, .
- , - . - , .
- , - . - .
- . , .
:
- - . Ѡ , . ? , , ? , .
- , ! - . - - . , .
- , . , , , . -. .
- , - . - . - . Ƞ . , .
, , :
- , . . . , .
. . , . . Ƞ , . Ƞ , . . Ӡ .

. . :
- , , ?
:
- . . .
- , , ?
- . . - , - .
- Ƞ . , - . - - . . , , ?
- .
- , . . .
:
- - . , , .
:
- ?
- , - . - .
- , - . - .
- ! - . - Ƞ !
- ! - . - ! , . , , ?
- , - , - . , . . . -. -.
:
- , , . , , , . -. -. , ! !
- , - . - --PAX ! .
--, . :
- - ! . , ? . . , , - ! , - . --, !
, :
- , - . . . . .
- ?
- , , - . - - - .
- ? - . - , - - . . ... ? . !
- ? - . - . , , .
. . ? : , , .
. , .
:
", , , ! , , . . , . . - . , .
... ()".
. . , . ! . .
- , - , - . . ! . . : . , . .
. . . . , . :
- ? ? , , ? , ? ?
, , , - ! . . . , - . , .
. , - .
- ? - . - !
. . , , . ! , , , . - . , . - .
- . .
- ? , . !
. . - !
- , - .
:
- , . , .
- ! - . - ! - .
, ! . :
- ! ! , !

Chapitro kvina
LA UNUA ACHETAJHO

La pachjo kaj panjo tre malghojis, ke onklo Teodoro foriris.
- Estas vi kiu kulpas, - diris la panjo. - Vi chion permesas al li, kaj do li dorlotighis.
- Li simple bestojn amas, - eksplikas la pachjo. - Do li foriris kun la kato.
- Kaj vi alkutimigu lin al tekniko. Vi achetu por li konstrukompleton, au vakupurigilon por ke li okupu sin pri utilaj aferoj.
Sed la pachjo ne konsentas:
- Kato estas viva. Kun li oni kaj ludi povas, kaj promeni lau strato. Chu konstrukompleto saltos por papereto? Au chu oni povas vakupurigilon per shnuro promenigi? Li ne ludilon, sed amikon bezonas.
- Mi ne scias, kion li bezonas! - diras panjo. - Chiuj infanoj similas la infanojn - ili sidadas mem en angulo kaj glanajn hometojn faras. Vidinte tion la koro ghojas.
- La via ghojas, sed la mia ne ghojas. Necesas ke en hejmo estu kaj hundoj, kaj katoj kaj da amikoj plena sako, kaj ne chesu diversaj kashludoj. Tiam infanoj ne emos foriri.
- Tiam la gepatroj komencos foriri, - diras la panjo. - Char mi ech sen tio tre lacighas en laborejo. Mi apenau havas fortojn por spekti televidilon. Kaj ghenerale vi ne parolu viajn stultajhojn. Vi prefere diru, kiamaniere ni povas trovi nian knabon.
La pachjo pensis, pensadis kaj poste diris:
- Ni devus aperigi anoncon en iu jhurnalo, ke perdighis la knabo. Li nomighas onklo Teodoro. Kaj ni devas priskribi chiujn liajn karakterizajhojn. Se iu lin vidos, tiu komunikighu kun ni.
Chi-maniere ili faris. Ili verkis artikoleton, rakontis kiel onklo Teodoro aspektas kaj kiomjara li estas, ke li havas hirtajn harojn che la frunto kvazau lin bovino lekis. Kaj ili promesis premion al tiu, kiu la knabon trovos. Ili alportis la artikoleton al plej legata jhurnalo.

Sed onklo Teodoro nenion tion scias. Li loghas en la vilagho. Iumatene li demandas la katon:
- Auskultu, kato, kiel vi antaue vivis?
La kato diras:
- Mi malbone vivis. Pli malbone ech ne eblas. Mi ne volus tiel vivi denove.
- Kaj vi, Buleto, kiel vivis?
- Normale mi vivis. Meze. Mezbone-bonduone. Kiam oni nutras, mi bone vivis, kiam oni ne nutras - malbone.
- Kaj mi ankau normale vivis. Meze, - diras onklo Teodoro. - Sed ek de nun ni alimaniere vivos. Ni vivos feliche. Nu, Maristo, vi kion bezonas por felicho?
- Mi bovinon bezonas.
- Nu bone, achetu por vi bovinon. Au prefere luprenu shin por antauprovi.
La kato pensis kaj diris:
- Tiu chi penso estas ghusta - lupreni bovinon. Kaj poste, se ni shatos kun bovino vivi, ni shin por chiam achetos.
Tiam onklo Teodoro Buleton demandas:
- Kaj kion vi por felicho bezonas?
- Mi pafilon bezonas, - diras Buleto. - Mi kun mi mem chasos.
- Tiel estu, - diras onklo Teodoro. - Vi havos pafilon.
- Kaj mi ankorau bezonas koljungon kun medaloj! - krias la hundo, - kaj chasistan sakon!
- Nu, vi elpensis! - diras Maristo. - Vi ja nin ruinigos tiamaniere! Pro vi ni neniajn elspezojn havos, nur elspezojn. Kaj vi, onklo Teodoro, kion vi volas acheti?
- Kaj mi, - diras onklo Teodoro, - biciklon bezonas. En la urbo la gepatroj ne permesis al mi havi ghin, char tie estas multaj autoj, dum tie chi mi povas bicikli tiom, kiom mi volas. Lau la vilagho kaj lau kampoj. Tien, chi-tien. Chi-tien, tien.
Sed la kato ne konsentas:
- Vi, onklo Teodoro, nur pri vi mem pensas. Vi do biciklos lau la vilagho, kaj ni piede postkuru vin tien-chitien. Ne, ne pri tio mi dum la tuta vivo sopiris! Ne bezonas ni vian biciklon!
- Sed vi motorciklon achetu, - proponas la hundo. - Ni tiel bru-bru-bruegos tra la vilagho! Chiuj hundoj mortos pro envio.
Onklo Teodoro, imaginte al si tiun bru-bru-bruadon, tuj ekghojis, sed la kato krias:
- Vi ja pri nenio pensas! Por vi gravas nur disipi monon. Sed se pluvos au frostos ekzemple? Ni chiuj ja malvarmumos, ni ja malsanighos, dum mi eble nur komencis vivi: mi bovinon achetas! Ne, motorciklo ne estas mashino. Ne bezonas mi vian bru-bru-bruilon, kaj ne persvadu min!
Buleto pensis, pensis kaj konsentis kun li:
- Jes, motorciklo ne estas mashino, li estas prava. Ni ne achetu ghin. Neniam. Ni prefere auton achetu.
- Kian auton?
- Ordinaran, pasagheran, - diras la hundo. - Auto do estas vera mashino.
- Nu kaj kio? - krias la kato. - Eble ie auto estas vera mashino, sed ne en nia regiono. Chi tie, ve, tiaj vojoj estas!.. Sed se ghi enkotighos en arbaro? Oni devos per traktoro eltiri ghin. Vi do achetu samtempe traktoron!
- Kaj kial ne? - krias la hundo. - Li pravas. Vi, onklo Teodoro, achetu traktoron.
Onklo Teodoro rigardas la katon, sed tiu mutas. Kaj kion li diru? Li piedsvingis: achetu ech kombajnon, por mi egalas, se vi min ne atentas.
La kato prenis monon kaj eliris por bovinon acheti, dum onklo Teodoro iris al la poshtejo por skribi leteron al la fabriko, ke oni al li traktoron sendu. Li skribis jenan leteron:

"Saluton, estimataj tiuj, kiuj produktas traktorojn! Bonvolu sendi al mi traktoron, tamen ne tute realan kaj ne tute ludilan. Kaj ke ghi multe da brulajho ne bezonus, sed veturus laueble rapide. Kaj ke ghi estu gaja kaj kontrau pluvo protektita. Do mi sendas al vi monon - cent rublojn. Se superflua mono restos, vi resendu ghin,
Estime onklo Teodoro (knabo)"
.

Kaj post iom da tempo Maristo aperas hejme kaj bovinon per shnuro kondukas. Li luprenis shin che la vilagha servoburoo. La bovino estas rufa, grandmuzela kaj ia signifoplena. Nu vera profesoro kun kornoj, nur okulvitroj mankas. Kaj la kato gravmienas.
- Tio chi, - li diras, - estas mia bovino. Mi nomos shin Ronronjo, lau mia avino. Jen kia bela shi estas! Shi la lasta estis. Neniu volis shin preni. Sed mi prenis: shi tre plachis al mi. Kaj se shi al mi ech pli plachos, mi por chiam shin achetos. Tiel fari eblas.
Li prenis falchilon kaj iris provizi fojnon por vintro, dum la bovino aliris la fenestron. Che la fenestro kurtenetoj pendas, kaj shi chiujn kurtenetojn ekmanghis, kaj chiujn florojn en la potoj sur la fenestro.
La hundo ekvidis tio kaj diras:
- Kion do vi faras? Chu vi per floroj kaj kurtenetoj nutradas vin? Vershajne vi estas ia malsana. Eble mi devas mezuri vian temperaturon? Chu meti al vi termometron?
La bovino rigardas lin tiel, kvazau shi chion komprenis, sed poste ek - enshovighis en la fenestron, ek - tiras novan tablotukon el hejmo kaj ekmachis ghin! Buleto ech svenis pro miro. Poste li rekonsciighis kaj kaptis la alian flankon de la tablotuko por malebligi al la bovino plu machi. Li tiras al si, dum la bovino - al si, kaj neniu el ili povas la bushon malfermi por la tablotukon ne perdi.
Kaj tiumomente onklo Teodoro revenas el magazeno kun achetajhoj. Li achetis maristan kostumeton por la kato kaj koljungon kun medaloj por Buleto.
- Nu kial vi elpensis tiun petoladon per la nova tablotuko? - li krias. - Hej vi, ve-klubo de gajuloj kaj sprituloj!..
Sed ili mutas kaj nur per la okuloj gapas. Tiam li rimarkis, ke chiuj floroj sur la fenestro estas manghitaj kaj la kurtenetoj malestas, kaj li chion komprenis. Li eltiris ledzonon el sia pantalono kaj vipis la malsaghan bovinon. Sed la bovino eble tre dorlotita estis. Shi al onklo Teodoro kornobate celas. Li - ek, forkuras. Sed lia pantalono sen ledzono estis, kaj li implikighis en ghi. La bovino jam preskau kornobatas lin. La hundo kaptas la bovinan voston: li malebligas kornobati onklon Teodoron. Tiumomente la kato iras.
- Kion vi faras al mia bovino? Mi shin achetis ne por ke vi shian voston tiru. Nu, kian amuzachon vi trovis!
Sed onklo Teodoro chion eksplikis al la kato kaj montris la kurtenetojn duonmanghitajn. Dume la hundo plu tiras la bovinon je la vosto - por ajna okazo.
- Vi devas vian bovinon alcheni, - diras onklo Teodoro.
La kato obstinas:
- Shi ja ne estas hundo por esti alchenita. Bovinoj iras libere.
- Tio koncernas normalajn bovinojn, - krias Buleto, - dum tiu chi estas psikmalsana. - Kaj li lasis la bovinan voston.
Tiam la bovino impetis ghuste al la kato! Kompatinda kato apenau elturnighis. Li grimpis sur la tegmenton kaj diris:
- Konsentas! Mi konsentas! Estu shi chenita, se shi estas tiom stulteta.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !