John Ruskin
John
Ruskin naskighis en la jaro 1819 en London. Lia patro
estis bone instruita kaj sufiche richa, kaj lia
patrino estis tre inteligenta kaj charma virino. Shi
mem instruis la knabon dum lia frua infaneco, zorgeme
aranghante liajn taskojn, horojn de studado kaj
amuzadon. Li havis malmultajn ludilojn kaj ne ofte
ludis kun aliaj infanoj, donante la plejparton de sia
tempo al legado de elektitaj libroj. Post kelkaj
jaroj li komencis akompani la patron, kiu, kiel
agento por vinberista firmo, multe vojaghis. Tio
donis al la knabo okazon, vidi belajn pejzaghojn kaj
viziti pitoreskajn kastelojn. La patro montris al li
la pentrajhojn en multaj famaj pinakotekoj kaj
inspiris al li tian komprenon pri arto, arhhitekturo
kaj iliaj rilatoj al la naturo, ke li poste farighis
fama verkisto pri la arto kaj la naturo.
Inter
liaj pli gravaj verkoj estas Modernaj Pentristoj,
en kvin volumoj, La Shtonoj de Venecio kaj La
Lumoj de Arhhitekturo; de 1860 ghis sia morto en
1900 li verkis ankau librojn pri sociologio kaj
politika ekonomio.
Li
verkis la rakonteton La Regho de la Ora Rivero
en la jaro 1841, responde al la peto de juna knabino
kaj nur por shia amuzado. Sed iom pli poste, kiam iu
amiko sugestis, ke oni presigu ghin, li ne rifuzis
permeson al la eldonistoj.
Washington,
Novembro 1910.
Ivy Kellerman