8.

. . . - , , , , , , . : . . . - . : , , ; . . ... , !.. , ... .

La 8-an de novembro

Mi estis en teatro. Oni prezentis la rusan malsaghulon Filatkon. Mi ridegis. Estis prezentita ankau iu vodevilo kun amuzaj versetoj pri advokatoj, precipe pri unu kolegia registo; la versetoj estis tiel libere skribitaj, ke mi miris, kiel povis permesi ilin la cenzuro; sed pri komercistoj oni rekte parolas, ke ili prifriponas la popolon, kaj ke iliaj filetoj dibochas kaj penas esti nobeloj. Pri jhurnalistoj ankau estis legita tre amuza verseto: ke ili shatas chion mallaudi, kaj ke la autoro petas de la publiko defendon. Tre amuze verkistoj skribas nun teatrajhojn. Mi shatas viziti la teatron, se mi nur havas en posho kopekon, mi ne povas ne viziti ghin. Sed inter niaj oficistoj estas tiaj porkoj: ili, kiel vilaghanoj, tute ne vizitas la teatron, krom se oni donas al ili senpagan bileton. Unu artistino bonege kantis. Mi memoris pri tiu ..... Ho, kanajlajho! Nenio, nenio ..... estu silento.

9.

. , . , . . . , . .

La 9-an de novembro

Je la oka horo mi ekiris en departementon. La sekciestro kondutis, kvazau li ne vidus, ke mi eniris. De mia flanko same kvazau inter ni nenio okazis. En la departemento mi transrigardis kaj komparis skribajhojn. Post kvar horoj mi eliris kaj iris hejmen preter la direktora loghejo, sed neniun mi vidis. Post tagmangho mi plejparte kushis sur la lito.

11.

, , ! !.. . , . ! ! , , , . , ; . , - , , - ! , , , : , , . , , . , ! ! , , , - ! : , , , ; , , . ... -, , , -, , , . , , , , , , ... ! ! ! , ... .

, , : , . ", - , - . , . , , - ". , : ", , ; , , , , - , , ? , ". , , . , ; , , - . : , . , , , , , , .

La 11-an de novembro

Hodiau mi sidis en la kabineto de nia direktoro, preparis por li 23 plumojn, kaj por shi ..... aj! aj! ..... por shia ekscelenco kvar plumojn. Li tre shatas, ke estu preparitaj multaj plumoj. Hu! li devas esti kapego! Li chiam silentas, sed en la kapo, mi kredas, li chion konsideras. Mi dezirus scii, kion li prefere pensas, kio okazas en tiu kapo. Mi dezirus pli proksime vidi la vivon de chi tiuj sinjoroj, chiujn iliajn farojn, diversajn kortegajn ceremoniojn: kiaj ili estas, kion ili faras en sia societo jen, kion mi volus ekscii! Mi intencis kelkfoje komenci interparoladon kun ekscelenco, sed, je diablo, mia lango tute ne obeas al mi; ghi nur povas eldiri: malvarme au varme estas ekstere, kaj elparolos plu nenion. Mi dezirus rigardi en la gastochambron, kien oni vidas nur kelkfoje tra la malfermita pordo; post la gastochambro mi ankau dezirus rigardi alian chambron. Ho, kiel luksa estas tie la ornamo! Kiaj devas esti la speguloj kaj porcelanajhoj! Mi volus rigardi tien, tiun parton, kie estas shia ekscelenco, jen kien mi volegus! En la buduaron por vidi, kiel tie staras diversaj bagatelajhoj: flakonoj, vitraioj, tiaj floroj, ke oni ech spiri timas sur ilin, kiel kushas tie disjhetitaj shiaj vestajhoj, kiuj estas pli similaj al aero ol al vestajhoj. Mi dezirus rigardi la dormejon ..... Ja tie, mi kredas, estas mirindajhoj, plie, mi opinias, ke tie estas paradizo, kia ne ekzistas ech en la chielo. Mi volus vidi la benketon, sur kiun shi, sin levinte el la lito, starigas sian piedeton, kiel oni vestas sur tiun piedeton shtrumpeton blankan kiel negho ..... Aj! aj! aj! nenio, nenio ..... estu silento.

Hodiau, tamen, kvazau lumo min konsiderigis: mi ekmemoris tiun interparolon de la du hundachoj, kiun mi audis en Nevskij-prospekto. "Bone, mi pensis en mi mem, nun mi scios chion. Estas bezonate proprigi la korespondaion, kiun havis inter si tiuj sentaugaj hundachoj; el tiu korespondajhoj mi ekscios ion". Mi konfesas, ke mi foje ech vokis al mi Meghin kaj diris al ghi: "Audu, Meghi, jen ni nun estas solaj; mi, se ci volas, mi ec shlosos la pordon kaj nin neniu vidos; diru al mi chion, kion ci scias pri la fraulino: pri kio kaj kiel shi pensas? Mi jhuras, ke mi malkovros al neniu. Sed la ruza hundacho subpremis la voston, kuntirighis duoble kaj silente eliris tra la pordo, kvazau ghi nenion estus audinta. Mi jam de longe suspektas, ke hundo estas pli sagha ol homo; mi estas ech certa, ke ghi povas paroli, sed ghi havas nur ian obstinecon. Hundo estas eksterordinara politikisto: ghi rimarkas chion, chiujn homajn pashojn. Ne, kio ajn okazus, mi morgau do iru en la domon de sinjorino Zvjerkova kaj pridemandu Fidelon, kaj proprigu chiujn leterojn, kiujn skribis al ghi Meghi.

12.

, . , ; - , , , . , . , , , . . , . , : , , . " ?" - . " ". ! , ! ; , , , . , , . , ! , , , . , , , , , , , : ", , !" - . , , . , , . . . . - ' , , . . , , , , : . - , ... , ! . .

La 12-an de novembro

Je la dua posttagmeze mi ekiris kun la intenco nepre vidi Fidelon kaj eldemandi ghin. Mi ne povas toleri brasikon, kiu odoregas en Mjeshchanska strato el chiuj malgrandaj butikoj; krom tio tra la pordego de chiu domo odoras tia abomenajho, ke mi devis kovri mian nazon kaj plej rapide kuri. Kaj sentaugulaj metiistoj ellasas tiom da fumo kaj fumajho, ke homo nobla tute ne povas promeni tie. Kiam mi iris sur la sesan etaghon kaj sonorigis la pordan sonorileton, eliris knabineto ne tre malbona, havanta malgrandajn lentugojn. Mi rekonis shin. Shi estis tiu sama, kiu iris kun la maljunulino. Shi iom rughighis, kaj mi tuj konsideris, ke shi, kolombineto, volas havi fianchon. "Kion vi deziras?" shi demandis min. "Mi deziras paroli kun via hundeto", mi respondis. La knabineto estis malsagha! Mi tuj sciis, ke shi estas malsagha! La hundacho samtempe alkuris bojante; mi tuj kaptis ghin, sed la abomenulo preskau mordis mian nazon, kaj mi forjhetis ghin. Tamen mi ekvidis en angulo ghian kushkorbon. He! jen mi bezonas nur ghin! Mi iris al la korbo, manmiksis ghian pajlon kaj, je eksterordinara plezuro mia, mi eltiris malgrandan faskon da paperetoj. La abomena hundaco, vidante chion chi, komencis mordi mian tibion, kaj poste, kiam ghi ekvidis, ke mi prenas la paperetojn, ghi komencis krieti kaj karesighi, sed mi diris: "Ne, kolombineto, adiau!" kaj jhetis min por forkuri. Mi opinias, ke la fraulino akceptis min kiel frenezulon, char shi treege timis. Alveninte hejmen, mi volis tuj min okupi per la esploro de tiuj leteroj, char vespere apud la kandeloj mi iom malbone vidas, sed Mauro malhelpis, komencante purigon de la planko. Chiuj chi tiuj vilaghaninoj estas ne ghustatempe puremaj. Pro tiu kauzo mi iris promeni kaj pripensi mian lastan aventuron. Nun mi, fine, mi konos chiujn aferojn, projektojn, chiujn igojn kaj ighojn kaj, fine, mi komprenos chion. Tiuj chi leteroj malkovros al mi chion. La hundoj estas popolo sagha, ili konas chiujn politikajn rilatojn kaj tial, kredeble, en la leteroj chio estas skribita pri la nia: pri lia portreto kaj pri chiuj agoj de tiu viro. Tie, kredeble, trovighos io pri shi, kio ..... Nenio, estu silento! Mi revenis hejmen vespere. Plejparte mi kushis sur la lito.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !