Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Evitu nenecesajn neologismojn!

"Sur la terurajn grandegajn vortarojn
falis radio de lumo kaj ili komencis rapide
malgrandighi antau miaj okuloj".
(D-ro Zamenhof)

a) La neologismoj anstatau la "mal-vortoj".
Iam ni ricevis de amiko jenan leteron:
"Chi kune mi resendas al vi la libron, kiun mi antau du jaroj pruntis de vi. Pardonu, ke mi tiom longe lasis vin atendi. Verdire, mi ghin forgesis. Mia memoro ighas febla, el kio vi povas konkludi, ke mi oldighas."
Nia Esperanto-konscienco protestis kontrau tiuj kaj aliaj neologismoj, kiuj celas anstataui la vortojn kun la prefikso mal. Kial iuj inter ni favoras tiujn kaj tiajn neologismojn?
Ni konsideru kelkajn argumentojn kontrau la uzado de chi tiu prefikso:

En "Parnasa gvidlibro" prof. Waringhien diras, ke

  • "la ofta uzado de mal, ne au sen por signifi la kontrauojn... malutilas la poezion, ne char ili estas nesufiche elvokantaj, sed char ili estas kontrausence elvokantaj." - "Kiel morfemo la negacio estas tute sena je poezia valoro. Ne rimarkante tion, kelkaj poetoj faris verajn kontrausencojn; por ke la leganto sentu la malon de koncerna impreso, ne sufichas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ghin esprimas, char oni ne forigas la tiel evitendan impreson: oni elvokas la imagbildon, dum oni kredas ghin forpeli. Dezirante priskribi grizan vintran tagon, Grabowski skribis: La tago malvarma, malgaja, sensuna..., verso tauga por doni impreson de sunplena somertago: tiun bildon la uzo de mal ne forigas de la spirito de la leganto... Tiuj mal-vortoj estas vera plago por la poezio..."
  • En "Literatura mondo" 1932 Jean Forge traktas kun Stellan Engholm la saman temon:

  • "Do, lau vi Esperanto estas memstara literatura lingvo", diras Forge, "sed chu vi, verkante ne sentas kelkfoje ghian artefaritecon, ghian konstruitecon? Ekzemple, la multaj pre- kaj sufiksoj lau mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. La vortoj, kiel malami, varmeta, malvarmega, ktp, ofte havas specialan esprimon au terminon en la naciaj lingvoj; ili, por tiel diri, estas pli "palaj" en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte shajnas - mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn - ke teksto bone tradukita el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresas ol en sia antaua origina formo."
    "Tion mi ne sentas", kontraudiras Engholm, "sed ni konsideru, ke ni staras ankorau en la komenco de la literatura lingvo en Esperanto. Ghi ankorau estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankorau ne penetris tre profunde en la sentojn de la esperantistoj - kiel tio okazis che la chiutage uzata nacia lingvo..."
    "Mi komprenas", interrompis Forge, "vi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo. Precipe la originala verkisto devas liberighi tute de sia nacia lingvo".
  • Ankau Waringhien diras, ke nia lingvo ne estas sufiche elvokanta:

  • "Oni nomas elvokiveco de iu vorto ghian kapablon veki en la spirito de la leganto vidimpreson, imagbildon: la vorto "negho", ekzemple, estas elvokanta, char audante ghin ni mense vidas la blankan kaj malvarman teron glimbrili de pala suno. Nu, tiun kapablon havas tro malmulte da Esperantaj vortoj: chiuj povas konstati, ke plej ofte nacilingva traduko de poemo estas pli elvokanta ol la ech pli perfekta Esperanta". ("Parnasa Gvidlibro").
  • Kaj same kiel Engholm, li opinias, ke la kauzo de la nesuficha elvokiveco (elvokanteco) estas "la maloftega uzado de Esperanto en la ordinara familia vivo".

    Observante nian Esperanto-praktikadon, ni povas konstati, ke ne nura parkera lernado, sed praktika uzado ligas la vortojn al la objektoj au iliaj imagbildoj. Komence la vortoj estas al ni framdaj kaj ni tradukas ilin, sed ju pli ni aplikas la lingvon, des pli firmighas tiu interligo kaj des pli frue ni komprenas kaj uzas ilin. Fine ni ne plu tradukas, char ili farighas nia posedajho.
    En la grupo, al kiu ni komence alighis, oni parolis preskau chiam Esperanton, kaj ni trovis tion memkomprenebla por societo, kiu sin okupas pri fremda lingvo. Vershajne dank' al tiu kutimo oni ne sentis la por Waringhien kontrausencan elvokon de la mal-vortoj en la poemo "La pluva tago" tradukita de Grabowski:

      La tago malvarma, malgaja, sensuna;
    Ne haltas la ventoj kaj pluvo autuna;
    Vinujo je l' muro putranta sin tenas,
    Sed chiu ekblovo foliojn deprenas,
    Kaj la tago - malvarma, sensuna.

    Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna,
    Ne haltas la ventoj kaj pluvo autuna;
    Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
    Sed falas en vento esperoj velkintaj
    Kaj la tagoj - malvarmaj, sensunaj.

    Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!
    Post nuboj la suno radias - atendu!
    Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
    En vivo de chiu la pluvo ja falas,
    Kelkaj tagoj - malvarmaj, sensunaj.

    (El: Longfellow) (Fund. Krestomatio)

    Ni komprenis tiujn mal-vortojn ne lau la vojo: varma - malvarma, suna - sensuna, sed senpere, rekte. Kaj la poemo agordis nin malgaja, same kiel nuba pluva tago en novembro en nordaj landoj. Ni admiras la tradukinton, kiu sukcesis redoni en fremda lingvo la sentojn de la autoro kaj tiel estigi la saman animstaton che la leganto. La kelkfoja ripetigho de mal ne ghenis nin, sed ghuste kontribuis al tiu agordigho.
    Kontraue, la vortoj, kiujn ni malofte au neniam legas, audas au uzas, ech kiam ili ne estas konstruitaj per iuj afiksoj (kaj devas ja estis elvokivaj lau Waringhien) - ili chiam restas al ni fremdaj. Ekzemple, por iu traduko ni bezonis la vorton eglefino. Kaj kvankam chi tiu fisho estas tre populara en nia lando, kaj Esperanto jam multajn jarojn estas nia chiutaga lingvo, ni devis serchi la tradukon en vortaro. La kauzo estas simple, ke en niaj chiutagaj interparoloj ni neniam uzis tiun vorton, ne bezonis ghin (eble pro tio, ke ni ne shatas tiun fishon). Kaj tiel estas pri multaj aliaj vortoj, kaj ne nur en Esperanto.
    Kiam ni eklernas Esperanton tamen ne chiuj vortoj estas al ni tute fremdaj. La vortojn, cherpitajn el nia gepatra lingvo au el lingvo fremda, kiun ni lernis stude, ni ne bezonas traduki, sed komprenas ilin rekte, ekzemple la vortoj hundo, kato, lando estas por ghermanaj popoloj senpere ligitaj kun la objektoj au imagbildoj, kiujn ili prezentas, same kiel la tiel nomataj internaciaj vortoj, tio estas vortoj, apartenantaj al multaj lingvoj au akceptitaj de ili, ekzemple: doktoro, telefono, telegrafo, organizo kaj similaj.

    << >>

    Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

    Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
    Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
    ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
    Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
    ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
    ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
    Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
    ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
    ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
    ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
    ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
    ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
    ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
    ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
    ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
    ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
    Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
    ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
    ×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
    ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
    ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
    ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
    ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
    ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
    ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
    ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
    ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
    ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
    IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
    ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
    ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


    © Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ