NIGRO KAJ RUGHO

En la mola sablo restas
spuroj de promen',
larghaj dunoj, softaj ondoj —
bordo de sukcen'.
Suda bord' de Balta Maro,
golf' en dunobend',
el la maro sunsplitetojn
jhetas shtorma vent'.
Somermeze blu' profunda
sub chiela pal',
sed autune senvarie
grizas mara shtal'.
Mildaj, varmaj maraj ventoj,
supre nub-tavol',
ne tro varmaj la someroj,
vintroj sen rigor',
Pacaj, gajaj maraj bordoj,
en la akvo, jen,
retofostoj; shipoj staras
antau la haven'.
Sukcenecaj sunradioj
brilas sur la ond'.
Chu trovighas lok' pli paca
en la vasta mond'?
En la mola sablo restas
spuroj de promen',
larghaj dunoj, softaj ondoj —
bordo de sukcen'.

Tia estis la antautago.
Fishistoj revenis de la maro.
Vasto senlima,
senventa silento.
Nur che la Pruslanda bordo
vidighis grizaj militshipoj —
pli multaj ol kutime.

Kaj tion,
ke la elitpopolo decidis
chi tiun nokton antau septembro
ekmarshi
por konkeri al si vivospacon,
ankorau ne sciis la fishistoj
nek la eksservisto Jan de Saarde Mart —
soldato en la fortikajho Westerplatte.

Orienta Europo dormis la lastan trankvilan nokton
anticipe por pluraj jaroj.
Purpure subiris la fruautuna suno
okcidente,
malantau la duoninsulo Hel.
En la rodo senzorgaj shipoj dormis.
En la hazardludejo de Zoppot
apud la libera urbo Danzig
kolektighis somerfinaj ludistoj kiel chiam
en la kazino...
Nur negocistoj de Konigsberg
ne venis chi-vespere.

Ekscite glasoj tintis en bufedo,
kaj la krupiero
devis ripete alvoki
la sinjorojn,
ke ili pligrandigu
la vetajhon.
La ruleto ekturnighis:
nigro — rugho, rugho — nigro...
Sinjoroj
— la lastan fojon —
pligrandigu la vetajhon!

Nigro — rugho, rugho — nigro...
Kies banko?
Fortuno vivu! Champanon!
Sinjoroj
— lastan fojon —
pligrandigu la vetajhon!
Kuraghulojn Fortuno favoras...
Turnighas ruleto.
En la libera urbo Danzig
jam antau la mateno kolektighas
sturmtachmentoj.
Kaj en Silezio
insidas chirkau radiostacio Gleiwitz
en polaj uniformoj energiaj SS-anoj.
Kun ili du malliberuloj en polaj uniformoj
el koncentrejo,
chi tie mortpafotaj.
Akra estas la Tessar-optiko!
Morgau Goebbels skuos
antau la nazo de jhaketvestita monda jhurnalistaro
bildojn pri pol-uniformaj kadavroj en Gleiwitz.
Kaj Hitler anoncos
tremante pro justa kolero,
ke la kaliko plenighis...
Sed tion ankorau ne scias
la fishistoj de Gdynia, dormantaj antau nova strecha labortago,
nek soldato Jan en la fortikajho Westerplatte,
nek la malfrusomeraj ludistoj en Zoppot.
Sinjoroj,
pligrandigu la vetajhon —
la lastan fojon!
Chu la ruleto scias?
Nigro — rugho, rugho — nigro...

Tagighis en Orienta Europo
nigre
kaj rughe.
Germanaj kiraskrozistoj
bombardas egalmaniere
marfortikajhon kaj fishistajn kabanojn.
Ili ne havas tempon por elekti,
kaj ech ne volas.
La elitpopolo hastas!
Nigra, nigra, nigra
estas la fum' incendia —
nigra, amara.
Rugha estas la fajro
kaj rugha estas
la sango!
La fishistoj ne surmarighis...

Soldato Jan en la fortikajho Westerplatte
fronte staris nudabruste.
Oni diris, ke li defendas Polujon.
Oni diris, ke venos helpo.
Nur necesas persisti
la unuan tagon...
El Varsovio per radio
venis flamigaj patriotaj paroladoj,
"Jeszcze Polska nie zginela..."*
Pala chielo — tra nigra fumo,
blanka sablo — tra sanga nebulo.
La tero fumas kaj tremas.
Nigraj fulmoj
en marfortikajho kaj fishistaj kabanoj.
Chu vere oni trovis iam chi tie sukcenon
kaj silenton?

Soldato Jan en la fortikajho Westerplatte
per chifono vindis la vunditan kapon.
Oni diris, ke rezisti necesas
kelke da tagoj nur...
Radio Varsovia konfirmis:
"Jeszcze Poiska nie zginela..."
Sed la germanaj kiraskrozistoj,
la tankoj germanaj,
la kugloj germanaj
malon konfirmis.
Brue rapidegis al la fortikajho
nigraj aviadiloj.
Grince sin shraubis tra la septembra mateno
pezartileriaj obusoj.
Pecon post peco ili shiradis
la vivan karnon.
Kiu auskultus, kiu auskultus
la kanton de akvoj malghojaj ?...

Estis lumo kaj sereno,
helis marsurfac',
ore flavis la sukceno
Sur la sabla plagh'.
Estis lumo kaj sereno,
trembrilanta mar',
ne turmentis chi terenojn
sangoversha far'.
Maromughon pinarbaro
sorbis sur la bord'...
Sed aperis de la maro
senatende mort'.
Kaj ekighis zorgoplena
akvo de la mar',
plumbopluvo abomena
dancis sur ondar'.
Regis iam vivo vigla,
flavis la sukcen...
Flamoj nun kaj fumo nigra

morto kaj malplen'.

Unue falis la batalionestro,
poste la rotestro.
Restis la plotonestro,
ankau li vundita.
Sed oni diris: necesas rezisti
kelkajn tagojn,
ghis alvenos helpo...
Helpo ne venis.
Malplenis la dunborda laca maro.
Junaj subleutenantoj —
la lasta nobelsango de Polujo —
che Kutno kondukis siajn ulanojn
kavaleri-kolone ataki tankojn.
Tie restis la kavaleriaj plotonoj,
plu neniu estis, kiu irus
helpi al Westerplatte...
Sovaghe henante chevaloj kuradis
sur ebenajhoj de Polujo.
Boatotabulojn albordigis
la akvo de l' sukcena bord'.

La tankoj daurigis la veturadon...

Malantau la varmeta akvo
dormetis la bordoj danaj
kaj atendis indiferente
sian vicon.
Varsovia radio kantis:
"Jeszcze Polska nie zginela...",
sed jam delonge ghi pereis,
tirinte sian loton malgajan kaj malgloran.
Kaj ghian cherkon portis
ne bastoshuoj kotaj pro vilagha vojo,
sed klakantaj sur palaca pargeto
lakledaj botoj.

Soldato Jan en fortikajho Westerplatte
kontraustaris tutan semajnon
per nura fusilacho en la mano
al la tankoj,
kun sanga chifono chirkau la kapo.
Donu iom da aero,
por la okuloj iom da mondo,
granda, freshiga, kolora —
ion alian krom nigro kaj rugho!

La sepan tagon lin
plu ne portis la piedoj.
En kazematoj pro brulo rompighis cheftraboj.
"Jeszcze Polska..."
stertoris radio el la lasta baterio.
Komprenis Jan, ke jen la fino,
la homo ne povas vivi
nur inter mortintoj kaj fero.

Jan pene ekstaris,
el la fortikajhruinoj elvenis
kaj iris
renkonte al la tankolavango,
antau la dolorantaj okuloj
du lastaj suferigaj koloroj —
nigro kaj rugho.

La tankoj daurigis la vcturadon.

Samtempe sidis
en centoj da duonlumaj kafejoj
miloj da palvizaghaj junuloj,
suchadis malfortan kafon
kaj lanchis en la tabakfumon
etajn problemojn
kaj mortenaskitajn pensojn.

"Chu vi audis —
N. pentris bildon
kun tre originalaj koloroj,
nigro kaj rugho!
Kaj tiel profunda ideo — nur nigro kaj rugho..."

Sed tankoj daurigis la veturadon,
por fari el la junuloj de la kafejoj
perfidulojn
au sensencajn martirojn.

Dudek jarojn poste
kelkaj palvizaghaj junuloj,
al kiuj dume kreskis jesuobarbo,
sidis ankorau en duonlumaj kafejoj,
jhetante en tabakfumon
mortenaskitajn mikroproblemojn.

"Chu vi audis —
N. pentris teruran bildon
en tute originalaj koloroj,
nigro kaj rugho...
Juna genio!..."

Junuloj,
vishu el la okuloj la tabakfumon
kaj rigardu la lumon de Orienta Europo!
Per nigro kaj rugho
en Orienta Europo oni ne ludas.

Por ke ne plu necesu skribi:
TANKOJ DAURIGIS LA VETURADON.


* "Ankorau Polujo ne pereis..."

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ