Estas
facile imagi la mienon, kiun faros la verdaj
ortodoksoj, la eternaj entuziasmuloj de la verda
popolo, kiam ili komencos legi la Verdan Biblion: jen
la grandioza verko - ili ghoje ekkrios kiu estis ghis
nun kashita por ni! Kaj ili portados chi tiun libron,
kiel sanktajhon, legante el ghi dum chiu libera
minuto, kaj forgesante, ke en ghi estas dirite multe
da maldolcha vero. Por la plimulto tiu chi libro
farighos neelcherpebla fonto de supozoj, konjektoj
kaj ne findiritai pensoj kaj tiamaniere ekestos pli
poste ampleksaj traktatoj kaj komentarioj pri la
Verda Biblio. l.a komentantoj, kiel chiam, legos
inter la linioj, eldrashos chiun vorton, ba!
ekzamenos chiun literon, kaj venos al tiom sensaciaj
konkludoj, ke ili minacos perturbi la pacan
kunvivadon de la verda popolo. Tial mi anticipe volas
averti chiun leganton, en kies kapo povus eventuale
naskighi ia genia konjekto au supozo: ne komentu la
Verdan Biblion! Sciu, ke ghia autoro verkis ghin en
frivola inspiro, en rondo de gajaj shercemaj kaj
mokemaj muzoj, sidante antau kurba spegulo kaj
surpaperigante chion, kion li vidis en ghi. Kaj ofte
mi vere vidis aferojn kuriozajn sed ridindajn...
Jhus mi
diris etan mensogon: ja mi ne surpaperigis chion,
kion mi vidis. Verdire, mi deziris en la komenco
fidele noti chion viditan, sed mi rezignis, char mi
ektimis, ke la dentgrincado kontrau mi farighus tro granda. Tiel mi
prisilentis multajn bildojn kaj ankau tio estas la
kauzo, kial la libro ne estas tiom ampleksa, kiom la
legantoj, kompreneble, dezirus.
Multaj
verdaj eminentuloj miros kaj koleros, ke pri ili
nenio ridiga estas dirite en la Verda Biblio - de
tiuj mi petas pardonon. Mi nur volas rimarkigi, ke la
Verda Biblio ne estas kompleta verko, konsistiganta
tutajhon: ghi povas esti lauvole daurigata, facile
ensorbante chiam pli kaj pli freshajn aldonojn. Se mi
do en la nuna eldono maljuste forlasis iun nomon,
ties posedanto ne malesperu, char kredeble aperos
ankorau pluraj aldonoj, en kiuj chiu lia malforteco
povos esti en sia plena brilo prezentita...
Tia do
estas la Verda Biblio: senpretenda kaj frivola. Iuj,
legante ghin, ghojos, aliaj koleretos. Sed mi refoje
petas: neniu komentu. Char troa komentado povas nur
endangherigi la bonan famon pri tiu au alia populara
eminentulo, kiu chiam plej bone opinias pri si mem.
I.Lejzerowicz