2.3. Esperanto
estas utiligebla kaj fakte esfas
utiligata kiel scienca lingvo
Tria antaujugho: "Esperanto ne
estas utiligebla kiel scienca lingvo. En Esperanto ne
ekzistas scienca literaturo, nek sciencaj terminaroj,
kaj neniu sciencisto uzas Esperanton. Esperanto ne
havas, ekzemple, la flekseblecon kaj la precizecon de
la germana, nek la grandan disvastighon de la
tradiciaj sciencaj lingvoj."
* * *
Unue oni diru, ke la scienca
esprimmaniero estas multe pli simpla ol la
literatura, char la celo de la sciencisto estas la
vero kaj ne la arto. Tial lia stilo devas esti klara,
konciza, objektiva, preskau sen figuroj. Se Esperanto
kapablas esti tauga lingvo por la esprimo de la Arto
(vidu p-on 8), estas
evidente ke ghi kapablas ankau esprimi la Sciencon,
kies lingvaj necesoj estas multe pli simplaj ol la
artaj. Kompreneble la Scienco havas, krom la komuna,
apartan vortaron, sed okazas ke tiu apartajho
formighas lau sistemo simila al la esperanta: pere de
internaciaj radikoj devenintaj precipe de la latina
kaj malnova greka lingvoj. Estas sufiche legi kelkajn
naciajn sciencajn tekstojn por vidi, ke scienca
esprimmaniero estas multe pli facile komprenebla ol
literatura stilo, tial ke ghi jam estas, pro sia
internacieco, kvazaua Esperanto.
Due oni aldonu, ke Esperanto kaj
ghia literaturo rilatas al la scienco ankau pasive,
t. e. kiel objekto de sciencaj esploroj, kiuj atingas
la publikon pere de eldonado au unue kiel disertacioj
por doktorigho prezentataj al universitatoj. Inter
chi lastaj ni menciu: "Vijf Kunsstalen"
("Kvin Artlingvoj"), verkita en la
nederlanda, de W. J. A. Manders (eldonis J. Muusses,
Purmerend, Nederlando, 1947); kaj "The Esperanto
Language as a lilerary medium" ("La
Esperanta lingvo kiel literatura esprimilo"),
1971, Margaret G. Hagler, anglalingva disertacio
prezentita al la Universitato de Indiana, Usono, por
doktorigho pri kompara literaturo.
Kaj jen fakto plej grava: ekzistas
scienca fako kies objekto estas precize "la
lingvistika studo de Esperanto": ghi nomighas
"Esperantologio". En ghi estas nepre
legindaj la libroj (verkitaj en la Internacia
Lingvo): "Interlingvistiko kaj
Esperantologio", de d-ro W. J. A. Manders, kaj
"Lingvo kaj vivo", de prof. Gaston
Waringhien.
* * *
Ke Esperanto povas esti uzata kiel
scicnca lingvo oni prefere pruvu per rekta maniero. Oni
konsideru ekzemple la sciencon pri la lingvaj
reguloj: gramatiko. Jen kelkaj ghiaj komunaj vortoj
en la portugala lingva kaj la responda esperanta
traduko:
fonetica
fonema
vogal
consoante
semivogal
ditongo
tritongo
hiato
acento
ortografia
apostrofo
sinais de pontuacao
morfologia
radical
afixo
formacao das palavras
derivacao
composicao
substantivo
genero
numero
grau
artigo
adjetivo
comparativo
superlativo
numeral
pronome pessoal
pronome possessivo
pronome demonstrativo
pronome indefinido
pronome relativo
pronome interrogativo
verbo
adverbio
preposicao
conjuncao
interjeicao
sinonimo
antonimo
homonimo
paronimo
analise morfologica
sintaxe
analise sintatica
oracao
periodo
sujeito
predicado
predicativo do sujeito
predicativo do objeto
objeto direto
objeto indireto
adjunto adverbial
vocativo
oracao coordenada
oracao subordinada
oracao principal |
fonetiko
fonemo
vokalo
konsonanto
duonvokalo
diftongo
triftongo
hiato
akcento
ortografio
apostrofo
interpunkciaj signoj
morfologio
radikalo
afikso
vortfarado
derivado
kunmetado
substantivo
genro
nombro
grado
artikolo
adjektivo
komparativo
superlativo
numeralo
personpronomo
posedpronomo
montra pronomo
nedifina pronomo
rilatpronomo
demandpronomo
verbo
adverbo
prepozicio
konjunkcio
inierjekcio
sinonimo
antonimo
homonimo
paronimo
morfologia analizo
sintakso
sintaksa analizo
propozicio
periodo
subjekto
predikato
subjekta predikativo
objekta predikativo
rekta objekto
nerekta objekto
cirkonstanca komplemento
vokativo
kunordigita propozicio
subordigita propozicio
chefpropozicio |
Kaj nun jen kelkaj komunaj frazoj
el la gramatiko, en la portugala kaj Esperanto:
"O adjetivo concorda
com'o substantivo." |
La adjektivo akordighas
kun la substantivo. |
"Verbo intransitivo e
aquele que exprime uma acao ou estado que nao
passa do sujeito a nenhum objeto." |
Netransitiva verbo estas
tiu, kiu esprimas agon au staton kiu pasas de
subjekto al neniu objekto. |
"Usa-se o til para
indicar a nasalizagao." |
Oni uzas la tildon por
indiki la sonan nazigon. |
"A metafora consiste
em usar uma palavra num sentido diferente
daquele que Ihe e proprio." |
Metaforo konsistas en la
uzo de vorto kun senco malsama ol tiu, kiu
estas propra al ghi. |
"O sc
no interior do vocabulo biparte-se, ficando o
s numa silaba e o c
na silaba imediata." |
Sc ene de
vorto dividighas: la s
restas en silabo, kaj la c la c
en la apuda silabo. |
Tiu esprimivo de Esperanto okazas
kaj en gramatiko kaj en chiuj aliaj sciencoj, sed
estus tre tede por la legantoj se ni trolongigus la
ekzemplaron. Tamen ni konsideru ankorau malgrandan
liston kun nomoj de bestoj, plantoj kaj kemiaj
elementoj por ke ni vidu la respondecon inter iliaj
esperantaj kaj sciencaj nomoj au simboloj.
Esperanto |
Sciencaj nomoj au simboloj |
bufo
leono
hieno
elefanto
tigro
aligatoro
dazipo
tapiro
antilopo
brasiko
laktuko
karoto
spinaco
cikorio
dolcha manioko
batato
lento
fabo
rizo
kalio
hidrargo
natrio
arghento
sulfuro |
Bufo
Felis Leo
Hyaena
Elephas indicus
Pelis tigris
Alligator
Dasypus
Tapirus terrestris
Antilope cervicapra
Brassica oleracea
Lactuca sativa
Daucus carota
Spinacia oleracea
Cichorium endivia
Manihot palmata
Ipomoea batata
Lens esculenta
Vicia faba
Oryza sativa
K
Hg
Na
Ag
S |
* * *
Esperanto ne nur estas utiligebla,
sed fakte ghi estis kaj estas utiligata kiel scienca
lingvo. Jam en "Fundamenta Krestomatio",
sub la rubriko "El la vivo kaj sciencoj",
trovighas kelkaj legajhoj kun scienca karaktero,
inter ili; "La loghejoj de la termitoj",
"Kronika katara konjunktivito" (el la libro
de prof-ro E. Puchs) kaj "La sunhorlogho en
Dijon" (el la "Revue Bourguignonne",
publikigita de la Universitato en Dijon). Kun la
tempo, iom post iom pligrandighis la uzado de
Esperanto en la scienco kaj aperis pluraj verkoj en
la Internacia Lingvo, el kiuj kelkaj povas tuj esti
achetataj che Libroservo de UEA. Tiuj acheteblaj
verkoj, sub la rubriko "Scienco kaj
Tekniko", apartenas al: agrokulturo kaj
bestokulturo, astronomio, biokemio kaj biologio,
botaniko, dommastrado, ekonomiko, fiziko, geologio,
heredoscienco, kemio, lingvistiko, matematiko,
medicino, higieno, psikologio, pedagogio, retoriko,
stenografio kaj skribsistemoj, telekomuniko, trafiko,
zoologio kaj "diversaj sciencoj". Verkoj
pri gramatiko, interlingvistiko, komerco, politiko,
historio kaj geografio konsistigas apartajn
rubrikojn.
* * *
Da fakaj terminaroj jam ekzistas
multe en Esperantujo. Ili estas la jenaj:
elektroteknika, arkitektura, militista, rughkruca,
konstruteknika, matematika, poshtista, kemia,
fervojteknika, medicinteknika, muzika, marista,
radioteknika, aeronautika, armea, fervojista,
komerca, filatelista, botanika, zoologia, farmacia,
ornitologia, infanluda, teknologia, kuira, trika,
shuista, hortikultura, gastronomia, geologia,
katolika, sporta, turisma. Estas menciindaj la
"Scienca kaj Teknika Terminaro" kaj precipe
la "Plena Ilustrita Vortaro", kiu traktis
kun speciala zorgo kaj intereso la sciencan kaj
teknikan terminaron.
* * *
Multaj mondkonataj seiencaj verkoj
jam estis tradukitaj al la Internacia Lingvo sed chi
tie ni mencias nur gravajn fakajn librojn, originale
verkitajn en Esperanto: "La arto de
memdisclplino" (Baudouin); "La
pacproblemo" (Hodler); "Patri-ideo en nuna
rusa literaturo" (Nekrasov); "Analitika
geometrio absoluta (Voros); "Geometria
folietaro" (De Saussure); "Fizikaj grandoj
kaj iliaj unuoj" (Wuster); "La homa
lingvo" (Collin-on); "Historio de
Mondlingvo" (Drezen); "Retoriko" (Ivo
Lapenna); "Enciklopedio de Esperanto" (Shirjaev,
Kokeny kaj Bleier); "Fine mi komprenas la
radion" (Aisberg); "La vivo de la
plantoj", "Atakoj kontrau
ghardenplantoj", "Scienco kaj pseudoscienco
pri heredo kaj raso" (Paul Neergaard); "Filozofia
vortaro" (Stanislav Kamaryt); "Interpopola
konduto" (Edmond Privat); "En la regno de
la vivo natura" (Peter Danov); "La grandaj
filozofoj kaj la universala lingvo" (Juliusz
Gluck); "Senghenaj Dialogoj" (Alberto
Fernandez); "Katalogo de Internacia Esperanta
Muzeo en Wien" (Hugo Steiner); "Sciencaj
studoj" (scienca almanako eldonita okaze de la
50-jara datreveno de Internacia Scienca Asocio
Esperantista). En la jaro 1974 aperis "Esperanto
en perspektivo", de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj
Tazio Carlevaro, verko fundamenta por koni la
esperantistan movadon ekde ghia deveno ghis la
nuntempo.
"Menciindaj estas ankau
kajeroj, kiujn oni eldonas okaze de someraj
universitatoj okazantaj dum universalaj kongresoj;
ghis nun aperis kelkaj volumoj kun interesaj kaj
valoraj kontribuoj de esperantistoj
sciencistoj". "Elstaran pozicion, pro la
enhavo kaj pro la rolo, havas en Esperantio
"Scienca revuo" (chefredaktoro: prof. B.
Popovich, Zagrebaeka 24, Sarajevo, Jugoslavio).
"Ghi fakte estas altkvalita kaj vere la plej
gravaj nomoj sciencistaj kaj fakaj en ghi
kunlaboras." "Ghi estas oficiala organo de
Internacia Scienca Asocio Esperantista", kies
celo estas apliki la internacian lingvon Esperanto en
sciencaj kaj teknikaj rondoj kaj faciligi ghian
uzadon per chiuj rimedoj.
Oni menciu ankau du aliajn gravajn
periodajhojn: "Internacia Pedagogia Revuo"
(eldonisto: Ludwig Pickel, Postfach 2113, D-85
Nurnberg 2, F. R. Germanujo; kaj
"Interlingvistika Informa Servo" (eldonas:
Societo por Intemacia Lingvo, Schaumannskamp 126,
D-2057 Reinbek, FR Germanujo), "modesta
multobligita bulteno, kiu enhavas tre valorajn kaj
tre seriozajn pritraktojn" (chiuj informoj inter
citiloj estis transskribitaj el la interesa verko de
Drago Kralj "Kvar prelegoj pri esperanta
literaturo" p-oj 174-179).
* * *
Eminentaj sciencistoj kaj sciencaj
institucioj opiniis favore al Esperanto. Jen kelkaj
opinioj transskribitaj el la utilega libro "Pri
Intemacia Lingvo dum jarcentoj", de Mag. Isaj
Dratwer, escepte de la Deklaro de la Franca Scienca
Akademio, kopiita el la verko de D-ro Edmond Privat
"Historio de la lingvo Esperanto; La Movado,
1900-1927":
UNESKO
Vidu sur pagho 5 la Rezolucion adoptitan en Montevideo.
FRANCA
SCIENCA AKADEMIO
La subskribintoj, membroj de l'
Akademio de l' scienco, konvinkitaj, ke la alpreno de
la helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj
havus konsekvencojn de nemezurebla graveco, vidpunkte
al la progreso de l' sciencoj kaj de aliaj aplikoj,
ke ghi ebligas etendi la disradiadon de la franca
scienco eksteren, kaj per tio la intelektan influon
de nia lando, esprlmas la deziron:
1. ke la instruado de tiu chi
lingvo, chefverko de logiko kaj simpleco, estu
enkondukata, almenau kiel nedeviga, en la oficialajn
programojn de la sciencaj klasoj de chiuj instruejoj;
2. ke, en la internaciaj kongresoj,
ghi estu akceptata kiel oficiala lingvo egalrajte al
naciaj lingvoj ghis la momento, klam la sperto
pruvos, ke ghi kapablas farighi ilia sola oficiala
lingvo;
3. ke la atento de la direktoroj de
sciencaj au teknikaj eldonejoj estu altirata al la
intereso, kiun prezentus al ili la uzado de tiu chi
lingvo en iliaj publikajhoj destinitaj por la
eksterlando;
4. ke de nun la sciencistoj kaj
teknikistoj pretighu por uzi ghin en siaj rilatoj kun
siaj eksterlandaj kolegoj kaj konigu poste al ili, ke
ili estas pretaj uzi ghin;
5. ke komisiono estu elektata por
prepari kaj ellabori la vortarojn de la puraj
sciencoj en Esperanto, kaj, ke la teknikaj societoj
estu instigataj fari la samon pri sia specialeco.
(Aprobita en la jaro 1921).
PROMESO DE
85 JAPANAJ SCIENCISTOJ
"La sciencaj esploroj devas ne
esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultoj
devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj au
individuaj esplorantoj. Scienco estas komuna klopodo
de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la
nomo "homo sapiens"... La subskribintoj
agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna
lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj
estas tre efika rimedo por plisolidarigo de la
internacia kunlaboro de la scienculoj.
"Kelkaj el ni jam delonge
tion... praktikas; kaj kvankam niaj verkoj en
Esperanto estis publikigitaj nur individue kaj
hazarde, tamen ehhoj el eksterlando ne estis
malgrandaj. Estas antauvideble, ke ni vekos multe pli
grandan ehhon, se ni agos sisteme kaj kolektive. Al
la europaj kaj amerikaj sciencistoj estas preskau
nebezone speciale lerni Esperanton por legi
Esperantajn traktatojn... Ni estas certaj, ke niajn
ekzemplojn baldau sekvos alilandaj kolegoj kaj tio
malfermos la vojon al plifaciligo de la internacia
kunlaborado de la sciencistoj."
(Augusto 1950)
REZOLUCIO DE
20 CHINAJ UNIVERSITATAJ PROFESOROJ
"La sciencistoj, kiuj parolas
aliajn lingvojn kaj kiuj deziras tamen ion krei en siaj
propraj sferoj, devas eluzi pli ol duonon de sia
vivtempo por ellerni 4 au 5 fremdajn lingvojn, char
alie ili ne povas digesti la konojn jam ekzistantajn,
des malpli fari ian indan kontribuon. Tia tro da
konsumo de tempo kaj de energio estas vere
nekomprenebla perdego de la scienco. Ni volas adopti
la simplan facile lerneblan lingvon internacian
Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado
kaj por publikigi niajn verkojn en ghi."
(Majo 1951)
SIR WILLIAM
RAMSAY (1852-1916)
profesoro d-ro, angla fizikisto kaj
hhemiisto, Nobel-premiito.
"La hhemio, kiu havas kisl
sian kampon de aktiveco la universon, devas posedi
universalan lingvon. Se oni pensas al la laboro, kiu
nun estas farata por la scienco en Rusujo kaj en
Japanujo, kiel ankau al la laboro, kiu realighos kiam
la forta kaj viva inteligento de chinoj dedichos sin
al tiu chi brancho de homa aktiveco, oni vidas la
neceson utiligi Esperanton por komunikadi kun tiuj
chi popoloj, se oni volas eviti studadon da
komplikitaj lingvoj, kaj tute aparte de la lingvo
china kun ghiaj 30.000 signoj, el kiuj chiuj reprezentas
unu ideon."
Prof. d-ro Ivo Lapenna. "La
Intemacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39
LOUIS LUMIERE
(1864-1948)
franca hhemiisto, eltrovinto de la
kinematografo
"Mi estas konvinkita, ke la
gheneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej
felichajn sekvojn por la intemaciaj rilatoj kaj por
la efektivigo de la universala paco."
Prof. d-ro Ivo Lapenna. "La
Internacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39
AUGUST FOREL
(1848-1931)
profesoro d-ro, svisa
neuropatologo, psikiatro, entomologo
"Esperanto jam en la praktiko
montris sin kiel fonetikan kaj bonsonan mondlingvon.
Ghi estas tre facile legebla, parolebla kaj
skribebla.
Sufichas chie instrui ghin en la lernejoj
por ekhavi sur la tuta tero simplan, reciproke
kompreneblan lingvon.
Estas eble paroli Esperanton tute
flue, mi mem konvinkighis pri tio che la internacia
Esperanto-kongreso en Ghenevo. Per Esperanto homoj de
chiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj
ghia literaturo estas jam tre ampleksa.
Ne estas vere, ke la uzado de
Esperanto ne estas praktike realigebla. Tiu chi
lingvo uzighas jam multe kaj al ghi mankas ankorau
nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon
de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilajhojn
che la kreo de diversaj esprimoj.
Estas fakto, ke la malamikeco inter
la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco
religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj.
Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauzighas
precipe nur de diverseco en la lingvoj."
"Kendte maends
udtalelser". Centra Dana Esperantista Ligo.
Kopenhago. 1925
RUDOLF
DIESEL (1858-1913)
d-ro, ingheniero, germano,
inventinto de la dizel-motoro
"De multaj jaroj mi mem
interesighas pri Esperanto. Tiu chi intemacia
helplingvo plenumas bazajn kondichojn, por ke akceptu
ghin plej multaj popoloj kaj ke ghi plue ekzistadu en
natura ligo kun la chefaj gvidantaj lingvoj en la
genia simpleco kaj logiko de sia strukturo.
Chi tiun lingvon mi pritraktas el
vidpunkto de ingheniero, kies klopodo estas direktita
al shparo de energio... La celo de Esperanto estas
shpari tempon, energion, laboron, monon, kaj
plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.
De tiu vidpunkto estas malfacile
kompreni kontraustarojn, kiaj ankorau aperas kontrau
enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi
opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan
bezonon por la paco kaj kiilturo."
"Das Esperanto ein
Kulturfaktor". 1913
ALBERT
EINSTEIN (1879-1955)
hebrea fizikisto, matematikisto,
Nobelpremiito
"Por la internacia komunikado
la internacia interkomprenigho helpe de la internacia
lingvo ne estas nur neceso, sed memkomprenebla afero.
Esperanto estas la plej bona solvo
de la ideo de la lingvo internacia."
"Germana Esperanto-Revuo"
ARIE SHTERNFELD
profesoro d-ro, rusa specialisto
pri astronautiko, patro de la sovetaj sputnikoj
"Pri la esperantista movado mi
vigle interesighis jam en la lernejaj jaroj. En tiu
chi periodo mi ech intencis partopreni la Mondan
Esperantistan Kongreson en Helsinki, tamen malhelpis
min kauzoj de mi ne dependaj. En pli postaj jaroj,
kiam mi komencis studojn en Francujo kaj samptempe
panakire laboris en la entrepreno
"Renault", en tiu chi diverslingva medio mi
ankorau pli konvinkighis pri la neceso enkonduki
komunan lingvon, kiel la aldonan rimedon de la
interkomprenighado inter la homoj. Se temas pri miaj
pluaj spertoj sur la lingva grundo, mi devas mencii
mian alvenon al Sovetunio en la 1935-a jaro. kie,
nekonante la rusan lingvon, dum du jaroj mi verkis
miajn disertajhojn en la franca lingvo, kiuj lauvorte
estis tradukitaj en la rusan. Kaj kvankam hodiau mi legas
la fakan literaturon en dek unu lingvoj, kaj miaj
disertajhoj estis tradukitaj en tridek unu lingvojn,
mi plue akcentas kun plena konvinko, ke Esperanto
estas speciale bezonata por la transdonado de la
sciencaj informoj kaj por kontaktoj inter la
sciencistoj. Subpremata de la multego da sciencaj
okupoj mi devis interrompi mian esperantistan agadon,
tamen mi sentas min plue ligita kun tiu chi movado.
Mi deziras al Esperanto — en la nomo de la tuthoma
civilizacio kaj paco en la mondo — pluan sukcesan
evoluon."
El la Sonmagazino de Pola Radio de
la 6-a de septembro 1964. Varsovio.
MARIO TEIXEIRA
DE FREITAS
d-ro, brazila scienculo, prezidanto
de Panamerika Instituto de Statistiko
"Esperanto estas la lingvo,
kiun chiuj homoj sur la tero povos lerni kaj facile
uzi en rilatoj inter la popoloj, sen risko, ke unu el
tiuj popoloj sentos sin ofendita en siaj naciaj
sentoj kaj sen risko malaltigi sian autoritaton. Tiu
chi aspirado, la plej nobla el chiuj, devas alporti
plenan kaj inteligentan kontentigon, tiun spritan
helplingvon, tiun belsonan elegantan lingvon
internacian Esperanto, la mirindan kreajhon de la
genio de Zamenhof.
Disvastighu kaj etendighu la uzado
de tiu admirinda lingvo, kaj tiam chiuj homaj
kampanjoj, chiuj belaj idealoj de paco, kunlaborado
kaj frateco inter la homoj rapide ektriumfos."
"El Esperanto en la opinion de
hombres eminentes y diversos hechos".
Montevideo. 1949. P. 13, 14
F. MAX
MULLER
profesoro d-ro, angla lingvisto kaj
filologo
"Mi havis ofte la okazon
esprimi mian opinion pri la valoro de la diversaj
provoj de mondlingvo. Chiu el ili havas siajn
apartajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed certe mi
devas meti la lingvon Esperanto je la plej alta loko
inter ghiaj rivaloj."
"Novaj Lekcioj pri la
Lingvoscienco" Letero al la eldonejo de
"Posrednik" 16 aug. 1894
ANTOINE
MEILLET (1866-1936)
profesoro d-ro, franca lingvisto
"La principo, sur kiu bazighas
Esperanto, estas bona.
La ebleco krei lingvon artan,
facile kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke
tiun chi lingvon oni povas uzi profitdone por si,
estis pruvitaj en la praktiko. Chia teoria diskuto
estas vana: Esperanto ekfunkciis..."
I. Dratwer. Wypowiedzi ludzi
wybitnych o jezyku miedzynarodowym. Warszawa. 1948.
P. 19
MARIO PEI
profesoro d-ro, usona populara
lingvisto
"Mi skribas al vi pri via
projekto aldoni Esperanton al hispana kaj franca
lingvoj en viaj elementaj lernejoj, kaj starigi
kurson de Esperanto por instruistoj. Mi ne deziras
iel ajn subtrahi el la valoro de aliaj lingvoj nun
instruataj, sed mi opinias, ke instruado de Esperanto
en elementaj gradoj prezentas multajn elstarajn
avantaghojn:
1. Eksperimentoj montras, ke
Esperanto estas bonega elirpunkto por lernado de
aliaj lingvoj, char pro la simpleco de strukturo kaj
vorttrezoro, ghi rompas la reziston de ordinara
unulingva lernanto, kaj samtempe konstruante la
fremdvortscion, ghi donas memfidon kaj instigas la
lernanton lerni aliajn lingvojn.
2. Aldone, pro la sufiche granda
nombro de esperantistoj en chiuj landoj en la mondo,
la lerninto de Esperanto preskau certe trovos
samlingvanojn chie. En landoj kiel Japanujo au
Brazilo, ekzemple, sen scio de japana au portugala
lingvo, li havos pli bonan shancon trovi
esperantistojn ol parolantojn de germana au rusa
lingvo.
3. Fine, pro la mondperspektivo de
Esperanto, ghi kontribuas al formado de mondkulturo
ghis pli alta grado ol iu ajn nacia lingvo, kiu nur
donas konon de la kulturo de la nacio au nacioj, al
kiuj specifa lingvo apartenas, sed samtempe tendencas
izoli la lernanton de aliaj kulturoj.
Mi kredas, ke la mondo bezonas
(multe nun, treege estontece) unu komunan lingvon,
per kiu chiuj homoj povos libere interkomuniki sen
distordo. Mi volonte akceptus nacian lingvon en tia
rolo. Ghis nun, tamen, chiuj klopodoj adopti nacian
lingvon kiel komunan lingvon malsukcesis. Konstruita
lingvo kiel Esperanto, kiu enhavas la avantaghon de
absoluta neutraleco, facila lernado, tuta fonetikeco
kaj normigo, eble sukcesos kie la naciaj lingvoj
malsukcesis."
Letero al d-ro Karl Schevill.
Edukada Fako, Universitato de California, en oktobro
1964.
"Esperanto", januaro
1965, p. 9
"Tute ssn fanatikeco, tute sen
insisto, ke oni devas elekti Esperanton au nenion; ne
rifuzante la eblecon de alia elekto kaj mian propran
cedan akcepton de tiu elekto; plene komprenante, ke
malgrau multjara studado de la problemo mia opinio
estas nur persona opinio, kiun mi tute ne deziras
perforte trudi, mi devas tamen konkludi, ke Esperanto
shajnas al mi la plej logika, kvankam tute ne la sola
ebla, kandidato por la ofico de internacia
idiomo."
"What's in a World? Language
Yesterday, Today, and Tomorrow", New York:
Hawthorn Books, 1968
* * *
Lau la antaujugho chi tie analizata
"Esperanto ne havas la flekseblecon kaj la
precizecon de la germana lingvo".
Ni respondu al tio.
Pri la precizeco ni jam sufiche
klarigis sur p-o 8.
Pri la fleksebleco ni nur menciu la
jenajn faktojn: la vortordon, kiu povas esti tre
libera dank'al la ekzisto de la akuzativo (vidu
paghon 8); la
vortfaradon, kiu permesas kun granda facileco uzi
esprimojn tute ne konatajn en naciaj lingvoj,
ekzemple: el jes, adverbo, oni povas
formi la verbon jesi, "diri
jes"; el sufkso kiel eg, estas
eble konstrui adjektivon: ega,
"granda"; el prepozicio kiel per
oni povas formi verbon, substantivon ktp: peri,
peranto ktp.
La facila kunmetado de vortoj estas
plia grava helpilo por la fleksebleco, ekzemple:
"persono el la sama
raso": samrasano
"labori per la manoj": manlabori;
"lau sia volo": lauvole.
* * *
Fine mankas nur konsideri la
aserton: "Esperanto ne havas la grandan
disvastighon de la tradiciaj sciencaj lingvoj."
Fakte tio okazas; la disvastigho de
Esperanto inter sciencistoj kaj en nesciencaj rondoj
estas nekontentiga. Nekontesteble se iu junulo volus
akiri nuntempe universitatan klerecon pere de
Esperanto, ekzemple pri inghenierarto au medicino, li
ne sukcesus char ankorau ekzistas malmultaj
esperantaj libroj en tiuj fakoj. Sed tio ne estas
manko apartenanta ekskluzive al Esperanto: ghi okazas
en multaj landoj, ekzemple en Brazilo, kie
universitatano ne malofte devas scipovi du au tri
lingvojn por kontentige sekvi sian kurson.
Kontraustari Esperanton tial, ke
ghi ankorau ne estas sufiche disvastigita estus
kvazau, en la komenco de la 19a jarcento, opozicii al
la ideo pri sendependigo de Brazilo, per la argumento
ke la plimulto de la amerikaj landoj estas ankorau
kolonioj; au nuntempe kontraustari la klopodojn de la
subevoluintaj landoj por ilia disvolvigo, sub la
preteksto, ke malbonaj ekonomiaj, kulturaj kaj
sanitaraj kondichoj regas en la plej granda parto de
la mondo.
Esperanto havas chion por ighi
sufiche disvastigita sur la scienca kampo: simplecon,
logikon, precizecon kaj, ne laste, neutralecon. Kaj
altvalora estos la kontribuo de la Intemacia Lingvo
al la scienco: ghi permesos al la sciencamantoj, ke
ili dedichu sin plene al la studado de scienco, sen
konsumado de tempo pro ellernado de du, tri au kvar
fremdaj lingvoj. Dank' al tio kaj al la facileco,
kiun Esperanto alportas por ke la sciencistoj
komunikighu inter si, oni povas aserti sen troigo, ke
la adopto de la Internacia Lingvo fare de sciencistoj
estigos gravan progreson por la scienco.
* * *
Jen kelkaj pashoj por la adopto de
Esperanto en la scienco:
1. enkonduki la Internacian Lingvon
en la lernejojn, precipe en la universitatojn kaj
tiucele: a) disvastigi la leghojn au oficialajn
decidojn, kiuj permesas au starigas Esperanto-kursojn
che lernejoj (vidu p-on 11); b) publikigi liston de edukejoj kie la
Internacia Lingvo jam estas instruata;
2. sciencaj publikajhoj en
Esperanto regule alvenu al universitatoj kaj publikaj
bibliotekoj;
3. sciencaj verkistoj publikigu
siajn verkojn dulingve: en nacia lingvo kaj
Esperanto; tio validas ne nur por libroj sed ankau
por artikoloj en fakaj revuoj.
Jen kelkaj nacilingvaj periodajhoj
kun resumoj en Esperanto, aboneblaj per UEA:
Chlamischreiniger und
Farber, Der, monata, nacilingva revuo pri
kemia purigado kaj tinkturado; redaktejo:
Textilchemiker C. H. Fischer-Bolsien, Albert
Schweitzer Str. 6, D-899 Lindau/B. P. R. Germanujo;
Italy's Contribution
to the promotion of world-wide prosperity; redaktejo:
Fenarete, Via Beruto, 7, I-20131 Milano, Italujo;
Medicamundi, pri
radiologio kaj medicina elektroniko; eldonejo: Sekcio
de Radiografiaj kaj Medicinaj Aparatoj, Philips,
Eindhoven, Nederlando;
Monda Lingvo-Problemo, La;
administrejo: Co-Libri, P. O. Box 482, Den Haag 2076,
Nederlando.