Pri la neceso paroli Esperanton

Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke char ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj chiuj, au almenau preskau chiuj ghiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pri nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kauzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankau la naciaj, havas antau chio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disjhetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli au malpli granda amaso, por audi nian lingvon, por kontroli, chu ili ghuste ellernis la lingvon, chu ili bone ghin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme.

Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank' al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de chiu aparta regno sed en chiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni audas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio au lando li apartenas.La plena autonomia vivo de nia lingvo, kun ghia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, chiam pli kaj pli fortikighas tiamaniere, kvazau chiuj esperantistoj de la mondo loghus kune sur unu malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, chu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkomprenighi. Ech interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraghas paroli esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuragheco de la parolado aperas ankau nekuragheco de propagando, char la esperantistoj-balbutantoj malgrau-vole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika.Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon audi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj ka okuloj konvinkighas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmighas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuragho kaj energio.Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankau la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankau entuziasmajn batalantojn por nia afero.

Tio estas la chefaj motivoj, pro kiuj ni en chiuj niaj kongresoj ne sole en la universalaj, sed ankau en la naciaj au regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankau per Esperanto.

L. L. Zamenhof
(el parolado en St. Petersburg, 1910)


, , , -, ; , , , , , . , - , .

, , , . , , , , , , , . , , , .

, , . , , , . , , , , .

. , , , , . , , , , "" , , , - - , . , , , , , , , . , , , , .

, - - , , , .

..
( , -, 1910 .

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
. miresperanto.com !