NOTOJ
Senkorpa
Mistero - Aludo al la poemo de Zamenhof: Pregho sub
la verda standardo.
Bofrunt -
Beaufront, Luis de: franca profesoro, brua renegato
de la Esperanto-movado.
Diofilo
Kara - Cart, Theophile: franca profesoro, kiu estis
la gvidanto kaj modelo de la lingvaj ortodoksuloj en
la tiama movado. Lia fama diro: anstatau lingvaj
reformoj kaj kvereloj "ni fosu nian
sulkon". Theophile signifas
vere diofilo, kara estas
sprita ludo per la prononcita formo de lia familia
nomo (kar).
Andreo Apud
- Cseh, Andreo: Transilvania pastro, kiu per la
apliko de la rekta lingvoinstrua metodo organizis
amasajn kursojn en multaj landoj dum la intermilita
periodo. Kutime li skribis ankau sian familian nomon
per esperanta ortografio - Che -,
kiu forme samas kun esperanta prefikso.
Kontrakto
de Helsinki - Kontrakto dum la 14-a UK en Helsinki
(1922) inter UEA (kun sidejo en Ghenevo) kaj Centra
Oficejo (kun sidejo en Parizo). Tiuj du instancoj
havis malsamajn principojn koncerne la organizadon de
la internacia Esperanto-movado. UEA deziris altiri al
si kiel eble plej multajn individuajn membrojn, dum
Centra Oficejo celis starigi naciajn societojn por la
propagando de Esperanto. La kontrakto de Helsinki
restis valida ghis 1932.
Junio Pagi
- Baghy, Julio: hungara esperantista poeto.
Kafo Alt -
Jung, Teo: germana esperantista poeto, verkisto,
jhurnalisto, movada aktivulo. Fondinto de la revuo
Hcroldo de Esperanto. Lejzerowicz aplikas la jenan
vortludon: Jung germane
signifas juna, Alt - maljuna.
Ko-merchanto
- Merchant, John: anglo, prezidanto de la tiama Internacia
Centra Komitato, supera organo de la tiama movado,
kreita surbaze de la Kontrakto de Helsinki.
Kruco -
Kreuz, Robert: germane, sekretano de la Internacia
Centra Komitato, poste prezidanto de UEA.
poshtkartoj
de Lihhtenshtejno. - En la intermilita periodo la
princlando Liechtenstein plurfoje eldonis
poshtkartojn kun esperantlingva surskribo. Pli frue
simila shtate oficiala uzo de la Internacia Lingvo ne
okazis, kaj tiu gesto kauzis grandan - iom tro
grandan - entuziasmon en la Esperanto-movado.
Kalsurmano
Galoshej - Kalocsay, Kalman: hungara esperantista poeto,
tradukisto. lingvisto. Lejzerowicz vortludas: Kalman
- Kal/man/o
- Kal/sur/man/o.
Galoshej estas kutima
misprononco de la familia nomo de la poeto (ghuste: kalochai).
Lia poe,aro Strechita
Kordo aperis en 1931.
brida
popolo - Vortludo pri brita
popolo. Britoj longe estis (chu
estas?) famaj pri sia malbona prononco. Kaj tio vere
bridis la progreson de Esperanto...
Plisturm -
Sturmer, K. R. C.: angla esperantista prozisto. Lia
plej konata verko estas la rakonto Por
recenzo (1930).
Raymond Sherc
- Schwartz, Raymond: franca esperantista poeto,
prozisto. Precipe liaj satiraj verkoj farighis tre
popularaj. Dum kelka tempo li eldonis satiran gazeton
sub la titolo Pirato.
Diet-erarle
- Dietterle, Johannes: kiel prezidanto de la Germana
Esperanto-Instituto en 1926 li faris tutmondan
statistikon pri la Esperanto-movado. Diet-erarle
- oni facile rekonas la radikon erar,
kaj eraro en statistiko ne chiam estas bonvena...
(Kompilis:
Vilmos BENCZIK)
IZRAEL
LEJZEROWICZ
(1901-1944)
La nomo de
Izrael Lejzerowicz sonas
konata inter la nuntempaj esperantistoj nur por
malmultaj. Kaj tiu fakto, ech se komprenebla, estas
bedaurinda, char li apartenis nepre al la plej unikaj
figuroj de la unua vere granda generacio de nia
literaturo.
Li
naskighis la 4-an de junio 1901 en la pola urbo Lodz.
En la artikolo, verkita de F. Szilagyi
por la Enciklopedio, mankas la
dato de lia esperantistigho, sed lia firma fideleco
al la movado konjektigas, ke li konatighis kun la
Internacia Lingvo tre frue. Tion atestas ankau la
ghisfunda alproprigo de la Esperanta kulturo, kio
siavice ebligis al li krei la satiron El
la "Verda Biblio", kiu
kalkulighas lia chefverko.
Bonaj
satiroj malmultas en la originala literaturo. eble char
nia movado ankorau ne estas sufiche forta elteni
ghin. Satiristoj malofte atingis laurojn, kvankam la
publiko ghenerate shatas iliajn verkojn, sed la
primokitaj personoj neniam estis sufiche inteligentaj
toleri la tranchan satiron.
Ne estas tia ankau tiu chi "Biblio" de
Lejzerowicz. Ghi estas sordinita verko, tamen levas
ghin al literaturaj altoj la amo, kiun la autoro
sentas al la primokitaj afero kaj personoj, kaj ankau
la spriteco en la trovo de bibliaj analogioj. Vere
bonan kaj senindulgan satiron vershajne ni devos
atendi ankorau longe, ja la tiaspeca provo de la
pseudonima Kanguruo (en
la tiama Germana Esperanto-Revuo)
antau deko de jaroj estis krude
malhelpita de movadaj instancoj.
Tiu chi
libro de Lejzerowicz certe trovos multajn shatantojn.
char inter la ekzistantaj Esperantaj satiroj ghi
apartenas nepre al la plej bonaj. Kaj krom la amuzo
la leganto lernos ne malmulte ankau pri la historio
de nia movado.
Sed ni
revenu al Lejzerowicz mem. Li estis fervora
esperantisto, bone konis la movadon, ja li vivis en
ghi konslante. Chiam li apartenis al tiuj, kiuj ne
nur sindone laboris, sed rimarkis ankau la misajn fenomenojn,
kiuj kontribuis nur por "malvenkigi
esperanton". Aperis el lia plumo multegaj
artikoloj (plejparte sub la pseudonimo "Georgo
Verda"), precipe en Pola
Esperantisto, Heroldo de Esperanto kaj
Literatura Mondo, kiuj
bone dokumentas lian akrevidon.
Estas
aparte notinda la atento, kiun li montris al eventoj
en Sovetio, malgrau la malamika sinteno de chiuj burghaj
shtatoj al la unua socialisma lando de la mondo.
Skribante pri la elsavo de la Cheluskin-ekspedicio
fare de la sovetaj aviadistoj Kamanin,
Ushakov kaj aliaj, li
entuziasmas: "...ghuste
nun, en tempo de cinika egoismo, kiam la ideo de homeco
kaj solidareco refalis en foran antikvecon, kelko da
bravuloj pruvis al ni, ke ni eraras, ke la homa animo
tute ne falis ankorau tiom malalten - ili farighis vivanta
universitato de bela optimismo, kaj kiel longe
ekzistos sur nia tero Kamanin-oj kaj Ushakov-oj kaj
Smidt-oj, tiel longe ni firme-alte tenos la standardou
de homeco, de solidareco kaj nobla idealismo!...
Felicha estos generacio, kiu scios respekti tian
heroecon."
Eble plej
decide inter la esperantistaj literaturistoj li
lautigas la vochon kontrau la fashismo. En la
artikolo Sangaj ludoj li
komentas la autodafeon de libroj, kiu okazis en
Berlino la 11-an de majo 1933. kaj amare kritikas la
"neutralecon" de la
"verdstelanoj": "La
esperantistoj, sciantaj fanfaroni pri la Festo de la
Libro, ne scias au evitas sub mantelo de falsa kaj
hontiga neutraleco funebri, kiam la Libro pereas en
flamoj, ili ne scias ech krii, protesti, rigardante
tiun barbarajhon. La nespertita doloro tremskuas min
trae. La esperantista popolo havas sian Feston de la
Libro. Ha-ha-ha!" Kaj li
vidos tre baldau kongresi la esperantistaron en
Kolonjo, inter flagoj kun svastiko...
Tamen,
malgrau chio, li restis fidela al la Esperanta afero
ghis la morto: nenio atestas pri tio pli elokvente,
ol sekrete aranghita Zamenhof-vespero en Varsovio dum
la germana okupado...
Sed la
doloraj cirkonstancoj ne malhelpis lin resti persista
laboranto por Esperanto ech en la geto: tie li
komencis traduki al Esperanto la romantikan poemon
"Konrad Wallenrod" de Adam Miekiewicz.
I. Dratwer
en nekrologo pri li (Literatura
Mondo, 1947, p. 86.) skribas, ke
li renkontighis kun Lejzerowicz lastfoje dum la
somero de 1942. Post mallonga tempo kune kun la
edzino kaj filineto li estis portita al Treblinka,
kaj neniu el la tri revenis.
"Brila
oratoro, eminenta publicisto, talenta
jhurnalisto" - skribis pri li Dratwer. La
reeldono de la chefa peco de lia vivoverko estu
omagho al lia memoro.
Vilmos
Benczik