
eksteraj aferoj de Finnlando. — Trad.
******* En 1940 post agrarreformo multaj
kabanuloj senteraj ricevis teron de la proksimaj
bienoj. — Trad.