Chapitro Kvara

Kiel Sinjoro Schwartz ekiris por voiagho al la Ora Rivero, kaj kiamaniere li sukcesis.

La kompatinda eta Gluck maltrankvile atendis sola en la domo la revenon de Hans. Char li ne revenis, Gluck estis treege timigita kaj iris por rakonti al Schwartz en la malliberejo chion, kio okazis. Tiam Schwartz tre ghojis kaj diris, ke Hans certe farighis nigra shtono kaj ke li mem havos la oron. Sed Gluck estis tre malgaja kaj ploris la tutan nokton.

Kiam matene li ellitighis, estis en la domo neniom da pano nek da mono; tial Gluck iris por dungighi che alia orajhisto. Li laboris tiel peneme, tiel lerte kaj tiel longatempe chiutage, ke li baldau havis sufichan monon por pagi la monpunon de sia frato. Irinte tien, li donis ghin tutan al Schwartz, kiu akiris sian liberecon. Schwartz estis tre kontenta kaj diris, ke Gluck ricevos iom de la oro de la rivero. Sed Gluck nur petis, ke li iru por ekscii, kio okazis al Hans.

Nu, kiam Schwartz audis, ke Hans shtelis la sanktan akvon, li pensis en si mem, ke la Regho de la Ora Rivero eble ne opiniis tion tute korekta, kaj li decidis pli bone aranghi la aferon. Sekve li prenis iom pli de la mono de Gluck kaj iris al malbona pastro, kiu tre volonte vendis al li iom da sankta akvo.

Tiam Schwartz estis certa pri tio, ke chio estas favora; li ellitighis frumatene, antau la sunlevigho, kunportis en korbo iom da pano kaj vino, metis sian sanktan akvon en botelon kaj ekiris al la montoj.

Same kiel sia frato li tre surprizighis, vidante la glaciejon, kaj transiris ghin kun granda malfacileco, ech kvankam li lasis la korbon post si. La tago estis sennuba, sed ne brila; etendighis sur la chielo peza purpura nebuleto, kaj la altajhoj shajnis minacaj kaj malhelaj.

Dum Schwartz suprenrampis la krutan rokan vojeton, soifo dolorigis lin, — kiel jam antaue lian fraton, — ghis li levis la botelon al la lipoj por trinki. Tiam li vidis la beletan infanon kushantan apud li sur la rokoj. Ghi kriis al li kaj ghemis por akvo.

"Akvo, efektive!" diris Schwartz. "Mi havas malpli ol duonsufiche por mi mem!" kaj li preterpashis.

Irante li imagis, ke la sunradioj farighas pli malhelaj, kaj li vidis malaltan amason da nigra nubo levighanta el la okcidento. Post plua horo da grimpado, soifo ree ekregis lin, kaj li deziris trinki.

Tiam li vidis la maljunulon, kushantan sur la vojeto, kaj audis lin ekkrii pro akvo. "Akvo!" diris Schwartz. "Mi havas malpli ol duonsufiche por mi mem", kaj antauen li iris.

Denove la lumo shajne palighis antau liaj okuloj, kaj li supren rigardis: jen sangokolora nebuleto jam venis antau la suno; kaj la amaso da nigra nubo levighis tre alten, dum ghiaj randoj balancighis, saltadis kaj disfalis, same kiel ondoj de kolera maro. Ili jhetis longajn ombrojn, kiuj flagris sur la vojeto antau Schwartz.

Ankorau alian horon Schwartz suprenrampis, kaj ree li soifis; sed ghuste kiam li levis la botelon al la lipoj, li pensis, ke li vidas antau si la fraton Hans, senforte kushantan sur la vojo. Dum li rigardis, la personajho etendis al li la manojn kaj petegis pro akvo.

"Ha, ha!" ridis Schwartz. "Chu vi estas tie? Memoru la ferkradon de la malliberejo, knabo mia! Akvon, efektive! Chu vi supozas, ke mi suprenportis ghin por vi la tutan vojon ghis chi tie?"

Li antauen pashis trans la estajhon; tamen, dum li iris, shajnis al li, ke chirkau ghiaj lipoj aperas stranga moka esprimo. Irinte kelkajn metrojn pli malproksimen, li rigardis malantauen, sed la estajho ne plu kushis tie.

Subita teruro, kies kauzon li ne komprenis, kaptis Schwartz-on; sed la deziro jhe oro venkis lian timon, kaj li antauen rapidegis. La amaso da nigra nubo levighis al la zenito, kaj el ghi aperis tordaj ekfulmoj; kaj ondoj de mallumo shajnis levighi kaj naghi inter iliaj ekbriloj sur la tuta chielo, kiu similis lagon el sango, kie la suno estis subiranta. Poste blovis el tiu parto de la chielo forta vento, disshirante la rughajn nubojn kaj malproksimen disjhetante ilin en la mallumon.

Fine, kiam Schwartz staris apud la kruta bordo de la Ora Rivero, ghiaj ondoj estis nigraj kiel tondronuboj, sed la shaumo similis fajron. La mughego de la malsupraj akvoj kaj la supra tondro kunighis, kiam li jhetis la botelon en la fluajhon.

Dume la fulmo ekflamis antau liaj okuloj, la tero disfalis sub li, kaj la akvoj fermighis super lia kriego. Sovaghe eksonis en la nokto la ghemado de la rivero, rapide shprucegante sur du nigraj shtonoj.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ