Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studoEvitu nenecesajn neologismojn!
Nun ni rigardu la neologismojn, kiuj estas proponataj por anstataui la mal-vortojn, almenau en poezio:
basa
dura
febla
frida
humida
lanta
olda
pigra
rara
softa
streta
tarda
turpa
magra
kurta
obskura
plumpa
povra
trista
nocimalalta
malmola
malforta
malvarma
malseka
malrapida maljuna
mallaborema
malofta
mallauta
mallargha
malfrua
malbela malgrasa
mallonga
malluma
malgracia
malricha
malghoja
malutiliNi komprenas, ke al la proponintoj chi tiuj vortoj estas pli elvokantaj ol la koncernaj mal-vortoj, char ili jam konis tiujn radikojn, chu el sia gepatra lingvo, chu el lingvoj fremdaj, kiujn ili jam lernis kaj pli multe praktikis ol Esperanton.
Sed al tiuj, kiuj ne scias fremdajn lingvojn kaj kies gepatra lingvo ne estas identa nek parenca al la lingvoj, el kiuj tiuj neologismoj estas prenitaj, tiuj vortoj diras same malmulte, kiel la samsencaj vortoj el la lingvoj sanskrita, japana au bantua.
Al tia "unulingvulo" estas tute egale, chu febla signifas malforta kaj olda = maljuna au inverse, char mankas al li la apogo de fremdaj lingvoj. Sed Zamenhof donis al li alian apogon: la afiksojn - chi-okaze la prefikson mal, kaj la vortojn tiel kunmetitajn li komprenos komence efektive per chirkauvojo, sed poste - per ofta uzado - per vojo rekta, same kiel ni lernas chiun alian novan vorton.
Per regula praktikado de fremda lingvo ni vivigas la vortojn; ili ricevas por ni sian signifon kaj ni lernas pensi en ghi; tial oni plej funde ghin lernas, loghante kelkan tempon en la koncerna lando, kie oni devas uzi ghin. Por esperantistoj tiu "lando" estas la lokaj grupoj, la internaciaj kongresoj, la interpersonaj paroloj kaj korespondaj rilatoj inter kaj ekster la limoj de la propra lando, kaj ne malplej - nia literaturo.
Povi uzi la lingvon tiom intense, kiom nian gepatran lingvon, postulas persistajn penadon kaj ekzercadon, por kiuj ni uzu chiun taugan okazon. Oni pripensu, ke ion valoran oni neniam akiras senpene! La ofta kontraudiro, ke "en interrilatoj naciaj oni uzu la nacian lingvon, char Esperanto estas destinita nur por rilatoj internaciaj", shajnas al mi travidebla preteksto por kashi oportunemon. Oni legu la opinion de Zamenhof pri la uzado de Esperanto en nacia kadro: "Î íåîáõîäèìîñòè ãîâîðèòü íà ýñïåðàíòî"
En la multaj Esperanto-kongresoj, kiujn ni partoprenis, frapis nin chiufoje denove kiom facile kaj lerte multaj "unulingvuloj" manipulas Esperanton, kiom flue ili defendas sian opinion au atakas opinion kontrauan, kiom verve ili esprimas sian kritikon, indignon, koleron kaj plezuron kaj kiom tuje ili reagas per konsentaj, malaprobaj au shercaj interrompoj, ech per vortludoj. Mal-vortoj ne ghenas ilin, nek la auskultantojn. La kauzo? Char Esperanto en ili vivas!
Kontraue, multaj aliaj, ech kleruloj pretendantaj scii kelkajn lingvojn, balbutas, serchas vortojn, evidente tradukas, char... mankas al ili konstanta praktikado, kaj pro tio Esperanto por ili ankorau ne estas elvokanta.
La favorantoj de la "anti-mal-vortoj" proponis ilin por la poezio, por la alta literatura lingvo, por krei ekvivalentojn de tiuj vortoj, kiuj en naciaj lingvoj estas uzataj en "alta stilo", ne en la chiutaga vivo.
Chu la Esperantaj ekvivalentoj de tiaj vortoj vere esprimas la "altsferan signifon", kiun la poetoj volas sentigi al ni?
En sia verko "Kien la poezio?" Brendon Clark diras pri tio:"La argumentado, ke la neologismoj en Esperanto estas analogaj al la poeziaj vortoj de la naciaj lingvoj estas disputebla. Plejparte tiuj poeziaj vortoj estas postvivantoj de iu antaua formo de la sama lingvo; ili ne estas la nekonataj antauirantoj de ia estonta formo." Grava demando estas: chu la legantoj rekonas en tiuj vortoj ion similan al la literaturaj au poeziaj vortoj el siaj naciaj lingvoj? Ni sincere konfesas, ke ghis nun ili impresas nin kiel vortoj fremdaj, sen ia speciala koloro au odoro. Kaj tiun impreson havas ankau multaj aliaj esperantistoj. La kauzo estas evidenta: en naciaj lingvoj tiaj vortoj apartenas al altstilaj literaturajhoj, kiel poemoj, paroladoj, predikoj k.s. Kaj limigitaj en tiu kadro ili konservis sian aromon. Sed uzataj en la chiutaga lingvo ili sonas komike.
Nia lingvo estas ankorau sufiche juna. Pro tio la priparolitaj neologismoj ankorau ne distingighas kiel vortoj poeziaj kaj altprozaj. Kaj ili neniam distingighos tiaj, se niaj autoroj ne chesos uzi ilin en la ordinara, chiutaga literaturo.
Se Esperanto efektive bezonas vortojn literaturajn, la uzado klare montru ilin tiaj. Ili aperu do ekskluzive en poezio kaj en altstila prozo. Nur en tiu okazo ili povos iom post iom ricevi la deziratan aromon, dum la mal-vortoj ne forglitos el la uzado kaj la lumo, kiu iam falis sur la terurajn grandegajn vortarojn, ne estingighos.