I. A. KRILOV
La elstara, eminenta rusa verkisto Ivan
Andrejevich Krilov (1769-1844), komence verkinto de
komedioj kaj publicisto, vere glorighis en la 19-a
jarcento kiel genia fablisto, kreinto de multaj
mirindaj fabloj.
En tiuj fabloj spegulighis la profunda sagho
kaj spri-teco de la autoro, kiu tute reale kaj vigle
transdonis en versaj rakontoj la multflankan vivon de
sia epoko.
La temo de kelkaj fabloj estis prenita el
versoj de gloraj antauuloj (Ezopo, Fedro, Lafonteno),
sed la plej granda parto de liaj fabloj estis tute
originala, kaj ili chiuj, chu adaptitaj, chu
originalaj, estis verkitaj libere, en siaspeca,
memstara stilo, en bonega bel-sona lingvo, richa je
popolaj parolturnoj.
Krilov agis kiel granda satiristo: li akre
prijughis ne-gativajn flankojn de la homaj moroj kaj
de sociaj rilatoj de la epoko, en kiu li vivis. La
majstra ironio kaj sagha prudento de Krilov aperas
tre koncize kaj trafe: pluraj esprimoj el liaj fabloj
baldau farighis popolaj proverboj, kiuj perfekta kaj
sprite ludas sian rolon en la chiutaga parolo ghis
nun. Jen, kelkaj tiaj ekzemploj:
Plej fortas Mopso, sen demand', - Ghi bojas
kontrau Elefant',
Okulo ja pretendas, sed malproksimas dent',
Al fremda malfelich' ne moku kun facil',
La elefanton mi tutplene ne atentis,
Post bojo eksilentas ili,
Amiko-malsaghul' dangheras per kares',
Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char',
Malpravas senfortul' konstante en la mond'
Krilov sarkasme kaj indigne priskribis la
senmoralighon de la nobelaro, ghian rabistan
ekspluatadon al la sendefenda popolo, la korupton,
maljuston, socian neegalecon. Krilov senkompate vipis
la malkleron kaf stulton, flatemon kaj mensogon,
fanfaronon kaj vantecon, senzorgon, kalumnion,
egoismon, sendankon, envion, avidecon ktp.
En siaj fabloj Krilov estis efektive demokrata
- li sincere kaj senkompromise simpatiis por simplaj,
ordinaraj homoj el la popolo, por ilia modesta kaj
utila laborado.
La rusa verkisto (kaj ankau konata
esperantisto) I. V. Sergejev, autoro de libro pri
Krilov, skribis jene:
"Neordinare simpla kaj tre richa lingvo,
klareco kaj profundo de pensoj proksimigis la verkojn
de Kri-lov ai la popolo. La tute reala, lauvera
priskribo elvokis en la legantoj sinceran amon kaj
estimon al li. Sed plej forte altiris la legantojn la
tutkora optimismo, la forta konvinko pri la estonta
certa triumfo de justeco, - la konvinko, kiu estis
propra al la popolo mem. Krilov he lamentas pri la
sorto de malrichuloj, ne vershas maldolchajn larmojn,
sed li ruze kaj malshate ridetas kontrau konkreta
malamiko, li moke atakas' lin kaj per kolera ironio
li dispremas la forton de la kontrauulo kaj la timon
antau ties forto. Jen en tiu optimisma, vivoplena
realeco sin kashas la magia forto de la poeto kaj la
sekreto pri la senmorteco de liaj verkoj... Li estis
ne ordinara instrua moralisto, sed li agis kiel
severa akuzanto, senkompromisa, nekoruptebla, kiel la
konscienco mem de la popolo."
Lau eldiro de la rusa verkisto. N. Tihhonov,
la fabloj de Krilov ne maljunighas, char la vortoj,
kiuj esprimas veron, ne povas maljunighi.
Efektive, la fabloj de Krilov restis ghis nun
vere popularaj, kaj ili eniris la oran fonduson de la
tutmonda klasika literaturo.
S.Rublov
|