Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Bona stilo estas en harmonio kun la temo.

  • "Filmomuziko devas esti en harmonio kun la filmo, kiun ghi akompanas. La filmo kaj ghia muziko devas formi unu tuton. La publiko ne rimarku la muzikon aparte. Muziko, kiu turnas la atenton for de la filmo, ne taugas. Ju pli harmonie la muziko rilatas al la filmo, des pli intense ni travivas la dramon."
  • Tiel iam parolis filmo-recenzisto. Simile oni povas paroli pri temo kaj stilo. La stilo devas esti en harmonio kun la temo kaj formi kun ghi unu tuton. La leganto ne rimarku la stilon aparte. Stilo, kiu turnas la atenton for de la temo, malhelpas glatan komprenadon. En niaj gazetoj kaj literaturo ni renkontas jen kaj jen frazojn, kiuj, kvankam gramatike senriprochaj, estas tiom komplike konstruitaj, ke ili similas jhigojn.
    Se la leganto, ne povante sekvi tuj la akrobatajhojn de la autoro, devas relegi kaj denove relegi tiajn frazojn - se li krome devas jen kaj jen konsulti vortaron por serchi la signifon de tute nenecesaj neologismoj - tiam la legado ne donas al li plezuron. Niaj autoroj komprenu, ke tia frazkonstruo, jam malklara al leganto, tute ne estas komprenebla al auskultanto, al kiu ja mankas tempo por jhige reordigi la vortojn en frazon tuj kompreneblan. Ili pripensu, ke ju pli simple io estas dirita, des pli klara tio aperas sur la spirita ekrano de la leganto au auskultanto. Kiom ajn ni penadu, por ke la teksto estu gramatike korekta, tamen la enhavo restas la chefafero. La lingvo ne distru nin for de la temo. Tial estus utile, se la autoro legus sian verkon laute al si mem au al amiko. Ne nur la okuloj, sed ankau la oreloj jughu, chu ghi estas klara kaj flue komprenebla.
    "Por la rapideco de la orela komprenado", skribis prof. Bourlet en 1910 en la tiama Oficiala Gazeto Esperantista, "estas absolute necese, ke la stilo de la lingvo unuformighu, char lingvo konsistas ne nur el apartaj vortoj kaj el gramatikaj reguloj, sed ankau kaj precipe el antaue preparitaj frazoj kaj kutimaj esprimoj. Se du samnacianoj povas interkomprenighi malgrau tre rapida kaj malbona prononcado, tio estas ebla nur tial, char ili uzas kutimajn frazojn, antaupreparitajn klishajhojn, kies tuton oni tuj komprenas, se oni audis nur parton."
    Chi chio ne inkluzivas propran stilon, eksterordinarajn dirmanieron kaj frazkonstruon, per kiuj la autoroj donas al siaj ideoj personan formon, kiu pli klare bildigas ilin ol stilo chiutaga. Ekzemplon pri tia persona stilo ni trovas en la verkoj de d-ro Edm. Privat: "Vivo de Zamenhof", "Interpopola konduto", "Esprimo de sentoj en Esperanto". En tiuj verkoj la stilo prezentas nenion, kio povus turni nian atenton for de la temoj. Male, ilia stilo helpas al pli intensa kompreno kaj travivo de la temoj, ol se la autoro estus uzinta stilon ordinaran.

    Estas rimarkinde, ke, esprimante sin en Esperanto senpere, oni ordinare uzas lingvajhon simplan, facile kompreneblan. En ekzemple "Viktimoj" kaj "Kredu min, sinjorino", ni ne estas ghenataj de komplikaj au torditaj stiloj, kiuj devigas nin "jhigi", sed povas dedichi nian tutan atenton al la enhavo. En tiuj verkoj frapantaj frazturnoj, esprimoj au vort-elekto ne distras nian atenton, sed ghuste kontribuas al pli bona kompreno.
    Sed tradukante oni estas sub influo de la lingvo de l' originalo kaj tiu influo ofte kauzas komplikajn frazkonstruojn, malbele sonantajn vortkombinojn, ktp. Tial la cetere laudinda penado precize sekvi la originalon, ne chiam donas al la leganto la saman impreson. Ofte oni povas per malpli preciza sekvado akiri pli precizan rezultaton. La tradukanto ja devas redoni ne nur la nudajn faktojn, sed ankau la atmosferon, la sentojn, la emocion, kiun la autoro de la originalo volas sentigi au veki en la leganto. Por tio ne chiam sufichas tradukado lauvorta.
    Ni kutimas diri, ke Esperanto estas facila lingvo. Kvankam tio estas nur relative ghusta, ni tamen pripensu, ke ghian facilecon ni ne pruvas per malsimpla au tordita stilo.

    Por proprigi al si la Esperanto-stilon ne ekzistas pli bona rimedo, ol legi kaj relegi bonstilajn verkojn, kaj fidinda rimedo por kontroli nian stilon estas lautlegado. Lautlegu vian verkajhon antau ol presigi au publike eldiri ghin. Zorgu, ke la leganto au la auskultanto ne perdu la fadenon pro tio, ke ilia atento devas okupi sin pri la lingvo, la stilo, anstatau pri la temo.
    Via stilo estu en harmonio kun la temo kaj formu kun ghi unu tuton.

    F I N O

    <<

    PRI TUTKOMUNA LINGVO
    PRI RUSA LINGVO
    PRI ANGLA LINGVO
    PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
    BATALO DE LINGVOJ
    ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
    "" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
    LECIONOJ DE ESPERANTO
    .KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
    ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
    TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
    TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
    FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
    , . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
    , PROKSIMAJ MOVADOJ
    ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
    PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
    . EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
    KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
    ESPERANTO EN LITERATURO
    . KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
    HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
    - ESPERANTO POR INFANOJ
    DIVERSAJHOJ
    INTERESAJHOJ
    PERSONAJHOJ
    / DEMANDARO / RESPONDARO
    UTILAJ LIGILOJ
    IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
    PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
    NIA BIBLIOTEKO
     
    . miresperanto.com !