Mirindaj transformighoj de Magiisto Gudvin

  Matene Flita lavis kaj kombis Elli kaj kondukis shin en la tronan salonon de Gudvin.
  En la halo apud la trona salono kolektighis kortegaj damoj kaj kavaliroj en luksaj kostumoj. Gudvin neniam eliris al ili kaj neniam akceptis ilin en sia chambro. Tamen dum multaj jaroj ili chiun matenon pasigis en la palaco, mokante kaj klachante; ili nomis tion kortega servo kaj tre fieris pri ghi.
  La korteganoj rigardis al Elli kun miro kaj, rimarkinte shiajn arghentajn shuetojn, klinis sin antau shi ghis la planko.
  - Feino... Feino... Shi estas Feino... - audeblis la flustro.
  Unu el la plej kuraghaj korteganoj proksimighis al Elli kaj, senchese riverencante, demandis:
  - Mi kuraghas demandi, kara sinjorino Feino, chu vi vere havos audiencon che Gudvin Terura?
  - Jes, Gudvin volas min vidi,- modeste demandis Elli.
  En la amaso traflugis mirbruo. Chi-tempe sonoris tintilo.
  - Signalo! - diris Flita.- Gudvin postulas vin en la tronan salonon.
  Soldato malfermis la pordon. Elli nekuraghe eniris kaj trafis en mirindan lokon. La trona salono de Gudvin estis ronda kun alta volba plafono; kaj chie - sur la planko, plafono, muroj - brilis sennombraj juvelaj shtonoj.
  Elli rigardis antauen. En centro de la chambro staris trono el verda marmoro, brilanta per smeraldoj. Kaj sur chi tiu trono kushis grandega Viva Kapo, nur kapo, sen korpo...
  Kapo havis tian sugestan aspekton, ke Elli estis konsternita. La vizagho de Kapo estis glata kaj polurbrilanta, kun pufaj vangoj, kun grandega nazo, kun ampleksaj firme kunpremitaj lipoj. La nuda kranio brilis kvazau konveksa spegulo. Kapo shajnis kvazau senviva: nek sulko estis sur la frunto, nek falto che la lipoj, kaj sur la tuta vizagho vivaj estis nur la okuloj. Ili kun nekomprenebla lerteco turnighis kaj direktighis plafonen. Kiam la okuloj movighis, en silento de la salono audeblis knaro, kaj tio konsternis Elli'n.
  La knabino rigardis al la nekomprenebla movigho de la okuloj kaj tiel embarasighis, ke forgesis saluti Kapon.
  - Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?
  Elli rimarkis, ke la busho de Kapo ne movighas kaj la vocho, nelauta kaj ech agrabla, audighas kvazau deflanke.
  La knabino viglighis kaj respondis:
  - Mi estas Elli, malgranda kaj malforta. Mi alvenis demalproksime kaj petas vin helpi.
  La okuloj denove turnighis kaj fiksighis rigardante flanken; shajnis, ke ili deziras rigardi al Elli, sed ne povas.
  La vocho demandis:
  - De kie vi prenis la arghentajn shuetojn?
  - El kaverno de malica sorchistino Gingema. Sur shin falis mia dometo kaj dispremis shin, kaj nun karaj Machuloj estas liberaj...
  - Chu Maculoj estas liberigitaj? - viglighis la vocho. - Kaj Gingema ne ekzistas plu? Tio estas agrabla novajho! - La okuloj de Viva Kapo ekturnighis kaj, fine, direktighis al Elli. - Sed kion vi volas de mi?
  - Revenigu min en la patrolandon, en Kanzason, al pachjo kaj panjo...
  - Chu vi estas el Kanzaso? - interrompis shin la vocho, kaj en ghi audighis bonaj homaj vochtonoj.- Kaj kiel nun estas tie... - Sed la vocho subite eksilentis, kaj la okuloj turnighis flanken de Elli.
  - Mi estas el Kanzaso,- ripetis la knabino.- Kaj kvankam via lando estas bonega, mi ne shatas ghin,- kuraghe daurigis shi. - Chi tie chiupashe estas dangheroj.
  - Sed kio okazis al vi?- interesighis la vocho.
  - Dumvoje min atakis Hommanghulo. Li formanghus min, se al mi ne helpus miaj fidelaj amikoj, Timigulo kaj Fera Hakisto. Poste nin persekutis sabrodentaj tigroj... Kaj poste ni trafis en teruran papavan kampon... Ho, tio estis vera dorma regno! Mi, Leono kaj Totochjo ekdormis tie. Kaj se ne helpus Timigulo kaj Fera Hakisto, kaj ankorau musoj, ni chiuj dormus tie ghis nun, ghis ni mortus... Sed por chion rakonti ne sufichos tuta tago. Kaj nun mi petas vin, bonvolu plenumi tri intimajn dezirojn de miaj amikoj, kaj kiam vi ilin plenumos, vi devos revenigi min hejmen.
  - Sed kial mi devas revenigi vin hejmen?
  - Char tio estas skribita en magia libro de Villina...
  - Ah, tiu estas bona sorchistino el Flava Lando, mi audis pri shi,- diris la vocho. - Siaj auguroj ne ciam plenumigas.
  - Kaj krome,- daurigis Elli,- char fortaj devas helpi al malfortaj. Vi estas grandega saghulo kaj magiisto, sed mi estas mallerta malgranda knabino.
  - Vi estis sufiche forta por mortigi la malican sorchistinon,- oponis Kapo.
  - Tion faris sorcho de Villina,- simple respondis la knabino.- Tio ne estas mia merito.
  - Jen estas mia respondo,- diris Viva Kapo, kaj giaj okuloj ekturnighis tiel rapide, ke Elli time krietis.- Mi nenion faras senpage. Se vi deziras uzi mian magian arton, por reveni hejmen, vi devas fari tion, kion mi ordonos al vi.
  La okuloj de Kapo palpebrumis multfoje lauvice. Malgrau timo, Elli kun intereso observis la okulojn kaj atendis kion ili faros plu. La movighoj de la okuloj tute ne konformighis al vortoj de Kapo kaj al vochtono, kaj al la knabino shajnis, ke la okuloj vivas memstare.
  Kapo atendis demandon.
  - Sed kion mi faru?- demandis mirigita Elli.
  - Liberigu Violan Landon de la potenco de la malica sorchistino Bastinda,- respondis Kapo.
  - Tamen mi ne povas!- ekdiris Elli time.
  - Sed vi liberigis Machulojn kaj sukcesis ricevi la magiajn arghentajn shuetojn de Gingema. Restas nur unu malica sorchistino en mia regno, kaj sub shia potenco suferas kompatindaj, nekuraghaj Palpebrumuloj, loghantoj de Viola Lando. Ankau ili bezonas liberon...
  - Sed kiel mi faros tion?- demandis Elli.- Ja mi ne povas mortigi sorchistinon Bastinda!
  - Hm, hm... - la vocho iomete eksilentis.- Tio ne gravas por mi. Eblas shovi shin en kaghon, eblas forpeli shin el Viola Lando, eblas... Do, finfine, vi - ekkoleris la vocho,- vi surloke ekvidos, kion eblas fari! Gravas nur liberigi Palpebrumulojn el shia potenco, kaj, lau viaj rakontoj pri vi mem kaj pri viaj amikoj, vi povas kaj devas fari tion. Tion diris Gudvin, la Grandega kaj Terura, kaj lia vorto estas legho!
  La knabino ekploris.
  - Vi postulas de ni ion neeblan!
  - Chiu rekompenco devas esti meritita,- sektone kontraudiris Kapo.- Jen estas mia lasta vorto: vi revenos en Kanzason al patro kaj patrino, kiam vi liberigos Palpebrumulojn. Memoru, ke Bastinda estas sorchistino potenca kaj malica, terure potenca kaj malica, kaj necesas senigi shin de sorcha forto. Iru kaj ne revenu al mi ghis vi plenumos vian taskon.
  La malgaja Elli lasis la tronan salonon kaj revenis al la amikoj, kiuj maltrankvile atendis shin.
  - Nenia espero estas!- diris la knabino kun larmoj.- Gudvin ordonis al mi
senigi la malican Bastinda de sorcha forto, sed mi tion neniam sukcesos!..
  Chiuj chagrenighis, kaj neniu povis konsoli Elli'n. Shi iris en sian chambron kaj ploris ghis ekdormis.
  Sekvamatene la verdbarba Soldato venis por Timigulo.
  - Sekvu min, vin atendas Gudvin.
  Timigulo eniris la tronan salonon kaj ekvidis sur la trono belegan Maran Virinon kun brilanta fisha vosto. La vizagho de Virino estis senmova kvazau masko, la okuloj rigardis unuflanken. Virino svingis ventumilon, farante per brako unuformajn mekanikajn movojn.
  Timigulo atendis vidi Vivan Kapon kaj embarasighis, sed poste ekkuraghis kaj respekteme riverencis. Mara Virino diris per agrabla malalta vocho, kiu sonis, shajne, de flanko:
  - Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj por kio venis al mi?
  - Mi estas timigilo, shtopita per pajlo,- respondis Timigulo.- Mi petas vin doni al mi cerbon por mia pajla kapo. Tiam mi similos chiujn homojn en via regno, kaj tio estas la plej intima mia deziro!
  - Kial vi petas pri tio min?
  - Char vi estas sagha, kaj neniu, krom vi, helpos min.
  - Mi ne disdonas la favoron senpage,- respondis Mara Virino.- Kaj jen estas mia respondo: senigu Bastinda de sorcha forto, kaj mi donos al vi tiom da cerbo, bonega cerbo, ke vi farighos plej sagha homo en la regno de Gudvin.
  - Sed vi la samon ordonis al Elli! - mire diris Timigulo.
  - Por mi ne gravas kiu faros tion,- respondis la vocho. - Tamen sciu: dum Palpebrumuloj restas sklavoj de Bastinda, via peto ne plenumighos. Iru kaj meritu la cerbon.
  Timigulo malgaje plandis al la amikoj kaj rakontis al ili, kiel lin akceptis Gudvin.
  Chiuj miris, kiam eksciis, ke Gudvin aperis antau Timigulo en aspekto de belega Mara Virino.
  Sekvatage Soldato elvokis Feran Hakiston. Kiam li venis en la tronan salonon, portante sur shultro la hakilon, kiun neniam lasis, li ekvidis nek Vivan Kapon, nek Maran Virinon. Sur la trono amasighis monstra besto. Ghia muzelo estis kvazau rinocera, kaj sur ghi estis dislokitaj chirkau dek okuloj, stulte rigardantaj diversflanken. Dekdu diversampleksaj piedoj pendis de la mallerta korpo. La hauto de la besto ie estis kovrita de vila hararo; ie estis nuda kaj sur ghia kruda griza surfaco elshovighis verukaj tuberoj.
  Pli malagrabla monstro ne estus imagebla. La koro de chiu homo vidanta ghin ekbatus pro teruro. Sed Hakisto ne havis koron, tial li ne ektimis kaj ghentile salutis la monstron. Tamen  li  forte seniluziighis, char atendis vidi Gudvin en la aspekto de la belega Virino, kiu, lau la opinio de Hakisto, pli baldau donus al li koron.
  - Mi estas Gudvin, Grandega kaj Terura!- ekmughis la besto per vocho, kiu elighis ne el fauko de la besto, sed el malproksima angulo de la chambro. - Kiu vi estas kaj por kio maltrankviligas min?
  - Mi estas Hakisto farita el fero. Mi ne havas koron kaj ne povas ami. Donu al mi koron, kaj mi amos same kiel la aliaj homoj. Tio estas mia plej intima deziro.
  - Nur deziroj kaj deziroj! Vere, por plenumi chiujn viajn intimajn dezirojn, mi devas tage kaj nokte sidi antau miaj magiaj libroj.- Kaj post pauzo la vocho aldonis: - Se vi volas havi koron, perlaboru ghin!
  - Kiel?
  - Kaptu Bastinda'n, enigu shin en shtonan karceron! Vi ricevos plej grandan, plej bonan kaj plej plenaman koron en la regno de Gudvin! - elmughis la monstro.
  Fera Hakisto ekkoleris kaj pashis antauen prenante la hakilon de la shultro. La ago de Hakisto estis tiel rapida, ke la besto ektimis. Ghi kolere jelpis:
  - Tuj haltu! Ankorau unu pasho kaj por vi kaj viaj amikoj estos malbone!   Fera Hakisto konfuzite lasis la tronan salonon kaj hastis kun la malbona informo al siaj amikoj.
  Timema Leono kolere diris:
  - Malgrau ke mi estas timulo, mi devas mezuri la fortojn kun Gudvin. Se li aperos en la aspekto de Besto, mi mughegos kiel al la sabrodentaj tigroj kaj timigos ghin. Se li akceptos la aspekton de Mara Virino, mi kaptos shin kaj parolos kun shi lau mia kutimo. Sed pli bone, ke li estu Viva Kapo,- mi rulus ghin de unu angulo al alia kaj suprenjhetus ghin, kvazau pilkon ghis ghi plenumus niajn dezirojn.
  Sekvamatene estas la vico de Leono iri al Gudvin, sed kiam li venis en la tronan salonon, tiam li desaltis kun mirego: super la trono shvebis kaj brilegis Fajra Globo. Leono duonfermis la okulojn.
  El angulo eksonis la vocho:
  - Mi estas Gudvin, Grandega kaj Terura! Kiu vi estas kaj kial vi tedas min?
  - Mi estas Timema Leono! Mi volus ricevi de vi iomete da braveco, por farighi regho de bestoj, kiel chiuj min nomas.
  - Helpu forpeli Bastinda'n el Viola Lando, kaj tuta braveco, kiu estas en la palaco de Gudvin, estos via! Sed, se vi ne faros tion, vi chiam restos timulo. Mi ensorchos vin, kaj vi timos ech musojn kaj ranojn!
  Incitita Leono komencis steliri al Globo, por kapti gin, sed li eksentis tian varmegon, ke ekmugis kaj kunpreminte la voston forkuris el la salono. Li revenis al la amikoj kaj rakontis pri la akcepto, kiun aranghis al li Gudvin.
  - Kio okazos al ni plue?- malgaje demandis Elli.
  - Nenio restas, krom provi plenumi la ordonon de Gudvin,- diris Leono.
  - Sed kio okazos, se ni ne sukcesos?- oponis la knabino.
  - Mi neniam ricevos bravecon,- respondis Leono.
  - Mi neniam ricevos cerbon,- diris Timigulo.
  - Mi neniam ricevos koron,- aldonis Hakisto.
  - Kaj mi neniam revenos hejmen,- eldiris Elli kaj ekploris.
  - Kaj la najbara Hektoro la tutan vivon konfirmos, ke mi forkuris de la farmejo nur pro tio, ke ektimis la decidan batalon kontrau li,- finis Totochjo.
  Poste Elli vishis larmojn kaj diris:
  - Mi provos! Sed mi certas, ke ech por chiuj bonoj de la mondo, mi ne audacos levi manon kontrau Bastinda.
  - Mi iru kun vi,- diris Leono.- Kvankam mi estas tro timema por helpi al vi en la lukto kontrau la malica sorchistino, sed eble mia helpo estos utila por vi.
  - Ankau mi iru,- diris Timigulo.- Kvankam mi per nenio povas esti utila: char mi estas tro stulta!
  - Mi ne havas sufiche da fortoj por ofendi Bastinda'n, malgrau ke shi estas treege acha virino,- diris Fera Hakisto.- Sed se vi iros, mi, certe, iru kun vi, amikoj!
  - Do, Totochjo,- grave deklaris la hundeto,- Totochjo, certe, neniam forlasas la amikojn en embaraso.
  Elli fervore dankis la fidelajn amikojn.
  Ili decidis foriri frumatene morgau.
  Fera Hakisto akrigis la hakilon, zorgeme lubrikis chiujn artikojn kaj plenigis ghis kovrilo la lubrikilon per plej bona oleo. Timigulo petis shtopi lin per fresha pajlo. Elli trovis penikon kaj farbojn kaj renovigis liajn okulojn, bushon kaj orelojn,  kiuj senkolorighis pro polvo kaj suno. Flita plenigis la korbon de Elli per bongustaj manghajhoj. Shi kombis la hararon de Totochjo kaj ligis al lia kolo arghentan tintilon.
  Frumatene ilin vekis krio de verda koko, kiu loghis en la malantaua korto.

Удивительные превращения волшебника Гудвина

Наутро зеленая девушка умыла и причесала Элли и повела ее в тронный зал Гудвина. В зале рядом с тронным собрались придворные кавалеры и дамы в нарядных костюмах. Гудвин никогда не выходил к ним и никогда не принимал их у себя. Однако, в продолжении многих лет они каждое утро проводили во дворце, пересмеиваясь и сплетничая; они называли это придворной службой и очень гордились ею.
Придворные посмотрели на Элли с удивлением и, заметив на ней серебряные башмачки, отвесили ей низкие поклоны до самой земли.
- Фея... фея... это фея... - послышался шепот.
Один из самых смелых придворных приблизился к Элли и беспрестанно кланяясь, спросил:
- Осмелюсь осведомиться, милостивая госпожа фея, неужели вы действительно удостоились приема у Гудвина ужасного?
- Да, Гудвин хочет меня видеть, - скромно ответила Элли.
В толпе пронесся гул удивления. В это время зазвенел колокольчик.
- Сигнал! - сказала зеленая девушка. - Гудвин требует вас в тронный зал.
Солдат открыл дверь. Элли робко вошла и очутилась в удивительном месте. Тронный зал Гудвина был круглый, с высоким сводчатым потолком; и повсюду - на полу, на потолке, на стенах - блестели бесчисленные драгоценные камни. Элли взглянула вперед. В центре комнаты стоял трон из зеленого мрамора, сияющий изумрудами. И на этом троне лежала огромная живая голова, одна голова, без туловища... Голова имела настолько внушительный вид, что Элли обомлела от страха.
Лицо головы было гладкое и лоснящееся, с полными щеками, с огромным носом, с крупными, плотно сжатыми губами. Голый череп сверкал, как выпуклое зеркало. Голова казалась безжизненной: ни морщины на лбу, ни складки у губ, и на всем лице жили только глаза. Они с непонятным проворством повернулись в орбитах и уставились в потолок. Когда глаза вращались, в тишине зала слышался скрип, и это поразило Элли. Девочка смотрела на непонятное движение глаз и так растерялась, что забыла поклониться голове.
- Я - Гудвин, великий и ужасный! Кто ты такая и зачем беспокоишь меня?
Элли заметила, что рот головы не двигается и голос, негромкий и даже приятный, слышится как будто со стороны.
Девочка ободрилась и ответила:
- Я - Элли, маленькая и слабая. Я пришла издалека и прошу у вас помощи.
Глаза снова повернулись в орбитах и застыли, глядя в сторону; казалось, они хотели посмотреть на Элли, но не могли.
Голос спросил:
- Откуда у тебя серебряные башмачки?
- Из пещеры злой волшебницы Гингемы. На нее упал мой домик - раздавил ее, и теперь славные жевуны свободны...
- Жевуны освобождены?! - оживился голос. - И Гингемы больше нет? Приятное известие! - Глаза живой головы завертелись и наконец уставились на Элли. - Ну чего же ты хочешь от меня?
- Пошлите меня на родину, в Канзас, к папе и маме...
- Ты из Канзаса?! - перебил голос, и в нем послышались добрые человеческие нотки. - А как там сейчас... - Но голос вдруг умолк, а глаза головы отвернулись от Элли.
- Я из Канзаса, - повторила девочка. - Хоть ваша страна и великолепна, но я не люблю ее, - храбро продолжала она. - Здесь на каждом шагу такие опасности...
- А что с тобой приключилось? - поинтересовался голос.
- Дорогой на меня напал людоед. Он съел бы меня, если бы меня не выручили мои верные друзья, Страшила и Железный Дровосек. А потом за нами гнались саблезубые тигры... А потом мы попали в ужасное маковое поле... Ох, это настоящее сонное царство! Мы со Львом и Тотошкой заснули там. И если бы не Страшила и Железный Дровосек, да еще мыши, мы спали бы там до тех пор, пока не умерли... Да всего этого хватит рассказывать на целый день. И теперь я вас прошу: исполните, пожалуйста, три заветных желания моих друзей, и когда вы их исполните, вы и меня должны будете вернуть домой.
- А почему я должен буду вернуть тебя домой?
- Потому что так написано в волшебной книге Виллины...
- А, это добрая волшебница Желтой страны, слыхал о ней, - молвил голос. - Ее предсказания не всегда исполняются.
- И еще потому, - продолжала Элли. - Что сильные должны помогать слабым. Вы великий мудрец и волшебник, а я беспомощная маленькая девочка...
- Ты оказалась достаточно сильной, чтобы убить злую волшебницу, - возразила голова.
- Это сделало волшебство Виллины, - просто ответила девочка. - Я тут ни при чем.
- Вот мой ответ, - сказала живая голова, и глаза ее завертелись с такой необычайной быстротой, что Элли вскрикнула от испуга. - Я ничего не делаю даром. Если хочешь воспользоваться моим волшебным искусством, чтобы вернуться домой, ты должна сделать то, что я тебе прикажу. Глаза головы мигнули много раз подряд. Несмотря на испуг, Элли с интересом следила за глазами и ждала, что они будут делать дальше. Движения глаз совершенно не соответствовали словам головы и тону ее голоса и девочке казалось, что глаза живут самостоятельной жизнью. Голова ждала вопроса.
- Но что я должна сделать? - спросила удивленная Элли.
- Освободи Фиолетовую страну от власти злой волшебницы Бастинды, - ответила голова.
- Но я же не могу! - вскричала Элли в испуге.
- Ты покончила с рабством жевунов и сумела получить волшебные серебряные башмачки Гингемы. Осталась одна злая волшебница в моей стране и под ее властью изнывают бедные, робкие мигуны, жители Фиолетовой страны. Нужно им тоже дать
свободу...
- Но как же это сделать? - спросила Элли. - Ведь не могу же я убить волшебницу Бастинду?
- Гм, гм... - голос на мгновение запнулся. - Мне это безразлично. Можно посадить ее в клетку, можно изгнать из Фиолетовой страны, можно... Да, в конце концов, - рассердился голос. - Ты на месте увидишь, что можно сделать! Важно лишь избавить от ее владычества мигунов, а судя по тому, что рассказала о себе и своих друзьях, вы сможете и должны это сделать. Так сказал Гудвин, великий и ужасный и слово его - закон! Девочка заплакала.
- Вы требуете от нас невозможного!
- Всякая награда должна быть заслужена, - сухо возразила голова. - Вот мое последнее слово: ты вернешься в Канзас к отцу и матери, когда освободишь мигунов. Помни, что Бастинда волшебница могущественная и злая, ужасно могущественная и злая, и надо лишить ее волшебной силы. Иди и не возвращайся ко мне, пока не выполнишь свою задачу.
Грустная Элли оставила тронный зал и вернулась к друзьям, которые с беспокойством ожидали ее.
- Нет надежды! - сказала девочка со слезами. - Гудвин приказал мне лишить злую Бастинду ее волшебной силы, а это мне никогда не сделать!
Все опечалились, но никто не мог утешить Элли. Она пошла в свою комнату и плакала, пока не уснула. На следующее утро зеленобородый солдат явился за Страшилой.
- Идите за мной, вас ждет Гудвин!
Страшила вошел в тронный зал и увидел на троне прекрасную морскую деву с блестящим рыбьим хвостом. Лицо девы было неподвижно, как маска, глаза смотрели в одну сторону. Дева обмахивалась веером, делая рукой однообразные механические
движения.
Страшила, ожидавший увидеть голову, растерялся, но потом собрался с духом и почтительно поклонился. Морская дева сказала низким приятным голосом звучавшим, казалось со стороны:
- Я - Гудвин, великий и ужасный! Кто ты и зачем пришел ко мне?
- Я - чучело, набитое соломой! - ответил Страшила. – Я прошу дать мне мозгов для моей соломенной головы. Тогда я буду как все люди в ваших владениях и это самое заветное мое желание!
- Почему ты обращаешься с этой просьбой ко мне?
- Потому что вы мудры и никто, кроме вас, не поможет мне.
- Мои милости не даются даром, - ответила морская дева.
- И вот мой ответ: лиши Бастинду волшебной силы, и я дам тебе столько мозгов - и прекрасных мозгов! - что ты станешь мудрейшим человеком в стране Гудвина.
- Но ведь вы приказали сделать это Элли! - с удивлением вскричал Страшила.
- Мне не важно, кто это сделает, - ответил голос. – Но знай: пока мигуны остаются рабами Бастинды, твоя просьба не будет исполнена. Иди и заслужи мозги! Страшила печально поплелся к друзьям и рассказал им, как принял его Гудвин. Все удивились, услышав, что Гудвин явился Страшиле в виде прекрасной морской девы. На следующий день солдат вызвал Железного Дровосека. Когда тот явился в тронный зал, неся на плече топор, с которым никогда не расставался, он не увидел ни живой головы, ни прекрасной девы. На троне громоздился чудовищный зверь. Морда у него была как у носорога, и на ней было разбросано около десятка глаз, тупо смотревших в разные стороны. Штук двенадцать лап разной длины и толщины свисали с неуклюжего туловища. Кожу зверя кое-где покрывала косматая шерсть, местами кожа была голая, и на грубой серой поверхности выступали бородавчатые наросты.
Более отвратительного чудовища невозможно было себе представить. У любого человека при виде его сердце забилось бы от страха. Но Дровосек не имел сердца, поэтому он не испугался и вежливо приветствовал чудовище. Все-таки он сильно
разочаровался, так как ожидал увидеть Гудвина в образе прекрасной девы, которая, по мнению Дровосека, скорее наделила бы его сердцем.
- Я - Гудвин, великий и ужасный! - проревел зверь голосом выходившим не из пасти чудовища, а из дальнего угла комнаты.
- Кто ты такой и зачем тревожишь меня?
- Я - Дровосек и сделан из железа. Я не имею сердца и не умею любить. Дай мне сердце, и я буду как все люди в вашей стране. И это самое мое заветное желание!
- Все желания да желания! Право, чтобы удовлетворить все ваши заветные желания, я должен день и ночь сидеть за своими волшебными книгами! - И после молчания голос добавил: - Если хочешь иметь сердце, заработай его!
- Как?
- Схвати Бастинду, заключи ее в каменную темницу! Ты получишь самое большое, самое доброе и самое любвеобильное сердце в стране Гудвина! - прорычало чудовище.
Железный Дровосек рассердился и шагнул вперед, снимая с плеча топор. Движение Дровосека было таким стремительным, что зверь испугался. Он злобно провизжал:
- Ни с места! Еще шаг вперед - и тебе и твоим друзьям не поздоровится!
Железный Дровосек в смущении покинул тронный зал и поспешил с плохими известиями к своим друзьям.
Трусливый Лев свирепо сказал:
- Хоть я и трус, а придется мне завтра помериться силами с Гудвином. Если он явится в образе зверя, я рявкну, как на саблезубых тигров, и напугаю его. Если он примет вид морской девы, я схвачу его и поговорю с ним по своему. А лучше всего, если бы он был живой головой - я катал бы его из угла в угол и подбрасывал бы, как мяч, пока она не исполнит наших желаний.
На следующее утро наступила очередь Льва идти к Гудвину, но когда он вошел в тронный зал, то отпрыгнул в изумлении: над троном качался и сиял огненный шар. Лев зажмурил глаза.
Из угла раздался голос:
- Я - Гудвин, великий и ужасный! Кто ты и зачем докучаешь мне?
- Я - трусливый лев! Я хотел бы получить от вас немного смелости, чтобы стать царем зверей, как меня все величают.
- Помоги прогнать Бастинду из Фиолетовой страны, и вся смелость, какая есть во дворце Гудвина, будет твоя! Но, если ты этого не сделаешь, ты навсегда останешься трусом. Я заколдую тебя, и ты будешь боятся мышей и лягушек.
Рассерженный Лев начал подкрадываться к шару, чтобы схватить его, но на него повеяло таким жаром, что Лев взвыл и, поджав хвост, выбежал из зала. Он вернулся к друзьям и рассказал о приеме, который устроил ему Гудвин.
- Что же с нами будет? - печально спросила Элли.
- Ничего не остается, как попробовать выполнить приказ Гудвина, - сказал Лев.
- А если не удастся? - возразила девочка.
- Я никогда не получу смелости! - ответил Лев.
- Я никогда не получу мозгов, - сказал Страшила.
- А я никогда не получу сердца, - добавил Дровосек.
- А я никогда не вернусь домой, - молвила Элли и заплакала.
- А соседский Гектор всю жизнь будет утверждать, что я сбежал с фермы только потому, что испугался решительного боя с ним! - закончил Тотошка.
Потом Элли вытерла слезы и сказала:
- Попробую! Но я уверена, что ни за какие блага в мире не решусь поднять руку на Бастинду.
- Я пойду с тобой, - сказал Лев. - Хоть я и слишком труслив, чтобы помочь тебе в борьбе со злой волшебницей, но, быть может, мои услуги тебе в чем-нибудь пригодятся...
- Я тоже пойду, - сказал Страшила. - Правда, я ничем не смогу быть полезен: ведь я слишком глуп!
- У меня не хватит духу обидеть Бастинду, хотя она очень и очень скверная женщина, - сказал Железный Дровосек. - Но если вы идете, я, конечно, пойду с вами, друзья!
- Ну, а Тотошка, - важно заявил песик. - Тотошка, понятно, никогда не покинет товарищей в беде!
Элли горячо поблагодарила верных друзей. Решили отправиться на следующий день ранним утром. Железный Дровосек наточил топор, тщательно смазал все суставы и доверху наполнил масленку лучшим маслом. Страшила попросил набить себя свежей соломой. Элли раздобыла кисточку и краски и заново подвела ему глаза, рот и уши, поблекшие от дорожной пыли и яркого солнца. Зеленая девушка наполнила корзинку Элли вкусными кушаньями. Она расчесала шерстку Тотошки и привязала ему на шею серебряный колокольчик. На рассвете их разбудил крик зеленого петуха, жившего на заднем дворе.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ