LEONO DUM CHASO

La Lupo, Hundo, Vulpo kaj Leon'
En najbareco foje estis
Kaj ili por la viv-bezon'
Kontrakton manifestis:
Chasadon fari per komun-batal',
Dividi chion lau egal'.
La Vulp' unua faris servon:
Per artifik' ghi kaptis cervon
Kaj vokas nun amikojn al kunven'
Por la divido de felicha pren'.
Kaptajho estas certe bona!
Alvenis chiuj. La Leon' impona
Ungegojn montras kun koler-mien'
Kaj pri divido laute diras:
"Ni estas kvar, amikoj, por festen' "
Kaj cervon li en kvar porciojn shiras:
"Nun estas distribu'! Rigardu kun atent':
Jen mia parto lau konsent'
De la kontrakt-propono.
Kaj tiu part' por mi, char estas mi Leono.
Kaj tiu part' por mi pro mia eminent'.
Kaj kiu lastan parton pro hazardo tushos,
Sen vivo sur 1a kampo kushos."

KAMPULO KAJ SERPENTO

Al la Kampul' alrampis la Serpent'
Kaj diras ghi: "Mi estas nun amiko.
Ne timu tute min kun tremo kaj paniko.
Alia estas mi, rigardu kun atend':
Jen novan hauton mi posedas."
Sed tamen la Kampul' Serpenton ne ekkredas.
Hakilon kaptis li
Kaj diras: "Malgrau hauto nova
La sama restis kor' al malbonajh' tutpova."
Kaj li mortigis ghin kun frapa energi'.

Se kauzis vi malkredon en afero,
Ne savos vin la masko de malvero.
La bela masko ne defendos vin,
Al vi minacos de Serpento fin'.

KOKO KAJ KUKOLO

"Vi kantas, mia Kok', tre laute kaj solide!"
,,Kaj vi, Kukolo-charmulin',
Belkantas flue, malrapide:
Neniu en arbar' en kant' similas vin!"
"Mi audus vin, amiko, vivon tutan."
"Kaj kiam vi, Kukolo, eksilentas,
Auskulti vin denove mi atentas,
Belkanton vian kvazau flutan...
De kie venas tia vocho?
Kun milda tono, pura, sen riprocho!...
Ne grandas via kresk', sed estas vi surpriza,
En kanto cedas vin, sendube, najtingal'!
"Mi dankas vin, sed certe en real'
Per kant' superas vi al birdo paradiza.
Atestas tion tute la publik'."
Jen diras la paser':" Amikoj de muzik'!
Vi laudas vin tre dolche kaj kun flat',
Sed malgrau via laud' malbonas la kantad'! "

Do kial per la bel-parol'
La Kokon laudas la Kukol'?
Char estas Kok' en sama rol'.

SCIURO

Dum festo, sur vilagha plac'
Che bienula dom-palac',
Amasis la popolo:
Sciuron en turnigh' ghi gapis sen parolo,
En rado kun rapid' movighis la sciur'.
Alternis en kurad' piedoj de la besto,
Kaj turdon sur betul' mirigis lerta kur':
"Bonkora kamarad', respondu por atesto,
Vi kion faras en rapid'? "
"Amik'! laboras mi sen iu intermit'.
Mi estas kurier' che mia grand-sinjoro,
Kaj mankas tempo dum la tag'
Por la ripoz' au mangha ag'."
Kaj la Sciur' en rad' rekuris kun fervoro.
La turdo diris simple kaj kun mok':
"Vi kuras en rapid', sed sur la sama lok'."

Okazas, praktikul' en sia taglaboro
Klopodas, ardas en agad',
Plenforte penas li progresi,
Sed tamen en movad' ne povas li sukcesi,
Samkiel la Sciur' en rad'.

URSO LABOREMA

Kampulo faris en arbaro
Lignajhajn arkojn por profit'
(Laboris li trankvile, sen rapid'), -
Kaj Urs' imitis lin en tiu sama faro.
Jen bruas en arbar' krakad' sen intermit',
Audighis frapo ghis arbara rando.
Diversajn arbojn en abunda grando
Ekstermis Urso sen kalkul',
Sed en rezulto estis nul'.
Jen al Kampul' por konsultad' li iras.
"Najbaro mia", Urso diras:
"Mi rompas arbon en moment',
Kurbigi ghin forestas la talent'.
Sur kio bazas sin la profesi-scienco?"
"Sur simpla ajh'," respondas la najbar':
"Forestas ghi en via far':
Sur pacienco."

LEONO KAJ VULPO

Al Vulpo tute fremdis la Leon';
Vidinte lin ghi tremis sen rezon'.
Post kelka temp' Leonon ghi revidis,
Sed timo Vulpon jam ne gvidis.
Kaj triafoje dum renkont'
Babilon ghi komencis kun volont'.

Ni ankau ofte iun timas,
Se tiu homo malproksimas.

SHTONO KAJ VERMO

"Jen kiel bruas ghi! Persono malghentila!"
Pri pluvo grumblis Shton' en tono maltrankvila:
"Kaj oni laudas ghin sen limo kaj mezur'!
Aklamas oni ghin ja kvazau gaston karan,
Sed kion faris ghi elstaran?
Dum horoj du au tri ghi pluvis nur.
Menciu oni min sen lauta frazo:
Dum tuta mia viv' obeis mi al sort',
Modeste kushas mi en ajna lok' okaza,
Sed de neniu venas danka vort'.
Riprocho pri maljust' ne estas ja senbaza.
Forestas en la mond' justec' en sia gherm'."
"Silentu vi!" respondis tuj la Verm':
"Ja kvankam pluv' ne estis tre impona,
Forigis ghi soifon de la ter', -
Al seka kamp', senforta pro veter',
Kaj por kampul' aperis nun esper'.
Sed vi sur kampo estas senbezona."

Chu gravas por afer' la kvardekjara spert',
Se plenas dum la viv' senago kaj inert'?

DRAKO

En la chiel', tre fore de la ter',
Papera Drak' fluganta en aer'
Al papilio krias kun fier':
"Auskultu, kiel vi malgrandas sube!
Envio trafas vin sendube
Pro mia alta flugo en chiel'."
"Ho, tute ne! Ghi estas bagatel'.
Vi vane pompas kaj solenas!
Vi flugas en altec', sed shnuro vin retenas.
Do, malgrau via alt-nivel',
Ne estas vi proksima al felicho.
Modestas mia vivkondicho,
Sed flugas mi ja tute sen kontrol',
Lau mia propra vol',
Nek bruas, kiel vi, per zumo multa
Kaj stulta
Dum vivo tuta en amuza rol'."

BUNTAJ SHAFOJ

La buntaj shafoj nauzis al Leon'.
Ekstermi ilin - estus tre facile,
Sed por prestigho - malutile -,
En la arbaro regas li sur tron'
Ne al perfida murdo kaj sufoko.
Kaj tamen bunta shaf' nur estas abomen'.
Chu eblas la likvido sen provoko?
Jen li alvokas al konsult-kunven'
La Urson kaj la Vulpon por subten'.
Kaj en kunsido li deklar-raportas,
Ke la rigard' al bunta shafa spec'
Al li turmenton por okuloj portas, -
Minacas lin, vershajne, la blindec'
Kaj ghin eviti tute li senfortas.
Jen Urso al Leon' ekgrumblis kun obtuz':
"Sed kial ni parolas tiom vaste?
Ordonu senprokraste
Sufoki shafojn tute, sen konfuz'."
Sulkigis brovojn la Leon' kaj Vulpo
Humile diras: "Nia bona.regh',
Al besta persekut' vi ne kapablas ech!
Ne vershos vi la sangon de senkulpo.
Permesu min sugesti pri afer':
Herbejo bona estas che river',
Nutrajh' abundas tie por la grego,
Por promenado - plena liberego.
Kaj al plenumo de pashtista rego
Vi. sendu Lupon por prosper'.
Al mi tre shajnas, estas antausento,
Ke mem per si pereos shafa gento.
Kaj dume vivos ghi feliche kaj sen mank'.
Che ajna akcident' vi restos ja en flank'."
La vulpa opini' entute jam superis.
Bonege en praktik' rezultis la fervor', -
Ne nur la shafoj buntaj lau kolor',
Ech simplaj malaperis.
Sed kion diras bestoj kun persisto?
Bonkoras la Leon', sed Lupo - jen rabisto.

MIRONO

Jen vivis en la urb' magnat-richul' Miron'.
La nomon uzas mi ne pro la vers-valoro,
La nom' de tiu hom' utilas por memoro.
Pri tiu plenrichul' en tuta region'
Najbara prave krias,
Ke lia posedajh' ja estas milion',
Sed fremdas la richul' por ajna helpa don',
Kaj tamen kiu gloron ne envias?
Por laudoj de popol' por estu nom-ornam'
Jen pri Miron' estighis fam',
Ke en sabatoj li almozon donas.
Kaj fakte, lia kort' al chiuj sin disponas,
Sen riglo tute estas la pordeg'.
"Ho", pensos vi, "Bankrot' okazos rekta!"
Ne timu, estas li en avarec' konjekta:
Li en sabata tag' dechenas hundojn dek.
Por almozul' ne nur bonvena vorto,
Apenau en sekur' forkuras li de korto.
Sed dume je sanktul' famighis jam Miron'.
Kaj oni diras en la strato:
"Miron' farighis mecenato.
Bedaure la hundar' kruelas sen bezon',
Malhelpas ghi alvenon al peron',
Sed estas mem Miron' lau Kristo frato."

Rimarkis ofte ni pri sama mank',
Ke tre komplikas vojo al palaco.
Do kulpas tlon hundoj kun minaco -
Sed mem Mironoj estas ja en flank'.

KAMPULO KAJ KAMP-LABORISTO

En malfelicha kaj minaca hor'
Ni preghas ofte al persono
Nin protektanta de malbono.
Sed kiam la danghero estas for,
Savinton jughas ni severe, kun chagreno,
Atakas kun insult',
Kaj se forestas kulpo en rezult' -
Miraklas fenomeno!

Kun sia laborist' Kampul' maljuna
Arbare iris en vespera hor'
Al sia hejmo, post labor'.
Subite en proksim' aperis urso bruna
Kaj al kampul' sen argument'
La urs' atakis en moment'.
La urso premas lin, kruele traktas,
Sub ghia korp' la mizerul' baraktas,
Jam venas fino de ekzist'.
"Stefano kara! Helpu pro honoro! "
Petegon audas laborist'.
Jen la Heraklo nova kun kuragha koro
Kaj lau batala kortoplena stil'
Kranion ursan fendis per hakil'
Kaj ventron pikis li per forko kun fervoro.
La urs' ekmughis nur pro vundo kaj sufer',
Ekfalis ghi kaj mortis.
La kamparan' levighis de la ter'
Kaj tuj al laborist' riprochon vortis.
Stefan' demandis kauzon de insult'.
"Pro kio lautas mi? Azeno vi kun stult',
Vi kial pro malsagh' atakis tiom brute?
Difektis felon preskau tute!"

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ