- / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


Chapitro sesa

La reveno al la Instruisto kaj adiauo

La antimizerino

Al la afero! zumis Ahhumdus.

Kune kun ghi ni strechighis unu du samtempe, unu du, starigis la tablojdon de la antmizerino sur la eghon kaj ekrulis al la rando de la tablo.

La tablojdo falis kaj disrompighis multfragmente. Ahhumdus portis min sur la plankon, kaj mem forflugis en sian dometon.

Mi komencis nemachante gluti pecetojn de la antmizerino, kushantajn chirkaue.

Kaj mi tuj grandighis dekoble, dudekoble, centoble.

Kaj mi eksentis min grandegulo, kvankam mi estis ankorau malpli alta ol segho. Mi glutadis la pecetojn de la antmizerino kaj pli kaj pli kreskis. Shajnis, ke mi ghiskreskis la chielon, kaj se mi eliros en la straton, mi devos klini la kapon por ne forbati la sunon. Sed vere mi kiel ne estis altkreska antau chiuj chi eventoj, tiel mi restis. Mi ech farighis ses centimetrojn malpli alta, char kelkaj eretoj de la antmizerino forrulighis kaj mi ne sukcesis eltrovi ilin.

Mi ne afliktighis pro tio, ke mi farighis malpli granda, char mi donis al mi vorton ghis fino de la vivo ne rigardi al iuj princinoj, ech se en la mondo ekzistus aliaj princinoj.

Kaj se vi estas sola kia diferenco, chu vi estas altkreska au ne. Neniun tio tushas.

Tempas, ekzumis Ahhumdus, sed mi ne povis tiel facile adiaui kun ghi, tiom fojojn savinta al mi vivon. Mi ekpetis ghin atendi minuton kaj malsuprenkuris lau la shtuparo en bufedon. Post vershotablo dormis dika bufedisto. Pene mi pushvekis lin.

Sed li nur grumblis: Atendu ghis la mateno, kaj denove ekronkis. Tiam mi ekruzis; simplulo ja povas ankau ion ellerni.

Mi denove pushvekis la dikulon kaj diris al li:

Vi simple ne havas konfitajhon kaj neniam havis, tio do, kio ekzistis, acidighis kaj estis formanghita de musoj. Kaj vi estas ordinara fanfaronulo.

Li simple senspirighis pro indigno.

Chu che ni, en nia fama bufedo ne ekzistas konfitajho?

Post minuto antau mi aperis pleto, kie staris teleretoj kun chiuj specoj de konfitajho, kiuj nur ekzistas en la mondo.

Ahhumdus grumblis: Por kio tio chi?, sed mi bonege vidis, kiom ghi ekghojis.

Kia festeno che ni okazis!

Poste mi forportis Ahhumdus en la Luejon de rajdomushoj.

Chu vi havas plendojn? demandis la luejestro. Mi respondis, kiel pensis, ke Ahhumdus estas la plej bela, brava kaj sagha musho en la mondo.

Adiau, mia knabo, ekzumis Ahhumdus.

Adiau, fratinjo! respondis mi.



- ! - .

- ... ... , ... , - .

. , .

, , , .

, , .

, . . , , , , . , , . , .

, , , .

- , ! .

- , - , , . . . . : " ",

. ; - .

:

- , , , . .

.

- -, ?

, , .

: " ?", , .

!

.

- ? - .

, , - , .

- , , - .

- , ! - .

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !