2.2.
Esperanto havas literaturajn tradiciojn, literaturon
kaj poetojn
Dua antaujugho:
"Esperanto eble taugas kiel kodo por komerco,
sed ghi ne estas kulturita natura lingvo kaj pro tio
ghi ne povas esprimi nuancojn de la penso kaj la
poeziajn sentojn. Esperanto havas nek literaturajn
tradiciojn nek literaturon nek poetojn."
Ni dividu ghin en partojn.
"Esperanto eble taugas
kiel kodo por komerco".
Chi tie "kodo" signifas:
"vortaro konvencia au sekreta uzata en la
korespondado komerca au diplomatia".
Evidente Esperanto povas ankau esti
uzata kiel kodo se oni konsideras, ke la plimulto de
la homoj ankorau ghin ne regas; sed, malgrau tio,
estus pli saghe ne fari tian uzon char ofte el tie,
kie oni ne atendas, shprucighas... esperantisto.
Fakte Esperanto taugas kiel
"lingvo" por komerco, kaj tio evidentighis
ekde la komenco de la Internacia Lingvo. Ja
"Fundamenta Krestomatio", el 1903, enhavas
kvin modelojn de korespondado komerca kaj unu ekzemplon
de kvitanco. La korespondado inter esperantaj
entreprenoj (librejoj, eldonejoj ktp) kaj
esperantistoj farighas normale en Esperanto. Tio
inkluzivas informpetojn, mendojn, katalogojn,
fakturojn, kvitancojn kaj chiun ordinaran esprimon de
la komerca aktiveco.
Antau nelonge aperis Internacia
Komerca-Ekonomika Vortaro en 9 lingvoj: angla,
Esperanto, germana, hispana, franca, itala,
nederlanda, portugala kaj sveda. Tiu verko, kiu
enhavas chirkau 2000 specifajn nociojn kun klaraj
difinoj, estas la frukto de pli ol naujara internacia
kunlaborado. Ghin projektis, kompilis kaj redaktis F.
Munniksma, sub auspicio de Instituto por Esperanto en
Komerco kaj Industrio (Nederlando). Elstara eco de la
vortaro estas, ke ghi enhavas la difinon au klarigon
de chiu termino en Esperanto kaj la angla, tiel ke la
verko samtempe estas lernolibro. La vortaro kreighis
tute pere de la Internacia Lingvo. Ekzemple, la
difinoj kompilighis en Esperanto kaj poste
tradukighis en la anglan. Jen termino hazarde
elektita:
COST INFLATION
a considerable, often uncontrollable, increase in
cost of manufacture of a product, e. g. wage
inflation
KOST-INFLACIO
granda, ofte senbrida altigho de la kosto de
fabrikado de produkto, ekz.salajra inflacio
d Kosteninflation
e inflacion de los precios de coste
f inflation des frais
i inflazione dei costi
n kosteninflatie
p inflagao de custos
s kostnadsinflation
Unu el la plej viglaj aspektoj de
komerco en la moderna vivo estas propagando. Kaj
ankau tie Esperanto aperas uzata de grandaj
entreprenoj kiel Fiat, Philips, au SAS, kiuj ne nur
proponas siajn produktojn pere de ordinaraj anoncoj
sur esperantaj publikajhoj sed ankau propagandas pere
de katalogoj, prospektoj kaj ech filmoj en la
Intemacia Lingvo.
Kial ili uzas Esperanton, se ghi
ankorau ne estas regata de la amasoj?
Kompreneble ne estas pro tio, ke la
disvendado de iliaj produktoj kreskas grandskale
dank'al esperantistaj konsumantoj, sed char tiuj
entreprenoj scias pri la vasta areo tra kiu
dissemighas la esperantistoj kaj pri tio, ke ili
volonte pluportas la komercan mesaghon, kiu estas
samtempe atesto pri la praktika uzateco de la lingvo.
Tio ja povas, fruktodone por ambau — komerca
propagando kaj Esperanto-movado — estigi imitojn.
Ankau turismo estas komerca afero,
kiu en kelkaj landoj reprezentas unu el la plej
grandaj fontoj de enspezo. Nuntempe pluraj landoj kaj
urboj eldonas turismajn prospektojn en Esperanto. (*)
* * *
Ni alpashu al la dua parto de la
antaujugho: "Esperanto ne estas
kulturita natura lingvo kaj pro tio ghi ne povas
esprimi nuancojn de la penso kaj la poeziajn
sentojn."
Pri tiu shajna
"nenatureco" ni jam klarigis, rebatante la
unuan antaujughon.
Chi tie oni volas diri, ke, kvankam
utilante por aktiveco praktika, kia estas komerco,
Esperanto ne taugas por esprimi kulturon, t. e.
intelektajn kaj artismajn pensojn. Do, lau tiu chi
antaujugho, la Internacia Lingvo ne povus esprimi
nuancojn de la penso kaj poeziajn sentojn.
Tio estas facile respondebla.
Unue jen defio: oni prezentu ion
nacilingve verkitan, kio ne povas esti konvene
esperantigata. Se la chefverkoj en prozo kaj en
poezio de la monda kulturo jam estas esperantigitaj,
chu povas ekzisti aliaj verkoj neesperantigeblaj kun
precizeco?
Nuanco estas "delikata
diferenco inter samspecaj aferoj." Nur lingvo
tre preciza povas esprimi chiujn nuancojn de la
penso, kaj tia estas Esperanto.
Ni konsideru la portugalan frazon:
"Achei a garrafa quebrada."
Ghi estas dubasenca, char ghi povas
signifi:
1. ke "mi renkontis la botelon
rompita", t. e. en stato kiun
mi ne konis; au
2. ke "mi renkontis la botelon
rompitan", t. e. la botelon pri
kiu mi jam sciis, ke ghi estas rompita.
Kiel ni vidas, tiu dubasenceco ne
ekzistas en Esperanto.
Ni konsideru nun chi tiujn du
frazojn:
1. La medicino venkas la malsanon.
2. La malsanon venkas la medicino.
En Esperanto ambau frazoj estas
normalaj, sed la 2-a havas nuancon: ghi emfazas, ke
estas la malsano, kaj nenio alia, kio estas venkata
de la medicino.
En la portugala ni havas por la
unua frazo: "A medicina vence a doenca."
Sed por traduki la duan ni ne povus diri: "A
doenca vence a medicina", char la senco eslus
rekte mala ("la malsano venkas la
medicinon"). Nur skribe ni povus, dank' al la
uzo de akcento, verki tian frazon: "A' doenca
vence a medicina."
Por pli pruvi la precizecon de la
Internacia Lingvo, do ghian kapablon esprimi
nuancojn, ni prenu ekzemple la radikon san-
kaj vortojn formeblajn el ghi:
sano
sana
sane
sani
saniga
saneco
sanilo
sanigi
sanighi
sanejo
sanisto
sanulo
malsano
malsana
malsane
malsani
malsanulo
malsaniga
malsanighi
malsaneta
malsanema
malsanulejo
malsanulisto
sanigebla
sanigisto
sanigilo
resanigi
resanighanto
sanigilejo
malsanemulo
sanilaro
malsanaro
malsanulido
nesana
malsanado
malsaneco
malsanemeco
saniginda
El tiu chi listo oni uzas en la
praktiko pli-malpli la duonon; sed ghi bone montras
la precizecon kaj nuanceblecon de la penso en
Esperanto. Oni komparu ekzemple la vorton
"malsano" (malbonfarto), kun
"malsaneco" (stato de tiu, kiu estas
malsana) kaj "malsanado" (dauro de
malsano). Oni memoru ankau, ke en la portugala la
vortoj "insanidade" kaj "insano"
rilatas nelogike nur al la cerbaj malsanoj.
Komparindaj same estas la vortoj "nesana"
kaj "malsana", "sanilo" kaj
"sa-nigilo".
La esprimpovo de Esperanto estas
facile pruvebla. Ekzemplo estas la eblo formi verbojn
el adjektivaj radikoj:
"La chielo bluas".
"La maro verdas."
Rimarku, ke estas diferenco inter
tiuj frazoj kaj la jenaj:
"La chielo estas blua".
"La maro estas verda." (**)
Chi lastaj frazoj estas komunaj,
donas al ni bildon pasivan, kvazau sen vivo; kontraue
la unuaj prezentas la chielon kaj la maron kiel
elementojn aktivajn, fontojn de energio.
Jen alia ekzemplo. En la portugala,
la adjektivoj derivataj de "marmore"
("marmoro"), "fogo"
("fajro") kaj "cinza"
("cindro") estas "marmoreo",
"igneo" kaj "cinereo". Sed kiuj
estas la adjektivoj rilataj al "lata"
("lado"), "foguete"
("rakedo") kaj "aguardente"
("brando")?
Ili ne ekzistas, dum en la
Internacia Lingvo ili formighas normale:
"lada" au "ladeca",
"rakeda" au "rakedeca",
"branda" au "brandeca".
Jen alia pruvo de esprimpovo: la
afiksoj en Esperanto povas havi sendependan vivon kaj
estigi substantivojn, adjektivojn, verbojn kaj
adverbojn. Ekzemple: el mal,
prefikso montranta ideon logike kontrauan al tiu,
kiun montras la radiko, formighas: malo
(kontrauo), mala (kontraua), male
(kontraue), mali (esti kontraua); el
et, sufikso esprimanta la malplej
altan gradon de grandeco au intenseco, derivighas eta
(malgranda) ktp.
Plia ekzemplo: la cirkonstancaj
komplementoj povas esti esprimataj pere de
chirkaufrazoj, kiel en la portugala, sed oni povas pli
elegante formuli ilin per adverbaj formoj. Oni
komparu:
portugale: "ir a pe"
Esperante: "iri per la piedoj", "iri
piede", "piediri"
portugale: "por sua vez"
Esperante: "lau sia vico", "siavice"
portugale: "de pes descalcos"
Esperante: "kun nudaj piedoj",
"nudapiede"
Do jam estas pruvite, ke Esperanto
esprimas nuancojn de la penso. Sed chu ghi sukcesas
interpreti poeziajn sentojn?
Certe jes, kaj por pruvi tion jen
kelkaj ekzemploj de poemoj originale verkitaj en la
Internacia Lingvo, kaj transskribitaj kun la afabla
permeso de la autoro, el la bonega verko de profesoro
kaj poeto Sylla Chaves (***) "Por pli
bona mondo tra poezio kaj Esperanto" (Fondajho
Getulio Vargas, Instituto pri Dokumentado,
Eldonservo, Rio-de-Jhanejro, GB, 1970):
CHANTECLER
Nikolai Hohlov (****)
Saluton, heroldo matena, tro
frue, tro frue vi krias.
Ankorau forestas la lumo, ech unu radio ne
strias;
Ripozas, en dolcha songhado dronante, la paca
vilagho
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja
vizagho.
Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten'
sentinelas:
Vi krias — mi skribas la versojn, pri kiuj la
koro fabelas;
Vershajne neniu vin audas, vershajne neniu
ekkonos
La veron de miaj poemoj — neniu atenton ech
donos...
Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj
naskighonta
Auroro de nova tagigho, kashita trans lim'
horizonta;
Mi ankau salutu naskighon de novaj auroro kaj
tago,
Kashitaj en la homaj animoj post roka rigida
zigzago.
Alarmu do, gaulo orpluma... che fino de l' nokta
dejhoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de chiu auroro!
Vekighu kaj audu, havantoj de koroj kaj sanaj
oreloj,
Aklamon al nova tagigho en kri' de la du
sentineloj!
EZOPA FABLO
Kolomano Kalocsay (*****)
La cheval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.
Diris la cheval' incite:
"Eh, malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La chevaloj
Al bataloj
Kuri chiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj
(Iom helpis ankau spronoj)
Kaj la sharghon de l' karionoj
Tra abruptaj shtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" — la cevalo henis.
Bov' respondis dum remacho:
"Chevalacho!
Vi ja vane fanfaronas,
Ghar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marshalo vane rompas,
Vane pompas
La kuragho,
Se l' furagho
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malshatata!
Via gloro sole shajnas,
Chiun venkon bovo gajnas."
Pashtis sin melankolie
Ankau la azeno tie.
Ghi malplache audis,
Ke sin ili laudis.
Ghi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' ech ne okazus!"
LA TRIOPA
MEMO
Marjorie Boulton (******)
Mi estas tri. La digna
lektorino
Kun la krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
De l' dramo primitiva shi prelegas.
Dume, en koro, primitiva dramo
Okazas, chiam fresha kaj terura;
Sub nigra robo brulas nun pro amo
Virino simpla en dezir' tortura.
La lektorino pensas. La virino
Baraktas, krias, nur angoron sentas,
Sed la Poet', per arta disciplino,
Observas ilin ambau, kaj komentas.
HOMARA EPOPEO
Sylla Chaves
KANTO I (*******)
1
Nek glavojn, nek mondestrojn mi
salutas,
Kiel poetoj praaj altvaloraj
Laudintaj la kruelon, kiu brutas
Je nomo de la moshtoj falsagloraj.
Plejofte pri humil' intence mutas
La epopeoj, ekde tempoj foraj,
Sed kantos mi, se helpos Di' kaj verso,
La gloron de l' popol' de l' Universo.
2
Ne belo de la monda tragedio
Dum urbojn lekas fajre rugha lango,
Nek pompo de venkanta religio
Trudinta veron per la ver' de sango,
Nek disflamigh' nedaura de nacio
Chirkauenvoje kiel Mars-lavango
Inspiros min, sed tia hom-audaco
Gvidanta l' mondon por la lum' de paco.
3
Silentu, kantoj de naci-supero
Tre malproksimen flagojn dissemante
Trans ocean', militoj kaj mizero,
Sentime, senpardone, vane, vante!
Heroojn klanajn de la tuta tero
Pli granda, vera glor' balau kante!
Silentu nun, eksmastroj de l' destin',
Char la popol' libera levas sin!
4
Vi, muzoj, helpu min, kiuj min
gvidas
De la naskigh' kaj gvidos ghis la morto;
Per kies helpo frazoj ploras, ridas,
Kantadas, tondras tra l' potenc' de vorto.
Min helpu per inspir', kiu senbridas,
Galopas, flugas ja kun tia forto,
Ke ne rezistos ras- au klasobaro
Ghenanta la progreson de l' homaro.
5
Al mi la fluton mildan vi ne
donu,
Nek taugos la trumpeto de soldato.
Tamburoj krimaj tie chi ne sonu,
Dum fraton buchas lia propra frato
Tielan muzikilon mi ekkonu
Por shildi l' bruston de la subpremato,
Kaj vigle ghi trairu tutan mondon,
Kreante ne milit-, sed pacoondon.
6
Sed tamen, se pro baroj ege
dikaj
Tuta progreso homa. devas halti,
Se la potenc' de hordoj malamikaj
Popolon fughe faros ja dissalti,
Se la komplezoj estas senefikaj,
Muzik' de ver' ne rajtas plu kontralti:
Permesu, ke tamburo vire bruu,
Kaj chiujn de l' popol' la forto skuu.
7
Ne donas gloron sercho de
batalo,
Nek donas ghin ofend' al kontrauulo.
Masakroj — de la gloro estas malo,
Kaj por la glor' pafilo estas nulo;
Sed falu ni, se inda estas falo,
Bruligu ni, se inda estas brulo,
Kaj, kiam regas nur la legh' de forto,
Ni ja ne timu: nepra estas morto!
8
Permesu, ke mi bele kantu l'
belon
De l' faroj de l' herooj de l' homaro;
Ke mia vocho flugu en chielon,
Por ke ghin audu ili mem kun klaro,
Kaj por ne misatingi tiun celon,
Ni iru trans la tempo kaj la maro.
Vi donu, muzoj, al mi la okulojn
Por ke mi grande vidu la grandulojn.
9
Kaj vi, eterna Forto kaj
Mistero
Reganta majstre, orde, super chio, —
Allah', Jehovo, Brahmo, Jupitero,
Natur', Kreivo, Budho, Zeus au Dio —
Vi, nura regho vera de la tero,
Pro kies manko tuta materio
Silentas, ombras, stagnas au diskrevas,
Al Vi, Sinjoro, mia voch' sin levas.
* * *
Ni analizu nun la lastan parton de
la dua antaujugho: "Esperanto havas nek
literaturajn tradiciojn, nek literaturon nek
poetojn."
La ekzemploj, kiujn ni jhus
prezentis, jam montris, ke la Internacia Lingvo havas
literaturon kaj poetojn. Sed ni insistu pri tiu
punkto, komencante per la literaturaj tradicioj.
Kio estas tradicio? Tio, kio, pro
sia valoro au influo, estas konservata kaj
transdonata de generacio al generacio. Esperanto
havas tradiciojn formighintajn en la komenco de ghia
preskau jarcenta ekzistado, kaj ghi akiras, same kiel
la naciaj lingvoj, novajn tradiciojn lau la apero de
novaj influantaj valoroj konservindaj.
"Fundamento de Esperanto
(1905) (enhavanta tri verkojn: la 16-regulan
gramatikon, la "Universalan Vortaron" kaj
la "Ekzercaron") kaj "Fundamenta
Krestomatio" (1903) estas la chefaj literaturaj
tradicioj en Esperanto. Ili estas nepre legindaj de
chiuj esperantistoj intencantaj uzi aktive la
lingvon, precipe per skribado, char tiu du libroj
montras la korektan manieron fari tion.
Chiuj aliaj verkoj de Zamenhof
estas same tradiciaj, precipe la poemoj kaj la
kongresparoladoj, pro tio, ke en ili klare
prezentighas la "interna ideo", t. e. la
nobla kunfratiga celo de la Internacia Lingvo. Inter
la poemoj ni citu la jenajn: "La pregho sub la
verda standardo", "La vojo" kaj
"La espero"; tiu chi lasta, kantata en
solenoj, estas la himno de la esperantistoj. Inter la
kongresparoladoj estas nepre menciinda la unua,
eldirita en Bulonjo che maro, en 1905. Specialan
homan kaj historian valoron havas la "Leteroj de
Zamenhof", kiuj klare spegulas kelkajn nesufiche
konatajn facetojn de lia nobla karaktero.
Jen aliaj klasikaj verkoj originale
verkitaj en Esperanto:
"El Parnaso de popoloj",
la unua intemacia antologio en Esperanto, kompilita
de Antoni Grabowski (1857-1921); en tiu libro aperis
ankau kelkaj liaj originalaj poeziajhoj;
"Plena verkaro", de
Vasilij Nikollaevich Devjatnin (1862-1938), poeto kaj
prozisto;
"Vivo de Zamenhof"
(1920), biografio verkita de Edmond Privat
(1889-1962);
"Preter la vivo", poemaro
(1922), kaj "Sur sanga tero", romano, de
Julio Baghy (1891-1967);
"Strechita kordo" (1931),
poemaro de Kalman Kalocsay (1891-1976);
"Plena vortaro de
Esperanto", de E. Grosjean-Maupin, A. Esselin,
S. Greenkamp-Kornfeld kaj G. Waringhien;
"Parnasa gvidlibro", de
Kalocsay, Waringhien, Bernard, grava studo pri la
esperanta poetiko;
"Esperanta antologio", de
William Auld, originale verkitaj poemoj de 90 poetoj
el 35 landoj, el la periodo 1887-1957.
Tiu chi listo estas nur ekzempla;
oni povus facile plilongigi ghin.
114 titolojn de poeziaj libroj
(originale verkitaj en Esperanto au tradukitaj en
ghin) acheteblaj che Libroservo de UEA, Nieuwe
Binnenweg 176, Rotterdam — Nederlando, enhavas la
dua parto de Jarlibro 1973.
La esperanta literaturo estas
eldonata de pluraj Esperanto-eldonejoj, inter kiuj ni
mencias, krom UEA, la jenajn:
Sennacieca Asocio Tutmonda kaj
SAT-Amikaro, 67 Avenue Gambetta, F-75 Paris 20,
Francujo;
Bete Co, Inc, Channing L., 45
Federal Street, Greenfield, Mass. 01301, Usono;
Faux, D. P., 5 Brunswick Square,
Gloucester, GL 1 1U G, Britujo;
Oomoto, Kameoka, Kioto-hu 621,
Japanujo;
Koko Eldonejo, Postbox 952, DK 2400
NV Kopenhago, Danlando.
En Brazilo:
Asocio Esperantista de Rio-de-Jhanejro,
Caixa Postal 3677 — ZC -00, Rio-de-Jhanejro (RJ);
Kultura Kooperativo de
Esperantistoj, Av. 13 de Maio, 47, sl. 208, 20000 —
Rio-de-Jhanejro (RJ);
Federacao Espirita Brasileira,
Departamento Editorial, Rua Souza Valente, 17 —
ZC-08, 20000 — Rio-de-Jhanejro (RJ).
Ankau tiu chi listo estas nur
ekzempla; la listo kompleta de la Esperanto-eldonejoj
trovighas en Jarlibro 1975.
La plej grandaj esperantaj
bibliotekoj, lau listo en Jarlibro 1972, dua parto,
trovighas en:
Britujo (Brita Esperantista Asocio,
140 Holland Park Ave., London, W 11);
Austrujo (Internacia
Esperanto-Muzeo, Wien 1, Hofburg, chirkau 14000
volumoj);
Bulgarujo (Nacia Biblioteko
"Kiril i Metodi", Bul. Tolbuhin, Sofia,
11500 libroj plus gazetoj);
Nederlando (Biblioteko Hector
Hodler, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, chirkau
10000 volumoj).
En Brazilo la plej grandaj
librokolektoj trovighas en:
Belo Horizonte (Minas Gerais),
Esperanto-Societo de Minas Gerais, Ed. Helena Passig,
s/1002.
Fortaleza (Ceara), Biblioteko
"Antonio Martins Filho", Esperanto-Kurso,
Federacia Universitato, Strato Waldery Uchoa, 50.
Porto Alegre (Rio Grande do Sul),
Esperantista Societo de Porto Alegre, Rua dos
Andradas, 1137, cj. 1704.
Rio-de-Jhanejro (RJ):
1) Brazila Esperanto-Ligo, Praga da
Republica, 54, 2.°;
2) Biblioteko "Ismael Gomes
Braga", Kultura Kooperativo de Esperantistoj,
Av. 13 de Maio, 47, sobreloja 208;
San-Paulo (San-Paulo), Biblioteko
de SP Esperanto-Asocio, Av. Sao Joao, 1333, cj. 21,
CEP 01035.
* * *
Ni jam sufiche vidis, ke Esperanto
havas literaturon kaj poetojn. Ni ech konstatis, ke
la esperanta poezio naskighis kun la Internacia
Lingvo, char Zamenhof mem estis poeto. Aldone ni
sugestas ke oni legu, inter aliaj, la librojn de
Julio Baghy, Kalman Kalocsay kaj William Auld (1924),
poetoj kiujn oni povas konsideri kiel pilastrojn de
la esperanta poezio. Kaj ni ne forgesu du elstarajn
esperantajn poetojn el Brazilo: Geraldo Mattos (1931)
kaj Sylla Chaves (1929).
La analizo de la dua antaujhugho
estigas kelkajn pensojn.
* * *
Kiam ni konsideras la nunajn
grandon kaj valoron de la esperanta literaturo, nia
penso flugas danke al d-ro Zamenhof kaj al unuaj liaj
dischiploj, kiuj, en tempo kiam chio estis farota,
kuraghe venkis la malfacilajhojn kaj obstine lanchis
la semojn en la grundon nun fruktodonan. Kaj tiuj
malfacilajhoj ne estis malgrandaj: antaujughoj, la
tiamaj malricheco de la lingvo por la literatura
esprimo kaj manko de tradicio, la malesto de
supersignitaj literoj en la presejoj, la granda
financa risko pro la malgrandeco de la movado ktp.
La nunaj esperantistoj jam havas
literaturan lingvon plene evoluintan, gravajn
eldonejojn kaj bibliotekojn, Universalan
Esperanto-Asocion en konsultaj rilatoj kun UNESKO, la
oficialan respekton por Esperanto fare de internaciaj
kaj naciaj instancoj, la rekonon de la mondo por la
laboro farita de Zamenhof... Do chio estas multe pli
facila por la agado favora al la Internacia Lingvo.
Kaj unu el la chefaj taskoj de la nunaj adeptoj estas
morale kaj finance subteni la literaturan aktivadon.
Per aliaj vortoj: la esperantistoj povas konstante
acheti esperantajn librojn ne nur por instrui au
distri sin, sed ankau por provizi la neesperantajn
bibliotekojn per esperantaj libroj. "Achetu du
librojn chiumonate" sugestas afisheto che
San-Paulo Esperanto-Asocio.
En la urbo San-Paulo, kun ses
milionoj da loghantoj, la plej grava librokolekto
estas Komunuma Biblioteko "Mario de
Andrade", kun okcent mil volumoj. Ghis antau
nelonge en ghia katalogo aperis nur malmultaj
esperantaj libroj. Nun dank' al iniciato de la loka
Asocio la situacio shanghighas pro la donacoj de tiu
klubo kaj unuopuloj.
Tamen homoj ghenerale ne emas doni
ion ajn sen kompenso videbla. Feliche la literaturo
en Esperanto estas sufiche granda kaj varia por
kontentigi chies gustojn. Do kulturon au distron oni
facile akiras per libroj en Esperanto, kaj tiurilate
la libro-servo de UEA estas vere impona kaj
"ekspluatebla". Cetere la disvendado de
libroj povas farighi la plej grava fonto de enspezoj
por klubo, kiel che San-Paulo Esperanto-Asocio.
Alia helpo por la literatura
disflorado de la Internacia Lingvo povas esti farata
de la verkistoj. Ili povas verki nur esperante au
dulingve, au, kiam temas pri eldono en nacia lingvo,
aldoni resumon en Esperanto.
Certe chiuj adeptoj subtenos pli
efike la literaturon en la Internacia Lingvo se ili
konscios, ke ghi estas la semo por la kompleta
universaligho de la kulturo.
(*) Citinda estas pro
la beleco de la fotajhoj kaj la richeco de informoj
"Nederlando", fotolibro de Kees Scherer,
kun teksto de Jaap Romijn (A. W. Bruna & Zoon
Utrecht).
(**) El
la libro "Esprimo de
sentoj en Esperanto", de d.ro E. Privat.
(***) Prononcu: Sila Shaves.
(****) Nikolai
Hohlov (1891-1953), rusa
ekonomiisto, lernis Esperanton en 1905. Kontribuis
por diversaj esperantaj revuoj en la periodo inter la
du mondmilitoj. Esperantigis diversajn verkojn el la
rusa, la serba kaj la angla, kaj kunlaboris en la preparo
de la Granda Rusa.Esperanta Vortaro.
Kiel poeto, karakterizighas per sia pura lirismo kaj
per la volupta uzado de la lingvo por esprimo de
sentoj. Liaj plej gravaj poemoj estas en la libro La
Tajdo (1928).
(*****) Kolomano Kalocsay
(1891-1976), hungara kuracisto, estis esperantisto
ekde 1911. Estis longatempe chefredaktoro de la revuo
Literatura Mondo, inter la du
mondmilitoj. Li estas eble la plej granda kaj
fruktodona esperanta poeto, gloro kiun li dividas kun
alia hungaro, Julio Baghy. Kun la franco Gaston
Waringhien, li produktis kelkajn gravegajn librojn
por la evoluo de la idiomo kaj de ghia poezia
esprimo: Parnasa Gvidlibro kaj Plena
Gramatiko de Esperanto. Inter liaj chefaj
poeziaj tradukoj estas la Infero de
Dante, La Tragedio de l'Homo de
Madach kaj (kune kun Waringhien kaj aliaj) La
Floroj de l' Malbono de Baudelaire. Liaj
chefaj originalaj poemoj trovighas en la jenaj
libroj: Mondo kaj Koro, Strechita Kordo
kaj Ezopa Sagho (77 reverkitaj
fabloj).
(******) Marjorie Boulton
(1924) naskighis en la proksimeco de Londono kaj studis
en Oxford. Estas cheflektorino pri angla lingvo kaj
literaturo en instruistina seminario, kie shi ankau
estas vicestrino. Eklemis Esperanton en 1949, kaj jam
en 1952 komencis vastan literaturan verkadon en la
internacia idiomo. Shia proza verkaro jam estas
granda, tiel angle kiel Esperante. Ghi enhavas
teknikajn verkojn pri semantiko, dramojn, rakontojn,
kaj detektivromanojn. Shi angligis verkojn kaj
esperantajn (Retoriko de Ivo
Lapenna, kaj Nepalo Malfermas Siajn Pordojn
de Tibor Sekelj) kaj nacilingvajn (La Konko
kaj la Orelo de Jules Supervielle, kaj
aliajn). Shia traduko de Vlasta Urshich el la kroata
en la anglan apogighis en la traduko jam ekzistanta
en Esperanto. Angle kaj Esperante shi verkis bonegan Vivon
de Zamenhof. Shia poezia verko montras akran
observemon, tiel pri shi mem, kiel pri la chirkaua
mondo: naturo, festoj, vivo ghenerale. Chefaj
originalaj poeziaj verkoj: Preliminaries
(Antaupreparoj) (angle). Kontralte,
Cent Ghojkantoj kaj Eroj
(chiuj Esperante).
(*******) Per
strofoj 1-9 kaj 26-30 tiu
chi kanto ricevis unuan premion de esperanta
originala poemo en la Belarta Konkurso de Kopenhago,
en 1962.