LAVUGHISTRUO

Dormkovrilo,
Kiel grilo,
Flugis for kun litotuk',
Kaj kuseno
Kun malbeno
Ankau saltis al la flug'.
La kandelo -
En fornchelon.
Libro, spite,
En forkur
Salt subiten
Al la mur'.
Samovaro ekmurmuras,
Mi tetrinki tuj alkuras,
Fughis tamen ghi de mi,
Kvazau de epidemi'.
Kio chirkau mi farighis?
Kial stranga kavalkad'
Ekrondkuris, ekturnighis,
Ekrulighis kiel rad'?
Jen teleroj
Sen kuleroj,
Pantalono
Sen led-zono,
Kaj du shuoj
Kun ses truoj,
Chiuj ajhoj kun fervor'
Kapriolas
Kaj petolas,
Flugas kvazau meteor'.

Jen ektondras vocho grumbla
El la chambro de l' patrin',
Kaj per pasho lama, stumbla
Lavotabl' elmovas sin:
"Ah, fiulo, malpurulo,
Nelavita kota bulo!
Jen rigardu: ech spegulo
Deturnighis for de vi.
Nigra ciro sur la kruro,
Sub la nazo inka spuro.
Tiom nigras ambau manoj,
Ke, vivanta sen la banoj,
Porko krevus pro envi'.
Dum tagigho, en mateno
Chiu lavas sin - pingveno,
Kanabeno,
Ech azeno,
Mara krab'
Kaj skarab'.
Nur ne vi lavighi volas,
Malpurache fipetolas,
Tial de vi sin izolas
Kaj ledzon',
Kaj pantalon'.
Granda estas mi marshalo,
Kun mondglor' LAVUGHISTRU',
Lavotabla generalo,
Estro super lavinstru'.
Se per kelkaj piedbatoj
Vokos mi, do post moment'
Jen alflugos da soldatoj
Lavotabla regiment'.
Hurlos ili sen kompato,
Siblos kvazau la serpent',
Faros tuj al vi skandalon
Pro neglekto al la sap',
En kanalon,
En kanalon
Ili mergos vin kun kap'.

Per la pelvo frapas li
Kaj ekkrias: "Tli, kli, mli!"
Tuj ekghemis mi sub broso,
Kiel sub martel' amboso,
Ghi min frotas lau konven',
Kundirante jen:
"Nun lavighas la kotulo,
Lau regulo,
Kun skrupulo.
Estos nia malpurul'
Pure pura, sen makul'."
Ankau sapo
Sur la kapo
Kochis sin al la harar'!
Shaumas varme,
Kaj ghislarme
Mordas kiel jahuar'.
Mi forkuris de l' banstupo
Kvazau de rabia lupo,
Sed min persekutis ghi
Ech lau strata arteri'.
Mi ekvidis park-azilon,
Do transsaltis la barilon,
La banstupo sekve urghas,
Sur la dorson tranche skurghas.

Jen renkonte al mi Ochjo
Krokodilo, bonkonat',
Kun Krokonjo kaj Krokochjo
Iras nun al promenad',
Kaj banstupon,
Kiel supon,
Enfaukigis sen kompat'.
Ekmughegas poste li
Kontrau mi.
Piedbatas pli kaj pli
Kontrau mi.
"Hejmen nun revenu tuj!"
Diras li.
"Vin purigu en lavuj'!"
Diras li.
"Se vi malobeos min",
Diras li,
"Tretos mi kaj glutos vin",
Diras li.

Lau la strato mi ekflugis kiel vent',
Kaj revenis tuj al lavoinstrument'.
Per la sapo,
Per la sapo
Forlavighis malpurach',
De l' kalkano
Ghis la kapo
Brilas pura nun pejzagh'.
Post moment' la pantalono
Flugas al mi sen admono.
Lerte mem alsaltas kuk',
Kvazau estus el kauchuk'.
Poste pec' da buterpan'
Premas sin al mia man'.
Pro ghojiga cirkonstanco
Mem revenis gramatik'.
Ludas kun kajer' en danco
Libro pri aritmetik'.
Lia Moshto, la Marshalo,
Kun mondglor' Lavughistru',
Lavotabla generalo,
Estro super lav-instru,
Venas mem al mi, dancante,
Kaj, kisante, diras li:
"Nun sincere mi aplaudas,
Nun vin, bubo, mi tre laudas,
Fine pri la eks-kotulo
Plenkontenta estas mi".

En vespero, en mateno
Lavu vin lau higieno,
Kaj porkuloj
Kun makuloj
Pro malpur'
Hontu nur!

Vivu sap' kun bonodoro,
Lavotablo, dentpulvoro,
Pelvo, bros' kaj vishtuk'
Kun karesa silklanug'!
Do lavu vin, banu kun laudo,
Kaj plonghu, kaj naghu kun plaudo
En trogo, en mar', en barelo
En lago, kaj ech en sitelo.
En kuvo,
Dum pluvo -
De l' akvo valor'
Estu eterne en glor'!


,
,
,
,
.
,
- !
,
-

!
,
,

, .
, ,
?


,

?
,
,
,
-
,
,
.

,
,

:
!
,
:
,
,
,
,
,
.

,
, ,
, .

,

.
- ,
,

!
,
,

,
, ,
,
,
, -
,

!"


: "-!"
,
, ,
,
:
",
, , , !
,
, , , !"

,
, ,
, .

, ,
,
, .
,
,

, .

,
.


, ,
, .

,

:
"- ,
,
,
,
,
,
!"
.

,
.
,
,
,


.
,
.
:
"-, , !"
:
- !
,
,

.
,
,

,
, ,
, , :
" ,
!
- , ,
!"

,
,
-
! !

,
,
,
!
, ,
, ,
, , ,
, , , -
, ,
-
!

kanabeno . , .

-

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !