KVARTETO Petola best' Simio,
Saghul' Azen',
La Kapro kun solen-mien'
Kaj Urso sen gracio -
Decidis pri kvarteta lud'.
Jen estas notoj, instrument' muzika
Kaj en herbejo - lok' unika -
Plenravos ili mondon, sen diskut',
Ekfrotis archa ar', sed veas la rezult'.
"He, haltu vi!" Simio krias: - Ne rapidu!
Por belo de muzik' lau ordo vi eksidu.
Amiko baso Urs', vi sidu kontrau ald',
Kun violon' kontrauos mi en paro,
Jen tiam en muzik' aperos la ekzalt':
Dancigos ni betulojn en arbaro."
Eksidis ili lau propon',
Sed en la muzik' - la sama ton'.
"Atentu! Estas jen rezon' ",
Azeno krias: "Por muzik' efekta
Ni sidu en linio rekta".
Eksidis ili lau azen-supoz',
Sed en Kvartet' rezultas nur hhaos'.
Do pligrandighis nun la forto de diskutoj
Kun la disputoj
Pri ordo kaj pri lok'.
Hazarde Najtingal' alflugis sen alvok',
Kaj oni petas ghin pri helpo en la kazo.
"Sufichas unu hor' por estu certa bazo
Al la Kvartet'. Ni petas pri konsil',
Jen notojn havas ni, jen estas muzikil',
Nur diru pri sidloka stil'".
"Por esti muzikist' ", ghi diris kun emfazo:
"Necesas lerni pri la bel'
Kaj senton havi en orel'.
Do sendepende de sidloko
Muziko via estas moko".
|
KOKO KAJ PERLO La Koko dum bekad'
senchesa
En sterko trovis perlon lau okaz'
Kaj diras grave kun emfaz':
"Jen ajho malnecesa!
Stultuloj taksas ghin per tute granda prez',
Sed estas multe pli prefera por enspez'
Hordea simpla grajn': ne multe ghi imponas,
Sed saton donas.
Por sensciul' similas paralel':
Gravajho sen kompren' nur shajnas bagatel'.
|
CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO Se inter
homoj mankas la konsent;
Afer' ilia estas nur turment'
Kaj en rezulto restas sola moko.
Jen Cigno, Kankro kaj Ezoko
Decidis pri la shargh-transport'
Kaj jungis sin al charo en konkord'.
Tre strecha estis pen', sed char'- sur sama loko.
La shargh' por ili estus bagatel',
Sed Cigno strebas al chiel'
Por Kankro - dorsa ir', al akvo - tir' Ezoka.
Pri kulpo kaj pravec' ne estas nun deklar',
Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char' .
|
KORNIKO Vi trafos al ridinda stato
nur,
Se vi perfidos krude al natur'.
La simpla hom' ne revu pri nobelo,
Kaj se vi estas nano lau statur',
Ne strebu vi al granda ait-nivelo,
Sed pensu kun modest' pri via simpla stat'.
Per pavaj plumoj luksa, lau parad',
Korniko kun fier' en Pava kort' promenis,
Kaj ghi imagis jam en tro-memfid',
Ke pro la pompa vid'
Konatoj kun chagren' al ghi envion tenis,
Ke ghi parencas nun al pava bela gent'
Kaj taugas la moment'
Farighi en la kort' majesta eminent'.
Sed baldau krevis for la ambicio stulta.
La Pavoj pinchis ghin per bekoj kun koler'.
Ne nur sen fremda plum', ghi restis en mizer'
Sen propra plum-kovrajh'; senhelpa kun sufer',
Ghi fughis en rapid' de prem-atako multa.
Forkuris tiam ghi al sia hejma strat',
Sed la parenca gent' kornikon ne rekonis.
Per pincho kaj bekad' al ghi turmenton donis.
Do kia estis rezultat'?
De la kornikoj ghi foriris,
Al Pavoj ne transiris.
La fablon mi klarigos lau konkret'.
Filin' de komercist' Matrona tre sopiris,
Shi revis pri aligh' al nobla societ'.
Kaj dank' al doto chirkau miliono,
Farighis shi edzino de Barono.
Sed nova parencar' riprochas shin
Pri la malnobla burgha origin',
Dum propra famili' - pii la nobel-inklin'.
Kaj estas nun Matrona en praktiko
Nek Pavo, nek Korniko.
|
SERPENTO KAJ SHAFO Serpento tenis
sin sub iu shtipo
Kaj pri la mond' koleris ghi.
La furioza emoci'
Ghin regis akre, lau principo.
Shafido en proksim' ghoj-saltis sen atent',
Sen iu penso pri Serpent'.
Subite la Serpent' elrampis kaj ekpikis:
Dolora pik' al mizerul' efikis.
Ekbrulis sango pro venen'.
"Sed kia estas kulp'?" ghi diris kun chagren'
"Vi eble por atenc' alvenis",
Serpento siblis kun koler':
"Ni punas vin averte, pro dangher' ".
"Ho, ne!" respondis Shaf' kaj morto ghin
forprenis.
Por homo kun malbona kor',
Sen amikec' kaj am-humor'
La mondo estas fia nulo,
Persono chiu - nur krimulo.
|
KAFTANO DE TRISHKO Al Trishko sur
kubut' truighis la kaftano.
Sen longa meditad', per sia propra mano,
Li tranchis de manik' peceton for
Kaj flikis truojn kun fervor',
Kaftan' - en bona stat', nur la manikoj achas.
"Ne gravas! Mi al tio krachas,"
Sed tamen oni mokas lin.
Do Trishko diras: "Per kombin'
Riparos mi difekton tute,
Kaj longo de manik' normalos absolute."
Ho, Trishko lertas en afer'!
Li tranchas baskojn de la vesto,
Manikoj jam longighis en prosper',
Sed la kaftano mem mallongas en mizer'
Ja kvazau kamizol' modesta.
Jen estas por ekzemplo la okaz':
Sinjoro en financa embaras'
Por malimpliko tre agadas.
Rezulto: en kaftan' de Trishko li paradas.
|
LUPO KAJ PASHTISTOJ La Lupo en
proksim' de besta kort'
Ekvidis tra fendajh' en pord',
Ke la plej bonan shafon de la grego
Pashtistoj buchas en trankvil',
Dum hundoj kushas kun humil',
Kaj diris li en la chagren' grandega:
"Ho, kiel vi tumultus kun rabi', Se
tiun samon farus mi! "
|
IDOLO En iu templo staris la
Idol',
Per orakoloj trafaj ghi imponis,
Al homoj ghi konsilojn saghajn donis.
Pro tiu servo la popol'
Ornamis ghin arghente kaj per oro, -
Kaj estis al diajho plen-honoro
Per richa vest', oferoj, pregha zum'
Kaj per incensa fum'.
Al la Idolo oni kredis plene.
Sed jen - miraklo kia kaj terur'!
Ekdiris la Idol' stultajhojn nur:
Respondas ghi mallerte kaj singhene,
Kaj al demando ajna - en malord'
Mensogas ghi per tute stulta vort'.
Jen homoj pri afer' sincere miras:
"Strangajho kia!" oni diras.
Sed estis simpla la sekret':
En la interno de Idol-profet'
Sin kashis pastroj por respondo.
Dum sidis en Idol'
Prudenta pastro - estis kun prudent' parol',
Lin shanghis stulta hom' - kaj por popol'
Farighis la diajh' plej stulta en la mondo.
En la pasinto, audis mi,
Jughisto iu eminentis;
Li en jughado tre prudentis,
Dum sidis apud li kun sagh' sekretari'.
|
MENSOGULO De malproksima lando
post' reven'
Nobelo iu, dum promen'
Kun la amiko en la kampo vasta,
Rakontis pri vojagh' en ton' bombasta
Kaj multe li mensogis dum rakont'.
"Ne vidos mi, sendube, en estont'
Similajn ajhojn de vojagho lasta.
Vetero via estas sen preciz':
Jen tre malvarmas, jen varmeg' kruelas,
Jen mankas sun', jen ghi tro brile helas.
Sed tie estas vera paradiz'!
Ilia viv' ghis nun al mi impresas!
Nek palto, nek kandel'! Ja ili ne necesas.
Forestas tie nokto kaj malklar',
Kaj regas maja tag' dum tuta jar'.
Kaj en laboro oni ne fervoras,
Sed se vi vidus, kio kreskas, floras!
En Romo la kukumo estas glora
Ho, mia Dio plen-favora!
Chu kredas vi tutplene al rakonto?
Ghi estas granda kiel monto!"
"Mirindas certe! " diris la amiko:
"Mirakloj estas chie sur la ter',
Sed ni ignoras ilin en praktiko.
Jen havu vi ekzemplon de mister':
En nia lando estas ghi uniko
Asertas mi precize, kun sincer'.
Jen vidu ponton larghan sur river',
Ni iras tien. Simpla lau ekster',
Sed tre mirinda, oni devas diri.
Nek unu mensogul' kapabhs ghin trairi;
En mezo de la pont'
Trafalas li kun hont'.
Sed homo, kiu veron shatas,
Sur tiu ponto iras kaj bonstatas."
"Chu la trafal' minacas per dangher'?"
"Profundas la river'.
Jen kia mirindajh'. Kaj tion mi konstatas.
Do kvankam grandas la kukum' en Rom', -
Al monto, diris vi, similas la legom'..."
"Ne, ghi ne estas mont', ghi larghas kiel
dom'."
"Miraklo granda!
Sed samas ponto nialanda,
Al kiu iras ni. Vi kredu sen demando,
Por mensogul' fatale ghi funkcias.
En la printemp', dum iu hor',
Trafalis de la pont' (la tuta urbo scias)
Du jhurnalistoj kaj tajlor'.
Sendube, la kukum' kun dom-aspekto
Miraklo estas lau grandec-efekto."
"Ne estas ghi miraklo por respekto,
Kaj en konkludo vi malpravas:
Domegojn Romo ja ne havas
Kaj tie nur domachoj ordinaras,
En kiuj homoj du apenau staras
Au sidas en mizer'."
"Ghi estu tiel, tamen mi konfesas,
Ke la kukum' mirindas sur la ter'
Se homoj du okupi ghin sukcesas.
Sed kiel lerta estas nia pont'!
Apenau mensogul' surpashas ghin sen hont'
Trafalas li senpere.
Kaj kvankam la kukum' mirigas nin..."
"Atentu! " Mensogul' avertis lin:
"Anstatau tiu pont', transvadu ni prefere."
|
KATO KAJ EZOKO Ghi estos
malfelich', se bakos la botisto
Kaj botojn faros la bakisto.
Atendas ilin ambau malsukces'.
Mi diras rekte, lau konfes':
En la meti' malklera amatoro
Obstinas ofte sen rezon', -
Rezulte por afer' okazas nur la ploro,
Kaj pro obstino sen bezon'
Famighas malklerul' al moko plene,
Char spertajn homojn por ekkon'
Li ne konsultas laukonvene.
Jen venis la ideo al Ezok'
Praktiki Kat-metion dum la nokt'.
Chu logis lin diablo per envio
Au tedis jam fishmangha tradicio,
Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert'
Lin preni kune al chasado
Por kapti musojn al desert'.
"Chu konas vi aferon, kamarado!"
Demandis lin la Kato kun avert':
"Al mus-kaptad' vi tute ne kutimas,
Ne vane oni bel-esprimas,
Ke la afero majstron timas."
"Ne diru, amikul'! Chu estas ghi afero?
Kaptadis mi ech perchojn en rivero!"
"Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!"
Post plena plezurigh' satmanghis Kat'
Kaj iras li al sia kamarad'.
Sed al Ezoko voston manghis rat',
Kun malfermita bush' li kushas preskau morta.
Vidante, ke Ezok' ne taugas al kaptad',
La Kato-amikul' fortrenis lin al lag'.
Kaj nun, Ezok', anstatau ghuo
Por vi instruo!
Estonte vi prudentu
Kaj musojn ne atentu.
|
AKVOFALO KAJ RIVERETO Bruanta
Akvofal' defalis kun sever'
Kaj al kuraca font' ghi diris en fier'
(Sub monto en angul' nerimarkeble tute
Murmuris en modest' malgranda tiu font'):
"Je akvo estas vi malricha absolute,
Vizitas tamen vin la tuta mond'!
Impresas mia fort' per la potenc-minaco,
Per kio logas vi?" - "Tre simple, per
kuraco,"
Audighis en modest' respond'.
|