CHEVAL-TRAJNO

Kun potoj trajno veturila
Transiri devis de krutajh'.
Unuan charon por vojagh'
Kondukas mastro kun lertec' facila.
Chevalo forta, kvazau apogilo
Bremsadas charon sur dekliva lok',
Sed jun-chevalo laute kaj kun mok'
Desupre la fortulon plen-riprochas:
"Ho glor-chevalo! Jen miraklo!
Ghi rampas kvazau pro obstaklo,
Malrektas, kurbas, shtonojn krochas!
Kuraghu pli! Denove push'!
Maldekstren! Kia estas fush'!
Azen' mizera! Ne al mont' sin levas
Kaj ne dum nokto troti devas,
Malsupren iras vi, dum tag'!
Rigardi vin, - nur krevas pacienco,
Vi portu akvon kun azen-parenco.
Chu mi ripetos vin en via ag'?
Galope, en minuto, mi trakuros,
De mont' rulighos charo, ne veturos!"
Jen kun strechita brust' en vigla maltrankvil'
Ektrotis jun-cheval kun sia veturil'.
Apenau ghi atingis al deklivo,
Ekpremis ghin la charo kun masivo;
Ghi pushas jen de flank', de dorso en senord',
Galopas la cheval' kun plej strechita fort',
Senhalte, kun impeto brava,
Al shtonoj kaj kavajh' jen frapoj sen reten'.
De saltoj longa chen',
Post frapo nova frap', kaj en rezulto - kavo!
Adiau, potoj, sen reven'!

En homa societ' tre oftas sama manko,
Agado fremda shajnas nur erar',
Sed se ekprovos vi pri sama far',
Pli grandan fushon vi produktos ankau.

DIVIDO

Komerca kamparan' enspezis lau merito
Post la negoc' felicha kun sukces'
Tre multe da profito;
Necesas nun divido de enspez'.
Jen regas en divid' disputo kaj ekscito -
En la komerc' ghi estas tradici'.
Subite en la dom' okazis incendi'.
"Vi savu sen prokrasto
La varojn de la brul'!
Necesas urgha hasto,
Plipostos la kalkul' !"
Sed unu tuj ekkrias kun bombasto:
"Mi ne movighos for!
Mil rublojn donu, pro honor'"
"Postulas mij du milojn, jen kalkul'
"Vi estas naivulo!"
Senbaza estas la pretend'!"
Al brulo en la dom' forestis ech atent'.
Bruegis la sinjoroj plendispute,
Ghis fumo kaj haladz' penetris de tegment'
Kaj ili kun havajh' forbrulis tute.

Jen ofte en afer' de grava ord'
Pereo plena chiujn persekutas,
Char mankas durn minac' konkord',
Kaj oni en vantec' disputas
Pri propra nur profito kaj komfort'!

KUKOLO KAJ AGLO

Kukolon Aglo nomis Najtingal'.
Kukol' en nova rolo,
Fiera plene pri titolo,
Komencis montri en real'
Talenton sian pri muziko.
Rezulte - chiuj flugis for
Kun moko au koler-humor':
Mizeris kanto lau efiko.
Al Aglo la Kukol' ekplendis kun la kri':
"Pripensu do! Lau via regh-ordono
Nomighas Najtingalo mi,
Sed oni mokas min pri mia kanta tono."
"Amik', mi estas regh', sed mi ne estas dio.
Ne fortas mi influi al afer'.
Mi provis nomi vin, sed ghi ne estas chio.
Vin fari Najtingal' ne estas mia sfer'."

KAMPULO KAJ SHAFO

Kampulo plendis kontrau Shaf',
Provokis li al kriminal-proceso.
Jughisto Vulpo agas kun sukceso -
Enket' esplor' lau paragraf,
Pri chiu punkto oni jugh-atestas,
Kaj kia pruv' por kriminalo estas?
Jen diras la. kampul': "En certa nokt'
Subite du kokinoj malaperis.
Matene en la kort' ostetoj nur mizeris,
Kaj nokte estis Shaf' en tiu lok',"
De Shaf klarig': ghi dormis nokton tutan,
Atestas chiuj veron absoiutan;
Neniam ghi fi-agas nekonvene,
Chu per shtelad'
Au friponad';
Ne manghas ankau ghi viandon plene,
Kaj la verdikt' de Vulpo tekstas jene:
"Rezon' de Shafo restu sen atent',
Pro kauz', ke en la art' de elokvent'
Friponoj majstras ege bone,
Char lau informo en dirita nokt'
La Shafo estis en la birda lok',
Kaj char bongustas la kokin' aldone
Kaj estis oportuna la okaz',
Konkludas ni en tiu kaz',
Ke Shafon logis granda tento
Kaj manghis ghi kokinojn en silento.
Rezulte ekzekut' okazu, en kruel',
Viando - al jughej', al plenda flank' - la fel'.

SIMIO

Laboru vi per ajna manier'
Kaj tamen vin ne trafos kun fier'
Popola danko au la gloro,
Se estas sen util' laboro.

Kampulo de maten-auror'
Plugilon sur parcelo trenis.
Laboris li tre pene, kun fervor'
Ghis al vizagho shvito svenis.
Kaj por laboro estis la honor':
Jen chiu hom' kun simpatio
Salutas kaj tre laudas lin.
Al kamparan' envias nur Simio, -
Agrablaj laudoj logas lau kutim'.
Simio volas mem labori,
Kun shtip' komencis ghi fervori,
Kaj per fervoro kun honest'
Jam superplenas nia best'.
Jen shtipon pezan portas ghi,
Jen ghin klopode chirkauprenas,
Jen rulas, jen surtere trenas.
Plenshvitas tute la Simi',
Apenau spiras ghi, sed ghin neniu laudas.
Neniu por afer' al vi aplaudas.
Chu kauzon vi ne vidas kun facil'?
Vi dronas en labor', sed mankas la util'.

NAJTINGALO KAJ KATO

Ekkaptis Najtingalon Kat'.
Tenante en ungegoj kroche
Li diras milde kaj belvoche:
"Karulo charma, mia frat'!
Mi audis, ke en kanto
Vi, certe, estas triumfanto.
Rakontis Vulp-amik' al mi,
Ke via voch' ruladas kaj sonoras,
Ke oni vin tre shatas kaj honoras
Pri via charma melodi'!
Auskultus mi kun plena simpati'
Al via kanto senkompara.
Ne tremu tiel, lasu vin obstin',
Ekkantu ion ajn. Kaj poste al kamparo
Mi lasos vin, - al boskoj kaj arbaro,
Muzikon shatas ankau mi sen normo:
Kun paca murmurad' ja ronkas mi en dormo."
Kaj dume Najtingalo en mizer'
Apenau spiris pro sufer',
"Nu, bon-amik'! " daurigis Kato:
"Ekkantu ion, estu delikata."
Sed mankis bel-kantad', krietis ghi kun ghem'.
"Chu ravas vi per tia fi-plorem'?"
Demandis Kato kun riprocho:
"Sed kie estas via bela vocho,
Ja kiun oni laudas en kortush'?
Min tedis de katid' simila kria fush'.
Ne! Por kantad' ne estas vi kapabla,
Senordas via melodi',
Sed eble sur la dent' vi estas pli agrabla."
Kaj la kantiston manghis li
Kun placha delikato.

Chu mi klarigu fablon lau moral'?
Mallertas kante Najtingal'
En ungoj de la Kato.

KAMPARANO EN MALFELICHO

Al Kamparan', al provizeja lok',
Shtelisto trafis en la nokt'.
Li venis kun malbon-intenco:
Esploris chambron li de planko ghis plafon',
Kaj chion shtelis la fripon'.
Chu por shtelist' ekzistas konscienco?
Vespere la kampul' ekdormis en richec',
Sed en maten' vekighis malprospera,
Ja kvazau almozul' mizera
Malbonas la vekigh' de tiu spec'.
Do la Kampul' malgajas kaj sopiras,
Parencojn siajn vokas li kun plor',
Najbarojn chiujn petas pri favor':
"Chu vi ne helpos min en malfelicha hor'?"
Jen chiu hom' konsilon taugan diras
Kaj saghas multe en rezon'.
"Ho bel-amiko! Estas ja malbon',
Char ofte vi babilis laukutime
Pri posedajho via ghranda nur."
Alia tuj rimarkis: "Por futur'
Vi metu provizejon pli proksime."
"Ghi estas tute vana vort'."
Eldiras nun najbaro Foko:
"Ne gravas provizeja loko,
Kolerajn hundojn havu vi en kort'.
Hundidon mi volonte donus:
Anstantau ghi en akvo dronus.
Donacus prefere mi al najbar'
Por la bonfar'."
Kaj la amikoj en bonkor' ghentilaj
Lau sia povo kaj inklin'
Konsilojn multajn donis tre utilajn,
Sed en real' neniu helpis lin.

Se dum la viv' mizer' al vi impetos,
Vi provu iri al amik':
Konsilos li abunde kun logik',
Sed se pri helpo vi amikon petos,
Ektrafos lin momente en kondut'
Nur surdo kaj mirakla mut'.

KORNIKO KAJ KOKINO

Jen kiam dum milit'
Al forto kaj insid'
De malamik' la ruzo kontraustaris
Kaj tiucele oni jam preparis
Forcedi Moskvon, - tuta loghantar'
El la chefurbo sin ekmovis
Kaj savon sian en veturo trovis,
Pro la invad' impeta de barbar'.
Tumulton tiun grandan de tegmento
Rigardas kun trankvil' kornik'.
"Kaj kiun vojon havas vi, amik'?"
Demandas nun Kokin' en veturil-torento;
"Ja okupant' impertinenta
Trovighas tute en proksim'!"
"Chu min koncernas la afero?"
Kornik' respondas: "Tute sen danghero
En urbo restos mi. Min fremdas via tim'.
Kornikoj por manghad' ne taugus lau kutim'.
Do mi kun gastoj vivos tute bone.
Kaj eble min ektrafos laubezone
Fromagho au ostet' en iu foj'.
Adiau, kokulin', felicha estu voj'."
Kaj fakte la kornik' en urbo restis,
Sed ghi ne ghuis tute pri bonstat' -
Turmentis gastojn la mizer-malsat'
Kaj la korniko mem en supo baldau estis.

Jen tiel homo blindas en praktik':
Vi sekvas al fortuno tre proksime,
Sed kiam proksimighos pli intime,
Nur trafos supon, kiel la kornik'!

MALSHPARULO KAJ HIRUNDO

Okazis, juna bel-sinjor',
La heredinto de havajho richa,
Malshparis ghin por la plezur' felicha,
Kaj fine venis hor',
Ke restis el havajh' nur palto sola:
Char blovis tiam vintro en sever',
Timigis lin la frosto negh-tavola.
Jen vidas li Hirundon en aer',
Kaj oni scias bone -
Alflugas la hirund' al ni printemp-sezone.
Do vendis li la palton lastan for.
Ghi estas en printemp' objekto sen valor'.
Chu vesti varme sin, dum strebas tuta tero
Al ghojo de printemp' kaj luksa bel-vetero,
Dum fughas griza frost' al norda region'!
Konkludo estis lau rezon'.
Forgesis tamen li pri la proverba vero:
Ke unu nur hirund' ne gravas por sezon'.
Kaj fakte: en subit' revenis frost' rigora,
Jen knaras veturil' sur negho krak-sonora,
Plenfumas kamentub' kaj vitrojn kun grad'
Ornamas jam glaci'.
Pro frosto la sinjor' farighis larme-plora,
Jen vidas li sur negh' kadavron de Hirund'.
Frapita de chagren' ghis la anim-profund',
Tremante pro malvarm', li diris en ekzalto:
"Sentauga bird'! Vin kaptis morta fin',
Sed multe mi plenfidis vin, -
Kaj jen en la rezult' mizeras mi sen palto."

MUELISTO

Penetris akva flu' tra digo sur rivero:
La malfelich' ne estis grand-afero,
Necesis pro difekt' nur simpla far';
Sed Muelist' ne zorgis pri ripar'.
Jen akva fluo pli kaj pli torentas
Abundas ghi potence, sen rezist'.
"Chu dormas vi, amiko Muelist'?
Pri la afer' vi tute ne atentas."
"Ne tro dangheras flu',
Ne gravas por labor' de akvo superflu'.
Al shtona muelil' sufichos akvo mia."
Ignoras Muelist' pri eblo de ruin',
Dum fluas sen ripoz' torento energia.
Sed baldau venis fin'.
Ekhaltis tute shton', la rado eksilentis.
Komprenis Muelist' kaj laute li lamentis,
Pri akva shparo nun - li zorgas en klopod',
Esploras pri afer', sed vane post bankrot'.
Al digo en ruin' kokinoj kelkaj venis.
"Kanajloj!" kriis li: "diablo vin altrenis!
Forestas akvo jam, je mia malfortun',
Plencerte volas vi fortrinki tute nun."
Kaj shtonon jhetis li indigne por la pun'.
Chu helpon donis tiu fino?
Revenis hejmen li sen akvo kaj kokino
.
Ekzistas en la viv'
Sinjoroj kun naiv'
(Al ili mi la fablon nun donacas), -
Mil rublojn por absurd' elspezas sen domagh',
Sed pri kandela stump' avaras kun malsagh'
Kaj akre en disput' kverelas kaj malpacas,
Ja kvazau en mastrum' ghi estas la trezor'.
Kun tia misshparem' mastrumo de sinjor'
Tre baldau krevos for.

OMBRO KAJ HOMO

Ekvolis Hom' al sia ombro veni.
Al ghi proksimas li, sed ghin ne povas teni.
Li kuras kun rapid', sed ne kapablas preni,
Char ombro en kurad' forglitas kun obstin',
Ja kvazau estas ghi trezoro.
Fin-fine post lacigh' returnis sin sinjoro
Kaj vidas: ombro nun jam persekutas lin.
Simila estas fakt' sub nia hela suno.
Rakonti pri afer' nun estas oportuno,
Char sama histori' rilatas al fortuno.
Jen vane shvitas hom' en revoj kaj sopir'
Por la atingo de felicho sia.
Alia hom' ne estas ambicia,
Sed ghuste la felich', post tiu kuras vir'.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ