2.13.
Esperanto ligighas aparte al neniu religio
En la malantauaj paghoj ni analizis
la chefajn antaujughojn kontrau Esperanto,
kolektitajn de s-ro Gian-Carlo Pighiera. En Brazilo,
krom tiuj, regas ankau alia antaujugho, eble pli
forta ol ili, nome: "Esperanto ligighas
al spiritismo." Ni analizu ankau ghin.
* * *
Kio estas spiritismo? (*)
Lau ghiaj plej kleraj adeptoj, ghi
estas samtempe scienco, filozofio kaj religio, kiu
studas la komunikadon inter la vivuloj kaj spiritoj
de mortintoj, faratan de specialaj personoj nomataj
mediumoj. Kiel scienco, ghi studas eksperimente la
okultajn fenomenojn (trancon, psikografion, obsedon
ktp.). Kiel filozofio, ghi konsistigas principaron
celantan klarigi la chefajn misterojn de la vivo
(kial ni vivas? el kie ni venas? kien ni iras? ktp.).
Kiel religio, ghi celas ligi komplete la homojn al
Dio (**), plibonigante ilian konduton, lau sia
devizo: "For de karitato ne estas savo".
Ja en Brazilo granda parto de la
esperantistaro estas ankau spiritisma. Kial? Char,
kiel chiu religio inda je tiu nomo, spiritismo
lautvochas la fratecon, kaj Esperanto estas evidente
bonega ilo, por ke la homoj interfratighu.
Sed ni insistu pri tio: aliaj
religioj au filozofioj ankau uzas Esperanton
(ekzemple: la periodajho "Espero Katolika",
Centra Oficejo: CH — 9106 Zurchersmuhle — Urnasch
— Svislando); Esperanto ne estas religio, sed
neutrala movado; ghia kreinto, d-ro Lazaro Ludoviko
Zamenhof estis judo, sed pri religio li ne havis
firmitan vidpunkton; li ech fondis, post Esperanto,
superreligian movadon nomitan "homaranismo"
(***), kies celo estis, kvazau praa ekumenismo,
kunigi la homojn el chiuj religioj kaj filozofioj.
* * *
Por kontraustari la chi analizitan
antaujughon estas bone:
a) disvastigi la Deklaron pri
Esperantismo kaj la Statuton de UEA;
b) diskonigi la liston (aperantan
en UEA-Jarlibroj) de neneutralaj organizajhoj uzantaj
Esperanton;
c) eviti diskutojn pri religio en
Esperanto-kluboj.
(*) Estas
rimarkinda la eldonaktivado
de Brazila Spiritisma Federacio (Avenida Passos, 30,
20.000 Rio-de-Janejro, RJ, ZC-58, Brazilo), pro la
kvanto kaj precipe la lingva kaj presarta kvalito de
la verkoj publikigitaj. Jen kelkaj titoloj:
"Vochoj de poetoj el la spirita mondo",
"Nia hejmo", "Kristana agendo",
"La Evangelio lau Spiritismo", "La
libro de la spiritoj", "Paulo kaj
Stefano", "Antau du miljaroj",
"Ago kaj reago", "Sur la vojo al la
lumo", "La libro de la mediumoj",
"Kio estas Spiritisrno?", "La
Konsolanto".
(**) Unu el la plej bonaj difinoj pri Dio estas donita
de Zamenhof en la du komencaj versoj de lia poeziajho
"Pregho sub la verda standardo": "Al
Vi, ho potenca senkorpa mistero,/Fortego, la mondon
reganta...".
(***) Pri
homaranismo oni legu i. a.
la verkojn "Vivo de Zamenhof", de Edmond
Privat, en Esperanto, kaj "Doutor
Esperanto", de Walter Francini, en la portugala.