26. KALKULI NE CHIAM ESTAS
FACILE
Antau
la vespera mangho, sinjoro Iffrig demandis al sia
nau-jara filo Gustavo: "Kiom da kalkuloj vi
faris malghuste, hodiau, en la lernejo? "
"Nur
unu, papichjo", respondis la fileto.
"Bonege,
Gus!", diris s-ro Iffrig. "Kaj... kiom da
kalkuloj vi devis fari, en-tute? "
"En-tute?
... Dekkvin!", respondis Gustavo heziteme.
"Ho!",
ekkriis la patro, "kaj la dekkvar aliajn? Chu vi
kalkulis ilin ghuste? "
"Ne
patro", klarigis la filo, "la aliajn mi
tute ne povis fari!"
*****
27. KIEL DISTINGI GHEMELOJN
Sinjoro
Paleandros estas la patro de du kvar-jaraj filoj. Ili
estas ghemeloj.
Sci-vola
najbarino iam demandis lin: "Kiel vi povas
distingi la du knabetojn, sinjoro Paleandros?"
La
patro de la du ghemeloj respondis: "Mi ordonas
al ili: Nombru!"
Mirigite,
la najbarino demandis: "Vi ordonas nombri?
Kial?"
Ridetante,
sinjoro Paleandros klarigis: "Estas simple. Unu
povas nombri ghis tri-dek, kaj la alia nur ghis
dudek-kvin."
*****
28. DISKUTO PRI MEBLITA CAMBRO
Juna
studento deziris lui meblitan chambron. Char li estas
iom postulema, li diris al la dom-posedanto:
"Tiu chambro ne estas tre bela. Krome, ghi estas
iom malgranda. Chu vi ne povus almenau tapeti
ghin?"
La
dom-posedanto grumblis: "Ne. Tiam ghi farighus
ja ankorau pli malgranda!"
*****
29. LI VOLIS RIGARDI, SUR KIO
SHI SIDAS
Merkrede
matene, la malgranda Otto faris viziton al sia
onklino Jutta.
Kiam
li en-iris, la onklino sidis en komforta fotelo kaj
trikis pulovron.
"Bon'tagon,
onklinjo", gaje ek-kriis Otto, "chu vi
fartas bone? "
"Jes,
mia kara nevo", diris la onklino, "chu vi
kaj viaj gepatroj ankau bon'fartas?"
"Jes,
jes", respondis la knabeto, "chiuj estas en
bona sano."
Post
tio, Otto iris chirkau la fotelo kaj petis: "chu
vi bonvolas ek-stari, dum momento? Mi volus rigardi
ion."
La
onklino, iom mirigite, ek-staris, kaj demandis:
"Kial vi volis, ke mi ek-staru? ... Kion vi
volas rigardi?"
"Hierau",
klarigis Otto, "mia patro diris, ke vi sidas sur
amaso da mono!"
*****
30. DONACO POR FRATINO
Tute
fiere, la juna Kuno diris al sia patro:
"Rigardu, papichjo! Mi faris belan liuton por
mia fratino Amalja."
"Montru!",
diris la patro. "El kio vi faris ghin? "
"Mi
prenis malnovan cigaro-kesteton, kiun mi trovis en la
kelo", eksplikis Kuno.
"Bona
ideo, filo mia", laudis la patro. "Sed...
de kie vi prenis la kordojn? "
"Nu",
eksplikis la knabo, "mi el-prenis kelkajn el la
piano."
liuto - malnova muzik-instrumento kun
kordoj, iom simila al mandolino.
*****
31. OLF PREFERAS GLUTI
MEDIKAMENTON
La
familio Hupke ricevis viziton. Che tiu okazo, la
familianoj kaj vizitantoj faris gajan feston.
Kiam
venis la horo por dormi, la kvar-jara filo Olf devis
iri en la liton.
"Venu,
nun!", diris la patrino al li, "donu
bon-noktan kison al la onklino Luiza. Tiam, vi
ricevos dek centimojn."
"Ne",
replikis la fileto, "mi ne volas."
"Kial
vi ne volas? ", demandis la patrino.
"Mi
preferas gluti porcion da moruo-oleo", klarigis
la ruzulo, "tiam mi ricevos du-dek
centimojn."
*****
32. FRANCISKA ESTAS TRE SCI-VOLA
En
la sesa lerneja klaso, oni scias, ke Franciska estas
tre sci-vola knabino, Shi volus scii chiujn
sekretojn, ech la plej sekretajn, pri siaj
kamaradinoj.
Hierau
matene, shia klaso-najbarino Renata ricevis leteron.
Kiam Francisko ek-vidis la leteron, shi tuj provis
ek-scii detalojn pri la enhavo kaj la sendinto de la
mistera poshtajo.
"Mi
audis, ke la leter-portisto alportis leteron por
vi", shi diras al Renata.
"Jes",
respondas Renata lakone.
"Chu
ghi estas interesa? ", demandas Franciska.
"Jes",
respondas Renata same lakone.
"Mi
ne estas sci-vola", daurigas Franciska,
"sed... de kiu ghi estas? "
Renata
demandas al Franciska, kun grava mieno: "Chu vi
povas silenti? "
Franciska
vigle respondas: "Jes, jes! Kompreneble!"
Renata
pli insiste demandas: "Chu, vere, vi povas gardi
sekreton? "
"Absolute
certe", rapide respondas Franciska.
"Nu",
replikas Renata seke, "ankau mi".
*****
33. POL DESEGNIS CHEVALON
Pol
estas ses-jara knabo, en la unua lernejo-klaso.
Rilate al lia agho, li estas mense tre vigla,
aliavorte: li havas tre viglan menson.
"Patro",
li diris en iu vespero, kiam li venis hejmen,
"nia instruisto estas stulta."
"Kion
vi rakontas, Pol? ", demandis la patro,
"stulta li estas? "
"Jes,
jes", ridis la knabo, "li ne scias ech kio
estas chevalo."
"Kial
vi opinias tion? ", plu-demandis la patro.
"Nu",
eksplikis la fileto, "hodiau, ni havis lecionon
pri desegnado. Tiam, mi desegnis chevalon; kaj poste,
li demandis min: "Kio estas tio? "
*****
34. LA VIOLONCHELISTO EN
SIMFONIO-ORKESTRO
En
iu bela dimancha post-mateno, sinjoro kaj sinjorino
Strombolski iris en la urbo-parkon, por tie auskulti
publikan simfonian koncerton de fama bulgara
orkestro. Ilia kvar-jara filineto Rozetta estis kun
ili.
Unue,
la muzikistoj ludis "Alegron por fluto kaj
orkestro" de Mozart. Rozetta sidis trankvile sur
sia segho; sed shi trovis la muzikon enuiga.
Post
la unua peco, la muzikistaro ludis "Adaghon por
violono kaj orkestro" de Vivaldi. Rozetta ne plu
sidis trankvile sur sia segho, char shi trovis tiun
muzikon ankorau pli enuiga.
Post
la dua peco, oni ludis "Hungaran rapsodion por
piano-forto kaj orkestro" de Franz Liszt.
Rozetta ek-staris, kaj iris ek-sidi sur la genuoj de
la patrino; videble, shi enuis pli kaj pli multe.
Post
kiam komencighis "Koncherto por violonchelo kaj
orkestro" de Brahms, Rozetta glitis de sur la
genuoj de la patrino, kaj diris laute: "Maminjo,
chu ni iros hejmen, kiam tiu dika viro finis tra-segi
sian keston? "
*****
35. ULF LERNAS PIANO-LUDI
Ulf
ekzercis sin, hejme, en piano-ludado. Subite, lia
patrino vidis, ke li havas malpuregajn manojn.
"Auskultu
Ulf', shi admonis lin, "vi devus lavi la manojn,
antau ol tusi la pianon."
"Kial?
", shajne miris Ulf.
"Chu
vi kuraghas demandi?", miris la patrino, iom
kolere, "rigardu do viajn nigrajn
fingrojn!"
"Nu,
tio ne estas grava", replikis Ulf, "hodiau,
mi ekzercas min nur sur la nigraj klavoj."
*****
36. GLICIRIZO-BOMBONOJ
Tri
knabetoj, proksimume kvin-jaraj, iris sam-tempe en
drogejon. La unua petis de la vendisto: "Por
du-dek centimoj glicirizo-bombonojn." La
vendisto prenis eskalon, grimpis supren, elprenis
kvar bombonojn el skatolo, fermis ghin, grimpis
malsupren kaj metis la eskalon en angulon.
Kiam
la knabeto ricevis la kvar bombonojn kaj donis siajn
monerojn, lia kamarado diris: "Ankau mi volas
havi, por du-dek centimoj, glicirizajn
bombonojn." Videble malkontenta, la vendisto
turnis sin al la tria knabeto kaj, gardeme, li
demandis lin: "Chu, eble, ankau vi volas por
du-dek centimoj glicirizajn bombo-nojn? " -
"Ne", respondis la knabeto.
La
vendisto je dua fojo prenis la eskalon, grimpis
supren, el-prenis kvar pliajn bombonojn el la
skatolo, re-fermis ghin, grimpis malsupren kaj
re-metis la eskalon en la angulon.
Kiam
la dua knabeto estis ricevinta la bombonojn kaj estis
paginta per siaj moneroj, la vendisto demandis al la
tria: "Kaj vi? Kion vi volas havi? " -
"Mi volas por dek centimoj glicirizajn
bombonojn!", respondis la knabeto...
*****
37. GERDA SCIAS GHIN
Gerda
estas la kvar-jara filineto de gesinjoroj Hamm. Shi
estas afabla kaj ghentila, sed foje iom obstina.
Lastan
merkredon, shia patrino ricevis viziton: Estis
sinjorino Bihr, unu el shiaj amikinoj.
Por
fari plezuron al Gerda, la vizitantino donis al shi
belan brilan moneron el arghento por shia shpar-monujo.
La etulino prenis la moneron kaj metis ghin en la
shparujon, sen diri ech unu vorton.
Sinjorino
Hamm tre miris pri la ne-kutima konduto de sia
filino. "Nu, Gerda", shi diris, kun
riprocha rigardo, "chu vi perdis vian langon?...
Kion pensos sinjorino Bihr pri vi?"
La
filineto rigardis kun grandaj okuloj la patrinon; sed
shi restis tute muta.
Tiam,
la patrino iom ek-koleris, kaj diris kun severa
vocho: "Respondu al mi, Gerda! Kion mi diras,
kiam via patro donas monon al mi?"
Pri
tiu demando, la etulino respondis sen-hezite:
"Vi diras al li: Chu tio estas cho?"
*****
38. ERAROJ EN KALKULOJ
Pedro,
dek-jara lernejano, re-venis hejmen kelkajn minutojn
post tag-mezo. La tag-meza mangho jam estis preta sur
la tablo.
Dum
la manghado, la patrino demandis al Pedro: "Kion
diris la instruisto pri la hejmaj taskoj, kiujn vi
faris hierau vespere? "
"Li
tuj vidis", respondis Pedro, "ke mia patro
helpis al mi fari la kalkulojn,"
"Kial
li vidis ghin? ", demandis la patro.
"Li
diris", klarigis Pedro, "ke estas ne-eble,
ke tute sola mi faris tiom da eraroj!"
*****
39. LUDO DE DU RUZULOJ
Luko
kaj Viko estas du junaj fratoj, Luko estas kvar-jara,
kaj Viko estas kvin-jara.
En
iu dimancho, la du knabetoj iris fari viziton al la
avino, kiu loghas en la sama strato.
Post
la salutado, Viko demandis:
"Auskultu,
avinjo! Chu vi volas fari ludon kun ni? "
"Tre
volonte", afable respondis la avino, "des
pli volonte, ke vi ambau ja chiam estas tiel
ghentilaj knaboj".
"Bone",
diris Viko; "se vi konsentas, ni volas fari la
ludon Zoologia Ghardeno",
"Mi
ne konas tiun ludon", diris la avino, iom
mirante.
"Estas
simple: Luko kaj mi, ni estos la simioj",
eksplikis la nepo.
"Vi
estos la simioj??", pli kaj pli miris la avino.
"Kaj... kian rolon mi devos ludi? "
"Nu",
diris Luko, "vi ludos la rolon de la bon-kova
maljuna sinjorino, kiu nutras la simiojn per bombonoj
kaj per chokolado!"
*****
40. PRI KONVERSACIO EN AUTOBUSO
Ludvig
veturis, kune kun sia patrino, per autobuso tra la
urbo. La autobuso estis tute plena de homoj.
"Rigardu,
patrino", diris la kvar-jara Ludvig subite kaj
per lauta vocho, "tie sidas viro, kiu ne havas
harojn sur la kapo!"
Chuj
personoj en la autobuso rigardis al la knabeto kaj al
la sen-hara viro. Tre ghenate, la patrino klinis sin
al sia fileto, kaj flustris en lian orelon:
"Silentu, Ludvig! Pri tiu viro, ni parolos
hejme."
Kiam
ili venis hejmen, la patrino instruis al Ludvig:
"En la autobuso, oni ne parolu pri aliaj homoj.
Ili ne shatas tion." -
En
la posta tago, Ludvig kaj lia patrino re-foje veturis
per la autobuso. Apud ili, sidis tre korpulenta
sinjorino.
"Auskultu,
maminjo", diris Ludvig laut-voche, "pri tiu
dika virino, ni parolos hejme!"
*****
41. EKSTER-ORDINARA SUCH-INFANO
Estis
tag-mezo. Sonja, dek-jara knabino, revenis hejmen el
la lernejo. Shi kuris en la domon, salutis sian
patrinon, donis kison al shi, kaj diris:
"Auskultu, patrinjo!* Hodiau matene, oni
rakontis pri kvar-semajna such-infano, kies pezo
kreskas chiu-tage je tri kilogramoj."
La
patrino skuis la kapon pri tiu stranga afero, kaj
diris: "Via rakonto ne estas kredebla, filino
mia."
Sonja
daurigis: "Tamen, maminjo!* Ghi estas tute
vera... Mi devas aldoni, ke oni nutras la bebon per
elefanto-lakto."
Tiam,
la patrino miris ankorau pli, kaj klarigis al Sonja:
"Mi kredas, ke oni mistifikis vin. Lakto de
elefantino certe ne povus havi efikon tiel ekster-ordinaran."
La
juna knabino vigle insistis: "Kredu al mi,
mamio! Estas vere, tute vere!"
"Tio
estas stranga, ne-kredeble stranga", diris la
patrino kun demanda rigardo. "En kiu familio
trovighas tiu mirakla kaj rapide kreskanta
bebo??"
Sonja
laute ridis, kaj klarigis: "En la familio de la
elefantoj, en la zoologia ghardeno de nia urbo!"
"patrinjo",
"maminjo", "mamio" =
"panjo", karesaj formoj de la vorto
"patrino".
*****
42. AERO ESTAS NECESA
En
la lernejo, la instruisto faris lecionon pri la aero.
Li eksplikis: kio estas aero, el kio ghi konsistas,
kaj por kio ghi estas necesa en la naturo.
Subite,
li vidis, ke unu el la lernantoj tute ne estas atenta
pri liaj paroloj.
"Hans!",
li vokis severe, "chu vi ne atentis pri tio,
kion mi jus eksplikis? "
"Tamen,
jes, sinjor' instruisto", respondis Hans,
surprizita.
"Nu,
tiam diru al mi", daurigis la instruisto,
"kial la aero estas tiel grava por la
homo?"
"Char",
balbutis Hans, "char sen aero, oni ne povus
plen-blovi la aero-tubojn de la bicikloj kaj de la
automobiloj."
*****
43. SHERCOJ KAJ ENIGMOJ
Kristof
kaj Helmut faris longan ekskurson, kune kun grupo da
junuloj. Ili devis tra-marshi ankorau ok kilometrojn,
ghis la junul-gastejo.
Unue,
ili kuraghigis unu la alian per shercoj, Poste, ili
reciproke provis solvi amuzajn enigmojn.
Kristof
diris: "Auskultu Helmut! Chiu knabo havas ghin,
kaj chiu knabo bezonas ghin. Kio ghi estas?"
"Mi
ne scias", respondis Helmut, post iom da
pri-pensado.
"Nu",
eksplikis Kristof, "tio estas paro da shuoj. Sed
nun divenu: Chiu knabo havas ghin, kaj ne chiu
bezonas ghin!"
"Mi
ankau tion ne scias", respondis Helmut.
"Stultulo",
diris Kristof, "tio estas du paroj da shuoj, -
Sed nun atentu bone: Chiu knabo foje havas ghin, sed
neniu bezonas ghin!"
"Chi
foje, vi ne kaptos min", ridis Helmut
sen-hezite, "tio estas tri paroj da shuoj."
"Ne,
ne", triumfis Kristof, "tio estas io tute
alia, nome: nazo-kataro!"
*****
44. MALSATA MASONISTO VOLIS MANGHI
BULKON
Masonisto
staris sur skafaldo, antau domo, por masoni la
fasadon. Char li malsatis, li vokis gapantan knabon,
kiu staris sur la strato, kaj diris; "Chu vi
volas iri al la pano-vendejo kaj acheti bulkon por
mi? "
"Jes,
volonte", diris la knabo.
La
masonisto jhetis moneron al li, kaj diris: "Jen
unu franko. Achetu du bulkojn kaj, rekompence, gardu
unu por vi."
Post
kvin minutoj, la knabo revenis manghante sian bulkon
kaj diris: "Mi re-donas 50 centimojn al vi;
restis tie nur unu bulko."
skafaldo - aro da stangoj kaj traboj,
kiujn masonistoj kun-igas, por povi konstrui domon.
*****
45. GIGANTA SERPENTO
Dum
la chiu-jara amuza foiro en la germana urbo Neustadt
(: noj' -shtatt), la vizitantoj povis vidi multajn
kuriozajhojn kaj strangajhojn.
"Venu,
gesinjoroj; miru kaj admiru!", laute vokis la
posedanto de mistera budo. "Chi tie, vi povas
vidi unikan serpenton, el Hindio. Ghia mezuro estas
sep metroj de la kapo ghis la vosto, kaj ok metroj de
la vosto ghis la kapo, en-tute: dekkvin metroj."
"Tio
estas sen-sencajho", diris Boris al sia kamarado
Udo, "kiel iu serpento povas esti pli longa de
la vosto ghis la kapo, ol de la kapo ghis la vosto?
"
"Kial
ne?", opiniis Udo, "de Pasko ghis
Kristnasko ja ankau estas pli longe, ol de Kristnasko
ghisPasko!"
*****
46. CHU RABISTO SUB LA LITO?
Erna,
dekdu-jara knabino, babilis kun sia sam-agha najbaro
Hugo.
Shi
rakontis al sia ludo-kunulo, ke shi estas
eksterordinare timema.
"Vespere",
shi diris, "kiam noktighas, mi ne kuraghas
el-iri sola el la domo, ech por iri nur en la
ghardenon antau la pordo."
"Chu
vere?", demandis Hugo mirante.
"Jes,
estas vere", konfirmis Erna. "Kaj nokte, en
mia dormo-chambro, mi chiam sentas teruran timon.
Tial, mi ofte ne povas en-dormighi."
"Kial,
do, vi sentas tian timon?", demandis Hugo,
"pro kio vi timas?"
"Ho,
mi timas pro rabistoj kaj murdistoj, kiajn oni ofte
vidas en la televido", klarigis Erna.
"Almenau dek-foje mi rigardas sub mian liton,
chu ne estas krimulo, kiu sin kashas tie."
"Nu,
ekzistas rimedo" asertis Hugo, "por kuraci
vin de tiu sen-kauza. timo."
"Chu
vi kredas?", demandis Erna, plena je espero.
"Jes.
Estas simple", daurigis Hugo, "prenu
segilon kaj for-segu la kvar piedojn de via
lito!"
*****
47. DIKAJ HAJLEROJ
Bob
renkontis sian kamaradon Stef.
"Bela
vetero, hodiau", diris Bob.
"Jes,
efektive", diris Stef, "pli bela ol hierau,
sur la montaro."
"Chu
vi estis sur la montaro? ", demandis Bob.
"Jes",
konfirmis Stef; "mi faris ekskurson, kaj mi
marshis dum kvin horoj, kun peza tornistro sur la
dorso."
"Kia
estis la vetero, tie suprei " volis scii Bob.
"Unue,
ghi estis bela, ech belega", eksplikis Stef.
"Sed poste, venis nigraj nuboj, kaj subite
fulmis kaj tondris.
"Vere
domaghe", diris Bob. "Chu pluvis? "
"Kompreneble",
respondis Stef. "Ne nur pluvis; ech pluvegis kaj
hajlis. Falis hajleroj kiel ovoj!"
"Kiel
ovoj?? ", miris Bob. "Chu kiel kolombo-ovoj
au eble ech kiel kokino-ovoj?"
"Ho
ne", ridis Stef, "nur kiel formiko-ovoj..."
*****
48. CHU AKCIDENTO EN TRAMO?
Sur
trotuaro en la urbo, Robert hazarde renkontis sian
amikon Josef.
"Bon'
tagon, Sepp", diris Robert.
"...'tagon",
Bob", murmuris Josef.
"Shajnas
al mi, ke vi lamas, Sepp", diris Robert.
"Jes,
efektive, mi lamas, Bob", murmuris Josef.
"Kio
okazis al vi?", demandis Robert.
"Mi
suferis akcidenton", respondis Josef.
"Kian
akcidenton?", volis scii Robert.
"Nu",
eksplikis Josef, "mi veturis en tramo, starante
apud la kondukisto; tiam, tiu stultulo chiu-foje
tretis sur mian piedon, anstatau sur la butonon de la
sonorilo!"
"Ho,
ho!" ekkriis Robert, "kial do vi ne plendis
al li? "
"Mi
ne povis fari tion", diris Josef, "char tie
estis shildo kun la averto: Estas malpermesite paroli
kun la tramo-kondukisto."
*****
49. BUBO ANTAU LA LEONO-KAGHO
La
fama cirko "Barnum" al-venis al iu usona
urbo, por montri sian sensacian spektaklon. Apud la
giganta cirko-tendo trovighis menagherio, kiu enhavis
multajn sovaghajn bestojn, tre impresajn.
Por
al-tiri la publikon, la leono-dresisto krakigis sian
vipon kaj vokis al la preter-pasantoj: "Venu
admiri la leonojn, la tigrojn, la panterojn kaj la
leopardojn! Ili estas la plej belaj, la plej
admirindaj de la mondo!'
Iom
post iom, amasighis spektemaj homoj. Unu el ili
demandis: "Chu la leonoj estas tre
sovaghaj?"
"Ho,
jes", respondis la dresisto, "ili estas la
plej sovaghaj, kiujn oni povas vidi, nun-tempe, en
cirko. Mi donas cent dolarojn al tiu, kiu kuraghas
en-iri en tiun leono-kaghon."
"Mi
akceptas la veton", kriis dek-kvar-jara bubo.
"Bone.
Venu! En-iru!", vokis la dresisto.
"Jes,
mi en-iros", diris la bubo, "sed antaue,
for-igu tiujn bestachojn el la kagho!"
*****
50. ILI RICEVAS BEBOJN
La
ses-jara lernantino Ulla al-venis post la 10-a horo
al la klaso-chambro.
La
instruistino estis tre malkontenta pro tio. Kun
severa vocho, shi demandis al Ulla: "Kial vi ne
al-venis akurate al la lernejo?"
"Pardonu
al mi", respondis la etulino, "mi ne povis
veni pli frue, char hodiau ni ricevas bebojn."
"Kion
vi rakontas?"; ek-kriis la instruistino,
"vi ricevas be-bojn??"
"Jes,
sinjorino", klarigis Ulla, "jam naskighis
unu!"
*****