2.4.
Esperanto povas konkurenci kun la angla lingvo
Kvara antaujugho: "La vera
internacia lingvo, kiun hodiau chiuj uzadas, estas la
angla. Konsiderante la disvastighon de la angla
lingvo, ghian kreskantan influon kaj la kvanton da
verkoj en ghi produktataj en chiuj partoj de la
mondo, estas utopie supozi, ke Esperanto povus iel
konkurenci kun ghi. Se iu alia lingvo devus en la
estonteco anstataui la influon de la angla, tiam
estus la franca au la germana au la rusa."
Sendube oni multe uzas la anglan
kaj danke oni devas rigardi ghin pro la multaj servoj
faritaj kaj farataj de ghi por la reciproka
komprenado inter la popoloj. Sed char ghi estas nacia
kaj ne internacia lingvo, chu ghi plenumas kontentige
tiun internacian rolon?
Fakte la angla estas favorata de la
porlerneja legharo en multaj landoj, kie ghi estas
deviga lernobjekto. Sed al tiu privilegio respondas
vera posedo de la angla fare de la lernantoj?
En kunveno de profesoroj de
duagrada lernejo en la urbo Sao Carlos (*) (SP), Brazilo, chiuj kun universitata
klereco, la autoro faris enketon pri ilia scipovo de
la angla. Nur malplimulto deklaris sin kapabla legi
angle; kaj sensignifa parto el tiu malplimulto
sciigis, ke ghi povas ankau parole uzi tiun lingvon.
Do se tio okazas che kleraj personoj, oni povas imagi
la situacion inter ne-kleruloj.
Nun ni konsideru la kvalitojn de la
angla por roli kiel internacia lingvo. Chu ghi estas
facila?
Jes, sed nur en kelkaj aspektoj de
la gramatiko. Nekontesteble ghiaj prononco kaj
ortografio estas komplikaj.
Krome mankas al ghi, kompreneble,
la plej grava atributo por meriti internaciecon: la
neutraleco. Profesorino de la angla en la urbo
San-Paulo rakontis tiurilate al la autoro, ke shi ne
sukcesis regi lecionojn, pro maldisciplino de la
lernantoj, en la tago kiam militistoj usonaj
intervenis en San-Domingo (1965). Alia persono,
komercisto en San-Paulo, vizitante turisme Francujon
kiam ghia shtatestro estis De Gaulle, kvazau estis
"agresita" (mi ripetas lian propran vorton)
kiam che hotelo li eksterigis la volon paroli angle.
La du malgrandaj epizodoj
reliefigas la principon, ke vere internacia lingvo ne
povas okazigi kverelojn au ghenojn. Tio chi estas
ghuste la malo de ghia celo: alproksimigi la homojn
por ke ili pace komunikighu.
La neneutralecon de la
angla substrekas la fakto, ke nur 10% de la tuta
homaro, estas denaske angle parolantoj. Tio signifas,
ke la aliaj 90% devus subighi al la lingva regado de
eta malplimulto.
Oni povus aserti, ke ankau
Esperanto ne estas vere internacia, char enhavante
plimulton da radikoj latinaj, ghermanaj kaj slavaj
(lau la malkreskanta ordo de kvanto), ghi unue
favoras la latinidlingvajn popolojn, kaj due ghi
preterlasas la idiomojn aziajn kaj afrikajn. Sed
estas facile respondi: unue ke tioma proporcio obeas
al la grado de intemacieco de la radikoj; due ke la
malofta apero de aziaj kaj afrikaj radikoj en
Esperanto respondas al la fakto, ke Afriko kaj Azio
ankorau ne multe influas la mondan kulturon. Chu tiu
malofteco de afrikaj kaj aziaj vortoj ne okazas ankau
en la angla kaj franca lingvoj? Kiam popoloj el tiuj
du kontinentoj elstaros pro kulturo kaj ekonomio, tiu
fakto spegulighos en la idiomoj de la aliaj popoloj
kaj en Esperanto.
Aliflanke la angla, kiel cetere
chiuj naciaj lingvoj, estas elitema, char ghi povas
aparteni nur al havantoj de tempo kaj mono por lerni
gin. Male Esperanto pro sia logiko kaj simpleco
postulas nur frakcion de la mono kaj tempo konsumataj
en la lernado de fremda lingvo.
* * *
Se la angla estus la ghusta solvo
por la problemo de internacia lingvo, kiel klarigi,
ke la esperantista movado progresas en Usono, kaj ke
Britujo estas la lando kie okazis la plej alta nombro
da universalaj kongresoj de Esperanto?
Kiel klarigi, ke la lingva problemo
che Unuighintaj Nacioj chiam pli kaj pli akrighas,
anstatau solvighi? Kiel sciate, che tiu Organizajho
la oficialaj kaj samtempe laboraj lingvoj jam estas
ses: angla, franca, hispana, rusa, china kaj araba (**). Nun en Brazilo oni jam pledas por
enkonduki la portugalan kiel plian laborlingvon,
pretendo ne troa, se oni pensas, ke ghi estas la
kvina lingvo plej parolata en la mondo. (***)
Kaj che la Europa Ekonomia Komunajho
la situacio ne estas malsimila: ankau tie la
laborlingvoj jam estas ses: angla, dana, franca,
germana, itala kaj nederlanda.
Evidente la argumentoj kontrau la
angla validas pli malpli kontrau chiuj naciaj
lingvoj, kiuj estas bonegaj solvoj ene de la
koncernaj geografiaj limoj, sed ne povas funkcii
kontentige en la monda kadro.
Kompreneble, en la nuna historia
periodo la lernado de fremdaj lingvoj, precipe de la
angla, estas tre utila al chiuj. Jam Tolstoi asertis
prave, ke li ne konas pli humanigan studadon ol tiu
de fremdaj lingvoj. Do nia sugesto por la junuloj
estas, ke ili studu la anglan, la francan, la
hispanan, la italan, kaj aliajn, sed ke ili nepre
scipovu Esperanton, la sintez-lingvon, kiu, krom
neutraleco, simpleco, logiko, harmonio, precizeco kaj
fleksebleco, posedas la sigelon en si stampitan de
ghia kreinto: la kunfratigan celon.
Oni memoru ankau, ke la lernado de
la angla kaj aliaj idiomoj povas esti helpata per la
studo de Esperanto, unue char Esperanto estas la
sintezo de la aliaj lingvoj, do ghi komprenigas
faktojn neklarajn okazantajn en la naciaj idiomoj (****); due char ekzistas bonaj libroj per kiuj
oni povas lerni samtempe Esperanton kaj fremdan
lingvon, ekzemple, angle: "Step by step in
Esperanto", de M. C. Butler; france:
"Esperanto I, manuel d' initiation",
Bernard Thaillet; hispane: "Habla usted en
Esperanto?", Ergoto (de Bonaero); itale: Corso
di Esperanto", Corrado Grazzini; germane:
"Esperanto programita. Lehrprogramm fur den
Selbstuntenrricht", k. a. Chiuj libroj supre
indikitaj estas mendeblaj che UEA.
(*) Prononcu: "Saun Karlos".
(**) Pri
lingvoj che UN kaj Europa
Ekonomia Komunajho oni legu la revuon
"Esperanto" de Junio 1974.
"La 18-an de Decembro 1974, Ia Ghenerala
Asembleo de Unuighintaj Nacioj, lau rekomendo de siaj
Kvina Komitato kaj Konsulta Komitato pri Administraj
kaj Bughetaj Demandoj, aikceptis rezolucion, lau kiu,
ekde la 1-a de Julio 1975, oficialaj dokumentoj de la
Ghenerala Asembleo, la Sekurec-Konsilantaro kaj la
Ekonomia kaj Socia Konsilantaro estos regule
tradukataj ankau en la germanan lingvon. Chi tiun rezolucion
komune iniciatis la registaroj de Austrio, Federacia
Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia
Respubliko, kiuj transprenis la devon starigi apartan
fondajhon el kiu oni kovros chiujn kostojn, kiujn
kauzos la apliko de la rezolucio" (el la trafa
artikolo "Lingva egalrajteco farighis achetebla
varo", publikigita en la revuo
"Esperanto", Marto 1975).
(***) Jen
la listo de la lingvoj plej
parolataj en la mondo, lau informo de "Almanaque
Abril 1975": 1. china; 2. angla; 3. rusa kaj
hispana; 4. hindia; 5. portugala kaj bengala; 6.
araba, japana kaj germana; 7. franca; 8. itala.
(****) Jen eta ekzemplo
pri la helpo donata de Esperanto por la kompreno de
malfacilajhoj en naciaj lingvoj: kiu estas la sintaksa
funkcio de la vorto "como" (prononcu
"komo") en la portugala frazo "Como e
ela?" ("Kia estas shi?)?
Char "como" estas adverbo, oni kredas
unuavide, ke ghi estas cikonstanca komplemento. Tamen
la Esperanta traduko, kaj cetere la logiko, vidigas,
ke tiu vorto funkcias kiel predikativo.