2,14. Esperanto spegulas la kulturon universalan, sed havas ankau sian propran kulturon

S-ro Valnir C. Chagas, en sia libro "Didatica Especial de Linguas Modernas") ("Speciala didakliko por modernaj lingvoj"), eldonita de "Companha Editora Nacional", San-Paulo, 1957, skribis la jenon:

"Iu lingvo ne valoras pro si mem; sed pro la kulturo de ghi entenata. Esperanto ne imponis ghis nun, malgrau sia mirinda simpleco, ekzakte tial, ke ghi ne havas la esencan elementon de iu ajn idiomo: kulturon. Kaj char mankas al ghi tiu homa substrato, al ghi mankas animo, mankas vivo ghi estas mehhanismo por esprimo, iu Frankenstein (*) el vortoj, malvarma kaj logika, tiel logika, ke ghi ne havas esceptojn! Do lerni fremdan idiomon estas ne nur asimili difinitan nombron da vortoj kaj konstruoj, por ricevi kaj transdoni la ideojn, kiuj povus bone esprimighi en nacia lingvo kaj komprenighi pere de bonaj tradukoj. Lemi lingvon estas ankau, antau chio, koni kaj senti alian manieron konsideri la vivon, vidi la mondon el iu nova dimensio, kiu ampleksigas al ni la horizontojn, richigas nian sperton kaj igas nin pli saghaj kaj toleremaj... (...) Kaj de la fremda kulturo, kontraumetata al la nia kaj ech al tiu de aliaj nacioj, ni alvenos fine al la plano de la umversalaj valoroj, jam ekvidante tiam, inter tio karakterize persona au nacia, tiujn punktojn de similo, kiuj, starante super la cirkonstancoj rasa, hautkolora, politika au religia, identigas chiujn homojhn en la spaco kaj la tempo. La idiomo estas, tiel, mialpli celo en si mem, ol rimedo por atingi tiujn chi objektojn. Oni ja volas formi la spiriton kaj la koron de la adoleskanto; kaj oni ja studas, lastanalize, la civilizacion kaj la kulturon de iu popolo, super ia denominatoro komuna de ghia lingvo" (p-oj 115 kaj 116).

* * *

"Esperanto ne havas kulturon."

Tio estas evidenta malverajho, unue, char pro sia internacieco Esperanto spegulas kaj esprimas la mondan kulturon (tiurilate oni vidu ekz. la esperantajn tradukojn de la intemaciaj chefverkoj); due, char ekzistas kulturo esprimata nur au unue en Esperanto: la originala literaturo, la esperantaj periodajhoj, la universalaj kongresoj, la internaciaj someraj iiniversitatoj ktp.

* * *

"Mankas al ghi.animo." .

Pri tiu dua malverajho, oni legu la paghon 8 de tiu chi libro. .

* * *

"Lerni lingvon estas ankau, antau chio, koni kaj senti alian manieron konsideri la vivon... kaj alveni al la plano de la universalaj valoroj."

Tio estas korekta. Tamen oni devas konsideri, ke ghi estas malfacile atingebla mondskale, pro la granda nombro da idiomoj. Male estas facile atingi tion pere de Esperanto, char ghi permesas, per siaj literaturo, periodajhoj, kongresoj kaj internacia korespondado, multe pli rapide kaj komplete koni la psikologion de la diversaj popoloj kaj la moralajn trajtojn, kiuj identigas la homaron.

* * *

Por kontraustari la chi analizitan antaujughon, estas konvene disvastigi la originalan kaj tradukitan literaturon en Esperanto kaj la gheneralan kulturan aktivadon de la esperanta movado: kongresojn, simpoziojn, somerajn universitatojn, periodajhojn, internacian korespondadon ktp.


(*) Frankenstein: iama kina monstro, ludita unue de la aktoro Boris Karloff.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !