. . , . . , , . , , - . , .
. , . -.
. Ƞ : , . - . - . . . , . . , . . Ƞ . , , . . , - . . : .
:
- ! .
. :
- ? ? ?
:
- , ? .
:
- . .
- "" ?
- . , . -. , , : " ?" , - , . ?
- , , - . - .
- , - , - .
"". , . - , :
- ? ? ?
. , . Ƞ , . . :
- ?
- , . "", - .
:
- ?
:
- , . "".
. :
- ? ?
- . , . "".
.
-.
- ?
- , . "".
-.
- ?
- , . "".
. . :
- ?
:
- , . "".
:
- ?
:
- , . "".
, . : " ?" " ?"
:
- , . ""... , . "".
- . , , . .

Chapitro sesa
MONEDIDO-KAPTEMULO

Tiamaniere onklo Teodoro ekvivis en la vilagho. Kaj homoj en la vilagho lin ekamis, char li ne estis pigrulo, li chiam okupighis pri iu afero au ludis. Kaj poste la zorgoj ech pligrandighis. La vilaghanoj eksciis, ke li shatas bestojn, kaj ili komencis alporti al li ajnajn bestojn. Se birdido postrestis sian birdaron, au leporido perdighis, la vilaghanoj prenas ilin kaj alportas al onklo Teodoro. Kaj li zorgas pri ili, kuracas kaj liberigas.
Unufoje en ilia hejmo aperis monedino. Ghi havis la okulojn kiel butonojn kaj dikan bekon. Kolera-kolera ghi estis. Onklo Teodoro ghin nutris kaj sur la shrankon sidigis. Li nomis la monedinon Kaptemulo. Ghi, se vidis ion, tuj sur la shrankon prenis. Se ekvidas ghi alumetujon - portas ghin sur la shrankon. Se ekvidas ghi kuleron - sur la shrankon. Ech vekhorloghon ghi sur la shrankon prenis. Sed repreni ion de ghi neniel eblas: Kaptemulo tuj etendas flugilojn, siblas kaj bekas. Tiel sur la shranko rezultighis vera deponejo. Poste ghi iomete kreskis, resanighis kaj komencis tra la fenestro elflugi. Sed vespere ghi chiam nepre revenis, kaj chiam kun plenamaso en la ungetoj. Iam shlosilon, iam fajrilon, iam ludileton ghi shtelis. Unufoje ghi ech infanan suchilon alportis. Vershajne iu etulo dormis en infanchareto sur la strato, kaj Kaptemulo alflugis kaj la suchilon shtelis. Onklo Teodoro tre timis pri la monedido: malicaj homoj povus au pafi ghin, au per bastono bati.
La kato decidis alkutimigi ghin al iu laboro:
- Kial ni vane ghin nutras? Estu ghi iel utila.
Kaj li komencis instrui ghin paroli. Dum tutaj tagoj li sidis che ghi kaj diris:
- Kiu estas tie? Kiu estas tie? Kiu estas tie?
Buleto demandas:
- Chu vi do ne havas aliajn aferojn? Vi prefere instruu ghin kanti kantojn au deklami versojn.
La kato respondas:
- Kantojn mi mem povas kanti. Tamen nenia utilo estas pro ili.
- Kaj de via "kiutie" kia utilo estas?
- Tia. Ni foriradas al arbaro por hejtligno, kaj hejme neniu restas. Ajna homo povas eniri kaj shteli ion. Kaj tiel chi homo alvenos, ekfrapos la pordon kaj la monedido demandos: "kiu estas tie?". La homo pensos, ke iu cheestas, kaj nenion shtelos. Chu klaras por vi?
- Sed vi ja diris, ke ni havas nenion shtelindan, - respondas Buleto. - Vi ech min ne volis preni.
- Antaue ni ne havis, - eksplikas la kato, - kaj nun ni trezoron trovis.
Buleto konsentis kun la kato kaj ankau ekinstruis la monedidon pri "kiutie".
Dum tuta semajno ili instruis la monedidon, kaj fin-fine la monedido sukcesis. Post kiam iu frapis la pordon au pashis sur la perono, Kaptemulo tuj demandis:
- Kiu estas tie? Kiu estas tie? Do kiu estas tie?
Kaj jen kio rezulte okazis. Unufoje onklo Teodoro, la kato kaj Buleto foriris en arbaron por kolekti fungojn, kaj hejme neniu restis krom la monedido. Kaj tiam poshtisto Forno venis. Li frapas la pordon kaj audas:
- Kiu estas tie?
Li diras:
- Tio estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
La monedido ree demandas:
- Kiu estas tie?
La poshtisto do ree diras:
- Tio estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
Sed neniu malfermas la pordon. La poshtisto denove frapas kaj denove audas:
- Kiu estas tie? Do kiu estas tie?
- Neniu. Tio mi estas, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
Tiamaniere tio dauris dum la tuta tago.
Frap-frap...
- Kiu estas tie?
- Tio estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
Fin-fine Forno ech eksentis sin iom malbone. La monedido tute lacigis lin. Li sur la perono sidighis kaj mem ekdemandis:
- Kiu estas tie?
Kaj monedido responde:
- Tio estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
Forno ree demandas:
- Kiu estas tie?
Kaj la monedido ree respondas:
- Tio estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
Kiam onklo Teodoro kaj Maristo kun Buleto revenis hejmen, ili tre miris. Poshtisto Forno sidas sur la perono kaj ripetas la samon: "Kiu estas tie?" kaj "Kiu estas tie?". Kaj el la domo ankau ripetighas la samo:
- Tio estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
- Tio estas mi, poshtisto Forno. Mi alportis gazeton "Murzilka".
Apenau ili povis rekonsciigi la poshtiston kaj poste trinkigi lin per teo. Kiam li eksciis la kauzon, li decidis ne ofendighi. Li nur mansvingis kaj du pluajn bombonojn en la poshon metis.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !