- / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


La Princino renkontighas kun la Shtona Junulo

La Magistro sidis che la tablo, movita al volba fenestro. Antau li kushis malnova leda monujo kaj areto da moneroj. La Tondilo apogis sin kontrau la muro. Metinte la monerojn en la monujon, la Magistro levis okulojn, plenajn je tia amo, kia povus degeligi ech feran koron.

Kiom vi kalkulis? klakvoche demandis la Tondilo.

Tri orajn, nau arghentajn kaj kvardek sep kuprajn, kulpigheme respondis la Magistro.

Chu tiom vi kolektis dum via longa vivo?!

Sed mi ankorau havas vin, ho bela Tondilo, chu vi ne kostas chiujn richajhojn de la mondo?! diris la Magistro.

Enamighintaj mushoj almenau ne blindighas kaj chiam diferencigos mushfungon de jharo da konfitajho, juste rimarkis Ahhumdus. GHi aranghis sin sur la plafono, kaj mi pendis kapmalsupren: al tiaj neoportunajhoj oni devas pacighi, se uzas mushon kiel rajdobesto.

Absurdo! klakis la Tondilo. Ghis kiam vi kolektos milon da oraj, ne arogu ech rigardi miaflanken. Oh, mi malfelicha. Aliaj, veraj majstroj, faras verajn ajhojn el vera metalo franciskojn, hakilojn, lancojn. Kaj vendas pro vera oro. Sed vi Chiuj figuretoj, kiujn vi nokton post nokto modlas el luna lumo, vivighas kaj forflugas.

Ili revenos, malkuraghe kontraudiris la Magistro. Antau sunsubiro, kiam nokto proksimighas, la naskita de mi al mi revenas.

Forighu en vian kameron. Mi ne volas vin vidi! ordonis la Tondilo.

Kiam la Magistro eliris, la Tondilo tuj iris al la fenestro kaj, rulante la pupilojn sub suprajn palpebrojn tio estas mode che versplektuloj, traklakis:

Junuloj batalanto, matroso, poeto!

Auskultu la vortojn de mia dekreto:

Nur fero amendas,

Kun fero la sort dividendas.

Eternan malvarmon havanta,

Torenton de l viv haltiganta,

Estas ghi.

Malagrablegaj versachoj, ekpensis mi. Br-r!.

Dume Turroputo elrampis el la fendo, kie li kashighis, etendis la mantelon, kiel pavo etendas la voston, levighis sur la piedpintoj, kaj kiam la Tondilo eksilentis, tuj ekhojlis, kvazau shakalo je la luno.

Ho la plej bela, sagha kaj mirakla! Donacu minuton de atento al fremdlandano, kiu survoje al vi venkis milojn da shtormoj kaj batalis kontrau legioj da monstroj. Mi chirkauveturis la tutan mondon, kaj chie, en landoj, multeloghigitaj kaj senhomaj, popoloj, donacitaj de la genio de versarto kaj senvochaj pro sia sovagheco, loghantoj de duoninsuloj, insuloj kaj arhhipelagoj kantis himnojn honore al vi, ho Tondilo!

Kia senhontema absurdajho! Sed se vi nur vidus, kio farighis al la Tondilo dum Turroputo hojlis. Shia brusto pasie levighadis, sur vangoj rughkolore elpashis fresha rusto, pikantaj okuletoj briladis.

Ahh, kion vi diras, afekte klakis ghi. Certe mi scias, kiel iuj shatas min. Do min ne tushas la Magistro, almoza oldulacho, ech tiu Junulo la shtona kaj, mi arogas diri, el bona familio, ne forkondukas de mi rigardon Sed tamen, kvankam mi estas dorlotita per atento, tio, kion vi parolas koncerne la insulojn, duoninsulojn kaj arhhipelagojn, se tio estas vero, mi ja ne toleras flaton

Nur miliona ono da vero, ho nekomparebla! Milionbushaj onidiroj disportis tra la mondo, ke vi, per beleco eklipsinte Afrodita, kaj per sagheco Zeuson, ankorau plej alte el chiuj en la subluna mondo levighis en dia arto de tranchado el papero. Prenu, ho nekomparebla, tiun chi folion kaj blindigu la fremdlandanon per via artado.

La papero estas magia La Magistro ne permesas tushi ghin, jam koncedante kontraudiris la Tondilo.

La loko de magio estas ghuste en magiaj fingretoj. Mi arogos konsili faldi la paperon duoble. Plu! Plu!! Plu!!! Nun tondu.

Kelkaj dekoj da paperaj figuretoj glitis el la manoj de la Tondilo kaj, falinte sur la plankon, vivighis.

Samaj hometoj! mallaute ahhis Ahhumdus. Ghi tuta tremis. La unuan fojon mi vidis Ahhumdus timigita. Vershajne, ghi jam renkontis samajn hometojn. Mi ankau sentis angoron, mi ja memoris la rakonton de la Instruisto pri la Regno de Buf la Naua, kaj liajn vortojn: Timu samajn hometojn!

La laboro ekplachis al la Tondilo; la figuretoj dekope kaj centope faladis sur la plankon.

Vivighinte, ili vicighadis kolumne kaj komencadis marshi.

Unu Du Unu Du, ekdancante kaj ridachante komandis Turroputo.

De ie che la hometoj aperis pikoj kaj tamburoj.

Mi ne povas, diris Ahhumdus, traflugante en magistran kameron.

La Magistro, kiel estis vestita, dormis sur mallargha fera lito.

Apud li sur tabureto kushis la monujo. Lau la muroj rampis oniskoj, striete fluis akvo; la kamereto similis al kamero de prizono.

Sed chi tie ne ekzistis samaj hometoj kal la malica Tondilo, kaj chi tie oni spiris pli facile

Ni ripozu, ekzumis Ahhumdus, aranghante sin sur la plafono kaj fermante okulojn.

Tra la pordo enkuris Turroputo. SHtele chirkaurigardinte, li klinis sin super la Magistro, tuj rektighis kaj malaperis.

Mi pensis, ke Turroputo shtelis che la Magistro liajn mizerajn groshojn, sed la monujo kiel antaue kushis sur la tabureto, kaj mi kvietighis.

Ne, ne, angore zumis Ahhumdus. Ion fian li faris.

La Magistro en dormo spiris egalmezure kaj kviete. Ni denove elflugis en la unuan chambron.

Turroputo staris sur la fenestrobreto. Svinginte la mantelon, li diris:

Mi forighas, ho dieculino, por en silento verki honore al vi genian poemon, dum malvarmo de via amo plenigas mian koron. En la Glacia Mondo felichos nur ni ambau vi, Tondilo, kaj mi!

Jen, sekve, kiel malproksime iris la afero! Kaj kia Glacia Mondo?! Turroputo komencis rapide malsupreniri, klarighis, ke sub la hedero en muro de la turo ekzistas fera shtuparo.

Ni flugu, emociighe zumis Ahhumdus.

En la pordo aperis la Magistro. Li iris, duonferminte okulojn kaj etendinte antauen manojn, kvazau en songho. Lia vizagho estis tre pala.

Chiuj kandeloj samtempe estingighis, kvazau pro blovego, sed mi ne sentis venton.

En la chambron penetris kolono de neordinare brila lumo de la luno!

Audighis intersonoro de la urba horlogho:

Donn-donn-donn

Tiu kanto pri tio, ke:

Ne poltronu, kaj rev plenumighos!

Se vi amos, la rev plenumighos!

Kaj nigra malghoj forgesighos.

La Magistro kondukis per manoj lau la luna radio, kvazau ion modlis el ghi. En la radio aperis mi ne scias, kiel diri alimaniere la Princino. Neniam shi estis tiel bela, kiel en tiu momento.

Ahhumdus mallaute ahhis, kaj miaj okuloj plenighis je larmoj.

Bonan tagon, patro! diris la Princino.

Bonan tagon, knabino! karese respondis la Magistro. - Steloj diras, ke en tiu nokto finighos la ekzorcizo, per kiu Turroputo envultis vin. Estu tiel! Estu via koro denove amema kaj kompatema. Chu ghi revivos, kompatinda via koro?

La Princino silentis. Nur malghoja rideto eklumis en shiaj bluaj okuloj.

Vi devas renkontighi kun Silvero, daurigis la Magistro. Hodiau chio decidighos!

Se vi ordonas, patro, mi iros.

Shi malaperis malantau la fenestro. La Shtona Junulo vershajne en tiu momento li estis ne tute shtona malpacience ekpashis al bordo de la tegmento.

Li ja nenion vidas kaj audas. Nun li falos kaj disrompighos, ekpensis mi kaj, rememorinte pri mia magia shnureto, plenforte dissvingis kaj jhetis ghin trans la strato.

La Junulo, liginte la shnureton al pluvtubo, mallevighis sur la placon.

La shnureto volvighis globe, retraflugis al mi kaj, kvazau nenio okazis, enrampis la saketon.

Starante che la fenestro de la turo, la Magistro akompanis per rigardo la Princinon kaj Junulon, forighantajn lau la placo, iluminita de la luna lumo.

Audighis malica klako de la Tondilo, pri kiu mi preskau tute forgesis:

La kanajlo rigardadis shin, sed ne min, tiu junulacho, nur shajniginta sin shtona. La bela Princino La mondo frenezighis pri beleco. Se mi povus, mi eltranchadus emon al beleco jam en beba agho, kiel oni forigas adenoidojn. Tiam regus mi, Tondilo, kaj malsaghaj Princinoj havus nenion por fari en la mondo Negrave, min amas la richa kaj nobla fremdlandano. Kaj se Finfine taugos la oldulacho Magistro

La Tondilo parolis mallaute, preskau flustre. Tamen por ni kun Ahhumdus chio ja estis audebla! Kial do la kompatinda Magistro nenion audis?

Enamighintaj mushoj almenau ne surdas, enpensante ekzumis Ahhumdus.

Shajnas al mi, ke tio estos timinda, sed, vershajne, plej felicha nokto, diris la Magistro.


, . . .

, , , .

- ? - .

- , , - .

- , ?!

- , , ?! - .

- , - .

, : , .

- ! - . - , . , . , - , , . . ... , , .

- , - . - , , .

- . ! - .

, , - , - :

- , , !
:
,
.
,
,
.

" , - . - -!"

, , , , , , , :

- , ! , . , , , , , , , , !

. , , . , , .

- ! , - . - , , , . , , - , , - ...

, , , , , - , ...

- , ! , , , , . , , .

- ... , - , .

- . . ! !! !!! .

, , .

- ! - .

. . , . , , : " !"

; .

, .

- ... ... ... , - , .

- .

- , - , .

, , .

. , ; .

, ...

- , - , .

. , , .

, , - , .

- , , - . - - .

.

. .

, :

- , , , . - , , !

, , ! " "?!

, , .

- , - .

. , , . .

, , .

!

:
-- -
, ,
, !
, !
.

, - . - - . , .

, .

- , ! - .

- , ! - . - , , . ! ! . , ?

. .

- , - . - !

- , , .

. - , , - .

" . ", - , , , , .

, , , .

, , , :

- , , , . " "... . , , . , , ... , . ... ...

, . - ! ?

- , - .

- , , , , - .

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !