Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Evitu nenecesajn neologismojn!

b. Aliaj neologismoj.
Krom la neologismojn, kiuj celas anstataui malvortojn, oni jen kaj jen uzas aliajn neologismojn nenecesajn, char ekzistas taugaj vortoj por ili en la fundamenta lingvo, ekzemple: ascendi kaj descendi = respektive supreniri kaj malsupreniri: oni ascendas au descendas shtuparon. Kial oni ne supreniras au malsupreniras la shtuparon? "Ili estas tro longaj", oni diras. Nu, ni uzis dum 35 jaroj Esperanton en la chiutaga vivo, sed neniam trafis nin la troa longeco de tiuj vortoj. Ankau pri tio ni devas diri, ke la kauzo estas, ke supreniri kaj malsupreniri estas por ni vortoj vivantaj. Kaj tial neniel fremdaj kaj strangaj. Ascendi kaj descendi ni sentas kiel vortojn fremdajn, same kiel alilingvajn vortojn en nia gepatra lingvo, kiujn ni kontraubatalas, se nia gepatra lingvo jam posedas taugan vorton kaj ne bezonas prunti el lingvoj fremdaj.
Ne ekzistas motivo kontraubatali vortojn internaciajn. Ekzemple, oni povas uzi kremacio apud cindrigo; evolui apud disvolvighi; autoro apud verkinto, verkisto; braceleto apud chirkaumano; redakcio apud redaktado, redaktoraro, redaktejo; inspektoro apud inspektisto; prononco apud elparolo; giganto apud grandegula, kaj tiel plu.
Tiaj internaciaj vortoj posedas en nia lingvo validan pasporton lau la 15-a regulo de Plena Gramatiko de Esperanto el la Fundamento:

  • "La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto el la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en Esperanto sen shangho, ricevante nur la ortogafion de tiu chi lingvo; sed che diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senshanghe nur la fundamentan kaj la ceterajn formojn de tiu chi lasta lau la reguloj de la lingvo Esperanto."
  • Sed kial floto apud shiparo? Kial bunta apud diverskolora, multkolora; ascendi apud supreniri; incendio apud brulego; reportero apud raportisto; polmo apud manplato; pojno apud manradiko; kirko apud preghejo; polekso apud dikfingro; gluteo apud sidvango; pado apud vojeto; desaponti apud seniluziigi; spektatoro apud rigardanto ktp?
    Jen vortoj, kiujn mi kolektis ne el poezio au alta prozo, sed el komunlingvaj artikoloj, noveloj, romanoj.
    Kial la verkintoj uzas tiujn vortojn? Se ili jughis ilin pli internaciaj, ol la fundamentajn, profitus el tio nur tiuj, kiuj scias la lingvojn, el kiuj ili etas prenitaj. Sed la "unulingvulo" kies gepatra lingvo ne kontribuis al tiu listo nur malprofitas!
    Chu ili opinias la novajn vortoj pli belsonaj? Ni opinias la malnovajn ne malpli belsonaj. Chu ili trovas la malnovajn tro longaj, tro kunmetitaj, nesufiche elvokantaj? Nu, se oni uzas Esperanton tiom regule, ke ghi ighis familiara, tiam la vortoj, kiel ekzemple supreniri kaj malsupreniri estas same facile uzeblaj, kaj same elvokantaj, kiel la vortoj unu- au duelementaj.
    Kutimo kaj rutino venkos la komencajn barojn!

    Chu ni kontrauu do chiujn neologismojn? Kompreneble ne! La vivo, la socio, al tekniko, la scienco konstante evoluas, kaj kune kun ili evoluas la lingvo, kiun ili trapenetras. Observu ekzemple dum nur unu tago la uzon de via nacia lingvo, kaj vi konstatos, ke plurfoje vi surpashas sciencan au teknikan vorton. Nuntempe ni ne povas malhavi vortojn, kiel demoralizi, diskrediti, partizano, staplo, rapsodo, tombolo, valuto (chiuj Zamenhofaj) kaj: aspirino, buldozo, celofano, devaluti, difterio, elektrono, fascini, garagho, helikoptero, hormono, insulino, mentolo, mitralo, nilono, penicilino, plasto, erodi, vitamino, viskozo, viruso, reaktoro, sero, roboto, saboti, stencilo ktp.
    Klopodi bari la eniron en la komunan lingvon de tiuj kaj similaj vortoj kaj anstatauigi ilin per vortoj priskribaj estus malracie, ech neeble.
    Sed ni povas - kaj ech devas - kontraustari tiajn neologismojn, kiaj efektive estas nenecesaj en la komuna lingvo, precipe tiajn, kiaj celas nuligi la sistemecon de Esperanto, aboli la uzadon de afiksoj kaj klasikaj kunmetajho kaj per tio - ghiajn plej karakterizajn kaj allogajn trajtojn, kiuj faras la lingvon facile lernebla ech por tiuj, kiuj ricevis nur elementan instruon.
    En la alta literaturo - proza kaj poezia - la autoroj kaj tradukantoj havu la rajton uzi siajn specialajn vortojn literaturajn, kondiche, ke ili klarigu ilin, sed ili chezu uzi ilin en artikoloj, noveloj, romanoj kaj aliaj verkoj, por kiuj la klasikaj formoj kaj esprimmanieroj sufichas.

    << >>

    PRI TUTKOMUNA LINGVO
    PRI RUSA LINGVO
    PRI ANGLA LINGVO
    PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
    BATALO DE LINGVOJ
    ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
    "" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
    LECIONOJ DE ESPERANTO
    .KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
    ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
    TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
    TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
    FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
    , . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
    , PROKSIMAJ MOVADOJ
    ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
    PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
    . EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
    KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
    ESPERANTO EN LITERATURO
    . KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
    HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
    - ESPERANTO POR INFANOJ
    DIVERSAJHOJ
    INTERESAJHOJ
    PERSONAJHOJ
    / DEMANDARO / RESPONDARO
    UTILAJ LIGILOJ
    IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
    PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
    NIA BIBLIOTEKO


    . miresperanto.com !