- / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


Lunaj hometoj

Ni iris lau pado meze de herbejo, majstro Ganzelius antaue, kaj mi, lia dischiplo de tiu chi nokto mi ja farighis lia dischiplo, post li.

Mi demandis majstron Ganzelius:

Kial do tia fama kaj potenca sorchisto malamas ordinaran knabon?

Turroputo malamas chiujn, respondis majstro Ganzelius. Kaj li jhuris forpreni de vi la panjan heredon.

Chu la saketo estas vere magia?

La instruisto silentis.

Poste, post multaj tagoj, li diktis al mi, kaj mi skribis en kajeron liajn vortojn:

Kiel ghi aperas en la mondo magiajho? Kiam via panjo estis mortanta, sur shian kusenon falis kiel karbeto la lasta en tiama autuno falinta stelo. Kaj via panjo blovekscitis ghin, dum en la brusto restis la spiro, por ke ghi lumu al la filo.

Tiel ghi farighis magia, la karbeto, kiu ne estingighas.

Kaj kiam via panjo rigardis kaj rigardis al la shlosilo ghis kiam fermighis por chiam shiaj okuloj, kaj shi preghis en si nur pri unu sola volo: en la plej malfacila minuto tiu chi shlosilo savu shian filon, tiam la shlosilo farighis magia.

Nur tiel aperas en la mondo tio, kion la homoj nomas magia.

La luno levighis alte super la horizonto, estis silento.

Majstro Ganzelius chiam malgrandighis kaj ree farighis tia malgranda, ke mi pene povis vidi lin inter herbetoj.

Alarmitaj de la pashoj, aeren startadis dormemaj kokcineloj; mi ektimis, ke ili faligos la Instruiston teren au subkaptos kaj forportos nesciate kien.

La vocho de majstro Ganzelius interrompighis. Tutforte strechante la audon, mi audis nur lian malfortan lacan spiron. Poste li ree parolis:

En juneco, kiam mi estis forghisto kaj ankorau ne transformighis en aeran homon, estadis tiel, ke mi amasigis sur unu shultro dek pudojn da fero, sur la alia sidigis mian charman edzinjon Ester, kiu ne plu estas en la mondo, kaj sur la dorso chiujn niajn dek knabojn Nun por mi estas peza ech aero

La arghenta luno brulis en la chielo. Subite mi ekvidis tre proksime la domon el malnovaj traboj, tute muskaj.

Kvadrata fenestro ekbrilis malalte super herbo. La pordo nigris, apogita de forkbastono. Antau la domo kreskis abio, sur ghi, krochighinte al strobilo, kiel kutimas chi tiuj birdoj, pendis Krucbekulo.

Sur la firsto de la tegola tegmento turnighis metala ventoflago kun krudfera forghita drako. Sur la ventoflago, pufiginte la plumojn, sidis granda nigra Korvo kaj la Kolombo, kiun mi tuj rekonis. La Korvo eksvingis la flugilojn, per beko detrenis la forkbastonon kaj malfermis la pordon.

Enirinte la domon, mi tre ekghojis, vidinte majstron Ganzelius, kiun mi jhus lasis el vido.

La Instruisto staris sur tabula planko, en kolono de luna lumo, kie sin jhetadis, dancis, furiozis miloj da polveroj.

Ene de la domo la luno, shajne, lumis ankorau pli brile ol en la herbejo. GHia ronda vizagho, chu ploranta, chu ridetanta, rigardis tra la fenestro.

Antau mi altighis forghejforno kun malfermita fajrujo, kie arghente brilis cindro. Sur la planko kushis disjhetite falchiloj, glavoj, kirasoj, rustaj hufferoj de chevaloj-gigantoj, kiujn en nia tempo oni jam ne vidas.

Majstro Ganzelius farighis jam malpli granda ol fazeolero. Malgrau tio mi serene povis vidi lian vizaghon, kies chiu trajto estis lumita de la luno.

Bonvenon, filchjo! Aranghu vin, diris majstro Ganzelius.

Mi ekvidis lignan liton, kie facile enspacighos ne nur unu, sed kelkaj grandeguloj. Apud ghi staris kverka stumpo granda je du brakumoj, sur ghi - sitela krucho kaj konvena al ghi kandelingo kun fandita kandelo.

Tie dormis mi kun mia edzinjo kaj niaj filoj, diris majstro Ganzelius. Nun la infanoj estas disvagintaj tra la mondo. Ester mortis pro malghojo, kiam nia la plej juna, kompatinda Silvero shtonighis. Silvero arghenta. Ni kun Ester chiam revis, kia mirakla estos lia vivo, sed okazis Estu al vi bone chi tie, filcho

Mi iris tiuflanken, de kie el duonobskuro audighadis malforta vocho de la Instruisto. Che la traba muro lokighis panergranda dometo.

Sidighu pli proksime, invitis majstro Ganzelius.

Li estis en vatita hhalato el rugha atlaso kaj noktaj pantofloj, kiuj brilegis per verdaj fajretoj, kaj li staris, apogante sin kontrau la dorso de apogsegho. Sur tableto brulis kandelo; ghi vershis tre brilan lumon, kvankam estis malpli dika ol lanugero de leontodo. Lito el glan-duono estis pretigita por dormo: el sub dejhetita litkovrilo montrighis kuseno en neghoblanka koverto.

Antaue oni nomis min Ganzelius-Monto, poste Majstro Ganzelius-Aera Homo, nun oni nomas Pizeruleto. Kaj chu oni nomos min Papavero?! Kaj poste Kio poste? malghoje demandis majstro Ganzelius, apenau rimarkeble ridetante. Strange: vi farighas malpli granda, sed vidas pli malproksime.

La kandelo-lanugero lumis mirinde forte: eble, ech tra la trabaj muroj, kaj ech ghis la mondrando?

Kion vi tie vidas? demandis majstro Ganzelius, montrante al la luna radio.

Polverojn, demandis mi.

Kaj nenion plie? Vocho de majstro Ganzelius esprimis miron kaj ion plie: vershajne kompaton?

Mi silentis. Okuloj de majstro Ganzelius ekbrilegis. Li saltis sur la seghon, dejhetis la hhalaton kaj restis en arghentaspekta triko.

O-la-la! klamis li, svinginte la manojn, kvazau flugilojn, kaj komencis malgrandighi.

Li degelis kiel negho sub la suno. Tiel rapide, ke mi ektimis; mi ja estis jam amanta la Instruiston.

Nun mi lin tute ne vidis. Nur du verdaj punktoj brulis sur la rugha veluro de la segho.

O-la-la! ekaudeblis vocho de la Instruisto. Rigardu!

Verdaj faireroj ekglitis de la segho al la luna radio kaj rapide rondiris en la opala kolono de la lumo. Kaj apud ghi mi subite ekvidis multajn etajn vivajhojn. Ili estis fulmetantaj en tia kapturne ghoja danco, ke la piedoj mem komencis fari dancpashojn.

Bravulo! kriis majstro Ganzelius. Min ghojigis, ke li observas min: sekve, li ankau ne estas al mi tute indifirenta.

Kaj do, en luna radio estas nur polveroj? reveninte, demandis la Instruisto.

Certe ne! klamis mi.

Majstro Ganzelius ridetis al mia emocieco.

Jam kushante en la lito, li pensoplene parolis:

Kien ili malaperas la vivantaj en luna radio? Kiom da fojoj mi provis vidsekvi ghian alvenpunkton, sed meznokte dormighis Luna radio estas simila al eskalo kun miliono da shtupoj. Sekve tial ili chiam hastas? Oni ja devas ghis tagigho reveni al la luno. Kaj ankorau luna radio estas simila al puto. Oni povas disrompighi, falante en tian profundan puton.

Kvankam sciencistoj skribas, ke la luno estas kovrita per mola luna polvo. Kaj elfoj, kaj gnomoj, kaj lunaj hometoj ankau rakontas, ke ghi estas simila al lanuga kuseno. Tie oni bondormas, diras ili. Kiom da ili estas la elfoj, gnomoj kaj lunaj hometoj? De la tero tio malbone videblas, sed che la plena luno, en serena vetero, la Krucbekulo, kiu havas tian bonan vidkapablon, kalkulis ducent kvardek miloj kvincent sepdek nuraj lunaj hometoj

Bonan nokton! post ioma silento diris majstro Ganzelius, kaj mi ne komprenis, kiun li alparolis, li ja rigardis tra la fenestro al la luno, kiu premighis al la vitro per sia ronda vizagho. Bonan nokton, filchjo! ripetis la Instruisto.


, , , - , - .

:

- ?

- , - . - .

- ?

.

, , , :

- ""? , . , , .

, , .

, - : , . , ...

... , .

, , .

, ; , .

. , . :

- , , , , , , - ... ...

. , , . . , . , , , , .

. , , , . , .

, , , .

, , , , .

, , , . , , .

, . , , , -,

.

. , , .

- , ! , - .

, , . , .

- , - . - . , , , . ... .... , , ... , ...

, . .

- , - .

, , , . ; , . : - .

- - " - ", - " - ", "-". " "?! ... ? - , . - : , .

- : , , ?..

- ? - , .

- , - .

- ? - - : , ?

. . , .

- --! - , , , .

, . , ; .

... . . - --! - . - !

. .

, .

- ! - . , : , .

- , ? - , .

- , ! - .

.

, :

- - , ? , ... . ..., - ? . . , . , . , , , . " ", - . ... - , ? , , , , , ... ! - , , , , . - , ! - .

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !