100 SHERCETOJ POR INFANOJ
(el libro: Albert Lienhardt
"Amuza legolibro en Esperanto")
1. KIO ESTAS PORKIDO?
Alekso
estas kvar-jara knabo. Li ludis en la korto, kaj li
estis tre malpura.
La
patro de Alekso diris al li: "Mia filo! Vi estas
porkido. Chu vi scias, kio ghi estas? "
"Jes",
respondis Alekso, "Porkido estas filo de
porko."
*****
2. BRUNO EN MALHELA CHAMBRO
Bruno,
kvar-jara, ne obeis al la patrino. Tial, pro puno, li
devis resti sola en malhela chambro.
Bruno
laute ploris kaj kriis, dum dek minutoj. Subite, li
ne plu ploris.
Tiam,
la patrino demandis tra la pordo: "Chu, fine, vi
sufiche kriis? "
Bruno
respondis: "Ne. Mi nur iom ripozas."
*****
3. DEMANDO PRI FAMILIA NOMO
Tereza
Kalevski estas eta knabino. Shi estas inteligenta kaj
tre sci-vola.
"Diru,
patro", shi demandis, "chu ankau via avo
kaj via avino nomighis Kalevski? "
"Jes,
mia infano", respondis la patro.
"Kaj
la gepatroj de viaj geavoj, chu ankau ili nomighis
Kalevski? ", esploris Tereza.
"Jes,
certe", eksplikis la patro.
"Kaj...
chu ankau la gepatroj kaj geavoj antau ili? ",
volis scii Tereza.
"Jes,
chiuj!", konfirmis la patro.
Tereza
longe pripensis kaj fine demandis:"Chu do ankau
Adamo kaj Eva nomighis Kalevski??"
*****
4. NODO EN POSH-TUKO
Ralf
diris al sia kamarado Hugo: "Antau kvar
semajnoj, mi faris nodon al mia posh-tuko. Se mi nur
scius, pri kio la nodo memorigu min!"
Hugo
jhetis rigardon al la posh-tuko de Ralf, kaj diris:
"Eble por memorigi al vi, ke estas urghe necese
meti ghin en la lav-mashinon!'
*****
5. LA KATO KAJ LA PUPO DE MARGA
Marga
estas kvar-jara knabino. Shi havas junan katon kaj
grandan pupon, per kiuj shi ludas dum la tuta tago.
En
iu dimancho, onklino Olga faris viziton al Marga kaj
al shiaj gepatroj. La onklino multe admiris la katon
kaj la pupon, kiujn Marga fiere montris al shi.
"Diru
al mi, Marga", demandis la onklino, "chu vi
amas vian katon? "
"Jes,
mi amas ghin", respondis la eta knabino.
"Chu
vi amas ankau vian pupon? ", plu-demandis
onklino Olga.
"Jes,
mi amas ankau ghin", respondis la etulino.
"Auskultu,
Marga!", ree demandis la sci-volema onklino.
"Kiun vi amas pli multe? La katon au la pupon?
"
La
kvar-jarulino iom pripensis, kaj fine diris: "Mi
amas pli multe mian katon... Sed, mi petas, ne diru
tion al la pupo!"
*****
6. PRI GRANDA SIMIO
"Patro",
rakontis la ses-jara Francisko, "hodiau mi estis
en la zoo. Tie estas simio tiel granda kiel vi!"
"Tio
ne estas ebla", eksplikis la patro al Francisko,
"tiel granda simio, kiel mi, ne ekzistas."
*****
7. SHI PENSIS PRI NENIO
Lina
estas nau-iara knabino. Hierau, shi sidis en la
familia chambro, sur segho, antau la fenestro. Shi
rigardis tra la fenestro kaj silentis.
Shia
dekkvar-jara frato Bob miris, ke Lina silentas. Tial,
li demandis: "Pri kio vi pensas, Lina? "
"Pri
nenio", respondis lakone la knabino.
"Vi
estas stulta", diris Bob, "ne estas eble
pensi pri nenio."
"Certe,
estas eble", replikis Lina ruze, "jhus mi
pensis pri la donaco, kiun mi ricevis de vi, okaze de
mia naskigho-festo.
*****
8. KIO ESTAS FABLO?
Maks,
sep-jara, demandis al onklino Emma: "Diru al mi,
onklino, kio estas fablo? "
La
onklino eksplikis: "Auskultu bone, Maks! Kiam,
ekzemple, ansero kaj azeno kiel mi kaj vi parolas unu
kun la alia, tiam oni povas diri: tio estas
fablo."
*****
9. PRI LA MALKOVRO DE AMERIKO
La
ok-jara Andreo ricevis libron pri la historio de la
mondo. En ghi, li legis rakonton pri la malkovro de
Ameriko.
Je
la fino de la pagho, trovighas la jena noto:
"Kristoforo Kolumbo, 1492."
Andreo
demandis al sia dek-jara frato Artur: "Chu vi
scias, kion signifas la nombro post la nomo de
Kristoforo Kolumbo? "
"Mi
pensas", respondis Artur, "ke ghi estas lia
telefon-numero."
*****
10. CHU LA FISHOJ ESTAS MUTAJ?
La
gefratoj Tom kaj Tina promenis kune apud rivero, en
kiu naghas multaj fishoj.
Tina
demandis al Tom: "Chu vi kredas, ke la fishoj
povas paroli? "
"Ne",
respondis Tom, "ili ne povas paroli. Ili estas
mutaj."
"Kial
do", plu-demandis Tina, "kial ili estas
mutaj? "
"Nu",
replikis Tom, "chu eble vi povus paroli, se via
kapo chiam estus en la akvo??"
*****
11.
KIEL SHI ASPEKTAS DUM LA NOKTO?
Nora,
ses-jara knabino, staris antau spegulo kaj fermis la
okulojn.
Shia
dek-jara fratino Hella multe miris pri tio, kaj
demandis al Nora: "Kial vi staras tie kun
fermitaj okuloj, antau la spegulo? "
"Mi
volas vidi", respondis Nora al Hella, "kiel
aspektas mia vizagho dum la nokto, kiam mi
dormas!"
*****
12. LA LANDO DE LA KALIFOJ
Lena,
dek-jara knabino, iras en la lernejon de post kvar
jaroj.
Dum
leciono pri historio kaj geografio, la instruistino
demandis al shi: "Chu vi scias, Lena, kiu estas
la nomo de la lando, en kiu regis kalifoj dum pluraj
jar-centoj? "
Lena
longe pripensis kaj, fine, shi respondis: "La
nomo de la lando, en kiu regis la kalifoj, estas...
estas... Kalifornio!''
*****
13. "MILD-KORA"
SINJORO
Sur
urba trotuaro staris knabeto, kiu ploris kor-shire.
Iu
pasanto haltis, kaj demandis lin: "Kial vi
ploras, etulo? Chu io malbona okazis al vi? "
"Jes",
respondis la ploranta knabeto, "mi perdis
moneron. "
"Kiom
valoras la monero, kiun vi perdis?", esplore
demandis la pasanto.
"Unu
frankon", estis la respondo.
"Ne
ploru pro tio", konsolis la sinjoro la
ploranton, "jen, prenu tiun skatolon kun kelkaj
restantaj alumetoj, por la kazo, ke vi ne retrovos
vian moneron antau ol noktighos.
*****
14. FIDELA PUDELO
Sinjorino
Ostrovski deziris acheti plachan salono-hundon. La
hundo-bredisto montris al la sinjorino belan, pur-rasan,
junan pudelon, kiu tuj plachis al shi. Post momento,
shi demandis: "Chu tiu hundeto estas ankau
fidela?"
La
vendisto respondis: "Chu ghi estas fidela?...
Tion mi povas garantii al vi. Mi vendis ghin jam tri-foje,
kaj chiu-foje ghi revenis."
*****
15. KIO ESTAS REPTILIO?
"Papichjo",
demandis la eta Klementina al sia kara patro,
"kio estas tio: reptilio? "
"Auskultu
bone, Tina", eksplikis la patro, "reptilio
estas besto, kiu ne havas flugilojn au piedojn, kaj
kiu do ne povas flugi au kuri, sed nur rampi."
"Ha,
mi komprenas", diris Tina, "tio estas
simila al mia dekkvin-monata frateto Stef, kiu chiam
rampas sur la planko, chu ne?"
*****
16. HUGO NE VOLIS MONTRI SIAN
LANGON
Hugo,
kvar-jara, estis malsana. Shajne, li havis gripon.
Tial, lia patrino telefonis al la kuracisto, kaj
petis lin bon-voli veni kiel eble plej rapide.
Kiam
la kuracisto venis (=estis veninta), li ekzamenis la
malsanan knabeton. Li kontrolis lian temperaturon kaj
auskultumis lian koron, la pulmon kaj la ventron.
Fine, li diris al Hugo: "Montru al mi vian
langon !"
"Ne,
onklo doktoro", replikis Hugo, "tion mi ne
faros".
"Kial
vi ne volas montri vian langon al mi? ",
demandis la kuracisto.
"Char",
eksplikis la knabeto, "poste vi donus al mi
vango-frapon."
*****
17. LA EKSPLIKO DE ARLETTA
Arletta
estas aminda tri-jara knabino. Shi multe shatas suchi
sukerajhojn, same kiel chiuj infanoj.
Hierau
matene, shi estis tute sola en la mangho-cambro. Sur
la tablo shi vidis krakenojn, kiujn bakis shia
patrino. Kompreneble, tiuj sukeraj krakenoj forte
allogis shin. Tial, post iom da hezito, shi forprenis
tri el ili, sen peti la permeson de la patrino.
Subite,
la patrino venis en la chambron. Shi tuj vidis tion,
kio okazis. Pro tio, shi estis tre malkontenta, kaj
shi faris riprochojn al sia filineto, dirante:
"Nu..., kion mi vidas, Arletta? Chu, do, vi ne
havas langon?"
"Jes,
mi havas langon", respondis la eta Arletta,
suchante sian dik-fingron, "sed mia brako estas
pli longa!"
*****
18. RAKONTO PRI GHEMELOJ
Arno
kaj Bruno estas du kvin-jaraj fratoj. Ili estas
ghemeloj kaj multe similas unu al la alia.
Sur
la trotuaro pasis maljuna sinjoro, kiu promenis. Li
haltis antau la du knabetoj, kaj demandis al
ili:" Chu vi estas fratoj?"
"Jes",
respondis Arno.
"Chu,
eble, vi estas du-naskitoj?", plu-demandis la
sinjoro.
"Ne",
respondis Bruno.
"Kiom
estas via agho?", daurigis la sinjoro.
"Ni
estas kvin-jaraj", klarigis Arno.
La
sinjoro ridis: "Nu, do, vi estas du-naskitoj!"
"Ne",
respondis Bruno.
"Ne?",
miris la sinjoro, "kio do vi estas? "
"Tri-naskitoj",
eksplikis Arno: "nia frato Johano, estas ankorau
supre, en la domo!"
*****
19. LA BOTELO ESTU CHIAM BONE
FERMITA
Hejno,
iom malsana, iris kun sia patrino al la familia
kuracisto. Tio estis jam la dua fojo en tiu semajno,
char li ankorau ne estis sana (= li ankorau ne estis
tute re-sanigita).
"Nu,
Hejno", diris la kuracisto, "vi jam
aspektas pli sana, ol la lastan fojon."
"Jes,
sinjoro doktoro", diris Hejno, "mi tre
zorge faris tion, kio estas skribita sur la botelo de
la medikamento."
"Ha,
tiel do", diris la kuracisto; "diru al mi:
kio estas skribita sur ghi? "
"Tenu
la botelon bone fermita!", eksplikis Hejno.
*****
20. TROA GHENTILECO FOJE ESTAS GHENA
Dum
libera post-mateno, Hermann, ok-jara knabo, faris
viziton al sia onklino Gudula. Shi regalis lin per du
tasoj da chokolado, kun granda peco da frambo-torto.
"Hermann",
demandis la onklino, "Chu vi volus manghi
ankorau unu pecon da torto?"
La
knabeto pensis pri la admonoj, kiujn lia patrino doms
al li, hejme, antau ol ili for-iris. Tial, li simple
respondis: "Ne."
"Chu",
demandis la onklino, iom zorgo-plene, "chu vi
suferas pro manko de apetito?"
"Ne,
onklino", bedaure diris Hermann, "mi ne
suferas pro manko de apetito, sed pro tro multe da
ghentileco."
*****
21. PRI INSEKTOJ EN VESTAJHO-SHRANKO
Estis
en printempo. Sinjorino Moll prenis robojn, mantelojn
kaj aliajn vestajhojn el la shranko, por purigi ilin.
La
sep-jara filineto Elsa atente rigardis, kion faras
shia patrino.
"Estas
terure", diris la patrino, "ree estas
kelkaj tineoj en la pelto-mantelo."
Elsa
iom pri-pensis, kaj diris subite: "Tiuj tineoj
estas kuriozaj bestoj, chu ne maminjo?"
"Kial
vi pensas, ke ili estas kuriozaj?" demandis
mirante la patrino al Elsa.
"Nu",
respondis la filineto, "ili pasigas la someron
en pelto-manteloj, kaj la vintron en ban-kalsonoj."
*****
22. EVALD VOLUS HAVI TRUMPETON
Evald
estas muzikema knabo. Char baldau revenos la dato de
lia naskigho, lia patrino demandis lin: "Diru al
mi, Evald, kian donacon vi volus ricevi, okaze de via
naskigha festo?"
"Mi
volus trumpeton", respondis la knabo.
"Ne,
ne!", protestis lia patro, kiu audis la
respondon, "chu, eble, mi audu tnimpetan bruadon
dum la tuta tago? "
"Ne,
timu, patro!" provis Evald kvietigi sian patron,
"mi promesas al vi, ke mi trumpetos nur tiam,
kiam vi dormos."
*****
23. MISKOMPRENO PRI STATISTIKO
La
familio Koflik konsistas el patro, patrino kaj tri
fllinoj. Baldau alvenos kvara infano.
La
ok-jara filino Rozetta iom legas en la jhurnalo.
Subite, shi ghoje ekkrias:
"Pachjo,
baldau nia familio estos tre interesa".
"Kial
vi pensas, ke nia familio estos interesa?",
demandis la patro de Rozetta.
"Char
ni ricevos chinan infaneton!", respondis la
filineto, kun granda entuziasmo.
La
patro multe miris: "Chinan infaneton? ", li
plu-demandis, "kiel venis tiu ideo en vian
kapon? "
"Estas
tre simple, papichjo", eksplikis la filineto ghojo-plene,
"miaj du fratinoj kaj mi, ni kune estas tri
infanoj, chu ne? Kaj tie, "en la jhurnalo, mi
jhus legis: Chiu kvara infano, kiu naskighas, estas
chino".
*****
24. LA PATRO PREFERIS ANKORAU
IOM ATENDI
La
knabo Riko farighis tri-jara. Lia patrino volus havi
foto-bildon pri li. Tial shi diris al sia edzo:
"Ni devus farigi fotografajhon de nia
Riko."
La
patro de Riko demandis shin: "Chu vi kredas, ke
tio estas necesa?"
La
patrino respondis: "Jes. Certe."
"Kial?",
demandis la patro.
"Por
havi belan memorajhon pri nia fileto, kiam li estis
tri-jara. Kaj sam-tempe, ni povos pli-grandigi la foto-bildon,
por ke ni havu plachan portreton."
La
patro de Riko trovis, ke tio estas tro. Li diris:
"Pli-grandigi? ... Pensu do, kiom tio kostus!
Prefere, ni atendu ankorau kelkajn jarojn, tiam, chiu-kaze,
la knabo estos pli granda."
*****
25. LETERO TRO PEZA
Sinjoro
Rossif diris al sia juna filo Horst: "Prenu chi
tiun urghan leteron, kaj portu ghin sen-prokraste al
la gichetisto en la posht-oficejo."
Horst
tuj for-kuris, kaj donis la leteron al la posht-oficisto.
Chi tiu pesis la leteron, kaj diris al la knabeto:
"Rigardu, juna amiko, via letero estas tro
peza."
"Kaj
nun? Kion fari?", demandis la knabeto.
"Vi
devas sur-glui unu plian posht-markon!",
eksplikis la poshtisto.
"Sed
tiam", diris Horst, konsternite, "tiam la
letero ja estos ech pli peza!"
*****