Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Evitu nenecesajn neologismojn!

c. La karaktero de "Plena Vortaro" (komento 1).
Kiam ni riprochis nian maljunan amikon, ke li uzis la neologismojn febla kaj olda (en oldighi) anstatau malforta kaj maljunighi, li respondis al mi: "Sed ili ja trovighas en Plena Vortaro!"
Tiun respondon oni plurfoje povas audi, tamen ghi montras miskomprenon pri la karaktero de Plena Vortaro kaj pri la tasko de la vortaristo. Oni pensas, ke Plena Vortaro estas oficiala, almenau ke chiuj vortoj en ghi estas rekomendindaj!
Kiom ajn ni admiras Plenan Vortaron - oficiala ghi ne estas kaj ne chiuj vortoj en ghi estas rekomendindaj!
La tasko de la vortaristo estas registri chiujn vortojn, uzitajn en la literaturo, por ke la leganto, kiu renkontas nekonatan vorton, povu trovi ghian signifon en la vortaro. Pri Plena Vortaro tio ne signifas, ke la koncerna vorto estas oficiala au rekomendinda. La uzantoj atentu, chu la vortoj en Plena Vortaro komencighas per granda litero - kio signifas oficiala - au per malgranda litero - kio signifas neoficiala. Montrighis tamen, ke tiu diferencigo inter "oficiala" kaj "neoficiala" al multaj ne estas sufiche klara. Eble estas pli bone estontece presigi la neoficialajn vortojn rughaj! (komento 2)
Oni uzu neologismojn el Plena Vortaro nur, se la lingvo ne disponas pri tauga vorto oficiala!
Oni ankau ne kreu mem facilanime novan vorton, sed antaue bone pripensu la intencon. La jena ekzemplo estu instruo: la vorto preghejo signifas "konstruajho en kiu oni preghas" (P.V.), do ankau judaj kaj mahometanaj konstruoj, en kiuj oni preghas, estas preghejoj, kvankam oni prefere nomas ilin respektive sinagog kaj moskeo.
En la lasta tempo audighis la propono enkonduki por kristanaj preghejoj la vorton kirko. La propono naskighis evidente el sento pri simetrio: "se judoj kaj mahometanoj posedas apartan vorton por tiu konstruajho, kial do ne ankau kristanoj havu ghin?" - oni rezonas.
Ni ne volas tushi la demandon, chu la vorto "kirko" estas tiom internacia, kiom "sinagogo" kaj "moskeo"; pli grava demando estas: chu aparta nomo por kristana preghejo estas necesa? Ni opinias, ke ne. La uzado de sinagogo kaj moskeo limigis la signifon de preghejo al: "konstruajho, en kiu preghas kristanoj". Chiu mem povas konstati tion: legante la vorton "preghejo", pri kio ni pensas? Ordinare pri kristana, ne pri juda au mahometana preghloko. En la praktiko ghi do estas konata preskau nur en tiu signifo. Kial do enkonduki la vorton kirko? La evoluo donis al preghejo duan signifon, kaj ni opinias, ke estas konsilinde registri ghin en Plena Vortaro. (komento 3)
Neologismojn oni kreu nur en okazo de vera bezono. Tiu bezono ne montrighis koncerne la vorton kirko kaj koncerne plurajn aliajn.

Komento 1. Kiam estis verkita la libro, PIV ankorau ne aperis, kaj la chefa normiga vortaro estis Plena Vortaro. Nun, kiam PV jam malnovighis, chio pri ghi dirita povas esti valida koncerne ankau PIV'on kaj Novan PIV'on.
- Mevo
Komento 2. En NPIV la findamentaj vortoj estas markitaj per komenca steleto. La vortoj poste oficialigitaj estas markitaj per la cifero, signifanta la numeron de oficialaj aldonoj al la fundamenta vortaro. Se al la vorto mankas kaj steleto, kaj cifero - do la vorto estas neoficiala. Kompreneble, tio ne signifas, ke la vorto estas malpermesita por uzado, sed oni prefere trovu la oficialan ekvivalenton au sinonimon por ghi.
- Mevo
Komento 3. En Nova PIV la vorto "preghejo" havas jam du signifojn. La unua restas la sama, kiel en PV. La dua, markita per vinjeto "komunuza senco", tekstas: "Kristana preghejo".
- Mevo

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ