:
" !
. , ".
- ! - . - .
" , . . .
, . , . . - . - , , .
. . , , , - ".
:
- .
, . , . , . .
, . . , . - . , . . , . . , : . , .   . . . , , . .
:
- , .
, . Ƞ , . . , - . Ƞ , .
, . . , . - . . . , , .
Ѡ . . , .
. - , , . . , . :
- . " " .
. : , . , , . .
:
- " " . .
- ! - . - , - . - : .
. , , . .
- , " " ? . . .
- ? ? - .
. . . : .
- ? - . - , , .
. :
- , , , .
- ? - . - , ?
- ? - . - . , , .
.
- . - . , .
. , . :
- ?
- , . "".
- ""? - .
- ! " " , . .
. , . :
- . , .
- ! - . - !
- ? - .
- . ?
. .
- , ! , . ! , ... !
. . , .
. - . .

Chapitro dudeka
LA SUNETO

Supre de la sendajho kushis letero:
"Kara kato!
Ni chiuj memoras vin. Estas domaghe, ke vi perdighis for de ni".
- Chu perdighis? Kia stultajho! - diris Maristo. - Min la mastrumestro forpelis.
"Ni ghojas pri vi, ke vi bone vivas. Tamen efektive ne necesas haki la naturon por hejtligno: via mastro pravas.
Ni sendas por vi sunon etan, hejman. Kiel uzi ghin, vi scias, vi ja vidis tion che ni. Sendas ni ankau la regulilon - por fari pli au malpli varme. Se vi forgesis ion, skribu al ni, ni chion eksplikos por vi.
Chion bonan. Instituto pri fiziko de suno. Sciencisto che la fenestro en kitelo sen butonoj, - Nikolajev".
La kato diras:
- Nun vi min obeu kaj ne malhelpu.
Li prenis el la kesto paperon envolvitan tubforme. Ghi estis granda glubildo sur kiu estis suno pentrita, tamen ne per farboj, sed per maldikaj kupraj dratoj. Necesis glukopii la bildon al la plafono kaj poste enshalti ghin en elektroringon.
Ili akorde ekshovis la shrankon por pli oportune de sur ghi alglui la sunon al la plafono. Tio ne ekplachis al Kaptemulo, kaj ghi jhetis al ili diversajn ajhojn, siblis kaj blekis. Malgrau tio ili tamen forshovis la shrankon. La kato prenis la sunon, malsekigis ghin kaj kopiis al la plafono, kaj la dratojn enshaltis al elektro: ne rekte, sed pere de la nigra kesto. Sur tiu kesto estis regulilo. La kato iom turnis la regulilon - kaj tuj okazis miraklo - la suno eklumis: unue nur la rando, poste plie. Tuj en la chambro ighis varme kaj lume. Chiuj ekghojis kaj eksaltis. Kaj la monedido sur la shranko ankau eksaltis, tamen ne pro ghojo, sed char por li estis tro varmege. Do ili rapide reshovis la shrankon al ties loko.
Onklo Teodoro diras:
- Oni agu lauvole, sed mi sunbrunighu.
Li sternis litkovrilon sur la plankon, kushighis sur ghin en kalsonetoj kaj turnis la dorson al la suno. Kaj la kato ankau kushighis por ekvarmighi.
Kaj chio revivighis en la domo: kaj la floroj etendighis al la suno, kaj papilioj de ie elgrimpis, kaj la bovido Gabchjo eksaltis kvazau sur kampeto kaj ekkornobatis sin mem pro ghojo.
Kaj ekstere estis malseko, malvarmo kaj pluvkoto. Baldau vintro venos. Ilia domo kvazau lumis de sur strato kiel ludila. Paruo iu ech ekfrapis en la fenestron. Tamen ili ghin ne enlasis por ne dorloti. Kiam estos fortaj frostoj, do bonvolu, bonvenon.
De nun por ili tre bona vivo komencighis. Matene ili enshaltis la sunon kaj dum la tuta tago ghuis/ Ekstere malvarmo estis, dum en la hejmo - varmega somero.
Kaj poshtisto Forno scivolema estis. Vidas li - en la tuta vilagho homoj hejtas fornojn, lumo el la tuboj levighas, dum che onklo Teodoro ne estas fumo el la tubo. Denove do malordo estas. Li decidis ekscii, kio okazas. Venas li al onklo Teodoro kaj diras:
- Saluton. Mi alportis por vi jhurnalon "La nuntempa poshtisto".
Kaj li okulumas la fornon. Vidas li, ke en la forno hejtligno ne estas brulanta, sed en la hejmo varmas. Li nenion komprenas, tamen la hejman sunon li ne vidas, char ghi ghuste super li sur la plafono estis kaj lian kapon varmigis.
Onklo Teodoro diras:
- Sed ni ne abonas jhurnalon "La nuntempa poshtisto". Ghi estas plenaghula jhurnalo.
- Ho, kia bedauro! - chagrenighas Forno. - Do mi konfuzis ion. - Kaj la okulojn li turnadis chiudirekten: chu ne estas ie elektra forno au kameno.
La suno estas varmiganta lin. Li staras, svitkovrighas, tamen ne foriras. Volas li la sekreton malkovri.
- Do, vi ne abonas "La nuntempan poshtiston", chu? Tre bedaurinde estas. Tiu chi jhurnalo estas necesa. Tie oni skribas pri chio en la mondo.
- Kaj chu oni aperigas tie fabelojn au rakontojn pri bestoj? - demandas onklo Teodoro.
Dume Maristo turnis la regulilon de la sunkesto kaj igis ghin ankorau pli varma. Forno ech malvestis la chapelon pro varmego. Sed li eksentis sin nur pli malbone: la suno ekvarmigis ghuste al lia kalvo.
- Fabelojn pri bestoj, chu? - demandas li. - Ne, oni skribas tie pli ofte pri tio, kiel necesas disporti poshtajhojn kaj kiel la automatoj surgluas poshtmarkojn.
Tiumomente pro varmego chio ekkonfuzighis en lia kapo. Li diras:
- Ne, male, la automatoj disportas poshtajhojn kaj surgluas la markojn bestfurioze.
- Kiuj bestoj surgluas la markojn? - demandas Buleto. - Chu chevaloj?
- Pri neniuj chevaloj temas! - diras la poshtisto. - Pri chevaloj mi nenion diris. Mi diris, ke bestoj che automatoj laboras kaj verkas fabelojn pri tio, kiel chevaloj devas disporti poshtajhojn.
Li silentighis kaj ekordigis la pensojn.
- Donu al mi termometron. Ial mi ekfebris. Mi volas mezuri, kiom da gradoj mi havas.
La kato alportis por li termometron kaj starigis seghon sub la suno.
Forno frapetis la termometron por deskui la indikilon, dum Kaptemulo demandas:
- Kiu estas tie?
- Tiu estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
- Pri kia "Murzilka" temas? - demandas la kato.
- Ho, jes! Estas "La nuntempa poshtisto", kiun mi alportis por vi, kiun vi ne abonas, char vi legitimajhon ne havas.
Tute li jam bakighis. Ech vaporo levighis de li kvazau de samovaro. Elprenis li la termometron kaj diris:
- Tridek ses kaj ses. Shajne che mi chio bonordas.
- Chu do bonordas!? - krias la kato. - Vi ja havas temperaturon kvardek du!
- Kial? - ektimis Forno.
- Char tridek ses che vi estas kaj ankorau ses. Kiom rezultos sume?
La poshtisto kalkulis sur papero. Rezultis kvardek du.
- Ho, panjo mia! Do, mi jam kvazau mortis. Rapide mi kuru al malsanulejo! Kiomfoje mi vizitis vin, tiomfoje mi trafis malsanulejon... Ne shatas vi poshtistojn!
Sed ili shatis poshtistojn. Estis Forno, kiun ili ne shatis. Li lauaspekte shajnis bonkora, dum efektive li estis malica kaj spionema.
Tamen ne chio bonordis rilate al tiu suno. Sekve de chi tiu suno la plej granda malagrablajho komencighis por ili: ekmalsanis onklo Teodoro.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !