Smeralda Urbo

  Sekvamatene, post kelkaj vojagh-horoj, la amikoj ekvidis malintensan verdan briladon.
  - Tio estas, vershajne, Smeralda Urbo,- diris Elli.
  Ju plu ili iris, des pli intensa farighis la brilado, sed nur post tagmezo la vojaghantoj atingis altan helverdan muregon el brikoj. Antau ili estis granda pordego, ornamita per grandegaj smeraldoj, kiuj brilis tiel forte, ke blindigis ech pentritajn okulojn de Timigulo. Che la pordego finighis la vojo, pavimita per flavaj brikoj, kiu dum multaj tagoj fidele direktis ilin, kaj fine venigis al la longatendita celo.
  Sur la pordego pendis sonorilo kaj apude estis, alia pli malgranda. Elli tiris la shnuron, kaj la sonorilo eksonis per profunda arghenta sonoro. La granda pordego malrapide malfermighis, kaj la vojaghantoj eniris volbplafonan chambron, sur kies muroj brilis senlima kvanto da smeraldoj.
  La vojaghantojn renkontis malgranda homo vestita nur en la verdajn vestajhojn; che flanko li havis verdan sakon.
  La verda hometo tre miris, kiam ekvidis chi tiun  strangan kompanion, kaj demandis:
  - Kiuj vi estas?
  - Mi estas pajloshtopita timigilo, kaj mi bezonas cerbon!- diris Timigulo.
  - Mi estas farita el fero, kaj al mi mankas koro,- diris Hakisto.
  - Mi estas Timema Leono kaj deziras ricevi bravecon,- diris Leono.
  - Mi estas Elli el Kanzaso kaj volas reveni en la patrolandon,- diris Elli.
  - Por kio vi venis en Smeraldan Urbon?
  - Ni volas viziti Grandegan Gudvin! Ni esperas, ke li plenumos niajn dezirojn: ja krom Magiisto neniu povas helpi al ni.
  - Dum multaj jaroj neniu petis la paspermeson al Gudvin la Terura, - mediteme diris la hometo.- Li estas potenca kaj minaca, kaj se vi venis kun bagatela kaj malica celo - delogi Magiiston de la saghaj pensoj - li ekstermos vin unumomente.
  - Sed ni venis al Grandega Gudvin pro gravaj aferoj,- sugeste diris Timigulo.- Kaj ni audis, ke Gudvin estas bona saghulo.
  - Tio estas vera,- diris la verda hometo. - Li regas Smeraldan Urbon saghe kaj bone. Tamen por tiuj, kiuj venas en la urbon pro vanta scivolo, li estas terura. Mi estas Pordega Gardisto Faramant, kaj se vi venis, mi devas konduki vin al Gudvin, nur prenu okulvitrojn.
  - Okulvitrojn?- miris Elli.
  - Sen okulvitroj vin blindigos la lukso de Smeralda Urbo. Ech chiuj loghantoj portas okulvitrojn tage kaj nokte. Tio estas ordono de Sagha Gudvin. La okulvitroj havas seruretojn por ke neniu demetu ilin.
  Li malfermis la verdan sakon kaj tie evidentighis amaso da verdaj chiuampleksaj okulvitroj. Chiuj vojaghantoj, inkluzive Leonon kaj Totochjon, prenis okulvitrojn, kiujn Pordega Gardisto fermis per etaj seruroj.
  Ankau Pordega Gardisto  surmetis  okulvitrojn,  kondukis  la eksilentintajn vojaghantojn tra la kontraua pordo, kaj ili trafis sur la straton de Smeralda Urbo.
  La brilo de Smeralda Urbo blindigis la vojaghantojn malgrau ke iliaj okuloj estis defenditaj per la okulvitroj. Lau la flankoj de la strato altighis luksaj domoj el verda marmoro, kies muroj estis ornamitaj per smeraldoj. La pavimo estis el verdaj marmoraj platoj, kaj inter ili estis enigitaj smeraldoj. Sur la stratoj amasighis homoj.
  Al la strangaj kunuloj de Elli la loghantoj rigardis scivole, tamen neniu ekparolis kun la knabino: ankau chi tie oni timis Leonon kaj Totocjon. La urbaj loghantoj estis en verdaj vestoj kaj ilia hauto rebrilis brun-verd-kolore. Chio havis verdan koloron en Smeralda Urbo, ech suno lumis per verdaj radioj.
  Pordega Gardisto kondukis la vojaghantojn tra verdaj stratoj, kaj ili venis al granda bela konstruajho, kiu situis en la centro de la urbo. Tio estis palaco de Grandega Saghulo kaj Magiisto Gudvin.
  La koro de Elli ektremis de maltrankvilo kaj timo, kiam shi iris tra la palaca parko, ornamita per fontanoj kaj florbedoj; tuj klarighos shia sorto, tuj shi ekscios, chu revenigos Magiisto Gudvin shin en la patrolandon, au shi vane celis chi tien venkinte tiom da obstakloj.
  La palaco de Gudvin estis bone defendita kontrau malamikoj: ghin chirkaubaris alta murego antau kiu estis plenakva foskavo, kaj trans la foskavon oni povis laubezone meti ponton.
  Kiam Pordega Gardisto kaj la vojaghantoj venis al la foskavo, la ponto estis levita. Sur la muro staris alta Soldato, vestita en verdan uniformon. La verda barbo de Soldato longis pli malsupren ol la genuoj.
    Li tre fieris pri sia barbo kaj ne vane: simila barbo ne ekzistis en la regno de Gudvin. Enviuloj parolis, ke Soldato ne havis aliajn valorajhojn krom la barbo, kaj nur la barbo donis al li eblecon atingi tiun altan postenon, kiun li okupas.
  En la manoj de Soldato estis spegulo kaj kombilo. Li rigardis en la spegulon kaj kombis sian luksan barbon, kaj chi tiu okupo tiel allogis lian atenton, ke li nenion pli vidis kaj audis.
  - Din Gior!- kriis al Soldato Pordega Gardisto.- Mi alkondukis alilandanojn, kiuj volas viziti Grandegan Gudvin!
  Nenia respondo estis.
  Timigulo ekkriis per sia rauka vocho:
  - Sinjoro Soldato, enlasu nin, la famajn  vojaghantojn,  la venkintojn de sabrodentaj tigroj kaj kuraghajn navigantojn tra riveroj!
  Nenia respondo estis.
  - Shajnas, ke via amiko estas distrighema, cu ne?- demandis Elli.
  - Jes, bedaurinde, li estas tia,- respondis Pordega Gardisto.
  - Estimata! Turnu vian atenton al ni!- kriis Hakisto. - Ne, li ne audas. Kriu ni kune!..
  Chiuj preparis sin, kaj Hakisto ech prenis sian funelon anstatau megafono. Lau signalgesto de Timigulo chiuj kriegis kiel ili povis:
  - Sinj-oro Sol-da-to! En-lasu nin! Sinj-oro Sol-da-to!!! En-lasu nin!!!
  Timigulo surdige batis la parapeton de la foskavo per sia bastoneto kaj Totochjo sonore bojis. Nenia reago estis: Soldato kiel antaue amoplene metas en sia barbo unu haron al alia.
      - Mi vidas, ke mi devas mughi kiel en arbaro,- diris Leono.
  Li pli firme sin apogis sur la piedojn, levis la kapon kaj eligis tian mughegon, ke sonoris vitroj de la domoj, ektremis la floroj, elplaudis akvo el la basenoj, kaj  scivolemaj  gapuloj,  kiuj demalproksime rigardis la strangan kompanion, diskuris diversflanken, shtopante la orelojn. Kashinte la kombilon kaj spegulon en la poshon, Soldato klinis sin desur la muro kaj mire komencis pririgardi la venintojn. Kiam li rekonis inter ili Pordegan Gardiston, li ekspiris trankvile.
  - Chu tio estas vi, Faramant?- demandis li. - Kio okazis?
  - La afero jenas, Din Gior,- kolerete respondis Pordega Gardisto,- ke ni preskau la tutan horduonon ne povis vin elvoki!
  - Ah, nur duonon?- senzorge diris Soldato.- Do tio estas bagatelo. Pli bone diru al mi, kiuj estas kun vi?
  - Ili estas alilandanoj kiuj volas viziti Grandegan Gudvin!
  - Do ili eniru,- sopire diris Din Gior.- Mi raportos pri ili al Gudvin...
  Li mallevis la ponton, kaj la vojaghantoj, adiauinte Pordegan Gardiston, transiris la ponton kaj trafis en la palacon. Ili estis kondukitaj en la akceptejon. Soldato petis ilin vishi la piedojn per verda tapisheto che la eniro kaj proponis al ili sidighi en verdajn fotelojn.
  - Sidu chi tie, kaj mi venos al la pordo de la trona salono kaj raportos al Grandega Gudvin pri via alveno.
  Post kelkaj minutoj Soldato revenis, kaj Elli demandis lin:
  - Chu vi vidis Gudvin?
  - Ho ne, mi neniam lin vidas!- sekvis la respondo. - Grandega Gudvin chiam parolas kun mi trans la pordo: vershajne, li havas tiel teruran aspekton, ke Magiisto simple ne volas timigi la homojn. Mi raportis pri via alveno. Komence Gudvin ekkoleris kaj ne volis auskulti. Poste li subite komencis demandi pri tio kiel vi estas vestitaj. Kaj kiam li eksciis, ke vi havas arghentajn shuetojn, li eksterordinare ekinteresighis pri tio kaj diris, ke akceptos vin chiujn. Sed chiutage li allasas nur unu vizitanton - tio estas lia kutimo. Kaj, char vi loghos chi tie kelkajn tagojn, li ordonis doni al vi chambrojn, por ke vi ripozu post la longa vojagho.
  - Transdonu nian dankon al Grandega Gudvin,- respondis Elli.
  La knabino decidis, ke Magiisto ne estas tiel terura, kiel oni diras, kaj li revenigos shin hejmen.
  Din Gior fajfis en verdan fajfileton kaj venis bela junulino en verda silka robo. Shi havis belan glatan verdan hauton, verdajn okulojn kaj luksajn verdajn harojn. Flita (shi havis tiun nomon) malalte riverencis al Elli kaj diris:
  - Sekvu min, kaj mi kondukos vin en vian chambron.
  Ili iris tra richaj chambroj, multfoje malsuprenighis kaj levighis lau shtuparoj, kaj fine, Elli trafis en sian chambron. Tio estis plej charma kaj komforta chambro en la mondo, kun malgranda lito, kun fontano meze, el kiu elighis maldika akva striflueto, falanta en belan basenon. Certe, chi tie chio havis verdan koloron.
  - Estu chi tie kvazau hejme,- diris la junulino.- Grandega Gudvin akceptos vin morgau matene.
  Shi forlasis Elli'n kaj diskondukis la aliajn vojaghantojn en iliajn chambrojn. La chambroj estis bonege meblitaj kaj lokighis en plej bona parto de la palaco.
  Tamen chirkaua lukso ne impresis Timigulon. Kiam li trafis en sian chambron, li staris apud la pordo kun la plej indiferenta aspekto kaj staris samloke ghis la mateno. La tutan nokton li gapis al araneeto, kiu senzorge plektis sian reton kvazau estis ne en la bela palaco, sed en malricha kabano de botisto.
  Fera Hakisto, kvankam li kushighis sur la liton, tamen faris tion pro la kutimo de tiu tempo, kiam li estis karnosanga. Sed li ne dormis la tutan nokton, senchese movante la kapon, brakojn kaj gambojn, por konvinkighi, ke ili ne rustighis.
  Leono kun plezuro kushighus sur pajlan sternajhon en malantaua korto, sed oni ne permesis tion. Li grimpis sur la liton, bulvolvighis kvazau kato, kaj ronkis tra la tuta palaco. Lian tondran ronkon akompanis maldika ronketo de Totochjo, kiu chi foje decidis loki sin kune kun sia forta amiko.

Изумрудный город

На следующее утро, после нескольких часов пути, друзья увидели на горизонте слабое зеленое сияние.
- Это, должно быть, Изумрудный город, - сказала Элли.
По мере того, как они шли, сияние становилось ярче и ярче но только после полудня путники подошли к высокой каменной стене ярко-зеленого цвета. Прямо перед ними были большие ворота, окрашенные огромными изумрудами, сверкавшими так ярко, что они ослепляли даже нарисованные глаза Страшилы. У этих ворот кончалась дорога, вымощенная желтым кирпичом, которая так много дней вела их и наконец привела к долгожданной цели. У ворот висел колокол. Элли дернула за веревку, и колокол ответил глубоким серебристым звоном. Большие ворота медленно раскрылись, и путники вошли в сводчатую комнату, на стенах которой блестело бесчисленное множество изумрудов. Перед путниками стоял маленький человек. Он был с ног до головы одет в зеленое и на боку у него висела зеленая сумка. Зеленый человечек очень удивился, увидев такую странную компанию, и спросил:
- Кто вы такие?
- Я соломенное чучело и мне нужно мозги! - сказал Страшила.
- А я сделан из железа, и мне недостает сердца! – сказал Дровосек.
- А я трусливый лев и желаю получить храбрость! – сказал Лев.
- А я Элли из Канзаса и хочу вернуться на родину, - сказала Элли.
- Зачем же вы пришли в Изумрудный город?
- Мы хотим видеть великого Гудвина! Мы надеемся, что он исполнит наши желания: ведь, кроме волшебника, никто не может нам помочь.
- Много лет никто не просил у меня пропуска к Гудвину ужасному, - задумчиво сказал человечек. - Он могуч и грозен, и если вы пришли с пустой и коварной целью отвлечь волшебника от мудрых размышлений, он уничтожит вас в одно мгновение.
- Но мы ведь пришли к великому Гудвину по важным делам, - внушительно сказал Страшила. - И мы слышали, что Гудвин - добрый мудрец.
- Это так, - сказал зеленый человечек. - Он управляет Изумрудным городом мудро и хорошо. Однако для тех, кто приходит в город из пустого любопытства, он ужасен. Я страж ворот, и, раз вы пришли, я должен провести вас к Гудвину, только наденьте очки.
- Очки!? - удивилась Элли.
- Без очков вас ослепит великолепие Изумрудного города.
Даже все жители города носят очки день и ночь. Таков приказ мудрого Гудвина. Очки запираются на замочек, чтобы никто не мог снять их. Он открыл зеленую сумку, и там оказалась куча зеленых очков всевозможных размеров. Все путники, не исключая Льва и Тотошки, оказались в очках, которые страж ворот закрыл крошечными замочками. Страж ворот тоже надел очки, вывел притихших путников через противоположную дверь и они оказались на улице Изумрудного города.
Блеск Изумрудного города ослепил путников, хотя глаза их были защищены очками. По бокам улиц возвышались великолепные дома из зеленого мрамора, стены которых были украшены изумрудами. Мостовая была из зеленых мраморных плит, и между ними тоже были вделаны изумруды. На улицах толпился народ. На странных товарищей Элли жители смотрели с любопытством, но никто из них не заговаривал с девочкой: и здесь боялись Льва и Тотошки. Жители города были в зеленой одежде, и кожа их отливала смугло-зеленоватым оттенком. Все было зеленого цвета в Изумрудном городе и даже солнце светило зелеными лучами.
Страж ворот провел путников зелеными улицами и они очутились перед большим красивым зданием, расположенным в центре города. Это и был дворец великого мудреца и волшебника Гудвина.
Сердце Элли затрепетало от волнения и страха, когда она шла по дворцовому парку, украшенному фонтанами и клумбами: сейчас решится ее судьба, сейчас она узнает, отправит ли ее волшебник Гудвин на родину, или она напрасно стремилась сюда, преодолев столько испытаний. Дворец Гудвина был хорошо защищен от врагов: его окружала высокая стена, а перед ней был ров, наполненный водой, и через ров, в случае надобности можно было перекинуть мост.
Когда страж ворот и путники подошли ко рву, мост был поднят. На стене стоял высокий солдат, одетый в зеленый мундир.
Зеленая борода солдата спускалась ниже колен. Он ужасно гордился своей бородой, и неудивительно: другой такой не было в стране Гудвина. Завистники говорили, что у солдата не было никаких достоинств, кроме бороды, и что только борода доставила ему то высокое положение, которое он занимал. В руках солдата было зеркальце и гребешок. Он смотрелся в зеркальце и расчесывал гребешком свою великолепную бороду, и это занятие настолько поглощало его внимание, что он ничего не видел и не слышал.
- Дин Гиор! - крикнул солдату страж ворот. - Я привел чужестранцев, которые хотят видеть великого Гудвина!
Никакого ответа.
Страшила закричал своим хриплым голосом:
- Господин солдат, впустите нас, знаменитых путешественников, победителей саблезубых тигров и отважных пловцов по рекам!
Никакого ответа.
- Кажется ваш друг страдает рассеянностью? – спросила Элли стража ворот.
- Да, к сожалению, это за ним водится, - отвечал страж ворот.
- Почтеннейший! Обратите на нас внимание! – крикнул Дровосек. - Нет, не слышит. Давайте-ка все хором!..
Все приготовились, а Дровосек даже поднес ко рту свою воронку вместо рупора. По знаку Страшилы все заорали что было мочи.
- Гос-по-дин сол-дат! Впу-сти-те нас! Гос-по-дин сол-дат! Впу-сти-те нас!
Страшила оглушительно колотил по перилам рва своей тростью, а Тотошка звонко лаял. Никакого впечатления: солдат по-прежнему любовно укладывал в своей бороде волосок к волоску.
- Я вижу, мне придется рявкнуть по-лесному, - сказал Лев.
Он покрепче уперся на лапах, поднял голову и испустил такой рык, что зазвенели стекла домов, вздрогнули цветы, выплеснулась вода из бассейнов, а любопытные, издали наблюдавшие за странной компанией, врассыпную бросились бежать, заткнув уши. Спрятав гребешок и зеркальце в карман, солдат свесился со стены и с удивлением начал рассматривать пришельцев. Узнав среди них стража ворот, он вздохнул с облегчением.
- Это ты, Фарамант? - спросил он. - В чем дело?
- Да в том, Дин Гиор, - сердито ответил страж ворот. - Что мы целых полчаса не могли докричаться до тебя!
- Ах, только полчаса? - беспечно отозвался солдат. - Ну, это сущие пустяки. Лучше скажи, кто это с тобой?
- Это чужестранцы, которые хотят видеть великого Гудвина!
- Ну что ж, пусть войдут, - со вздохом сказал Дин Гиор.
- Я доложу о них великому Гудвину...
Он опустил мост и путники, попрощавшись со стражем ворот, перешли через мост и очутились во дворце. Их ввели в приемную. Солдат попросил их вытереть ноги о зеленый половичок у входа и усадил в зеленые кресла.
- Побудьте здесь, а я пойду к двери тронного зала и доложу великому Гудвину о вашем прибытии. Через несколько минут солдат вернулся, и Элли спросила
его:
- Видели Гудвина?
- О нет, я его никогда не вижу! - последовал ответ. - Великий Гудвин всегда говорит со мной из-за двери: вероятно, вид его так страшен, что волшебник не хочет попусту пугать людей. Я доложил о вашем приходе. Сначала Гудвин рассердился и не хотел меня слушать. Потом вдруг стал расспрашивать о том, как вы одеты. А когда узнал, что на вас серебряные башмачки, то чрезвычайно заинтересовался этим и сказал, что примет вас всех.
Но каждый день к нему допускается только один посетитель - таков его обычай. И, так как вы проживете здесь несколько дней, он приказал отвести вам комнаты, чтобы отдохнули от долгого пути.
- Передайте нашу благодарность великому Гудвину, - ответила Элли.
Девочка решила, что волшебник не так страшен, как говорят и что он вернет ее на родину. Дин Гиор свистнул в зеленый свисточек, и появилась красивая девушка в зеленом шелковом платье. У нее была красивая гладкая зеленая кожа, зеленые глаза и пышные зеленые волосы. Она низко поклонилась Элли и сказала:
- Идите за мной, я отведу вас в вашу комнату.
Они прошли по богатым покоям, много раз спускались и поднимались по лестницам, и наконец Элли очутилась в отведенной ей комнате. Это была самая восхитительная и уютная комната в мире, с маленькой кроватью, с фонтаном посредине, из которого била тоненькая струйка воды, падавшая в красивый бассейн. Конечно, и здесь все было зеленого цвета.
- Располагайтесь, как дома, - сказала зеленая девушка.
- Великий Гудвин примет вас завтра утром.
Оставив Элли, девушка развела остальных путешественников по их комнатам. Комнаты были прекрасно обставлены и находились в лучшей части дворца. Впрочем, на Страшилу окружающая роскошь не произвела никакого впечатления. Очутившись в своей комнате, он встал около двери с самым равнодушным видом и простоял, не сходя с места, до самого утра. Всю ночь он таращил глаза на паучка, который так беззаботно плел паутину, как будто находился не в прекраснейшем дворце, а в бедной лачужке сапожника.
Железный Дровосек хотя и лег в постель, но сделал это по привычке тех времен, когда он был еще из плоти и крови. Но и он не спал всю ночь, то и дело двигая головой, руками и ногами, чтобы убедится, что они не заржавели.
Лев с удовольствием улегся бы на заднем дворе, на подстилке из соломы, но ему этого не позволили. Он забрался на кровать, свернулся клубком, как кот, и захрапел на весь дворец. Его громкому храпу вторил тоненький храп Тотошки, который на этот раз решил поместиться вместе со своим могучим другом.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ