Chapitro XXI.

1. Kaj kiam la Malkontentulo finis, prema etoso ekregis la verdan popolon, char chiuj vidis, ke li parolis la veron. 2. Tiam levighis la du reghoj de Ghenevo: Rabarto Kruco kaj patriarko Jakob (Hans) kaj ekparolis la jenajn pledparolojn por defendi la farojn de Ghenevo.

3. Kaj Patriarko Jakob parolis jene:

4. Utila Estas Aligho, Unika Estas Afero UEA , UEA

5. Unu Estas Aksiomo, Urgha Estas Anigho UEA UEA

6. Universala Estas Agado, Universala Estas Asocio UEA UEA

7. Gloru la perlon de la verdaj asocioj, gloru kaj altigu ghin UEA UEA. 8. Gloru ghin, eminentuloj kaj simpluloj, kavaliroj de la verda stelo UEA UEA. 9. Gloru ghin, abonantoj, kaj subtenantoj, ordinaruloj kaj dumvivuloj UEA UEA. 10. Se vi pagis vian kotizon, dormu trankvile UEA UEA!

11. Kaj dirinte tion, patriarko Jakob svene senfortighis. Tiam alkuris kuracistoj por vigligi lin, sed ili ne kapablis: li restis senkonscia kaj kushis duonmorta. Kaj farighis granda paniko. 12. Subite alkuris juna verdulo kaj flustris en liajn orelojn: Patriarko Jakob! Patriarko Jakob! Vi atingis dekmil! 13. Kaj patriarko Jakob levighis forta kaj sana.


"Patriarko Jakob! Vi atingis dekmil!"

14. La popolo vidis tiun grandan miraklon kaj kvietighis de la paniko, levighis Rab-arto Kruco, la dua regho de Ghenevo kaj ekparolis al la popolo, dirante:

15. Sentencoj de Kruco, regho en Ghenevo.

16. La timo antau Ghenevo estas la komenco de sciado.

17. Auskultu, pia popolo, la instruojn de via regho!

18. Mia popolo! Se pekuloj vin logos,
Ne sekvu ilin!

19. Se ili diros: Iru kun ni,
Ni laboros por pli bona organizo,

20. Ni konstruos fortan bazon por nia popolo,
Kaj estos paco en la movado,

21. Mia popolo, ne iru la vojon kune kun ili:
Iliaj piedoj kuras al malbono.

22. Jen estas ses aferoj, kiujn Ghenevo malamas,
Kaj sep, kiujn Ghi abomenegas:

23. Okuloj kiuj vidas, kritikema lango,
Kaj manoj kiuj volas labori.

24. Koro kiu preparas novan organizon,
Piedoj kiuj kuras por alarmi chie.

25. Chefdelegito kiu pruvas per faktoj,
Kaj chiu kiu volas parlamentan aranghon.

26. Sed humila verdulo estas ghojo por Ghenevo,
Lin ni felichigos per Lihhtenshtejnaj poshtmarkoj.

27. Kritikoj kaj plendoj utilon ne donas,
Sed humileco igos vin eminenta.

28. Ghenevo ne forgesos animon de piulo,
Sed la vochon de kritikanto ghi forpushas.

Chapitro XXII.

1. Atentu, mia popolo, jen mi elektis por vi du favoratojn, ke ili donu ghuon kaj plezuron al vi. Unu estas Raymond Sherc - la pirato kiu kaperas sur la verda maro kaj murdas ghian amaron. 2. Ho Raymond Sherc, Raymond Sherc, jen mia inspiro ripozas sur vi, kaj la tuta popolo amas vin. Miaj muzoj akompanos vin eterne. 3. La dua estas Jozefo Shterer - la mondfotografisto. Li estas mia okulo, chio kion li vidis li eternigis per sia "Leica". 4. Lia verda piedo pashis sur chiu terpeceto, kaj chie li faris la sanktan verdan propagandon. 5. La regho de Ghenevo sendis lin tra la mondon por konverti ghin, kaj li perfekte plenumis sian mision. 6. Jen la grandiozaj sukcesoj, kiujn la inspirita mondfotografisto atingis en sia nekutima vojagho:

7. Li malfermis kurson sur la pinto de Mont-Everest kaj ghi dauras tie ghis la nuna tago. Li lertege fotografis chiujn laterojn de la montego.

8. Li intervjuis en la verda lingvo la mumion de Tutankamon kaj majstre surklishigis tiun historian interparolon.

9. Li esperantigis la grandan Sfinkson en Egiptujo, kaj en la signo de dankemo la Sfinkso bonvolis last fotografi sin profile kaj "en face".

10. En Hindujo li rajdis sur elefanto kaj komandis ghin en la verda lingvo. Li ne scias, chu la elefanto komprenis (oni diras. ke elefantoj ghenerale ne komprenas iun homan lingvon), sed la beston li tamen fotografis. Ho mia popolo! Kiu el vi ne vidis ankorau bildon de elefanto, povas rigardi ghin sur la bonega foto de Jozefo Shterer. Ghi estas autentika.

11. Sed la plej grandan sukceson li atingis en Krakovo. Tie li alparolis tricent homojn en la verda lingvo kaj chiuj bonege komprenis lin! De la unua momento sen iu-ajn peno li verdigis la partoprenintojn de la universala kongreso en Krakovo!

12. Pri sia mondfotografado li verkis longegajn raportojn - mi rekompencos ties legantojn per poemoj de Raymond Sherc. 13. Benita estas la popolo, kiu posedas la aparaton de Jozefo Shterer kaj la talenton de Raymond Sherc!

Chapitro XXIII.

1. Jen estas la nombroj de la verda popolo, kiu post kvardek kvin jaroj de migrado disvastighis tra la tuta mondo, konkerante chiun prudentan menson kaj chiun senteman koron. 2. Lau la statistiko, kiun faris Diet-erarle: cent dudek mil homoj, chiuj maturaj kaj parolkapablaj verduloj. 3. Apartenantaj al la multaj verdaj organizajhoj kiuj multighis sur la tero, kiel la Spirito promesis al Andreo Apud, dirante: mi igos vin granda popolo.


"Lau la statistiko, kiun faris Diet-erarle..."

4. Sed envere la nombro estas multe pli granda - miloj kaj dekmiloj da verduloj dise vivas vaste tra la tuta mondo. 5. Kaj la graco de l' Spirito ripozas sur ili, kaj ili faras la sanktan laboron malgrau ke ilia nomo he aperas honore en la gazetoj. 6. Idolanojn ili konvertas, chie lumigas la verdan stelon. 7. Kaj la beno de 1 Spirito kaj de la tuta homaro akompanas ilin en ilia tuta laboro.

8. Al vi, ho nekonata verdulo, kiu ne postkuras vantajn laudojn, sed diligente kaj silente konstruas la grandiozan verdan verkon, al vi mi kantas mian plej altan kanton de la kantoj.

9. Benata vi estu dum la tago, kaj benata vi estu dum la nokto. 10. Via laborado estu fruktoricha, kaj via ripozo refreshigu vin.

11. Gloro estu al vi, servistoi de la verda stelo. Vi semis en humileco, sed via rikolto estos pompega.

12. Venos la festo jubila kaj vi estos la festantoj. Tiam popoloj almigros kaj miros: chu ne dibenitaj herooj faris tiun grandiozan laboron?

13. Tiam sonbatos la horo de l' venko. kaj ekscios la tuta mondo, ke la nomo de tiuj herooj sennomaj estas: Verda Popolo.

14. Felichaj estos tiuj kiuj gisvivos tiun horon. Eternigitaj tiuj, kiujn la sorto forrabis.

15. Kaj chiuj generacioj ghis la fino de tiuj tagoj benos la memoron pri tiuj, kiuj persistis en la laborado.

16. Tiam efektivighos la revo de profetoj, kaj la Verda Sopiro estos realigita.

Chapitro XXIV.

1. Auskultu, verda popolo, la leghojn kaj ordonojn, kiujn mi elparolas hodiau en viajn orelojn, lernu kaj gardu ilin. 2. Interligon mi faras kun vi hodiau por eterna tempo.

3. La verda lingvo estas via unika lingvo tutmonda. Ne havu aliajn lingvojn universalajn.

4. Ne faru al vi organizon alian, similan au reformitan. Efemeraj estos tiaj fruktoj de via laboro.

5. Ne falsigu la poshtkartojn de Lihhtenshtejno!

6. Festu la universalan feston, kiel mi ordonis al vi. Dum la tuta jaro faru fervore vian verdan agadon, sed dum la Festo Universala ne faru ian laboron. Memoru, ke ghi estas la sabato de l' jaro.

7. Respektu viajn gvidantojn kaj eminentulojn por ke multighu viaj honoroj kaj medaloj en la verda movado, kiun mi donis al vi.

8. Ne kritiku.

9. Ne riprochu.

10. Ne protestu.

11. Ne dissemu maltrankviligajn famojn pri malbona organizo.

12. Kaj ne pensu tro multe: nek pri la organizo, nek pri la lingvo. Viaj gvidantoj estas ja viaj amikoi, ili jam pensas por vi.

13. Tio estas la instruoj kaj ordonoj. kiujn mi donas al vi hodiau - fiksu ilin al la fostoj de viaj pordoj por ke vi chiam havu ilin inter viaj okuloj.

14. Kaj iru la vojon, kiun mi montris al vi, kaj ne deflankighu dekstren, nek maldekstren.

15. Por ke estu verda al vi en chiu tempo, al vi kaj viaj filoj, kaj al la filoj de viaj filoj, en tiu chi verda mondo.

Chapitro XXV.

1. Memoru la interligon. kiun mi faras kun vi hodiau. Kiam venos la tago. kiun mi promesis al vi, la tago de l' fina venko, kaj mi donos viajn kontrauulojn en viajn manojn, kaj brilaj sukcesoj kronos vian penoplenan agadon. 2. Kaj la tuta mondo verdighos, kiel la branchoj en printempo, kaj brila hela majo dauros eterne. 3. Popolo popolon ne atakos kruele, frat' fraton ne atakos shakale, kaj la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. 4. Tiam mia popolo estos altigita en gloro kaj potenco kaj al ghi sin turnos chiuj okuloj de l' mondo. Char la popoloj diros: Vidu, la verda stelo kondukas al amo kaj gloro.

5. Kaj estos tiam forgesitaj chiuj viaj pekoj kaj kulpoj: viaj maipacoj kaj internaj balaloj, viaj ambieietoj kaj vantaj aspiroj, kiujn aspiris la etanimaj pretendemuloj de l' verda popolo. 6. Kaj estos paco inter Parizo kaj Ghenevo. SAT kaj UEA kunighos. La Internacia Apud-Instituto marshos man' en mano kun ICK, kaj ICK submetighos al la deziroj de l' Universalaj Kongresoj. 7. La Naciaj Societoj akiros forton kaj influon, ili havos siajn deputitojn rajto-plenajn en la shtataj parlamentoj. 8. Kruco reprezentos la verdan popolon en la Ligo de Nacioj, kaj patriarko Jakob (Hans) per potenca brako administros la fiskon - ne plu li plendos pri krizo: miloj, dekmiloj kaj centmiloj alighos al la SATA UEA. Kaj la Verda Stelo disvershos sian brilegan lumon super la tutan mondon.

9. Kaj estos verdo sur la tero, kaj verdo sur la chielo. 10. Kaj estos verdo sur la maroj, kaj verdo sur la oceanoj. Por eterne. Amen.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ